Pliaj respondoj al tiu, kiu skeptikas pri Esperanto
Enhavo
1. "Esperanto havas siajn radikojn en la okcidenta kultursfero kaj estas per sia Fundamento rigide ligita al tiu kulturo, kia ĝi estis en la 19:a jarcento."
2. "Tio ankaŭ difinas la limojn de ĝia neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco en la nuntempa mondo."
3. "Ne plu taŭga estas ekzemple ĝia patriarka strukturo."
4. "Ĉu ne estus pli bone krei novan pli justan lingvon por internacia komunikado?"
1. "Esperanto havas siajn radikojn en la okcidenta kultursfero kaj estas per sia Fundamento rigide ligita al tiu kulturo, kia ĝi estis en la 19a jarcento."
Certe estas ligo inter la reala, efektive uzata Esperanto kaj la Fundamento, sed tiu ligo tute ne estas rigida. 95 elcentoj el Esperanto-uzantoj ne konas la Fundamenton kaj fajfas pri ĝi. La Fundamento havas malmultan influon, kiel oni vidas se oni esploras la evoluon de la lingvo. Ĝia influo ja estas esence nerekta, ekzemple pere de lernolibroj kaj gramatikoj kiuj estas plejparte verkitaj de homoj kiuj bone konatiĝis kun la Fundamento.
Jes ja, Esperanto havas radikojn en la okcidenta kultursfero. Aŭ pli ĝuste en la orient-eŭropa: la okcidenteco estas pure "vesta", ekstera, apera. Laŭ mia vidmaniero, la rilato de Esperanto al siaj eŭropaj radikoj similas al tiu de la haitia kreola rilate al ties radikoj en la franca lingvo. Kvankam preskaŭ la tuta haitia vortostoko radikas en hindeŭropaj lingvoj, la efektiva lingvo ne estas, strukture, hindeŭropa. Estas ega diferenco inter la radikoj kaj la maturiĝinta planto.
Cetere, Zamenhof klare kaj prave diris, ke li proponis lingvon konstruitan ne laŭ eŭropa modelo. Jen kion li diras en la Unua Libro:
"... ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), — li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."
Poste, li klarigas ke fratino konsistas el tri VORTOJ: frat, in kaj o. Tio estas tipe ĉina maniero konsideri la aferojn. El la citita teksto klare aperas, ke Zamenhof intence ellaboris lingvon neeŭropecan kun ĉiuj trajtoj de t.n. izola lingvo. Diri: "la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj" estas difini la kriterion por izola lingvo.
Vi verŝajne miras, ke, por Zamenhof, tiaj lingvaj elementoj kiel o kaj in estas vortoj. Miaopinie li uzis tiujn terminojn por akcenti, ke la lingvo konsistas el neŝanĝeblaj blokoj, kiuj povas aldoniĝi unu al la alia, sen iam ajn okazigi modifon de formo ene de unu tia bloko (tiaj modifoj estas oftaj en okcidentaj lingvoj, kiel en la angla: "foot > feet"; "come > came"). Mia impreso estas, ke li ie vidis priskribon de la ĉina lingvo, kun ekzemploj, eble eĉ havis enmane ĉinan gramatikon, kaj konstatis, ke tiu lingvokonstruo havas multajn avantaĝojn, unuflanke pro la perfekta reguleco, kaj aliflanke pro la facileco, per kiu ĝi ebligas esprimi kompleksajn konceptojn per kombinado de simplaj vortoj. Nu, en la deknaŭa jarcento, la tekstoj pri la ĉina, bazitaj sur la skribo sen konsidero al la parola lingvo, ĝenerale uzis la terminon 'vorto', kiam fakte temis pri la bazaj senŝanĝaj blokoj, el kiuj la lingvo konsistas. Hodiaŭ oni nomas tiajn blokojn morfemo.
Fakte, la spirito de Esperanto tute ne estas eŭropeca. En neniu eŭropa lingvo oni povas vortigi saman penson per tiel malsamaj frazoj kiel li iris kongreson trajne, kongresen li trajnis, li iris al la kongreso per trajno, pertrajne li veturis kongresen,li trajne alkongresis, ktp. Tiu esprimvarieco ŝuldiĝas al la fakto, ke la morfemoj estas absolute senvariaj kaj senlime kombineblaj, trajto, kiun Esperanto kundividas kun la ĉina. Al la konsiderinda evoluo de la lingvo kontribuis – krom multaj hungaroj dum la periodo de la "Budapeŝta skolo" – multaj ĉinoj, japanoj kaj koreoj. Vortigoj kiel la nova ponto longas unu kilometron, aŭ Unesko ree rezolucias favore al Esperanto, trovitaj en ĉinaj Esperanto-publikigaĵoj, tute ne respondas al la mensaj kaj lingvaj kutimoj de la okcidenta kultursfero. Eĉ en la angla, en kiu oni facile verbigas substantivojn kaj substantivigas verbojn, oni ne povas uzi la konceptojn "longa" au "rezolucio" verbe.
Miascie nur en Esperanton la konfuceisma kvarvorta admono al patroj kaj filoj bone ludi siajn rolojn en la familio estas tradukebla laŭvorte, do kvarvorte, kun simila poezia kaj konciza formo kiel en la ĉina originalo: Patro patru, filu fil'. La sola traduko, kiun mi trovis en la angla, estas Let the fathers be fathers and the sons sons. En la franca: Que le père agisse en père, le fils en fils. Tiuj estas multe pli malproksimaj de la originalo ol la Esperanto-traduko, ne nur forme, sed ankaŭ sence: ili estas tro precizaj. Tiu simpla ekzemplo montras, ke la eŭropaj radikoj de la lingvo ne ĝenas ĝin en ĝia funkcio de interkultura perilo.
2. "Tio ankaŭ difinas la limojn de ĝia neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco en la nuntempa mondo."
Jes ja, tute certe, la bonaj ecoj de Esperanto estas limigitaj. Neniu pretendas, ke ĝi estas perfekta ilo por internacie komuniki. La esperantistoj atentigas nur pri tio, ke ĝi estas, en la nuna situacio, la malplej malbona, aŭ la malplej maltaŭga. Ĝi ne estas perfekte neŭtrala, perfekte justa, perfekte demokratia, perfekte taŭga. Sed se oni rezignas la sopiron al io absoluta, kaj realisme akceptas, ke ĉi-planede ĉio estas malperfekta, oni devas konkludi, ke Esperanto estas, relative – tamen laŭ granda mezuro – la plej bona komunikilo internaciskale laŭ tiuj kriterioj. Se oni forĵetas ĝin pro tiu manko de perfekteco, kio restas? Oni estas kondamnita uzi eĉ malpli kontentigajn sistemojn! Ĉu iu pretendas, ke la angla, ekzemple, estas pli neŭtrala, pli justa, pli demokratia kaj pli taŭga? Se jes, mi ŝatus vidi, per kiuj argumentoj kaj faktoj oni defendas tiun starpunkton.
Se oni komparas en la realo, kiamaniere nuntempe disvolviĝas (aŭ provas disvolviĝi), lingve, rilatado inter malsamlingvanoj, oni konstatas, ke estas ĉefe sep situacioj:
1. plena nekapablo komuniki;
2. minimuma afazi-tipa komunikado (balbuta, hakata, fuŝ-artikulacia uzo de nebone regata lingvo, kun provo precizigi per gestoj, vizaĝesprimoj, ktp);
3. "broken English" (de la minimuma funkciado en 2 ĝis la plej bona funkciado en 3 estas tuta gamo da gradoj de efikeco);
4. bona, altnivela angla;
5. uzo de neangla lingvo pli malpli bone regata de la komunikantoj (kazo ofta en Afriko);
6. samtempa interpretado kaj tradukado;
7. Esperanto.
Komparu en la praktiko tiujn sep manierojn aliri la internacian lingvokomunikadon, kaj vi konstatos, ke, rilate al neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco, Esperanto ege superas ĉiujn aliajn.
* Ĝi ne estas plene neŭtrala, sed ĝi estas pli neŭtrala ol la angla kaj aliaj naciaj lingvoj, neniu el kiuj estas libera je politikaj kaj ekonomiaj, aŭ naciismaj alkroĉaĵoj.
* Ĝi ne estas plene taŭga, sed, laŭ mia sperto pri la diversaj sistemoj de interkultura aŭ internacia komunikado, ĝi estas malpli maltaŭga ol la aliaj, ĉefe ol la angla, kiun ties malprecizeco, nekohereco kaj prononco, malfacila por la plimulto el la popoloj, igas malbone adaptita al la tasko faciligi interkulturan komunikadon.
* Ĝi ne estas plene justa: por atingi bonan funkcian nivelon, ĝi postulas miatakse kvaroble pli da tempo ĉe orienta aziano ol ĉe okcidentano; sed la rilato estas tre supera al tiu, kiun postulas la angla, kiun la plej multaj orientaj azianoj neniam sukcesas regi je taŭga nivelo. Se homo bezonas 200 horojn por kapabli bone uzi Esperanton, kaj 5000 por kapabli bone uzi la anglan samnivele, estas pli da justeco en mondo komunikanta per Esperanto. Krome, sistemo, en kiu ĉiuj partoprenas en la penado, estas pli justa ol sistemo, en kiu malplimulto el privilegiuloj tute ne elspezas mensan energion, kaj tamen senmerite konstante ĝuas superecon en la uzo de la lingva "armilo".
* Ĝi ne estas plene demokratia, sed ĉar ĝi allasas multe pli da libereco, ĝi estas pli demokratia ol la aliaj sistemoj. La aliaj lingvoj internacie uzataj estas diktatorecaj: ili postulas, ke oni vortigu sian penson laŭ tiu strukturo, kaj ne laŭ tiu alia. Ekzemple, en la angla, diri he helps to me estas erare, dum en la germana "li helpas al mi" (er hilft mir) estas la sola ĝusta formo, same kiel en la rusa (он мне помогает); en la franca, uzi ĉu la anglan, ĉu la germanan strukturon, kaj do diri il aide moi aŭ il aide à moi, estus montri sin ridinda. La fakto ke en Esperanto, oni povas diri egale li helpas min (angla strukturo), li min helpas (franca strukturo) aŭ li helpas al mi (germana kaj rusa strukturo) havigas senton de libereco en la esprimado, kiu, miaopinie, pli respektas la principojn de demokratieco. Ju pli malrigidaj la strukturoj, des pli oni evitas la riskon fuŝi, kaj do elmeti sin al mokado aŭ al sento de malsupereco.
* Ĝi estas pli justa kaj pli demokratia ankaŭ per tio, ke ĝia akirado havigas pli grandan rolon al inteligenteco, aŭ al refleksa formado, ol al memoro, kaj per tio malpliigas la diferencon inter la popoloj rilate la ŝancojn bone regi ĝin. Eŭropaj lingvoj enhavas abundon da arbitraj formoj, kiujn oni ne povas dedukti, nur pli malpli pene, multripete, meti al si en la memoron (kaj post kelkaj jaroj forgesi). Por ĉino, estas pli facile lerni, ke 我是 wo shi, 你是 ni shi, 他是 ta shi estas en Esperanto mi estas, vi estas, li estas, ol enmensigi al si I am, you are, he is. Same postulas malpli da mensa energio fari la derivon mi > mia, ŝi > ŝia, tute paralela al la ĉina 我 wo >我的 wode, 她 ta > 她的 tade ol enmensigi al si senrilatajn formojn kiel I - my - mine; she - her - hers. Estas pli facile formi eksterlandano (ĉine 外国人 waiguoren) el ekster (ĉine 外wai), land (国 guo) kaj ano (人ren) ol devi memori la senrilatan foreigner. Same, kun serio kiel horse / mare/ colt/ stallion la ŝancoj ne retrovi la vorton en la menso, kiam oni bezonas ĝin, estas pli grandaj ol kun la serio ĉevalo, ĉevalino, ĉevalido, virĉevalo (ĉine respektive 马 ma, 母马 muma, 小马 xiaoma, 公马 gungma; komparu ankaŭ, unuflanke, ox /cow / calf / bull, kaj aliflanke bovo > bovino > bovido > virbovo, ĉine: 牛 niu > 母牛 muniu > 小牛 xiaoniu > 公牛 gongniu).
Pro tiu malpli granda ŝarĝo de la memoro, kiu koncernas centmilojn da lingvaj eroj, Esperanto akiriĝas ege pli rapide ol aliaj lingvoj, kaj pli facile vivtenas sin en la menso. Krome, la sento de lingva komforto estas pli granda en Esperanto-parolanta internacia medio ol en medio uzanta alian sistemon. Homoj sentas sin pli respektataj. La sento estas, ke la lingvo estis farita por la homo, por ebligi interhoman komunikadon, kaj ne ke la homo estas tiu, kiu, kiel subulo, devas adapti sin al la lingvo, t.e. al la arbitraj kapricoj de la praavoj de la koncerna popolo.
Pro ĉio ĉi Esperanto pli proksimiĝas al la neatingeblaj idealoj de neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco. Kiam oni frontas al pluraj opcioj, ĉu saĝeco ne invitas elekti la plej bonan, eĉ se ĝi ne estas ideala?
Internacia interrilatado intensiĝas ege rapide. Ekzemple la nombro de enmigrintaj laboristoj kreskis de 75 milionoj al 200 milionoj en 30 jaroj. Inteligenta organizo de la socio postulus, ke ĝi komparu, el la vidpunkto de la efikec/kost-rilato, kaj ankaŭ de justeco ktp, la diversajn metodojn interkulture komuniki – ĉefe la anglan kaj Esperanton – kaj elektu tiun kun la plej favora kost-efikeco. La multegaj homoj, kiuj suferas frustiĝojn kaj maljustecon pro nekapblo lingve komuniki, meritas pli da atento ol oni dediĉas al ili.
3. "Ne plu taŭga estas ekzemple ĝia patriarka strukturo."
Ĉu vere Esperanto havas patriarkan strukturon? Certe ne pli ol la aliaj lingvoj nun uzataj en internaciaj rilatoj. Se Esperanto ne estus markita per siaj radikoj en vivantaj lingvoj, per siaj naskiĝloko kaj -tempo, oni kritikus, ke ĝi estas abstrakta, senviva produkto de laboratorio. Multon el sia spirito ĝi ŝuldas al la loko kaj tempo, en kiuj ĝi, se tiel diri, enkarniĝis. Sed ĝuste pro tio ĝi havas vivantecon, animon, propran etoson, kiun la aliaj projektoj de internaciaj lingvoj neniam akiris, kaj kiu estas avantaĝo, psikologie, ĉar uzante ĝin, oni havas la senton uzi normalan homan lingvon, ne kodon.
Sed, kiel ajn estu, mi ne komprenas, kial la patriarkaj radikoj de Esperanto, se ili entute ekzistas, igus ĝin malpli taŭga internacia lingvo ol la angla (aŭ la latina, aŭ la japana. . . ). Ĉu tiuj ne havas patriarkan strukturon? Ree mi emfazu, ke ne havas sencon serĉi perfektan lingvon. Kion la mondo bezonas, tio estas lingvo kapabla vere, serioze kuraci la homojn el la soci-devena afazio, al kiu la tutmonda uzo de la angla nun kondamnas la plimulton el la homoj devantaj komuniki kun alilingvanoj.
Esperanto estas la sola lingvo, pri kiu estas objektive pruveble, ke ĝi relative rapide kuracas homojn el tiu pli malpli afazieca maniero komuniki, kiu karakterizas la nuntempajn internaciajn rilatojn bazitajn sur uzo de la angla (aŭ sur sistemoj kiel samtempa interpretado, en kiu al granda parto de la partoprenantoj en diskuto estas trudite paroli alian lingvon ol la propran).
4. "Ĉu ne estus pli bone krei novan pli justan lingvon por internacia komunikado?"
Mi deiras de punkto tre praktika: kiun elekton homoj havas hodiaŭ? Anstataŭ preni kiel referencbazon idealan lingvon, kiu ne ekzistas, mi komparas Esperanton al la komunikrimedoj, kiuj disponeblas en la praktiko. Ankaŭ mi prenas en konsideron la sorton de la neokcidentaj popoloj. Ĝi estas por mi ege grava, kiel ĉiuj el vi, kiuj siatempe legis mian artikolon "La okcidenta dialekto", aŭ mian libron "La bona lingvo", certe bone sentis. Sed mi konstatas, ke se la neokcidentanoj ne elektas Esperanton, ili aŭ devas entute rezigni je rektaj internaciaj kontaktoj, aŭ provi lerni la anglan. Ĉi-lasta enhavas la malbonajn tro okcidentajn trajtojn de Esperanto en treege, vere treege pli alta grado, fakte tiagrade, ke nur eta elito el tiuj popoloj (almenaŭ en orienta Azio) sukcesas lerni la lingvon por kapabli efektive komuniki. Esperanto donas konsiderinde pli bonajn rezultojn. Mi kolektis multajn atestojn de orient-azianoj, kiuj lernis kaj la anglan kaj Esperanton. Ili estas unuanimaj en la konstato, ke atingi efikan nivelon en Esperanto postulas multe malpli da peno kaj tempo ol en la angla.
El tio mi konkludas, ke, tiel longe, kiel alia pli bona ĝenerala komuniklingvo ne establiĝis kaj vivas, mondo kun Esperanto estas pli justa, pli komforta, pli agrabla ol mondo sen Esperanto por tiuj, kiuj devas intergente komuniki.
Fakte mi pensas ne nur pri la plenkreskuloj -- kvankam mia portempa laboro kun rifuĝintoj konigis al mi la amplekson de la komplikaĵoj, kiujn senlingveco kaŭzas -- kaj pri la homoj, kiuj devas translime komuniki, sed ankaŭ pri tiuj milionoj kaj milionoj da junuloj en la tuta mondo, al kiuj oni trudas encerbigi al si la multegajn nekoheraĵojn de la angla lingvo, kiun ili neniam regos, dum se oni instruus al ili Esperanton, la ŝancoj iam regi ĝin post malpli frustra longa penado estus tre pli grandaj. Tiu giganta investo de mensa energio en entreprenon grandparte fiaskantan estas absurda. Ne tiel socio inteligente uzas sian monon kaj la nervan energion de la popolo.
Tial ŝajnas al mi inde aktivi por konsciigi la homaron pri tio, ke Esperanto estas pli bona solvo, eĉ se ĝi tute ne estas ideala, multego mankas ĝis tio. Kaj eĉ se la aktivado daŭros kelkajn jarcentojn. Indis lukti por kontraŭbatali sklavecon, eĉ kiam ties elimino aperis nerealigebla kaj kiam la progresoj tiucelaj montriĝis senkuraĝige malrapidaj. Kompreneble, aktivado por Esperanto ne eblus, se ĝi reduktiĝus nur al tiu ideala motivo. Ankaŭ la multaj plezuroj, kiujn la lingvo jam nun alportas al tiuj, kiuj lernis ĝin, meritas konsideradon kaj motivas, ekster la ideala vizio kaj kompletige al ĝi.
Koncerne la pli idealan lingvon, ne nur ĝia vivigo postulos almenaŭ jarcenton da ĉiuflanka kaj tutmonda praktikado post ĝia publikiĝo, sed sen ideologia bazo komparebla al tiu, kiun Zamenhof havigis al Esperanto, ĝi havas tre malmultajn ŝancojn fariĝi vera vivanta lingvo kaj akiri por si la necesan socian bazon. Almenaŭ kun Esperanto la procezo okazis kaj la lingvo nun estas preta.