Claude Piron

Kial kaj kiel lerni Esperanton


Oomoto, 1995, No 437, p. 22-24
Mallongigita kaj rearanĝita


Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.


Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo (1) aŭ la Eŭropa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.


La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aŭ grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo aŭ kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.


Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezono de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.


La tria sistemo estas demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi tamen estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.


Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.


____________
1. UNo – mallongigo de la nomo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (aŭ Unuiĝinta Naciaro)