Claude Piron

Esperanto, ĉu verko de Dio ?


La kriterioj


Kiu provas grimpi supren direkte al Dio, tiu survoje renkontas sekvon de plej diversaj tentoj kaj miraĝoj. Feliĉe abundas kriterioj por distingi ion dian disde delogo bremsa aŭ instiga al malbonfaro. Se realaĵo devenas de Dio, ĝi neniam estos pure materia. Ĝi strebos al amo, respekto, interkompreniĝo. Ĝi ne serĉos la aprobon de snoboj kaj potenculoj, sed al humiluloj ĝi havigos profundajn ĝojojn radikantajn pli en esto ol en havo. Ĝian disradiadon kaŭzos ĝiaj internaj kvalitoj, ne aranĝoj eksteraj. Senmanke rigora, ĝi neriproĉeble koheros, tamen dissendante etoson de mildakoreco. Ĝi venkos barojn kaj malamikojn sen iam ajn uzi perforton aŭ premadon. Ĝi estos diskreta. Simpla kaj modesta, ĝi montriĝos efika en sia kampo sen iam ajn esti facileca solvo: ĝi nepre postulos ian fortostreĉon.


Origino kaj elformado


Esperanto respondas al tiuj kriterioj. Ĝin naskis sufero de infano, sufero fontanta el la malamo kaj maltoleremo, kiuj bolis en la kvar etnaj grupoj formantaj en la jaroj 1860-aj la loĝantaron de Bjalistoko: poloj, judoj, rusoj kaj germanoj. Kvar lingvoj, kvar alfabetoj, kvar defendemaj sentoj de supereco, kvar religioj, kvar fontoj de malamikeco diskrucumis la animon de la juna Zamenhof, kaj tra tiu sufero la inspiro pasis.


Lia celo: ebligi al komunumoj kulture apartigitaj interkomuniki konservante la proprajn identecon, lingvon kaj dignon. La rimedo: pontlingvo tiel bone adaptita al la psikoneŭrologiaj leĝoj de spontana esprimado, ke ĝi estos samtempe multe pli simpla kaj multe pli riĉa ol la etnaj lingvoj. Lia genia ideo: proponi al la homaro ne tute pretan lingvon, sed embrion konceptitan por nature plu evolui sub influo de uzado. Zamenhof lanĉas ĝermon, tre viveman, jes ja, sed povantan iĝi vigla planto nur, se ĝi trovos favoran grundon, kiu nutros ĝin per siaj enhavoj. Modesta, li fidas la vivon kaj prezentas sin kiel d-ro Esperanto, “doktoro, kiu esperas”.


El homa vidpunkto la “Internacia Lingvo de D-ro Esperanto” havis neniun ŝancon prosperi. La unuan broŝuron rifuzis ĉiuj eldonistoj, la aŭtoro devis publikigi ĝin proprakoste. Li estis malriĉa kaj nekonata, vivanta en provinca urbo en provinca lando en tempo (1887), kiam ĉio atentinda fontis el Parizo. La intelektularo, eĉ ne rigardinte la projekton, deklaris ĝin ridinda. La lingvon subtenis neniu ŝtato, neniu politika movado, neniu komerca asocio, neniu prestiĝa akademio scienca aŭ literatura, neniu financa fonto. Ĝi alportis materian profiton al neniu. Ĝi ofte estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj (de la caro, Stalino, Hitlero, Salazar, Kim Il Sung...). Antaŭ la Goliato, kia estis la franca en 1900, kia estas la angla en 2000, kion kapablus fari tiu eta Davido malriĉa, porĉiame rezigninta la sinturnon al perforto?


La ĝermo tamen trovis grundon favoran por kreski kaj maturiĝi. Jam en 1902 listo de uzantoj enhavas adresojn en Islando, Ĉinio, Brazilo, Turkio, Mongolio, Madagaskaro (iu s-ro Ravelojaona: ne eŭropano) kaj en multaj aliaj landoj, kvankam ne kompreneblas, kiel tiu disvastiĝo okazis tiel rapide. Uzate, la embria komunikilo transformiĝis en lingvon vivantan, kiu iom post iom naskis kulturon kun ties poetoj, historiistoj, kanzonoj, tradicioj ktp. Kun la diskreteco tipa pri ĉiu aŭtenta spirita verko, senzorga pri la ironio de bombastuloj, ĝi iom post iom kovris la mondon per malmulte videblaj sed ege fortikaj retoj de amikeco, solidareco kaj konkreta idealo. Tiuj retoj senĉese disvolviĝis. Ilia kresko, malrapida sed konstanta, atestas, ke Esperanto respondas al bezono. Certe, temas parte pri aspiro al lingvaj libereco kaj kreemo. Sed ĉu ne ankaŭ pri la sopiro renkonti Aliulojn en plena senbareco? Kiu diras, ke la deziro sin senti samterene kun tiu, kiu venas de aliloke, ne estas multe pli forta ol imagas lingvistoj, politikistoj kaj vendistoj de la angla?


Rigoro kaj libereco


En Esperanto oni sentas sin bone, ĉar oni estas libera: la atento koncentriĝas sur tio, kion oni volas diri, kaj ne, kiel en aliaj lingvoj, sur formaj komplikaĵoj. Ke Esperanto malhavas la arbitrajn trudojn, kiuj konstante ĝenas glatan sin-esprimadon alilingve, tion kaŭzas la absoluta rigoreco de ĝiaj kelkaj reguloj. Oni neniam dubas pri la prononco. Oni neniam eraras pri pluralo, akcento aŭ deklinacio. Oni neniam fuŝas la formadon de vorto el alia. Esceptoj ne ekzistas. Tiu certeco naskas senton de sekureco sen ekvivalento en aliaj lingvoj. Esperanto tiel transcendas la kontraŭstaron inter rigoro kaj libero. Same ĝi transcendas la kontraŭecon inter racio kaj sento. Ja la senmanka kohero de la lingvo, ĝia racieco, estas la faktoro, kiu ebligas al la Esperantoparolanto esprimi siajn sentojn tute spontane kaj nuance. Egas la kontrasto kun aliaj lingvoj interkulture uzataj, en kiuj emocian esprimon inhibas la multaj gramatikaj esceptoj kaj leksikaj absurdaĵoj, kiuj ĝenas la glatan fluon de l' vortigo.


Etoso kaj pensmaniero


La kunvenoj okazantaj en Esperanto ĝenerale karakteriziĝas per varma kaj gaja etoso, en kiu oni spertas impreson de akceptiteco, de aneco en planeta frataro, de respekto por la aliulo tia, kia li estas. Tiu sento de renkontiĝo je profunda nivelo inter tre malsamoriginaj personoj estas propra al la mondo de Esperanto. En ĉiu alia interkultura renkontiĝo la elekto de privilegia lingvo fermas la pordon al multaj, inhibas parton de la ĉeestantoj kaj instalas inter ĉiuj la filtron de tiu aŭ alia kulturo, kiu malhelpas dialogi senpere-senĝene de animo al animo.


Ĉar la praktiko de Esperanto liberigas de la etn- aŭ klascentra kondiĉado kreita de la nacia kaj socia ĉirkaŭo, ĝi havigas specife homan rigardon al la ekzisto, netroveblan en aliaj medioj. Paradokse, ĝi samtempe pli bone ebligas alte taksi la lokajn radikojn, la individuan enkorpiĝon en difinitaj koordinatoj spacaj kaj tempaj, dum ĝi forigas la sentojn de supereco aŭ malsupereco, kiuj tiel ofte fiksiĝas al etna aŭ socia identeco. Tutmonde, Esperanto estas la lingvo, en kiun tradukiĝas plej multe da kantoj. Tiun intensan traduklaboron klarigas du faktoj : homoj amas sian kulturon, amo nature emas disradii. Lokanoj do ŝatas diskonigi sian lokan kulturon kaj kundividi kun alilokanoj siajn kulturajn riĉojn.


Laŭnatura funkciado


Kiel ĉiu alia idiomo Esperanto estas frukto de la homa lingva kreemo. El psikologia vidpunkto ĝi estas pli natura ol la plimulto el la lingvoj. La fakto, ke, angle, estas malĝuste dire foots ("piedoj", oni devas diri, neregule, feet) aŭ I comed ("mi venis", ĝuste: I came)) aŭ, france, si j'aurais ("se mi havus", devus esti si j'avais) aŭ les chevals ("la ĉevaloj", anst. les chevaux) havas nenion komunan kun naturo: ĉiuj infanoj, tute nature, komence uzas tiajn formojn. La samon oni povas diri pri la fremdlingvano, kiu diras, angle, I hardly worked kredante, ke li diras "mi pene, fortostreĉe laboris", dum li fakte diras "mi apenaŭ laboris": li formas la adverbon laŭ la reflekso, kiun Naturo enmensigis al li. Simile faras la multegaj nefranclingvanoj, kiuj uzas irrésolvable ("nesolvebla") anstataŭ insoluble. Ili faras nenion alian ol apliki la programon, kiun Sinjorino Naturo enskribis en la homan cerbon. En la angla, en la franca, tiu natura movo rezultigas eraron; en Esperanto  ĝi rezultigas la ĝustan formon: pena > pene ; ne eblas solvi > ne-solv-ebla.


La fakto, ke kvarjara infano dulingva Esperanto/ franca parolas ĝuste Esperanton kaj ankoraŭ tre malperfekte la francan, estas bonega pruvo pri tio, ke la lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la zamenhofa projekto, enhavas nenion kontraŭnaturan, male al kalumnio ofte ripetata. Cetere, kiel eblus klarigi, ke mezuma plenkreskulo post ses monatoj havas en esperanto esprimkapablon atingitan, en alia fremdlingvo, nur post ses jaroj da studado, se la lingvo ne sekvus de tre proksime la naturajn leĝojn de pensovortigado? Kion ajn kritiku la kontraŭuloj, Esperanto estas lingvo natura.


Konkludo


La babela rakonto montras al ni dispartiĝon de la homaro en malamikajn grupojn, kiuj izoliĝas unu de la alia. Kontraste, Esperanto, tia, kian oni povas travivi ĝin hodiaŭ, (1) proponas facilan, agrablan, ĝojdonan pasejon tra la muregoj, malantaŭ kiuj la popoloj retiriĝis. Junuloj, infanoj, virinoj, viroj, jen simplaj manlaboristoj, jen universitate diplomitaj (la Esperanta loĝantaro nombras dekon da Nobelpremiitoj), konservante la proprajn ecojn kaj radikojn, dialogas je nivelo aparte profunda en renkontiĝoj, en kiuj neniam iu ajn trudas sian lingvon, do sian pensmanieron, al iu alia, tiel ke en tiu mondo neniu iam ajn sentas sin fremdulo.


Signife estas, ke la negativajn juĝojn pri Esperanto eldiras nur personoj, kiuj ne konas ĝin proprasperte. La spirita riĉo, kiun portas kun si la esperantlingva aliro al alikulturuloj, postulas realismon kaj humilecon. Realismi: nur realistoj scias, ke neniun fremdan lingvon oni povas uzi je la nivelo de perfekta regado kaj nuancosento, kiu nepras, se oni volas sperti homan, kor-al-koran renkontiĝon laŭ la plej vera senco de la vorto. Humili: se oni ne rezignas la antaŭjuĝojn kaj la pretendon, kiun ofte arogas al si la homa intelekto, povi juĝi antaŭ ol fronti al la faktoj, oni ne profitos de la proponita riĉeco : ĝi ja disponeblas nur al tiu, kiu - humile - kapablas distingi, kion li nescias, disde tio, kion li scias efektive.


Kiu aliros la socilingvan fenomenon “Esperanton” laŭ spirita perspektivo, tiu nepre konkludos, ke Zamenhof estis inspirita de supre, de tre alte, fakte, kaj ke ankaŭ tiujn, kiuj surbaze de lia verko, kontribuis al la forĝado de la lingvo vigla kaj kolora, kia Esperanto estas nun, animis la Spirito.


Ĉu ne strange, ke pro la hazardo de la liberaj er-kombinoj amen tiulingve signifas  "direkte al amo" (am--en), ke dialogo, vortludas kun dia logo (allogo fare de Dio), aŭ ke kiam Jesuo diris, ke li estas “la vojo, la vero, la vivo” (Jn, 14, 6), tio formas en Esperanto formulon, al kiu aliteracioj kaj ritmo (2) havigas la frapforton de originala frapfrazo tiagrade, ke, kompare, tradukitaj ŝajnas la versioj aramea, hebrea, greka kaj latina?


(La francan retejan tekston esperantigis Leo De Cooman, la tradukon reviziis la aŭtoro de la originalo)


____________
1. Informoj: www.esperanto.net, www.esperanto-panorama.net. Pasporta Servo: http://www.pasportaservo.org/
2. La vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.