Claude Piron

Respondoj al profesoro Traunmüller


<< Esperanto havas siajn radikojn en la okcidenta kultursfero kaj estas per sia Fundamento rigide ligita al tiu kulturo, kia ĝi estis en la 19:a jarcento. >>


Miaopinie ne estas tiel. Estas neniu ligo – des malpli "rigida ligo" – inter la reala, efektive uzata Esperanto kaj la Fundamento. 95 elcentoj el Esperanto-uzantoj ne konas la Fundamenton kaj fajfas pri ĝi. La Fundamento havas neniun influon, kiel oni tuj vidas se oni esploras la evoluon de la lingvo (vd Evolution Is Proof of Life).


Jes ja, Esperanto havas radikojn en la okcidenta kultursfero. Aŭ pli ĝuste en la orient-eŭropa: la okcidenteco estas pure "vesta", ekstera, apera. Ekzemple la semantika kampo de plena estas ne tiu de la latina plenus nek de la franca plein, sed de la rusa полный (polnyj). Laŭ mia vidmaniero, la rilato de Esperanto al siaj eŭropaj radikoj similas al tiu de la haitia kreola rilate al ties radikoj en la franca lingvo. Kvankam preskaŭ la tuta haitia vortostoko radikas en hindeŭropaj lingvoj, la efektiva lingvo ne estas, strukture, hindeŭropa. Estas ega diferenco inter la radikoj kaj la maturiĝinta planto. Rigardu pomon, kaj rigardu la radikojn de pomarbo. Ĉu eblas juĝi la frukton laŭ la radikoj?


Cetere, LLZ klare kaj prave diris, ke li proponis lingvon konstruitan ne laŭ eŭropa modelo. Jen kion li diras en la Unua Libro :


Ĉiu vorto sin trovas  ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per le kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), – li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."


[D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].


Poste, li klarigas ke fratino konsistas el tri VORTOJ: frat, in kaj o. Tio estas tipe ĉina maniero konsideri la aferojn. El la citita teksto klare aperas, ke LLZ intence ellaboris lingvon neeŭropecan kun ĉiuj trajtoj de t.n. izola lingvo. Diri: "la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per le kunigo de senŝanĝaj vortoj" estas difini la kriterion por izola lingvo.


Fakte, la spirito de Esperanto tute ne estas eŭropeca. En neniu eŭropa lingvo oni povas vortigi saman penson per tiel malsamaj frazoj kiel li iris kongreson trajne, kongresen li trajnis, li iris al la kongreso per trajno, pertrajne li veturis kongresen,li trajne alkongresis, ktp. Tiu esprimvarieco ŝuldiĝas al la fakto, ke la morfemoj estas absolute senvariaj kaj senlime kombineblaj, trajto, kiun Esperanto kundividas kun la ĉina. Al la konsiderinda evoluo de la lingvo kontribuis – krom multaj hungaroj dum la periodo de la "Budapeŝta skolo" – multaj ĉinoj, japanoj kaj koreoj. Vortigoj kiel "la nova ponto longas unu kilometron", aŭ "Unesko ree rezolucias favore al Esperanto", trovitaj en ĉinaj Esperanto-publikigaĵoj, tute ne respondas al la mensaj kaj lingvaj kutimoj de la okcidenta kultursfero. Eĉ en la angla, en kiu oni facile verbigas substantivojn kaj substantivigas verbojn, oni ne povas uzi la konceptojn "longa" au "rezolucio" verbe.


Miascie nur en Esperanton la konfuceisma kvarvorta admono al patroj kaj filoj bone ludi siajn rolojn en la familio estas tradukebla laŭvorte, do kvarvorte, kun simila poezia kaj konciza formo kiel en la ĉina originalo: Patro patru, filu fil'. La sola traduko, kiun mi trovis en la angla, estas Let the fathers be fathers and the sons sons. En la franca: Que le père agisse en père, le fils en fils. Tiuj estas multe pli malproksimaj de la originalo ol la Esperanto-traduko, ne nur forme, sed ankaŭ sence: ili estas tro precizaj. Tiu simpla ekzemplo montras, ke la eŭropaj radikoj de la lingvo ne ĝenas ĝin en ĝia funkcio de interkultura perilo.


Esperanto pli bone adaptiĝas al neeŭropaj kulturoj ol la angla. Foje, afrika e-isto parolante kun mi pri la vivo en sia vilaĝo uzis la vorton kaprejo, "la loko, kie oni gardas la kapr(in)ojn". Tiu vorto, kiun li spontane, senpripense formis, ekzistas en lia afrika lingvo, sed ĝi ne havas ekvivalenton en okcidentaj lingvoj. Simile, okcidentaj lingvoj havas vortojn kiel fraternal, brüderlich, братский, "frata", sed ili ne povas esprimi la nuancon de afrikaj lingvoj, kiun perfekte esprimas la Esperanto-vorto frateta : tiu igas klara, ke temas pri la sentoj, aŭ la kondutmaniero, de pli juna frato. En multegaj neeŭropaj socioj la distingo inter pli aĝa kaj pli juna frat(in)o estas ege grava.


Mi ricevis similan impreson pri bonega interkultura perilo legante la libron Dormanta Hejmaro, kiun Probal Daŝgupto tradukis el la bengala. Ĉu eblus, en eŭropa lingvo, facile esprimi la ideon "Ĉu kun la aliloĝiĝo oni alipsikiĝas?" Vidu ankaŭ la aliajn ekzemplojn, kiujn mi prezentas en la teksto pri la lingvistoj de Ask-A-Linguist An interesting case of bona fide prejudice (vi rapide trovos ilin instrukciante la serĉbutonon iri al "a simple analysis").


<< Tio ankaŭ difinas la limojn de ĝia neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco en la nuntempa mondo. >>


Jes ja, tute certe, la bonaj ecoj de Esperanto estas limigitaj. Neniu pretendas, ke ĝi estas perfekta ilo por internacie komuniki. La e-istoj atentigas nur pri tio, ke ĝi estas, en la nuna situacio, la malplej malbona, aŭ la malplej maltaŭga. Ĝi ne estas perfekte neŭtrala, perfekte justa, perfekte demokratia, perfekte taŭga. Sed se oni rezignas la sopiron al io absoluta, kaj realisme akceptas, ke ĉi-planede ĉio estas malperfekta, oni devas konkludi, ke Esperanto estas, relative – tamen laŭ granda mezuro – la plej bona komunikilo laŭ tiuj kriterioj. Se oni forĵetas ĝin pro tiu manko de perfekteco, kio restas? Oni estas kondamnita uzi eĉ malpli kontentigajn sistemojn! Ĉu iu pretendas, ke la angla, ekzemple, estas pli neŭtrala, pli justa, pli demokratia kaj pli taŭga? Se jes, mi ŝatus vidi, per kiuj argumentoj kaj faktoj oni defendas tiun starpunkton.


Se oni komparas en la realo, kiamaniere nuntempe disvolviĝas (aŭ provas disvolviĝi), lingve, rilatado inter malsamlingvanoj, oni konstatas, ke estas ĉefe sep situacioj:


1) plena nekapablo komuniki;
2) minimuma afazi-tipa komunikado (balbuta, hakata, fuŝ-artikulacia uzo de nebone regata lingvo, kun provo precizigi per gestoj, vizaĝesprimoj, ktp);
3) broken English (de la minimuma funkciado en 2 ĝis la plej bona funkciado en 3 estas tuta gamo da gradoj de efikeco);
4) bona, altnivela angla;
5) uzo de neangla lingvo pli malpli bone regata de la komunikantoj (kazo ofta en Afriko);
6) samtempa interpretado kaj tradukado;
7) Esperanto.


Komparu en la praktiko tiujn sep manierojn aliri la internacian lingvokomunikadon, kaj vi konstatos, ke, rilate al neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco, Esperanto ege superas ĉiujn aliajn.


- Ĝi ne estas plene neŭtrala, sed ĝi estas pli neŭtrala ol la angla kaj aliaj naciaj lingvoj, neniu el kiuj estas libera je politikaj kaj ekonomiaj, aŭ naciismaj, alkroĉaĵoj.


- Ĝi ne estas plene taŭga, sed, laŭ mia sperto pri la diversaj sistemoj de interkultura aŭ internacia komunikado, ĝi estas malpli maltaŭga ol la aliaj, ĉefe ol la angla, kiun ties malprecizeco, nekohereco kaj prononco, malfacila por la plimulto el la popoloj, igas malbone adaptita al la tasko faciligi interkulturan komunikadon.


- Ĝi ne estas plene justa: por atingi bonan funkcian nivelon, ĝi postulas miatakse kvaroble pli da tempo ĉe orienta aziano ol ĉe okcidentano; sed la rilato estas tre supera al tiu, kiun postulas la angla, kiun la plej multaj orientaj azianoj neniam sukcesas regi je taŭga nivelo. Se homo bezonas 200 horojn por mastri Esperanton, kaj 5000 por mastri la anglan samnivele, estas pli da justeco en mondo komunikanta per Esperanto ol en mondo komunikanta per la angla. Krome, sistemo, en kiu ĉiuj partoprenas en la penado, estas pli justa ol sistemo, en kiu malplimulto el privilegiuloj tute ne elspezas mensan energion, kaj tamen senmerite konstante ĝuas superecon en la uzo de la lingva "armilo".


- Ĝi ne estas plene demokratia, sed ĉar ĝi allasas multe pli da libereco, ĝi estas pli demokratia ol la aliaj sistemoj. La aliaj lingvoj internacie uzataj estas diktatorecaj: ili postulas, ke oni vortigu sian penson laŭ tiu strukturo, kaj ne laŭ tiu alia. Ekzemple, en la angla, diri he helps to me estas erare, dum en la germana "li helpas al mi" (er hilft mir) estas la sola ĝusta formo, same kiel en la rusa (он мне помогает); en la franca, uzi ĉu la anglan, ĉu la germanan strukturon, kaj do diri il aide moiil aide à moi, estus montri sin ridinda. La fakto ke en Esperanto, oni povas diri egale li helpas min (angla strukturo), li min helpas (franca strukturo) aŭ li helpas al mi (germana strukturo) havigas senton de libereco en la esprimado, kiu, miaopinie, pli respektas la principojn de demokratieco. Ju pli malrigidaj la strukturoj, des pli oni evitas la riskon fuŝi, kaj do elmeti sin al mokado aŭ al sento de malsupereco.


- Ĝi estas pli justa kaj pli demokratia ankaŭ per tio, ke ĝia akirado havigas pli grandan rolon al inteligenteco, aŭ al refleksa formado, ol al memoro, kaj per tio malpliigas la diferencon inter la popoloj rilate la ŝancojn bone regi ĝin. Eŭropaj lingvoj enhavas abundon da arbitraj formoj, kiujn oni ne povas dedukti, nur pli malpli pene, multripete, meti al si en la memoron (kaj post kelkaj jaroj forgesi). Por ĉino, estas pli facile lerni, ke 我是 wo shi,你是 ni shi,他是 ta shi estas en Esperanto mi estas, vi estas, li estas, ol enmensigi al si I am, you are, he is. Same postulas malpli da mensa energio fari la derivon mi -> mia, ŝi -> ŝia , tute paralela al la ĉina 我 wo >我的 wode, 她 ta > 她的 tade ol enmensigi al si senrilatajn formojn kiel I - my - mine; she - her - hers. Estas pli facile formi eksterlandano (ĉine 外国人 waiguoren) el ekster (ĉine 外 wai), land (国 guo) kaj ano (人ren) ol devi memori la senrilatan foreigner. Same, kun serio kiel horse / mare/ colt/ stallion la ŝancoj ne retrovi la vorton en la menso, kiam oni bezonas ĝin, estas pli grandaj ol kun la serio ĉevalo, ĉevalino, ĉevalido, virĉevalo (ĉine respektive马 ma,母马 muma,小马 xiaoma,公马gungma; komparu ankaŭ, unuflanke, ox /cow / calf / bull, kaj aliflanke bovo -> bovino -> bovido -> virbovo, ĉine: 牛 niu > 母牛 muniu >小牛 xiaoniu >公牛 gongniu).


Pro tiu malpli granda ŝarĝo de la memoro, kiu koncernas centmilojn da lingvaj eroj, Esperanto akiriĝas ege pli rapide ol aliaj lingvoj, kaj pli facile vivtenas sin en la menso. Krome, la sento de lingva komforto estas pli granda en Esperanto-parolanta internacia medio ol en medio uzanta alian sistemon. Homoj sentas sin pli respektataj. La sento estas, ke la lingvo estis farita por la homo, por ebligi interhoman komunikadon, kaj ne ke la homo estas tiu, kiu, kiel subulo, devas adapti sin al la lingvo, t.e. al la arbitraj kapricoj de la praavoj de la koncerna popolo.


Pro ĉio ĉi Esperanto pli proksimiĝas al la neatingeblaj idealoj de neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco. Kiam oni frontas al pluraj opcioj, ĉu saĝeco ne invitas elekti la plej bonan, eĉ se ĝi ne estas ideala?


Internacia interrilatado intensiĝas ege rapide. Ekzemple la nombro de enmigrintaj laboristoj kreskis de 75 milionoj al 200 milionoj en 30 jaroj. Inteligenta organizo de la socio postulus, ke ĝi komparu, el la vidpunkto de la efikec/kost-rilato, kaj ankaŭ de justeco ktp, la diversajn metodojn interkulture komuniki – ĉefe la anglan kaj Esperanton – kaj elektu tiun kun la plej favora kost-efikeco. La multegaj homoj, kiuj suferas frustiĝojn kaj maljustecon pro nekapblo lingve komuniki, meritas pli da atento ol oni dediĉas al ili.


<< Ne plu taŭga estas ekzemple ĝia patriarka strukturo. >>


Ĉu vere Esperanto havas patriarkan strukturon? Certe ne pli ol la aliaj lingvoj nun uzataj en internaciaj rilatoj. Se Eo ne estus markita per siaj radikoj en vivantaj lingvoj, per siaj naskiĝloko kaj -tempo, oni kritikus, ke ĝi estas abstrakta, senviva produkto de laboratorio. Multon el sia spirito ĝi ŝuldas al la loko kaj tempo, en kiuj ĝi, se tiel diri, enkarniĝis. Sed ĝuste pro tio ĝi havas vivantecon, animon, propran etoson, kiun la aliaj projektoj de internaciaj lingvoj neniam akiris, kaj kiu estas avantaĝo, psikologie, ĉar uzante ĝin, oni havas la senton uzi normalan homan lingvon, ne kodon.


Sed, kiel ajn estu, mi ne komprenas, kial la patriarkaj radikoj de Eo, se ili entute ekzistas, igus ĝin malpli taŭga internacia lingvo ol la angla (aŭ la latina, aŭ la japana...) Ĉu tiuj ne havas patriarkan strukturon? Ree mi emfazu, ke ne havas sencon serĉi perfektan lingvon. Kion la mondo bezonas, tio estas lingvo kapabla vere, serioze kuraci la homojn el la soci-devena afazio, al kiu la tutmonda uzo de la angla nun kondamnas la plimulton el la homoj devantaj komuniki kun alilingvanoj (pri tiu komparo kun afazio, vd Languages, the Brain and Public Health:The Tragedy of Sociogenic Aphasia, aŭ, en Eo, la parton de mia prelego Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio? ekde la sekcio "La simptomoj de afazio" aŭ, se mankas tempo, ekde la sekcio "La tria tipo: afazio soci-devena"). Eo estas la sola lingvo, pri kiu estas objektive pruveble, ke ĝi relative rapide kuracas homojn el tiu pli malpli afazieca maniero komuniki, kiu karakterizas la nuntempajn internaciajn rilatojn bazitajn sur uzo de la angla (aŭ sur sistemoj kiel samtempa interpretado, en kiu al granda parto de la partoprenantoj en diskuto estas trudite paroli alian lingvon ol la propran).


<< Ankaŭ la deziro akiri ĝeneralan lingvoscion (okcidentan) povas motivigi svedojn al studado de esperanto. >>


Mi taksas la parentezon kun la vorto "okcidentan" neĝusta tiufraze. La intereso de Esperanto por okcidentaj studentoj kuŝas ĝuste en tio, ke ĝi helpas multrilate distanci sin de la okcidentaj strukturoj, precize pro la neokcidenta konstruo de la lingvo. Ĝia semantiko kaj multaj aliaj trajtoj estas, jes ja, okcidentecaj, kaj pro tio ĝi povas ege utili al neokcidentanoj, kiel ĝeneralan enkondukon al la okcidentaj lingvoj, kiel diris Prof Traunmüller, sed ankaŭ ĝia neokcidenteca konstruo favoras komprenon pri lingvaj mekanismoj ĝenerale kaj pri ties diverseco. Kiam mi lernis la ĉinan kaj la rusan, same kiel kiam mi studis ĝeneralan lingvistikon, la fakto, ke mi antaŭe lernis Esperanton, min ege helpis. Mi ne dubas, ke multaj svedaj studentoj simile estus helpataj.