Claude Piron

Une solution pour l'Afrique (20.02.06):
lettre à The Namibian


Dear Sir,


I quite approve Alexactus T. Kaure's call for a common language for Africa ("Africa: Eternally Trapped?" 16 June), but I don't think that choosing between English, French or Portuguese is a fair solution to the problem. The best solution is for Africa to adopt a language free from colonialist connotations, from links with political and economic powers, and so easy that every African could readily learn it in a short time so as to be able to communicate spontaneously and precisely with fellow Africans, whatever their origin. Such a language exists. You can learn about it in "Understanding among Africans". If you don't have much time, go right to "Towards a realistic solution". You'll probably feel like reading on.


It's high time something be done to ensure that Africa, while respecting all its dialects, languages and cultures, may avail itself of a very pleasant and practical means of communication. The language I'm alluding to is Esperanto, maybe unknown in Namibia, but with a good following in other countries, like Togo, Tanzania, the Congo and many others. Although easy, it's a rich language, well adapted to the realities of Africa (it has words with no equivalent in colonialists' languages, like kaprejo 'the place where the goats are being held' or frateta 'fraternal', 'brotherly' but only in the sense of 'from a younger brother', 'of younger brothers'; without reference to age, so important in many African languages, 'fraternal' is frata). Africa needs to be untrapped! Why not have a look at this way out ?


Best wishes !



Estimata Sinjoro,


Mi plene aprobas la alvokon de Alexactus T. Kaure por komuna afrika lingvo, sed mi opinias, ke elekti inter la angla, la franca kaj la portugala ne estas bona maniero solvi la problemon. La plej bona solvo estas, ke Afriko alprenu lingvon liberan je koloniismaj elvokaĵoj, je ligoj kun politikaj kaj ekonomiaj potencoj, kaj tiel facilan, ke ĉiu afrikano povu rapide lerni ĝin por spontane kaj precize komuniki kun ĉiu alia afrikano, el kie ajn tiu devenas. Tia lingvo ekzistas. Vi povas informiĝi pri ĝi en "Understandig amond Africans". Se vi ne havas multe da tempo, iru rekte al "Towards a realistic solution". Vi probable sentos emon legi plu.


Estas tempo, ke io estu farata por ke Afriko, respektante ĉiujn siajn dialektojn, lingvojn kaj kulturojn, disponigu al si agrablan kaj praktikan komunikilon. La lingvo, al kiu mi aludas, estas Esperanto, eble nekonata en Namibio, sed kun anaro en aliaj landoj, kiel Togo, Tanzanio, Kongo ktp. Kvankam facila, estas riĉa lingvo, bone adaptita al la realaĵoj de Afriko (ĝi havas vortojn, kiuj ne havas ekvivalenton en koloniistaj lingvoj, kiel kaprejo 'la loko, kie kapr(in)oj estas gardataj' aŭ frateta, 'frata', sed nur en la senco 'rilate al, au venante de, pli juna frato'; sen la aludo al aĝo, tiel grava en multaj afrikaj lingvoj, la vorto estas frata). Afriko meritas eliĝi el la kaptilo. Kial ne ĵeti rigardon al tiu elsavejo?


Ĉion bonan !