Claude Piron

La rajto komuniki


Resumo


Kvankam nia socio estas obsedata pri efikeco, tamen strange oni malmultege interesiĝas pri la rilato inter la investo en lingvolernadon kaj lingvajn servojn unuflanke, kaj, aliflanke, la rezulto de la enormaj sumoj tiel investataj. En la tuta mondo, milionoj da infanoj kaj adoleskantoj lernas fremdan lingvon dum multaj jaroj, kun rezultoj plejofte nekontentigaj aŭ tute mizeraj.


La elektita internacia komunikilo havas gravajn konsekvencojn en nia vivo. Ekzemple, estas unu el niaj rajtoj, ke la komunikado inter aviadila piloto kaj la kontrolturo estu aranĝita tiamaniere, ke ĝi havigu al la vojaĝantoj la plej bonan ŝancon pluvivi. Sed tiel tute ne estas. Tiu komunikado okazas en la angla, pro provizora rekomendo de la Organizo pri Internacia Civila Aviado, decido alprenita en 1951, sed kies provizorecon oni neniam reviziis. Rezulte, la lingvaj problemoj tiukampaj estas listigitaj de la sama organizaĵo kiel la tria kaŭzo de aviadaj akcidentoj.


Tamen la angla estas unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado. Ĝi havas malfacilan prononcon, malprecizan gramatikon, milojn da idiomaĵoj kaj tre vastan vortaron. Ĉe aviada interkomuniko tio estas faktoro en multaj gravaj miskomprenoj.


La rajto komuniki inkluzivas la rajton je komunikado necesa por garantii nian vivon, sed ĝi neprigas ankaŭ, ekzemple, la rajton ne esti metita, pro la lingvo, en ridindajn aŭ malagrablajn situaciojn kaj la rajton povi esprimi sin egale kiel la aliaj. Fakte tiu, kiu devas paroli fremdan lingvon, suferas handikapon, kaj la handikapo estas des pli grava, ju pli la komuniklingvo estas nekonsekvenca, t.e. plena je formoj, kiuj kontraŭas la spontanan funkciadon de la cerbo. La popoloj, kaj iliaj informistoj kaj registoj, akceptas tiujn handikapojn kun miriga pasiveco, aŭ eĉ ne konscias pri ili. La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino, kiuj fakte estas atencoj al la rajto libere komuniki.


La aŭtoritatoj de ĉiuj landoj, la respondeculoj kaj altranguloj en internaciaj organizaĵoj devas scii, ke Esperanto ekzistas kaj ke ĝi, laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj kaj efikeco estas la plej favora, la sistemo psikologie plej kontentiga kaj krome la rimedo plej libera je malavantaĝoj el kultura vidpunkto, unuvorte, ĝi estas la plej bona. En la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne, aŭ apenaŭ, ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo.


Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la tutmondan socion je lingva handikapo, eblus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: certe pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo.


Niaj aŭtoritatoj ne rajtas resti pasivaj kaj inertaj fronte al la lingvaj problemoj. Ni havas la devon fari ĉion eblan por veki konscion pri la lingvoproblemo, pri ĝiaj multflankaj aspektoj, kaj pri la fakto, ke ekzistas al ĝi justa kaj racia solvo.