Claude Piron

Kontribuaĵo al la studo
pri la influoj de la jida sur Esperanton


Enkonduko


La uzantoj de la jida kiuj parolas Esperanton, ofte sentas, ke inter la du lingvoj ekzistas vera simileco, kvankam tro subtila por esti facile demonstrebla. Ĉu tiu impreso havas bazon en la realo? La demando sin prezentas, kaj la celo de ĉi tiu artikolo estas aldoni al la temo kelkajn elementojn kiuj permesos eble progresi survoje al objektiva respondo.


Esperanto konsiderinde evoluis ekde sia apero sur la publika sceno en 1887: glitoj de senco, enkonduko de neologismoj, evoluoj de latentaj tendencoj, interkulturaj adaptiĝoj estis kaŭzitaj de la praktika uzado de la lingvo en ege diversaj kuntekstoj. Eble iu influo de la jida okazis en tiu aŭ alia faceto de tiu evoluo, sed la konsideroj formulataj ĉi tie limiĝos al Esperanto, tia kia ĝi estis konceptita de Zamenhof kaj uzata de li en la unuaj vivojaroj de la lingvo.


Unua rimarko sin trudas: Zamenhof ne sisteme kunmetis sian lingvon. Li ofte agis empirie. Li tradukadis aŭ redaktadis tekstojn, kaj samtempe kaj laŭe verkis la lingvon, fidante pli sian intuicion kaj estetikan senton ol rezonadon. La vortprovizo abunde atestas pri tio. Se E-o estus, kiel oni fojfoje diras, striktasence planlingvo, ordigaj principoj estus sisteme aplikitaj al pruntvortoj, kaj la vortaro prezentus koherecon, kiu klare mankas al ĝi.


Tiel, apud voĉo oni trovas paco (komparu kun la kohereco de la itala, de la hispana kaj de la franca: voce, pace; voz, paz; voix, paix); apud nacio: leciono kaj kondiĉo; apud ŝpari kaj ŝteli: anstataŭ (kaj ne *anŝtataŭ). Stelo kaj studi kunekzistas kun esperi; esprimi kun ekskludi. Same Zamenhof elektas jen la skriban formon (boato, soifo, birdo), jen la sonan (1) (ŝanĝi, vualo, rajti). La pristudo de la gramatika evoluo atestas pri la sama procezo. La bela simetrio de la nunaj verbaj finaĵoj estas rezulto, ne deirpunkto. Oni ne trovas ĝin en la unuaj projektoj (Waringhien, 1959, 22-37).


Ĉu Zamenhof konscie pruntis el la jida? Ni havas neniun rimedon scii tion, ĉar ni posedas neniun dokumenton kie li diras ke li tion faris. La respondo al ĉi tiu demando ne multe gravas, verdire, ĉar estas klare pli verŝajne, ke se la jida influis, tio okazis nekonscie. Elekto rezultas kutime el la konverĝo de pluraj faktoroj, unuj konsciaj, aliaj nekonsciaj. Kredi ke unu faktoro pli gravas ĉar ĝi estas konscia estus granda eraro. Oni scias depost Freud ke la konscia aserto estas ofte nenio alia ol simpla raciigo.


Se tiel statas la aferoj, estas sendube sensence demandi sin, ekzemple, ĉu fajro devenas el la angla fire, la germana Feuer, aŭ la jida fajr. Estas probable ke la vorto prezentis sin al Zamenhof kiel evidenta, sekve de la konverĝo de tiuj tri influoj, plifortigitaj per la komenca f de respondaj vortoj ankaŭ en la lingvoj latinidaj. Alivorte, estas racie supozi, ke kiuj ajn liaj konsciaj elektoj, la lingvoj al li plej konataj agis sur lian laboradon kiel subtavolo.


La subtavolo


La plej influa subtavoleca lingvo estas kutime tiu parolata kun la samklasanoj kaj samludanoj laŭlonge de la lernejaj jaroj. Ties influo estas kutime pli forta ol tiu de la familio, de la instruantoj aŭ de la oficiala lingvo de la regiono, kiel ja scias ĉiuj gepatroj transloĝiĝintaj en novan lingvozonon kun infanoj en lerneja aĝo.


Ni scias per Holzhaus (1970, 19) ke Zamenhof vizitadis la judan elementan lernejon (ĥejder). Estas probable ke la lingvo kiun li plej multe parolis kun siaj samlernejanoj estis la jida, kiu ŝajne estis, se fidi Holzhaus (samloke), la instrua lingvo. Aliflanke, kvankam lia patro postulis, ke oni parolu hejme la rusan, tiu ĉi regulo aplikiĝis nur al la kerna familio. Estas neverŝajne, ke la pli vasta familio estis tiom asimiliĝema kiom la patro de la juna Lejzer. La jida troviĝis, plej verŝajne, en la familia medio larĝasence. En la rilatoj inter la judaj enloĝantoj de Bjalistoko kaj, pli poste, de Varsovio, tiu estis sendube la plej uzata lingvo.


En la Real'naja Gimnazija de Bjalistoko kaj en la Dua Gimnazio de Varsovio, Zamenhof spertis instruadon donatan en la rusa. Sed ĉu tio signifas ke li uzis tiun ĉi lingvon kun siaj samlernejanoj? Oni povas supozi, ke li pleje parolis la rusan en Bjalistoko kaj la polan en Varsovio.


Estu kiel ajn, eblas aserti sen granda risko de eraro, ke la du lingvoj, kiuj kune formis la plej influan subtavolon en lia menso, estis la jida kaj la rusa, kun la pola probable sufiĉe proksime sekvanta. La gemana estis lingvo kiun li bone scipovis, sed ne tiel bone kiel la jidan. Du faktoj atestas pri tio: unuflanke, li verkis poemojn en la jida, sed ne en la germana. Neniu publikigas poemojn en lingvo kiun li ne posedas vere bone, se oni ekskluzivas kazojn de snobismo aŭ de naiva narcisismo; kaj nenio en la vivo de Zamenhof permesas hipotezi tiajn trajtojn de karaktero. Krome, snobo aŭ narcisisto ne verkus en senprestiĝa lingvo, kia estis la jida en la tempo de Zamenhof. Eblas konkludi, ke li sentis sin pli komforte en tiu lingvo ol en la germana. Aliflanke, en 1915, li petis Marie Hankel traduki por li “en bonan germanan” artikolon tre gravan por li (Holzhaus, 1970, 39); li ne bezonus aliulon, se li sentus ke li sufiĉe mastras la lingvon.


Cetere, kvankam ekzistis germanlingva komunumo (nejuda) en la provinco Grodno kaj en Bjalistoko mem, estas dubinde, ĉu Zamenhof multe rilatis kun ĝi. Probable estas, ke lia scipovo de la germana estis pli ekstera, pli teoria, ol lia scipovo de la jida, kiu fontis el la ĉiutaga vivo kaj estis sekve multe pli profunde enradikiĝinta en lia psiko.


Alia argumento: Ni havas neniun signon de korligiteco al la germana, aŭ, cetere, al la pola. Kontraste, Zamenhof plurfoje diris ke li tre amas la rusan kaj la unua artikolo pri la jida kiun li publikigis en la numero de majo 1909 de Lebn un visnŝaft ('Vivo kaj Scienco') komenciĝas per la frazo: "Ĥ'lib hejs dem azoj genantn ĵargon" (`Mi arde amas la tiel nomatan ĵargonon'). En la numero de marto 1910, li diris - mi citas la laŭvortan tradukon faritan en la anglan de Gold (1980, 305-306) - “thirty years ago, when I worked with the Yiddish language with hot love”. (2)


Malkiel multaj asimilitoj, li konsideris la jidan “lingvo kiel ĉiuj aliaj” (Homo Sum, 1901, citita de Holzhaus, 1970, 19). Li ĉiam amis sian judan identecon, kiom ajn dolora ĝi estis, kaj ĉiam sentis solidarecon kun la juda popolo, t.e., en orienta Eŭropo, jidparolanta komunumo. La germana certe ne ĝuis tiel intiman ligon al lia koro. La sama rimarko aplikeblas al la pola.


Finfine, influo estas ĉiam pli granda, kiam estas identiĝo, kaj eblas pensi, ke Zamenhof identigis Esperanton kun la jida, en la senco ke ĉi-lasta prezentis modelon de efika internacia lingvo, precipe por la malaltaj sociaj klasoj. La juna aŭtoro povis esti frapita de la fakto, ke jidlingvano el Rusio aŭ el Ukrainio havas komunan lingvon (malgraŭ iaj diferencoj de elparolo, gramatiko, vortprovizo, ktp) kun la judoj enloĝantaj en estonaj, hungaraj, rumanaj aŭ aliaj lingvozonoj, kies loka lingvo ne estis al li kompreneblaj kaj kies nejudaj enloĝantoj de modesta socia tavolo havis neniun internacian rimedon lingve komuniki inter si. Li ankaŭ sciis, ke lingvo povas aspekti multelementa, heterogena, kaj tamen admirinde konformi al la postuloj de la ĉiutaga vivo, al intelekta diskuto, al esprimplena komunikado de emocioj kaj sentoj, kaj al agado literatura.


Estas do verŝajne ke, ege ofte, kiam Zamenhof volis fiksi la formon de vorto aŭ la manieron esprimi kompleksan sinsekvon de konceptoj, la unua solvo kiu sin prezentis al li (kvankam ne ĉiam li tion plene konsciis) estis la jida kaj rusa formoj, sed estas ne malpli certe, ke li ne permesis al si uzi formojn ĉe kiuj la jida origino estis perceptebla. Li estis sufiĉe realisma por scii, ke estos malfacile pravigi rektajn pruntojn el la jida en lingvo destinita por ĉiuj popoloj. La nejuda intelektularo neniam aprobus tiamanieran procedon. Ĉi-rilate, endas memori, ke la grava loko kiun Zamenhof atribuis al la latinidaj radikoj igis sendube la lingvon akceptebla por intelektulara elito, kiu, ĝenerale, estis lerninta la latinan kaj scipovis la francan. Eĉ se la lingvo precipe celis la popolojn mem, ne nur la eliton, estis grave doni al ĝi aspekton kiu havu ŝancon plaĉi al la intelektularo. La facileco kun kiu francaj vortoj asimiliĝas en la germanan kaj rusan kaj la ampleksa enesto de la franca en la angla vortprovizo estis du pliaj argumentoj.


La influo de la jida estis do nekonscia en la plimulto el la kazoj. Se ĝi foje estis konscia, ĝi devis ĉiuokaze esti kaŝita. “Oficiale”, la lingvoj el kiuj Zamenhof plej multe pruntis estis la franca, la latina, la germana kaj la angla.


Ekzemplo: la traktado de kelkaj konsonantaj grupoj


Estas probable ke se oni demandus Zamenhof kio estis la origino de la verbo fajfi, li citus la germanan pfeifen kaj ne la jidan fajfn. Gold (1980, 315-316) atribuas al la germana signifan rolon, kaj koncedas al la jida nur rolon de plifortigo.


Mi ne samopinias. Nenio malhelpis al Zamenhof adapti formojn kiel *pfajfi ou *ŝtopfi. Ĉu oni diros ke la grupo pf estas tro specife germana por internacia lingvo? Sed se ĉi tia konsidero haltigus lin, kial do li tiom ofte uzis germanajn vortojn? Tago estas malpli internacia ol *dago, kaj vortoj kiel laŭbo, ŝuldi, ŝvebi havas nenion universalan, kio ilin rekomendu.


Se la grupo pf estus ĝena pro troa germaneco, li elĵetus la grupojn ŝm, ŝp, ŝt, ktp, kiujn oni ne trovas en iu ajn alia ĝermana lingvo ol la germana kaj jida.


Estas rimarkinde, ke en ĉiuj esperantaj vortoj kiuj rilatas al la germana kaj enhavas lipdentan afrikaton (pf), la vorto en E-o sekvas la modelon de la jida: fajfi (jide fajfn, germane pfeifen), fuŝi (jide fushern, germane pfuschen), sed ŝtopi (jide shtopn, germane stopfen). La ekzemplo citita de Gold (1980, 316), kontraŭa al tiu ĉi tezo, kramfo, ne apartenas al la vortprovizo de Zamenhof, ĝi enkondukiĝis pli poste. Ĝin klarigas la neceso eviti homonimecon kun la zamenhofa vorto krampo.


Alia ekzemplo estas interesa, tiu de okluzivoj antaŭataj de sibla konsonanto. Kial ekzistas en E-o studi sed ŝtalo? Ne eblas trovi klarigon por tiaj kazoj en la latinidaj lingvoj aŭ en la angla. Se ĝi estus valida, oni havus *spari, ne ŝpari, pro la angla spare kaj *stofo, ne ŝtofo pro la itala stoffa (kaj la franca étoffe, ĉar komenca franca é ofte respondas al esperanta s). La demando meritas pli detalan ekzamenon.


Mi provis tion fari studante la zamenhofan aron da radikoj komenciĝantaj per sp, st, ŝp, ŝt, kaj havantaj ekvivalenton en la jida, germana, rusa kaj pola. Tiu ĉi grupo konsistas el 56 radikoj. El tiuj, 53 (96%) havas respondan radikon en la jida (3), 50 (89%) en la germana, 33 (59%) en la rusa kaj 27 (49%) en la pola.


En tiu ĉi grupo, la respondaj proporcioj de esperantaj radikoj havantaj forman similecon kun la responda vorto en la alia lingvo, precipe ĉe komenca sibla konsonanto, prezentiĝas jene:


jida 37/56, t.e. 66%
rusa 25/56, t.e. 45%
pola 20/56, t.e. 36%
germana 12/56, t.e. 21%.


La simileco kun la jida nete aperas. Sed eble oni argumentos, ke pro la aplikita kriterio, la korpuso estis tendenca favore al la jida. Efektive, se, anstataŭ kalkuli, por la kvar lingvoj, la elcentaĵon rilate al la 56 radikoj de la korpuso, oni konsideras nur vortojn analogajn en Esperanto kaj en la koncerna lingvo, tiam la rusa kaj la pola superas la jidan:


rusa 25/33, t.e. 76%
pola 20/27, t.e. 74%
jida 37/53, t.e. 70%
germana 12/50, t.e. 24%.


Oni notu tamen, ke la breĉo inter la jida kaj la germana restas granda.


Statistiki estas ĉiam delikate kaj malgraŭ la ĉi-supre prezentita argumento, eble estas erare, en kazo kiel tiu ĉi, rezoni sen konsideri la influon de aliaj lingvoj uzataj de Zamenhof, kiel la franca kaj la latina. La elcentaĵo de similecoj inter la jida kaj Esperanto ne estas pro tio malpli rimarkinda kompare kun la germana. Ĉu eblas diri, tute simple, ke la jida kaj la zamenhofa Esperanto traktas siajn pruntojn sammaniere? Sed kiel klarigi tiun ĉi similecon alie ol per ekzistado de kaŝita jida modelo sub la elektoj de Zamenhof?


La komplekseco de la problemo: skriba kaj sona formoj


Du tendencoj de Zamenhof ege komplikas la problemon de la etimologio de Esperanto. Unuflanke, li ofte elektis formon kompromisan, t.e. formon facile rekoneblan por parolantoj de malsamaj lingvoj. Ĉu li sciis, ke strato laŭas ekzakte la nederlandan straat? Estas dubinde. Li probable elektis tiun formon ĉar ĝi estis mezvojo inter la angla street kaj la germana Strasse. Najtingalo estas pli probable kompromiso inter la angla nightingale (>*najtingelo, *najtingejlo) kaj la germana Nacht-igall (>*naĥtigalo), ol inter la skriba kaj sona formoj de la angla vorto. La formo strebi (ne *ŝtrebi) estas klarigebla sendube per la rusa stremit'sja, eble ankaŭ per la angla strive. Kaj ŝtono ne povas esti io alia ol unuigo de la angla stone, la germana Stein kaj la jida ŝtejn.


Aliflanke, Zamenhof treege provis eviti homonimojn: li preferis ŝpini al *spini (angla spin) ĉar la radiko spin jam ekzistis kun la senco de `vertebra kolumno', por kiu estis multobla konverĝo: latina spina; rusa spina; angla - skriba formo - spine; franca épine dorsale (adjektivo spinal).


Al tiuj du trajtoj de la zamenhofa laboro estas tente aldoni ŝajnan indiferenton koncerne la elekton inter skriba kaj sona formoj. Ĉi tiun impreson, kiu igas onin konsideri la influojn de la skriba formo kaj de la elparolo proksimume egale probablaj, la analizo de la faktoj malvalidigas. La impreso fontas sendube el la fakto, ke formoj kiel soifo, foiro, boato estas tiel okulfrapaj, ke ili okupas neproporcian lokon en la memoro de tiu kiu meditas pri tiuj demandoj. Fakte, ili estas esceptaj.


Tion konfirmas analizo de la vortprovizo, kondiĉe ke oni akceptu kelkajn regulojn sufiĉe konstantajn, kiel la fakto ke al latina c antaŭ e i respondas kutime Esperanta c (probable pro la elparolo de la latina fare de Zamenhof) kaj ke al la franca ch respondas kutime esperanta ĉ, dum la sona formo donus ŝ. Sendube temas pri ĝeneraligo de la sistemo kompromise alprenita por la multaj vortoj komunaj al la angla kaj la franca. Aspektus pli ĝuste atribui la ĉ de ĉarma, ĉefo, ĉeko, ĉokolado, ktp., al la angla elparolo, ol al la influo de la franca skriba formo, kiu ĉiuokaze serioze kripliĝas pro la perdo de la h.


Akceptinte tiujn ĉi regulojn, oni rimarkas, ke la prefero por la skriba formo estas tre malofta. En sondo kiun mi faris pri hazarda specimeno de 500 radikoj el la Fundamento, pri kiuj la demando sin prezentis (t.e. ekskluzivante vortojn kiel , edzo, ĉio, havantaj malklaran etimologion; pri edzo vidu Golden, 1982), 488 formoj (97,6%) estis klarigeblaj per la sona formo, kaj nur 12 (2,4%) per la skriba. Tiu ĉi cifero estas des pli rimarkinda, ĉar mi donis la maksimumajn ŝancojn al la skriba formo, rifuzante inkluzivi kelkajn kazojn de asimiliĝo; ekzemple, mi inkluzivis blov (< angla blow) inter la skribajn formojn, kvankam Zamenhof probable aplikis al blov la sistemon aplikitan al brov, kie al la angla w (brow) respondas rusa v (brov'). La zamenhofa emo preferi la sonan formon estas grava por nia temo, ĉar estas tente atribui la etimologion de la esperanta formo al la germana pli ol al la jida elvokante la skriban formon.


En la artikolo jam menciita, Gold (1980, 316) diras: “Kiuj estas la originoj de la esperantaj hejmo kaj hejti? La jida havas hejm and hejcn (...). La germana havas Heim kaj heizen, kun /aj/. Esperanto havas la diftongon /aj/ kaj oni tial atendus ke, se el la germana, tiuj vortoj estu *hajmo kaj *hajti. Estas malfacile kredi, ke Zamenhof pruntus tiujn vortojn el la jida kaj ni devas tial ligi ilin iel kun la germana (...). La respondo estas ke Zamenhof pruntis la skriban formon, ne la sonan.” (4)


Mi dubas ĉu tiel estas. Zamenhof havis neniun kialon elekti ej en tiu ĉi kazo kaj ne en la aliaj. Kial fajli kaj fajfi, sed hejmo? Estas malprobable ke la konformeco kun la jidaj fajln, fajfn, hejm estas nur hazarda, se konsideri, kio diriĝis ĉi-supre pri la supera influo de la jida, kompare al la germana, en la subkonsciaj elektoj de Zamenhof.


Alia argumento favoras la tezon de jida etimologio. La ideo `ĉe si, en la hejmo' esprimiĝas en Esperanto per hejme. Se la influo de la germana superus, oni havus *dome (laŭ la germana zu Hause, la rusa doma, la pola w domu) dum la jida formo estas in der hejm. La emociaj elvokaĵoj de la vorto povis cetere ludi ne malgravan rolon, kaj same la plifortigo per la angla at home.


Alia ekzemplo: la vorto ŝati, `rigardi kiel valoran' (en la lingvaĵo de Zamenhof; nuntempe `ami', 'plezure uzi' en la senco de la angla `to like') aspektas al mi pruntita el la jida ŝacn, ne tiom el la germana schätzen. La tezo de Gold (1980) laŭ kiu Zamenhof deiris de la skriba formo forprenante el ĝi la "umlaŭton" (supersignon) ne estas konvinka. Se tiu agmaniero estus akceptebla por li, oni trovus pliajn ekzemplojn samspecajn: pökeln donus *pokeli *pokli anstataŭ pekli, kaj sägen *sagi anstataŭ segi. Rilate al la jida ŝacn > esperanto ŝati, oni rimarkos la strangan transiron de /c/ al /t/ kiun oni egale trovas en la jida ŝvicn > esperanto ŝviti, en la jida hejcn > esperanto hejti; eble temas pri la etendiĝo al ŝati, per asimiliĝo, de kompromiso kun la anglaj formoj sweat kaj heat.


Ĉu oni argumentos, ke ne havas sencon tiamaniere rezoni, se, kiel ni vidis en la enkonduko, Zamenhof ne aplikis sistemajn principojn al la elekto de la radikoj? Sed “nekonscia” - kaj precipe “empiria” aŭ “intuicia” - ne signifas “hazarda”, nek “senkiala”. Influo de subtavolo ĉiam kunportas kun si iun regulecon. Se neniam, aŭ preskaŭ neniam, Zamenhof forigas la umlaŭton en siaj pruntoj el la germana, tio estas ĉar faktoro, verŝajne nekonscia, igis lin preferi alian solvon. Same, pro tio ke estas tre granda reguleco en la fakto ke al latina c antaŭ e i ĉiam respondas esperanta c, (cervo, necesa, acero...), eblas vidi en voĉo prunto, ne el la latina, sed el la itala.

Estas konata psikologia fakto, ke serio da elektoj farataj hazarde, t.e., sen ajna plano aŭ metodo, povas elmontri regulecon kiu ŝuldiĝas al nekonsciaj strukturoj. Fakte, la sola kazo en kiu zamenhofa formo ne estas klarigebla alie ol per prunto el la germana kun forigo de la umlaŭto estas fraŭlino (<Fräulein). Kiam temas pri la diftongoj äu kaj eu, Zamenhof ĉiam respektas la skriban formon: Eŭropo, leŭtenanto (komparu kun la rusa kaj jida lejtenant). Sendube li taksis la skriban formon pli internacia. Miaopinie, li pravis. Multaj negermanoj konas la vorton Fräulein, sed ne scias kiel oni prononcas ĝin (tiel certe estas ĉe la plimulto el la ne svisaj franclingvanoj).


Iuj sendube vidos en ŝuti ekzemplon de prunto el la germana (schütten) kun anstataŭigo de ü per u. Fakte, oni povas demandi sin, ĉu ne temas pri specifa kazo de miriga inklino Zamenhofa uzi u en radiko kie oni atendus i (la responda vorto estas ŝitn en la jida). Kial ŝpruci, dum la germana diras spritzen kaj la jida ŝpricn? La itala spruzzare ne havigas konvinkan klarigon por vorto tiel malofta. Kial dungi (germana dingen, jida dingen)? Certe, la pasea participo estas gedungen en la nordorienta jida, sed Zamenhof havis neniun kialon preferi la vokalon de la participo al tiu de la infinitivo; se tiel klariĝus la u de dungi, temus pri tute escepta kazo. Bindi, ŝpini, ŝteli, trinki kaj multaj aliaj verboj havus malsaman formon se la prunto estus farita el la participo. La formo gliti klariĝas sendube pli per la jida gliĉn, kaj la franca glisser, ol per la participo geglitten de la germana verbo gleiten. Kial flugi (germana fliegen, jida flien)? Estas ne tre probable ke la etimo de tiu lasta vorto estas la substantivo Flug. Unuflanke, multaj indikoj montras ke Zamenhof vidis en la verbo la ĉefan formon de kiu devenas ĉiuj aliaj, precipe kiam temas pri ago, konforme al ideo tre disvastiĝinta ĉe la tiamaj filologoj kaj al la strukturo de la hebrea (tiel li traktas armi kiel la patrinan formon, dum la vorto armilo estas derivaĵo). Aliflanke, se li sentus la substantivon kiel la etimon, tiun li indikus en la fundamenta vortaro. Kaj la germana versio de la Universala Vortaro havas flugi / fliegen, kaj ne flugo / Flug.


Estus tente atribui la u de ĉu al tiu stranga favoro por la sono u. Efektive, ĝi prezentas per si, sendube, kompromison inter la pola czy kaj la nordorienta jida cu (responda al la normjida ci); ni memoru ĉi-rilate, ke la jida de Bjalistoko apartenas al la nordorienta jida. La influo de la pola povis esti signifa: la vortordo de demando komenciĝanta per ĉu sekvas la polan modelon, ne la jidan.


Kelkaj interesaj kazoj de semantika aŭ struktura laŭeco inter la jida kaj Esperanto


La ekzemplo de ĉu bone ilustras la kompleksecon de la problemo. Estus efektive troa simpligo konsideri nur la formon de la vorto, kvazaŭ pli profundaj elementoj, strukturaj aŭ semantikaj, ludus neniun rolon. Zamenhof sciis ke en la plimulto el la eŭropaj lingvoj inversii la subjekton estas la plej ofta maniero ŝanĝi asertan frazon en demandan. Kial li ne uzis tiun sistemon? Apud la signifa influo de la jida kaj de la pola, plifortigon strukturan povis havigi la franca est-ce que kaj eĉ eble la angla do, kiu povis kontribui al la elekto de la vokalo. Kvankam temas, gramatike, pri tute alia afero, anglalingva strukturo kiel do you know? havas fakte formon paralelan al czy ty znasz?, al est-ce que tu sais? kaj do al ĉu vi scias? Ĉe tia konverĝo de motivoj, estas bedaŭrinde neeble scii la proporcion de la respektivaj influaj faktoroj.


Inter la eblaj kazoj de semantika influo endas klasi la vorteton do, pruntita el la franca donc, kun, sendube, plifortigo per la nordorienta jida to. En la plimulto el la kazoj ĝi ludas la rolon de la jida ĵe. Oni diras en Esperanto donu do al mi, sekvante la jidan vortordon gib ĵe mir kaj ne tiun de la franca donne-moi donc. Tiu influo estas dividita kun tiu de la pola że, kaj de la rusa zhe. Sed la semantika kampo de la rusa zhe estas pli larĝa ol tiu de la jida ĵe, ĉar ĝi enhavas la sencon de `sama'.


Trian ekzemplon liveras al ni la prepozicio laŭ, kies ofteco en Esperanto estas sendube pli proksima al tiu de la jida lojt ol de la germana laut, kiu estas la “oficiala” etimo. Oni uzas laŭ en multaj kazoj en kiuj, germane, oni preferus gemäss nach.


La vorto venonta havas sian lokon en tiu ĉi serio. La uzo de la verbo `veni' klariĝas nek per la rusa buduščij, nek per la germana nächst. La aliaj lingvoj el kiuj Zamenhof ĉerpadis plej ofte sian lingvan materialon utiligas alian koncepton: la angla diras next, la franca prochain kaj la latina proximus futurus. La jida kumendik (<kumen 'veni') - kun, eble, plifortigo per la hebrea ba -influis pli rekte, ĉe konfirmo fare de la pola przyszly (< przyjść 'veni').


La ideo uzi sufikson por indiki erojn de materialo venas sendube de konverĝo inter la jida, la rusa kaj la pola. La paraleleco estas okulfrapa inter la jida ŝnejele, zemdl, ŝteybl, ktp., la rusa snezhinka, pesčinka, pylinka kaj la esperantaj neĝero, sablero kaj polvero, eĉ se ĉi-okaze la esperantaj formoj ne uzas diminutivon.


Kazo kie estas malfacile nei la elstaran influon de la jida estas tiu de la diferencigo kiun faras Esperanto inter la adjektivoj landa kaj nacia. Tiuj du vortoj respondas respektive al la jidaj landiŝ kaj nacjonal. Fakte tiu diferencigo ne troviĝas en la aliaj lingvoj el kiuj Zamenhof kutimis ĉerpi. La rusa diras narodnyj nacional'nyj, sed la rusa ne havas adjektivon kiu devenas rekte de la rusa `lando' (strana). En la pola estas nur narodowy. La germana ne havas adjektivon devenan el Land; oni uzas en la germana tiun morfemon kiel unuan elementon de kunmetita vorto, ĉu sub la formo Land- en la senco de `kampara', ĉu sub la formo Landes- en la senco de la esperanta landa, de la jida landiŝ, sed ne eblas asimili tiujn strukturojn al adjektivoj. La angla kaj la franca havas nur national. Kiam la angla uzas la vorton country en adjektiva pozicio, ĝi havas la sencon de `kampara'. La vorto arci, en la moderna hebrea, havas paralelan formon kaj identan sencon al la esperanta landa. Ankaŭ ĝi prezentas per si, plej verŝajne, pruntan tradukon el la jida landish.


Iuj argumentos, ke la vorto landa ne rilatas al la jida, sed simple rezultas el la interna vortfara sistemo de la lingvo, estante nur apliko de la ĝenerala regulo kiu ebligas al Esperanto krei vortojn en ajna gramatika kategorio el iu ajn radiko simple almetante la vokalon kiu esprimas la funkcion (-a por la adjektiva funkcio; la sama argumento povus esti elvokita pri la tezo laŭ kiu arci respegulas jidan vortfaradon). Tia aliro, konvika unuarigarde, ne konsideras tamen la ege fortan influon de la diversaj subtavoloj agantaj sur Esperanto.


Tiun gravecon de la subtavolo atestas, ekzemple, la fakto ke oni uzas preskaŭ ĉiam internacia tie, kie la interna vortfarado kaj vera adekvateco vorto/koncepto postulus interlanda, interŝtataintergenta. La okcidenta substavolo, fortiganta tiun de Zamenhof, igis la plejparton el la esperantistoj alpreni (nekonscie) formon proksiman al tiu, kiun ili uzas en la ĉiutaga vivo ekster Esperantujo, sen starigi la demandon ĉu vere temas pri nacio kaj ne pri lando aŭ ŝtato. UNO, ekzemple, estas ĉiam nomata internacia; oni devus diri interŝtata, ĉar nur la ŝtatoj voĉdonas, decidas, organizas, ne la nacioj. La fakto ke oni diras internacia organizo, sed landa asocio (kaj ne nacia, kiu estus konforma al la uzo de la plimulto el la eŭropaj lingvoj, aŭ landasocio, kiu sekvus la germanan modelon) pruvas, ke subtavolece influis la jida, la sola lingvo en kiu troveblas formoj paralelaj al la esperantaj: internacjonal en la unua kazo, landiŝ en la dua.


Ĉi-rilate eblas rimarki, ke la maniero laŭ kiu la jida kaj Esperanto same povas distingi inter la konceptoj, kiujn esprimas la rusaj vortoj russkij kaj rossijskij, frapas per sia pareleleco, eĉ se la vortoj estas relative malfruaj en ambaŭ lingvoj: la jida diras rusiŝ kaj ruslendiŝ, Esperanto rusa kaj ruslanda (aŭ rusia). Kompreneble, la du lingvoj nur aplikis la rusan modelon, sed precize, la sento de proksimeco menciita en la enkonduko rezultas el tiu speco de paraleleco. Estas fakto, ke neniu alia lingvo posedas tian distingon.


Kiel lastan ekzemplon de probabla influo de la jida eblas mencii la vorton respondi en la senco de 'konformi', 'akordi', 'laŭi'', kiun Esperanto dividas kun la jida entfern. En ambaŭ kazoj, la unua senco de la vorto estas `respondi al demando'. Tiu uzo povas esti atribuita nek al la rusa, kiu diras en tiu senco sootvetstvovat' (ne otvečat'), nek al la germana, kiu same ne uzas antworten, sed ent-sprechen. En la franca, eblas teorie atribui al la vorto répondre tiun signifon, sed tia uzo estas malofta, la vorto kiu venas spontane en la menson de la francparolantoj estas ĉiam correspondre. Tion plej bone pruvas la fakto, ke la plimulto el la franclingvanoj kiuj parolas Esperanton diras, por esprimi tiun sencon, korespondi, dum laŭ la uzo de Zamenhof kaj la vortaroj, tiu termino devus limiĝi je skriba korespondado.


Influo sur la formon de la Esperantaj vortoj


Ekzistas sendube eĉ ne ununura kazo de Esperanta vorto kiu povus esti konsiderata kiel rekte kaj unike devenanta el jida etimo. La sola kazo pri kiu kredis multaj esperantistoj estis la radiko edz, en kiu oni volis vidi, nerekte deveninte de la ina formo edzin, prunton el la ecn de rebecn, sed la artikolo de Bernard Golden en la dua volumo de la Jewish Language Review (Golden, 1982) montras, kiom dubindas la argumentado favora al tiu tezo.


Se konsideri, ne la sinsekvon de la fonemoj, sed la specon de formado, oni trovos tri kazojn kie la influo de la jida estas nekontestebla: antaŭtuko, lernolibro kaj superjaro.


Kiel montris Gold (1980, 327), antaŭtuko povas deveni nur el la jida farteĥ. Se la etimo estus la rusa fartuk aŭ la pola fartuszek / fartuch, formoj pruntitaj el la jida, kiel atestas la elemento far, sentita kiel silabo sensignifa kaj ne kiel prefikso, oni havus *fartuko.


Pri lernolibro atentigis Verloren van Themaat (citita de Gold, 1982, 8). Tiu formo ne estas klarigebla per la germana Lehrbuch, kiu donus instrulibro
(vorto ĝusta, sed malmulte uzata); male, ĝi respondas ekzakte al la jida lernbuĥ. Gold preferas al jida rusan etimologion. Mi malsamopinias. La rusa esprimo estas učebnaja kniga kaj ĝi ne povus doni en Esperanto ion alian ol instrua libro lerna libro, formoj cetere prefekte ĝustaj, sed neuzataj.


Superjaro, finfine, reproduktas tiel ekzakte la popolan etimologion de la jida iberjor, ke ne eblas dubi pri rekta ligo. Neniu alia lingvo esprimas tiamaniere la koncernan koncepton.


Rilate al vortoj kies esperanta formo sekvas plej proksime la jidan vorton kun la sama senco, ili ĉiam kundividas tiun etimologion kun alia lingvo. Se preni kiel ekzemplon kazon de ŝajna ĉerpo el la germana, estas interese konstati ke apud Posten > posteno, Faden > fadeno, Gulden > guldeno, oni trovas Schinken > ŝinko, kaj ne *ŝinkeno. Sed la interpreto per la jida ŝinke estas nesufiĉa, ankaŭ la pola szynka devas esti konsiderata ĉi tie.


La esperanta verbo liveri devenas probable el la jida (eble tra la jida liverant > Esperanto liveranto). La franca livrer, aganta sole, donus en Esperanto *livri, la angla deliver *deliveri aŭ, pli probable, *delivri kaj la germana liefern *lifri *liferi. Ĉu kompromiso, ĉu influo de la jida? Ambaŭ, sed en proporcio kiu restos ĉiam necertigebla. Eblas akcepti la ideon, ke kiam Zamenhof devis esprimi tiun koncepton, la jida vorto venis al li tuj en la menson, kaj ĝi ankaŭ aspektis al li kiel bonega solvo kompromisa inter kelkaj gravaj lingvoj.


La vorto meblo prezentas similan kazon. Oni trovas en ĝi samtempe la jidan mebl, la rusan mebel', la pola mebel, kun plifortigo per la germana Möbel. Tiu ĉi ekzemplo konfirmas la hipotezon ke la skriba formo de la germana, eventuale kun forigo de la supersigno, neniam superas la aliajn faktorojn. En la kontraŭa hipotezo, oni havus *moblo, formo kiun samtempe plifortigus la klasika transskribo de la franca /œ/ per o (cœur > kor, honneur > honor) kaj la latina etimo, kiun Zamenhof ofte prenis en konsideron (sankta estas malpli internacia kaj malpli facile prononcebla ol *santa).


Influo de la jida sur la sintakson kaj la parolturnojn de Esperanto


Pluraj trajtoj diferencigas ĉi-rilate Esperanton disde la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Ekzemple, en la kondiĉaj propozicioj komenciĝantaj per se, oni uzas la kondiĉan formon de la verbo same en la suba propozicio kiel en la ĉefa: se mi konus lin, mi lin demandus, oni uzas en nerekta parolo la tempon kiun oni uzus en rekta (li diris, ke li komprenas); la vortordo estas tre libera (lin mi tre amas), ktp. Ĉiuj ĉi trajtoj troviĝas en la jida, sed ankaŭ en la rusa kaj pola. La artikolo de Gold (1980), plurfoje citita, pritraktas tiun demandon (kie li atribuas al la jida, sendube erare, nur rolon de plifortigo) kaj ŝajnas pli saĝe referenci al ĝi ol plipezigi ĉi tiun artikolon kopiante ion jam publikigitan aliloke.


Konkludo


Ŝajnas al mi ke eblas jese respondi la demandon starigitan komence de tiu ĉi artikolo: Ĉu ekzistas reala bazo al la subjektiva impreso, ke Esperanto proksimas al la jida? Fakte, tiu proksimeco eble ĉefe troviĝas en kampoj plej subtilaj: vortordo, sintakso, sentvortoj kaj sinten-esprimoj: nu (jida nu); do (jida to, ĵe), kompreneble (jida farŝtejt ziĥ), ve (jida oj vej), hejme (jida in der heym), ofteco de diftongoj kiaj aj, ej, oj ktp. Sed ĝi egale aperas en iu nombro da kazoj klarigeblaj per la analizo de lingvistika materialo, kiel ĉi-supre evidentiĝis.


Ĉu Esperanto estas pli proksima al la jida ol al la aliaj lingvoj? Kiom ajn grava ĝia agado en la menso de la juna Zamenhof laboranta super sia lingvo, mi tion ne kredas. Unu el la mirakloj de Esperanto estas ĝuste ke tre multaj homoj sentas sin `hejme' en ĝi. Franco rekonas en ĝi enorman parton de vortprovizo, same kiel italo kiu, plie en ĝi retrovas fonologion, slavlingvano retrovas sintakson kaj stilon, germanlingvano sistemon de vortfarado, turko kompleksajn vortojn faritajn per algluo de sufiksoj (rusigonte, estraraniĝis), ĉino plenan nevariecon de morfemoj kapablaj senlime kunmetiĝi (Piron, 1981), kaj jidlingvano subtilan etoson kreitan de la ĉeesto, sub latina maskovesto, de sintezo el slava sintakso kaj germanecaj radikoj.


La komplekseco de la etimologio estas nur unu faktoro inter aliaj kiuj klarigas tiun plurdirektan proksimecon de Esperanto. Tial, sole la termino “plurkaŭzeco” - la estigo de unu fakto per la konverĝa agado de pluraj faktoroj - respegulas la realon en kontentiga maniero.


Ekzemple, estus grava eraro pensi ke la sufikso ig devenas el la germana ig kaj precipe el paro kiel rein > reinigen, kiu liverus la modelon de pura > purigi (kun plifortigo de formoj kiel entschuldigen, entmutigen, kiuj donas en Esperanto senkulpigi, senkuraĝigi), sen konsideri la fakton, ke Zamenhof lernis la latinan, kaj atenta pri ĉio, kio rilatis al lingvoj, tute certe rimarkis derivadojn el la tipo fumus > fumigare, mitis > mitigare, purus > pur(i)gare. Sed akcepti nur tiujn du fontojn, la germanan kaj la latinan, estus nesufiĉe. Unuflanke, ni ne forgesu, ke Zamenhof konceptis sian lingvon kiel kodon (Silfer, 1983, 4-8; Waringhien, 1959, 105-107), kio trudis limigojn al la formoj de l'sufiksoj: preskaŭ ĉiuj konsistas nur el vokalo plus konsonanto, sed pro tio ili ne suferas limigojn en la uzado. Krome, Zamenhof scipovis la hebrean. Ĉu ne en la hebrea “hif'il” (kaŭzativo) necesas serĉi la fonton de la elekto de sama formo por la derivadoj el la adjektivoj (granda > grandigi; hebrea gadol > higdil) kaj el la verboj (ridi > ridigi; hebrea caxaq > hicxiq)? Neniu hindeŭropa lingvo prezentas tiun trajton, kiun havas la ŝemidaj lingvoj, kaj kiu pliriĉigas la esprimkapablon sen superŝarĝi la memoron.


Sed se la hebrea “hif'il” inspiris Zamenhof, tio povis esti nur nekonscia. Akceptinte la ideon de intergenta lingvo, kaj ne nur interjuda, li certe malaprobis ĉian tro klaran prunton el la hebrea kaj el la jida (5), kaj se tiuj lingvoj kontribuis al lia laboro, estis en kaŝa maniero, pro la simpla fakto de ilia ĉeesto (certe masiva en la kazo de la jida) en la menso de la juna aŭtoro.


Inter la faktoroj kiuj konverĝis por konduki Zamenhof al iu difinita elekto, endas do citi almenaŭ kvar:


1) la principo de la kodo (morfemoj nevariaj kaj diferencigitaj, laŭvole kombineblaj; klara indiko pri la funkcio de vorto en la frazo);


2) la nekonsciaj influoj (la jida, tre ofte; la rusa kaj la pola, en multaj kazoj, precipe koncerne la sintakson, la semantikan valoron de la vortoj (plena kovras la semantikan kampon de la rusa polnyj, ne tiun de la franca plein aŭ de la latina plenus: plena vortaro ne povas tradukiĝi france alie ol per 'dictionnaire complet', dum en la rusa oni diras polnyj slovar') kaj la parolturnojn (elpaŝi kun propono estas laŭvorta traduko el la vystupit' s predlozheniem);


3) la konsciaj pruntoj el konataj lingvoj (precipe el okcidentaj vivantaj lingvoj kaj el la latina, fojfoje el la malnovgreka: kaj, pri, pluralo per -j);


4) la ideoj kiujn Zamenhof ĉerpis el lingvoj kiujn li ne konis.


Ĉi-lasta punkto necesigas klarigon. La plimulto el la aŭtoroj, kiuj pritraktas la etimologion de Esperanto, opinias ke endas limigi la esploron je la lingvoj kiujn Zamenhof sufiĉe profunde scipovis (6). Sed homo, kia li estis, scivolema pri ĉio rilata al lingva komunikado, tre probable konsultis en bibliotekoj vortarojn kaj gramatikojn de fremdaj lingvoj, kaj priskribojn de lingvoj en enciklopedioj kaj aliaj verkoj. Nenio malhelpis, ke li efektivigu tiajn esplorojn, ekzemple, kiam li estis studento en Moskvo. La demando pri la etimologio de Esperanto estas do tute ne simpla. Estus kompreneble tro facile bazi sin sur hipotezaj kaj nekontroleblaj faktoj por klarigi frapajn similecojn, sed ne estas malpli certe, ke multaj faktoj restas neklarigitaj se oni limigas sin al tio kio estas aŭtentigita en la vivo de Zamenhof. La asimila kapablo de tiu homo estis tiel granda, lia motivado tiel forta, lia kapablo sintezi tiel disvolvita, ke li ne povis ne konsideri ĉiujn materialojn kiuj pasis sub lia mano.


Ĉu li povis inventi, per nura logiko, sistemon de nombrado perfekte paralela al la ĉina (ĉina shi '10', san '3' > shisan '13', sanshi '30', sanshi san '33', Esperanto dek, tri > dektri, tridek, tridek tri). Tio eblas. Sed kiu povus aserti, ke li ne legis priskribon pri la ĉina lingvo en la universitata biblioteko de Moskvo aŭ en biblioteko varsovia, kaj ke de tie venis la ideo? Aŭ, se preni alian ekzemplon, vortoj kiel voĉo ĉielo estas klarigeblaj nur per referenco al la itala. La klarigo per la latina povus eventuale akceptiĝi en la kazo de voĉo, sed ne de ĉielo, kaj plie, la latina c antaŭ e kaj i donas ordinare c en Eperanto, konforme al la tiama elparolo en orienta Eŭropo, kio kaŭzis la formojn cent, paco, facila, ktp. Troveblas aliaj spuroj de la itala, kiel ardezo, dolĉa, ankaŭ, la sufikso eco, aŭ vorto kiel apogi kies g klarigeblas nur per la skriba formo de appoggiare.


Efektive, Zamenhof uzis plej diversajn materialojn. Eble li legis en revuo artikolon pri la nombrado en la ĉina, aŭ en libro pri la latinidaj lingvoj, detalojn pri la abundo de ingenraj substantivoj finiĝantaj per -o en la provenca (la provencaj vortoj la fenes-tro, la roso, la danso estas elparolataj preskaŭ ekzakte, inkluzive de la akcento, kiel la esperantaj respondaj vortoj la fenestro, la rozo, la danco). Alia ekzemplo: en pluraj karibaj kreolaj lingvoj oni diras li samsence kiel en Esperanto. Ĉu li kaj pli estas iaj kompromisaj formoj, aŭ pruntoj el la kreola sekve de legado de artikolo pri tia lingvo? Ni probable neniam havos certecon pri tiuj punktoj, sed tiujn eblecojn estas saĝe memori.


Tial, kiom ajn konvinka povas esti argumentado pri la influo de la jida sur Esperanton, ĝi rezultos nur en iu grado de probableco koncerne faktoron inter aliaj en konverĝa aro, en kiu la reala dozo de la diversaj elementoj restos ĉiam nedifinebla, krom kelkaj kazoj aparte klaraj kiel superjaro, dikfingro, ktp. Cetere, se ni povus pridemandi Zamenhof, ni ne akirus pli certan respondon: la cerba agado estas grandparte nekonscia, kaj la ellaborado de la “lingvo internacia de doktoro Esperanto” ne estis escepto.


____________
1. Tra la originala teksto estas uzataj la terminoj schriftbild kaj lautbild, kiuj aperas tie ĉi respektive kiel skriba formo kaj sona formo, aprobe de la aŭtoro. [La tradukinto]
2. “Antaŭ tridek jaroj, kiam mi laboris kun la jida lingvo kun varma amo”.
3. Tiuj estas ŝpalie, ŝpat, ŝpinak / ŝpinat, ŝpindl, ŝpinen, ŝpion, ŝpricn, ŝporn, ŝprot, ŝtab, ŝtang, onŝtaplen, ŝtal, ŝtat, ŝtempl, ŝteyn, ŝtof, ŝtol, ŝtopn, ŝtopsl, spermacetn, specjel, specifirn, spiralik, spiritualizm, sporadish, spritne, stadie, stamin, statik, stacje / stancj, statue, statur, status, step, stil, stimulirn, stoish, stole, strikt, strof, struktur, studjum, student, stuko, stur.
4. La anglalingva citaĵo kiun la aŭtoro aperigas tekstas: “What are the origins of Esperanto hejmo and hejti? Yiddish has heym and heytsn (...). German has Heim and heizen, with /aj/. Esperanto has a diphthong /aj/ and one would therefore expect that, if from German, these words would be pronounced *hajmo and *hajti. It is hard to believe that Zamenhof would borrow these words from Yiddish and we must therefore link them in some way with German (...). The answer is that Zamenhof borrowed the schriftbild rather than the lautbild.”
5. Liaj unuaj projektoj inkluzivis rektajn pruntojn el la hebrea. Origine Zamenhof deziris prilabori lingvon destinita al la judoj, kiel li diris en intervjuo aperinta en 1907 en la londona Jewish Chronicle.
6. “Ne estas science proponi kiel etimon vorton el lingvo kiun Zamenhof ne scipovis” (Gaston Waringhien, citita per Albault (1961), p. 87).


BIBLIOGRAFIO


Albault, André (1961) "Etimologio, pra-Esperanto kaj Mistrala lingvo", Esperantologio, 2, 2.
Gold, David L. (1980) "Towards a Study of Possible Yiddish and Hebrew Influence on Esperanto" in Szerdahélyi, Istvan (réd.) Miscellaneous Interlinguistics (Budapest: Tankönyvkiadó), 300-367.
Gold, David L. (1982) "Plie pri judaj aspektoj de esperanto" Planlingvistiko 1, somero, 7-14.
Golden, Bernard (1982) "The Supposed Yiddish Origin of the Esperanto Morpheme edz", Jewish Language Review 2, 21-33.
Holzhaus, Adolf (1970) Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinki: Fondumo Esperanto).
Piron, Claude (1981) "Esperanto: European or Asiatic Language?", Esperanto Documents No 22 A (Rotter-dam: Universala Esperanto Asocio).
Silfer, Giorgio (1983) "Hipotezoj pri kriptaj aspektoj de esperanto" Planlingvistiko 2, aŭtuno, 4-10.
Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: J. Régulo).


Elfrancigis: Doron Modan
http://me.in-berlin.de/%7Emaxnet/esperanto/piron/jida.doc