Claude Piron

Lingva handikapo kaj homaj rajtoj


Sinjoro Prezidanto,


La sento, kiu trapenetras la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj, estas aspiro al justeco. Sed oni malmulte konscias la gravecon de justeco en la kampo lingva, kaj la gravecon de lingvo en la kampo de justeco. La sinteno de la socio rilate al lingvoj ĉie favoras neegalecon. En UN, iuj rajtas uzi la gepatran lingvon, dum al multaj tio rifuziĝas, kaj ilia handikapo restas neatentata. Tamen, estus facile restarigi justecon. Sufiĉus decidi, ke neniu en la organizaĵoj de la UN-familio rajtas uzi sian lingvon. Se la francoj, la usonanoj kaj la aliaj privilegiuloj devus uzi la lingvon de alia kulturo en ĉiuj parolaj kaj skribaj komunikoj, ili konscius la situacion de siaj kolegoj lingve handikapitaj, kaj eble la koncepto pri lingva justeco trovus enirpunkton en la kampon de internaciaj rilatoj. Tiu simpla propono estas nerealisma en la nuntempa kunteksto. Ĝi sentiĝas kiel io stranga, nenormala. Kial ? Kion tiu reago rivelas, se ne ke, kiel ajn elokventas la paroladoj favore al justeco inter nacioj, ne ekzistas vera volo, ke ĉiuj rilatu egalece?


Konstateblas blindeco, manko de sentemo en tiuj, kiuj rajtas uzi la propran lingvon, rilate al la malpli bonŝancaj homfratoj. Kiam oni estas devigita esprimi sin fremdalingve, oni aperas malpli inteligenta ol oni estas, kaj tre ofte oni montriĝas ridinda. Kiam mi estis protokolisto en UN, en Novjorko, antaŭ kvardek jaroj, la reprezentanto de iu Membro Ŝtato troviĝanta rande de ekonomia kolapso komencis paroladon dirante: "My Governement sinks..." [Mia registaro sinkas]. Li kompreneble volis diri "My government thinks..." [Mia registaro opinias...]. Ĉiuj ridis. Frapis min, ke neniu emocie, kompate kunvibris kun la malfavora sorto de tiu homo, kiu, simile al 80 elcentoj el niaj samplanedanoj, ne havas la th-sonon en sia lingvo kaj do devas, ĉu turmenti sian buŝon por eligi la plej simplan frazon angle, ĉu aperi ridinda. Aŭ ni konsideru la kazon de s-ino Helle Degn, dana ministro, kiu, malfermante internacian kunsidon kaj dezirante senkulpigi sin pri sia nefunda kono de la temo diskutota, ĉar ŝi ĵus prenis sur sin la ministran funkcion, diris: "I'm at the beginning of my period" (1) [Mi estas je la komenco de mia menstruo; ŝi volis diri: de mia ministra servotempo]. Kial ŝi elvokis ĉies mokon? Kial ŝi troviĝis elmetita al risko de ridindeco, kiun reprezentantoj de multaj landoj neniam spertas? Ĉu proprakulpe? Certe ne. Kiel la plimulto el la fremdlingvanoj, kiuj uzas la anglan altnivele, ŝi studis kaj praktikis la lingvon dum pli ol dek mil horoj. Sed oni neniam atingas nivelon de egaleco kun la denaskaj parolantoj. La risko ridindi ne estas egale distribuita.


Kiam mi laboris por Monda Organizo pri Sano, japana kuracisto reprezentis sian landon en regiona komitato. Dum la kunsidoj, li neniam diris pli ol du aŭ tri frazojn preparitajn sur paperfolio. Ĉiuj el ni pensis: "Nu, li ne estas tre parolema". Sed jen la japana registaro invitis la komitaton kunsidi en Tokio kaj havigis samtempan interpretadon el la japana. La sinteno de tiu delegito komplete aliiĝis. Li havis multon por diri, li abunde kaj plej utile kontribuis al la pritrakto de ĉiu ero de la tagordo. Li estis libera je la handikapo devi vortigi siajn pensojn fremdalingve. Ni malkovris tute malsaman personecon.


Kiel klarigi, ke la uzo de lingvo havas tian influon ne nur sur la manieron, kiel oni perceptas vin, kiel vi elturniĝas en traktadoj, sed ankaŭ sur la simplan fakton kuraĝi peti, ke oni aŭskultu vin? Kiel klarigi, ke la neegalecon tiel malofte konscias tiuj, kiuj ĉiam rajtas uzi la gepatran lingvon?


Lerni lingvon: plej impresa tasko


Kiam ni akiras nian gepatran lingvon, ni estas multe tro junaj por kompreni, kio okazas. Lerni ĝin signifas enmeti en la cerbon, kaj per ripetado transformi al refleksoj, centojn da miloj da eroj, inform-unuoj, programoj kaj subprogramoj, kiuj interkonektiĝas laŭ ege kompleksaj vojoj. Tio estas la kialo, pro kiu post 20.000 horoj da plena baniĝo en sia lingvo infano ses- aŭ sepjara ankoraŭ ne kapablas esprimi sin ĝuste. Ĝi diras foots, 'piedoj', anstataŭ feetcomed, 'venis', anstataŭ came, ĉar la ĝeneralaj programoj ankoraŭ ne ligiĝis al la specifaj subprogramoj, kiujn vortoj kiel foot kaj come devas ekfunkciigi. Kiam vi lernas fremdan lingvon, vi devas malkondiĉi vin el multaj el tiuj refleksoj kaj rekondiĉi vin al la refleksoj de la nova lingvo. Tio estas giganta tasko, kio klarigas, ekzemple, ke en Hongkongo post ses studjaroj kun ĉiutage pluraj horoj da lingvolerno la duono de la studentaro malsukcesas en la ekzameno pri angla lingvo je la aĝo de dek ses jaroj. (2)


Estas malĝojige, ke oni tiel malmulte kompatas la lingvajn handikapitojn, kiuj ne apartenas al la t.n. elito. Kaj estas same malĝojige, ke oni ne havas pli da kompreno kaj kompato por la milionoj da infanoj, kiuj, en la tuta mondo, estas devigitaj dediĉi enorman kvanton da tempo kaj nerva energio al tute vana studado de lingvo(j), kiu(j)n ili neniam regos.


Mi pensas pri rifuĝintoj el Jugoslavio kaj eks-Jugoslavio, kun kiuj mi rilatis. Ĉiuj plenkreskuloj antaŭe havis, en lernejo, ses jarojn da rusa, germana aŭ angla lingvo je ritmo de kvar horoj semajne, se mi ĝuste memoras. Mi kapablas elturniĝi en tiuj lingvoj. Sed komuniki kun ili estis ege frustre. Ili bezonis plurajn minutojn por esprimi ideon, kiun ili esprimus en du sekundoj propralingve, kaj tre ofte, ili plene malsukcesis. Foje por transdoni al patrino el Osijek la mesaĝon "La jako por via filo haveblos venontan semajnon" ni bezonis kvin plenajn minutojn, ĉar ŝi ne memoris la ĝustajn vortojn, kaj ni devis trovi ĉiaspecajn elpensaĵojn por trafi la necesajn konceptojn helpe de la eta vortprovizo, kiu restis al ŝi post la tamen konsiderinda investo, tempa kaj pena, en lingvolernadon, kiun ŝi faris lerneje.


Finfine ni sukcesis interkompreniĝi. Sed kio, sed vi frontas al maljuna virino, kiu parolas nur albane, kaj ŝi histerias, kaj vi konscias, ke ŝi esprimas saturon de sufero, senhelpeco, konfuziĝo, senespero, kaj vi scias, ke vi povus helpi ŝin, ke vi regas la metodojn aplikendajn por kvietigi ŝin, sed vi povas fari nenion, ĉar vi komprenas eĉ ne unu vorton el la rakonto, kiun ŝi bezonas eldiri, el la sentoj, kiujn ŝi devas komuniki por retrovi sian ekvilibron? Kiam vi pasas tra tia sperto, vi komprenas, kion signifas esti lingve handikapita. Vi sentas, kvazaŭ vi suferis cerban hemoragion, tiel ke via cerbo ne plu funkcias normale, kaj kvankam via koro plenas je helpemo, vi sentas vin absolute senpova. Vi ne plu estas homo. ĉar kio igas nin homaj, tio estas la kapablo rilati.


Mi min demandas, kiom estos la prezo, por la venontaj generacioj, de ĉiuj traŭmatoj, kiuj resaltos, t.e. iel negative pluinfluos la vivon, ĉar oni ne pritraktis ilin ĝustatempe, ne manke de terapiistoj, sed manke de lingvo ebliganta la terapion, kiu, multkaze, estus mallonga. Personoj en aflikta senhelpeco aŭ psika mizero bezonas esti aŭskultataj kaj aŭdi de la aŭskultanto, ke tiu komprenas ilin. Sed tio postulas lingvan komunikilon. En tempo, kiam milionoj da homoj devas adapti sin al nova kulturo, ĉar politikaj aŭ ekonomiaj premoj trudis, ke ili forlasu la hejmon, la malfeliĉo de la lingvaj handikapuloj estas okazo ĉiutaga, sed socio, kiel tutaĵo, ne sentas pri tio kompaton, kvankam, kiel mi montros post minuto, tiujn suferojn facile eblus forigi, se oni vere volus.


Diskriminado kaj maljusteco


Kial mankas tiu volo? Parte, ĉar mankas konscio. La koncepto mem pri lingva handikapo estas fremda al la plimulto. Tiu malĝojiga realo neniam estas nomata, kaj kiam io ne vortiĝas, tio ne trovas lokon en la konscia menso. Sekve, la plimulto el la viktimoj de lingva handikapo ne sentas sian sorton tia. Kion ili fakte sentas, tio multe pli proksimas al kulpeco. "Se mi ne kapablas komprenigi min, mi pri tio kulpas. Mi estis tro mallaborema aŭ ne sufiĉe lerta por akiri taŭgan komunikilon". Homoj, kiuj pro lingvo montriĝas ridindaj aŭ estas maljuste traktataj de la polico, de la justica sistemo aŭ de siaj mastroj, ne konscias, ke la socio havas pli grandan respondecon en ilia handikapo ol ili havas mem. Tial la koncerna diskriminado nur malofte perceptiĝas. Escepta estas frazo kiel la jena, kiu temas pri la pordogardistoj, t.e. la homoj, kiuj selektas la kandidatojn al posteno surbaze de anglalingva pridemandado: "La angla de la t.n. pordogardistoj estas unu el la malplej videblaj, malplej mezureblaj kaj malplej komprenataj aspektoj de diskriminado". (3)


Alia faktoro estas, ke al tiuj, kiuj ekspluatas fremdlingvanojn, plaĉas, ke la lingvaj problemoj ebligas al ili neniam preni sur sin respondecon pri sia hontinda agado.


Ekzemple, svisa vojaĝanto en Manilo (Filipinoj), persvadis adoleskanton E.B. veni kun li al Svislando; li promesis financi liajn studojn, loĝigi kaj vivteni lin kaj eĉ lin laŭleĝe adopti. La dekkvarjarulo konsentis. Kiam li alvenis, li estis trude enŝovita en prostituan reton kaj krome hejme uzata de la mastro kiel sklavo. Okazo savi sin aperis por li kiam du policanoj venis al la domo, en kiu li estis enŝlosita; oni ja suspektis, ke io kontraŭleĝa tie disvolviĝas. La policanoj fakte vidis la junulon, sed li parolis nur ian anglan piĝinon kaj ili tute ne scipovis la anglan. La mastro diskutis kun ili en la loka svisgermana dialekto. La juna viro ne sukcesis komprenigi sin, kaj la ekspluatanto forklarigis liajn plendojn en lingvo nekomprenebla por la sklavo, tiel ke li ne povis kontesti liajn asertojn, kiel li povus fari, se li ne estus enŝlosita en lingva handikapo.


Ĉi tie en Ĝenevo, viro el Burkina Faso estis kondamnita sen kompreni, kio okazas al li, ĉar li parolis nur la bisan, afrikan dialekton, kaj la proceduro disvolviĝis france. Impresate de la polico kaj probable havante en si la kulposentojn kutime ligitajn al lingva handikapo, li subskribis la polican raporton tajpitan pri li, kvankam li ne komprenis ĝin. Ni scias pri la afero nur pro tio, ke advokato hazarde troviĝis ĝustatempe ĝustaloke kaj sukcesis atingi, ke oni nuligu la kondamnon. Tiu viro preskaŭ devis reforflugi Afriken antaŭ ol la administracio konsideris lian peton pri politika azilo, pretekste, ke li kulpis kontraŭleĝajn farojn, pri kiuj li fakte estis senkulpa, sed kiujn li ne povis kontesti. (4)


Unu el la aspektoj de la lingvohandikapa problemo estas la malfacileco trovi interpretistojn. La administracioj uzas la servojn de iu ajn, kiu loĝis en la koncerna lingva regiono. Sed interpreti restante objektiva, ne enkondukante misprezentojn ligitajn al la politikaj opinioj aŭ al la emocia stato de la interpretisto, tute ne estas facile. Multaj rifuĝintoj suferis pro tiu konsekvenco de lingva handikapo.


La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino. Gastlaboristo en Berlino, kun kiu mi rilatis, estas devigita paroli germane al sia filo en la infanĝardeno, ĉar la tiea prizorgantino postulas kompreni, kion gefiloj kaj gepatroj diras unu al la alia. Kompreneble, ne temas pri io terura per si mem, ĉar tiaj komunikoj limiĝas je nur kelkaj minutoj ĉiutage. Sed la sinteno de tiu sinjorino rivelas la tre disvastigitan opinion, ke lingvo ne gravas, kvazaŭ ĝi utilus nur por komuniki ideojn. Tio estas nei la tutan emocian aspekton de lingvo, same kiel ties rolon en sentoj pri identeco, kiuj estas unu el la bazoj de la sento pri digno, tiel ofte citata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La infanĝardena vartistino ne konscias, ke ŝia postulo estas malestima, ke ŝi intensigas la senton esti forĵetita, aŭ havi suban statuson.


Simila, sed ege pli rifuzinda, enmiksiĝo en la rilatojn inter gepatroj kaj gefiloj retroviĝas en turkaj malliberejoj, kie patro vizitanta la filon devas paroli turke, eĉ se la familia lingvo estas la kurda, ofte la sola, kiun ambaŭ ĝisfunde regas.


Kion fari?


Eble vi ĉiuj pensas: "Nu, tia estas la situacio, ni ĉiuj konas ĝin, sed kion eblus fari?"


Unue ni agnosku, ke lingva handikapo estas io ege ofta en la nuntempa mondo, kaj ke ĝi kaŭzas abundon da sufero, frustro kaj maljusteco.


Poste, ni povus analizi la kaŭzojn de la problemo. Eble la ĉefa estas, ke mankas la volo solvi ĝin, ĉar la nuna lingva ordo (aŭ pli ĝuste misordo) havigas avantaĝojn al iuj grupoj aŭ sociaj tavoloj, kiuj malemas rezigni sian superecon. Alia kaŭzo povas esti, ke mankas vera konscio pri la problemo, pri ĝia perturba influo - ĝia impakto, se paroli moderne - sur milionojn da vivoj. Parto de tiu nekonscieco eble ŝuldiĝas siavice al emo ignori la neŭropsikologian aspekton de lingvo, t.e. la amplekson de la encerbigo necesa por akiri lingvon, alivorte la fakton, ke flueco en la plimulto el la lingvoj postulas, ke centoj da miloj da refleksoj enŝoviĝu en la cerbon kaj restu tie flegataj.


La sekvanta paŝo povus esti aliro al la problemo laŭ la principoj de operacia esplorado: kompara analizo de ĉiuj rimedoj haveblaj por trafi la celon. La celo estas klara: liberigi kiel eble plej plene je lingva handikapo kiel eble plej multajn el ĝiaj viktimoj je minimuma kosto. Atingi ĝin postulus komparan analizon de ĉiuj rimedoj uzataj de la homaro por superi la lingvajn barilojn, kun la celo difini, ĉe kiu el ili la rilato efikeco/kosto estas la plej favora, kiu estas la plej kontentiga psikologie, la plej respekta al ĉiuj kulturoj kaj la plej bona el la vidpunkto de justeco.


Ĉi-stadie mi ŝatus emfazi gravan punkton neniam menciatan en diskutoj pri uzo de lingvoj, nome, ke grandega proporcio el la streĉo trudata al la cerbo dum lingvolerno nenion kontribuas al la efikeco de komunikado, kaj do al la forpreno de la obstakloj, kiuj kreas lingvan handikapon. Alivorte, se troveblas lingvo, kiu senpere sekvas la naturan fluon de nerva energio, sen trudi la enmeton de kondiĉitaj refleksoj por tiun devojigi, ĝi povus prezenti solvon al la problemo.


Mi antaŭe menciis mian sperton kun rifuĝintoj, al kiuj oni instruis la anglan, germanan aŭ rusan dum meznombre mil horoj, kaj kies lingva kapablo estis tiel malforta, ke ni bezonis kvin minutojn por komuniki ideon, kiu postulus nur du sekundojn en niaj gepatraj lingvoj. Mi diris la veron, sed, mi konfesu, ne la tutan veron, nome, ke post kelkaj semajnoj alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis Esperanton dum ses monatoj. Kun li mi senprobleme komunikis. Kun mi li ne suferis lingvan handikapon. Li ne estis pli inteligenta aŭ pli klera ol la aliaj. Sed dezirante rilati kun homoj el la tuta mondo, kaj komprenante, ke atingi tiun celon per la lingvoj lerneje instruataj estus ege malrapida procezo, li provis Esperanton. Efektive, tiu estas lingvo bazita sur plena uzo de kreemo, sur la eblo ĝeneraligi iun ajn lingvan strukturon sen escepto, sur sintaksa kaj vortorda libereco, unuvorte lingvo sekvanta sen malhelpoj kaj devojigoj la spontanan movon de homa cerbo volanta esprimi ideon aŭ senton. Estas fakto, ke, mezume, unu monato da Esperanto havigas komunikan kapablon egalan al tiu atingita post unu jaro da alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperanto vi staras je nivelo, kiu postulas ses jarojn por la angla. Krome, se vi ĉesas uzi la lingvon dum kelkaj jaroj, vi forgesas ĝin malpli ol aliajn lingvojn, ĉar naturaj refleksoj estas stabilaj, dum kondiĉitaj ne. Se vi havas dubon pri tio, nur atentu, kiajn erarojn vi faras en fremda lingvo, kiun vi rekomencas uzi post kelkaj jaroj sen praktiko.


Estas fakto, ke en la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo. Agi, kvazaŭ tiu sperto ne ekzistus, estas insulti la milionojn da homoj, kiujn plagas lingva handikapo.


Mi ne diras, ke oni alprenu Esperanton. Mi proponas nur, ke oni konsideru ĝin. Ĉiuj, kiuj elmetiĝas al la suferado, diskriminado kaj maljusteco ligitaj al lingva handikapo, same kiel al ekonomia ekspluatado, traŭmato al identecaj sentoj kaj manko de adekvata terapio, meritas, ke oni objektive, honeste konsideru la faktojn, kiujn mi ĵus aludis, plus multajn aliajn. Ne eblas objektive taksi Esperanton sen kompari ĝin al la aliaj metodoj de interkultura komunikado laŭ kriterioj, kiaj precizeco, riĉeco, lernebleco por homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, taŭgeco por esprimi emociojn kaj sentojn, ktp, same kiel vi ne povas juĝi ĝin ne studante ĝiajn literaturon, poezion, kantojn kaj historion samkiel ĝian funkciadon en internaciaj kunvenoj.


Miaopinie, utilus elekti longperspektivan aliron. Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la socion je lingva handikapo, necesus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Tio ne ŝanĝus multon en la instruprogramoj, ĉar dek minutoj ĉiutage dum unu jaro sufiĉus unuastadie, kaj eblas integri tiujn dek minutojn en la instruadon de la gepatra lingvo (5). Instrui ĝin en elementaj lernejoj ne ĝenas la instruadon de aliaj lingvoj en la duagradaj. Sekve, anstataŭ la nuna situacio, en kiu milionoj da infanoj turmentas sian menson kun priplorindaj rezultoj penante ellerni la anglan, kiun oni rigardas la internacia komunikilo, lernejanoj vidus en la naciaj lingvoj ion indan je studo pro kulturaj kialoj. Ili povus elekti, depende de la loĝloko, inter lingvoj kiel la sanskrita, la itala, la farsia, la malnovgreka, la ŝekspira angla, la hebrea, la araba aŭ iu ajn. Tia plano samtempe solvus du problemojn por la venonta generacio. Ĝi eliminus lingvan handikapon, kaj ĝi senigus la mondon je ties tendenco al unudimensia kulturo bazita sur usonaj produktaĵoj.


Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: meznombre, nur unu studento el cent kapablas taŭge uzi la lingvon post sesjara studado, kaj la nivelo de la instruistoj estas multloke mizera. Kiam vi aŭdas la ĉefon de la programo starigita de la Universitato de Malajzio por trejni instruistojn de la angla diri: "Multaj instruistoj de la angla ne kapablas konversacii angle" (6), kion vi povas atendi, des pli, ĉar tiu juĝo validas por multaj landoj? Kaj la kaŭzo ne kuŝas en mallaboremo, netaŭga organizo au fuŝa pedagogio. Ĝi radikas en la enorma kaj nereduktebla kvanto da refleksoj necesaj por regi la lingvon. Ĉu ne pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo? Tio postulus nur aŭtentan volon, kaj interŝtatan kunordigon similan al tiu, kiu plej sukcese organiziĝis en relative mallonga tempo por elimini variolon.


Tamen, la volo solvi la problemon ne povas aperi sen ŝanĝo en la maniero pensi. La nuna Monda Lingva Ordo estas vertikala, kun hierarkio de lingvoj, je kies supro staras la angla. Tie estas, kie troviĝas la potenco. Tial la nuna situacio elvokas la siatempan "kuregon oren", kun terura konkurado por atingi la supron, kaj neniu kompato por tiuj, kiujn la sistemo suferigas. Esperanto favoras horizontalan situacion, en kiu ĉiuj lingvoj estas egalaj, dum la komunikilo relative facile akireblas por ĉiuj.


Lingva handikapo ne estas malbeno, antaŭ kiu ni starus senpovaj. La sperto de la Esperanto-komunumo pruvas la malon. Tiuj, kiuj volas, ke oni ignoru ĝin, pretekste, ke ĝi estas io netaŭga, danĝera, neebla aŭ ia ajn, prenas sur sin tre seriozan respondecon, ekstarante tiel kontraŭ objektiveco, kaj do kontraŭ justeco. Se ekzistas rimedo kuraci loĝantaron je endemia malsano, kia aperus administranto pri publika saneco, kiu subpremus ĉian provon disvastigi la kuracilon, tiel tenante milionojn da homoj en doloro aŭ malforteco, ĉar, sen eĉ ekrigardo al la fakliteraturo kaj al la rezultoj de pilotprojektoj aplikantaj la kuracilon surterene, li antaŭdecidis, ke tia traktado estas nulvalora? Ĉu tia sinteno akordas kun la spirito de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj? Aŭ, se preni alian ekzemplon, ĉu estas granda diferenco inter persono, kiu deklaras Esperanton neuzinda aŭ neserioza antaŭ ol kontroli la faktojn, kaj oficisto, kiu forĵetas rifuĝinton petantan politikan azilon antaŭ ol aŭskulti lin? Preskaŭ ĉiuj rajtoj cititaj en la Universala Deklaracio postulas lingvan rimedon komuniki. Ni konsideru ekzemple artikolon 19-an, pri libereco de esprimado, kiu "inkluzivas (...) la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn (...) senkonsidere pri la landlimoj". Kiel eblus efektivigi tiun rajton sen lingvo taŭga por facila, flua, senkaptila komunikado, per kiu eblas rilati kun la partneroj aŭ kontraŭuloj en plena egaleco? Tiuj demandoj meritas almenaŭ iom da konsiderado.


____________
1. Jyllands-Posten, 1994.01.14; Sprog og erhverv, 1, 1994.
2. Philip Segal, "Tongue-Tied in Hong Kong", International Herald Tribune, 1998.03.18.
3. Barry Newman, "Global Chatter - World Speaks English, Often None Too Well", The Wall Street Journal, Midwest Edition, 1995.03.22, paĝo A15.
4. Frédéric Montanya, "Police et justice doivent respecter les droits des accusés", Le Courrier, 1997.06.10.
5. Claude Piron, Le défi des langues [La defio de la lingvoj] (Parizo: L'Harmattan, 1994), paĝo 317; vidu anka_ pa_ojn 174-193.
6. Jay Branegan, "Finding a Proper Place for English", Time, 1991.09.16, paĝo 51.