Claude Piron

2052


[Ludanta per sia komputilo, mia amiko J.K. (li insistas, ke mi ne perfidu lian nomon) hazarde trovis programon, kiu ebligis lin aliri dosierojn el la estonta tempo, precipe serion da dokumentoj tajpitaj en la jaroj 2050-aj. Bedaŭrinde li ne notis, kion ekzakte li faris, kaj li nun ne retrovas la vojon al tiu dokumenta trezoro. Tamen ni estas tre bonŝancaj pri tio, ke, ekvidinte tekston pri lingva komunikado, li havis la reflekson ĝin printi por mi, ĉar li konas mian intereson pri lingva komunikado. Jen ĝi.]


Gesinjoroj en la Juĝantaro,


Vi aŭdis la atestojn. La pruvan faktaron mi ne resumos, tio estus tempoperdo. Ĝi estas per si mem pli ol elokventa. Sed mi volas atentigi vin pri unu punkto, nome, kiel ofte la atestantoj uzis la vorton kvazaŭ : "Ili agis kvazaŭ ne ekzistus alternativo", "kvazaŭ ne estus kontrolendaj faktoj", "kvazaŭ nia propono estus ridinda", "kvazaŭ la koncerna lingvo ne ekzistus", ktp ktp. La revenado de tiu vorto emfazas, kiel persiste la akuzitoj neglektis la realon. Ili supozate apartenas al la politika, ekonomia, kultura, universitata aŭ socia elito de la mondo, ili havis postenojn kun grandegaj prestiĝo kaj respondecoj, iliaj decidoj efikis sur la vivojn de ĉiuj loĝantoj de nia planedo, tamen ili agis sen sento pri respondeco, kvazaŭ etuloj infanĝardenaj. Kaj nun - vi aŭdis ilin - ili provas defendi sin dirante: "Ni ne sciis", "Ni ne povis imagi, ke tiel estas".


Kiel eblis tia nescio? Ĉu ili neniam vidis vojaĝantojn en malagrabla situacio pro nepovo komprenigi sin de la loka loĝantaro? Ĉu ili ne rimarkis, ke la investo de nia tutmonda socio en lingvoinstruadon estas giganta, sed la rezultoj mizeraj? Kiam ili partoprenis en internacia kunsido, ĉu ili ne konsciis, ke sidas interpretistoj en la budoj, ke la voĉo aŭdata ne estas tiu de la parolanto, ke la samtempa uzo de tiom da lingvoj nepre kostas multege? Ĉu ili ne sciis, ke tra la tuta mondo, milionoj kaj milionoj da geknaboj streĉas sian cerbon provante regi la anglan, lingvon, kiu montriĝas tiel eskapema, ke, mezume, post sep jaroj da instruado kun kvar horoj ĉiusemajne, el cent lernintoj nur unu kapablas efike uzi ĝin? Ĉu ili ne legis en la gazetaro pri la aviadiloj, kiuj pereis pro lingva nekomuniko inter kontrolturo kaj piloto? Iuj el ili havas la anglan kiel gepatran lingvon. Ĉu neniam ili sentis sin superaj al la fremdlingvanoj, kun kiuj ili parolis, kaj ĉu neniam ili demandis sin, ĉu tio estas normala kaj justa? Aliaj ne estas denaske anglalingvaj. Ĉu ili neniam sentis sin malsuperaj al siaj kolegoj el anglalingvujo? Ĉu ili neniam sentis ĝenon, en diskuto, ĉar la necesaj vortoj ne venis al ili en la menson, dum la aliaj povis ekspluati ĉiujn riĉaĵojn de sia gepatra lingvo? Kiel eblas vivi en nia socio kaj ne rimarki, ke lingvoproblemo ekzistas?


Ni supozu ion neeblan kaj imagu, ke ili sukcesis vivi internacian vivon neniam renkontante la negativajn aspektojn de la lingva realo. Je sia nivelo en la socio, ĉu ili povis kompetente plenumi mondoskalajn respondecojn ne sciante, kiel komunikado funkcias? Estis ilia devo scii, des pli, ĉar ili havis la monon kaj la oficistaron necesan por kolekti informojn, por organizi esplorojn se necese. La kialo, pro kiu ili ne sciis, estas, ke la temo ne interesis ilin. Kaj ĝi ne interesis ilin pro manko de kompatemo : ili ne kapablis kunvibri kun sufero; kunsento kun homfrato en ili ne pulsis. Kun skandala indiferenteco ili ignoris la sorton de sennombraj rifuĝintoj kaj gastlaboristoj, ĉe kiuj la neeblo sin komprenigi, manke de komuna lingvo, estis fonto de maljusteco kaj psikologia mizero, eĉ de morto. Vi aŭdis la atestantojn. La kazo de la germana hospitalo, kie 50 elcentoj el la pacientoj mortis post grefto nur pro tio, ke, manke de komuna lingvo kun la medicina kaj flega personaro, ili ne komprenis la instrukciojn, ne facile forgeseblos. Tiajn realaĵojn ili ignoris. Se fremdlandanon la polico traktis maljuste tial, ke li ne sukcesis komprenigi sin, tio ne ĝenis ilin. Se direktoro de entrepreno ne sukcesis ricevi por sia kompanio gravan kontrakton simple, ĉar lia nivelo en la angla ne estis adekvata por la traktado, kial tio perturbus ilin? Se mono ege necesa por ĉiaspecaj sociaj celoj estis abunde enĵetata en nekredeble malŝparan sistemon de lingva komunikado, pri tio ili fajfis. Kaj tamen! Ĉu ne estis unu el iliaj respondecoj homece elekti, kion fari el la mono imposte ricevita de la civitanoj?


Mi elektu nur unu ekzemplon inter la multegaj, kiujn mi povus citi. Dum la akuzitoj havis la potencon, multaj afrikaj infanoj mortis pro enkorpa senakviĝo; tiu manko de korpaj likvaĵoj estis tiel ekstrema, ke la etuloj ne povis produkti larmojn, kiam ili devus plori. Kuraci unu infanon kostis nur kvin usonajn cendojn. Sed ne troveblis la mono por savi la geknabojn elmetitajn al tiu hororo. Ĉu ne strange, ke samtempe Eŭropa Unio ĉiutage elspezis milionon da eŭroj por traduki sian ĉiutagan elfluon de tri milionoj da vortoj? Kiam la akuzitoj estis informitaj pri tutmondaj tragedioj, ekzemple pri vasta malsatego, kun ŝajna kompato ili skuis la kapon bedaŭre pri la manko de monrimedoj, sed tion ili faris, sen senti ion misan, en tiuj organizaĵoj mem, kiuj tradukis milionojn da vortoj je kosto de po 2 dolaroj por vorto. Kia elito tio estas? Ĉu ne evidentas al la plej simpla menso, ke tio, kion oni elspezas por unu celo, ne plu disponeblas por alia? Kaj ke, rezulte, difini taŭgajn prioritatojn estas plej serioza morala devo? Malgraŭ tio, en ĉiuj internaciaj organizoj, kaj da ili ekzistas multege, ili neniam hezitis atribui gigantajn monsumojn al la lingvaj servoj. Cetere, neniam venis en ilian kapon la ideo efektivigi objektivan studon pri tio, kiom la multfacetaj lingvaj problemoj kostas al la tutmonda socio kaj kiamaniere solvi ilin. Ĉu la socio povus esti, lingve, pli bone organizita? Jen demando, kiun ili neniam starigis al si. "Ni faris tion, kio eblis. Ne estis alia solvo", ili asertas.


Ne estis alia solvo, ĉu vere? Sed Esperanto ekzistis! Ĝi estis uzata jam unu jarcenton. Al tiuj, kiuj montriĝis sufiĉe saĝaj por alpreni ĝin, ĝi jam havigis mirindan komunikadon sen devigi investi eĉ unu groŝon en lingvajn servojn, sen diskrimini inter la popoloj, post modera temp- kaj pen-investo (estis jam sciate, ke ses monatoj da Esperanto kondukis al komuniknivelo egala al tiu, kiu postulas ses jarojn por la angla). Sed por la eminentaj membroj de nia "elito", tiu alternativo, tiu maniero solvi la lingvoproblemon kun plej favora rilato inter kosto kaj efiko, simple ne ekzistis. Kiam iu atentigis ilin pri ĝi - kaj tio ofte okazis: la pruvoj kuŝas en via dosiero - ili sisteme kontraŭmetis serion da argumentoj, ĉiam la samaj, ĉiam forĵetaj, neniam kontrolinte ties validecon.


"Esperanto ne funkcias", ili diris, dum estis facile ĉeesti internacian kunvenon aŭ kongreson esperantlingvan kaj malkovri, ke tiu lingva komunikilo funkcias multe pli bone ol iu ajn el la rivalaj sistemoj, ĉu la angla, ĉu samtempa interpretado, ĉu io alia. "Ĝi estas artefarita", ili diris, rifuzante, kiam invitite, rigardi infanojn ludi kaj ridi en Esperanto kun tia esprimspontaneco, ke ilia diro tuj riveliĝus antaŭjuĝa, kaj trovante nenion strangan en la fakto paroli en mikrofonon kaj aŭskulti per aŭdiloj voĉon alian ol tiun de la parolanto, kio, vi agnoskos, ne imponas kiel maniero nature komuniki. "Ĝi ne havas kulturon", ili asertis, neniam leginte linion el Esperanto-poemo, sciante nenion pri la disvolviĝo de esperanta teatro aŭ literaturo, neniam aŭdinte sciencan prelegon tiulingvan. "Ĝi estas rigida kaj esprimmalriĉa", ili ripetadis, neniam submetinte ĝin al lingvistika analizo, kio devigus ilin konkludi, ke ĝi estas pli fleksebla kaj esprimriĉa, dank'al la plena libereco kombini elementojn, ol multaj prestiĝaj lingvoj. "Ĝi ne estas vivanta lingvo", ili argumentis, sciante nenion pri la medio, kiu ĉiutage uzas ĝin, kaj neniam sin demandante, kiuj estas la kriterioj de lingva vivo kaj ĉu Esperanto respondas al ili aŭ ne. "Estus bedaŭrinde se la popoloj devus rezigni la propran lingvon por alpreni novan kiel ĉi tiun", ili diris, ne interesate pri tio, ke Esperanto neniam celis anstataŭi la aliajn lingvojn, sed estis simple praktika rimedo superi la lingvobarilojn, same kiel la latina en mezepoka Eŭropo, kaj ignorante la raportojn pri la morto de lingvoj - mortis unu lingvo ĉiusemajne en la jaroj 2000-aj - kaŭzata de la detrua efiko de kelkaj t.n. "grandaj" lingvoj, precipe la angla, kiun multaj socilingvistoj nomis "murdema lingvo".


Ne havus sencon pli insisti pri tiuj antaŭjuĝoj. Vi scias, kion ili valoras. Dudek kvin jarojn post kiam ekribelis la civitanoj, kaj la lingva revolucio okazis, vi ĉie vidas, kiom la mondo evoluis al pli bona vivejo. Vi povas vojaĝi tra la tuta mondo kaj nenie sperti komunikproblemon. La internaciaj organizaĵoj ne plu devas alfronti la astronomiajn kostojn de siaj lingvaj servoj, tiel ke gigantaj monrimedoj iĝis disponeblaj por seriozaj, substancaj projektoj. Junuloj ĉie en la mondo, post la baza Esperanto-kurso, studas lingvojn elektitajn laŭ la propra gusto aŭ intereso, kio akcelas la pensmanieran diversecon de nia tutmonda socio -faktoron de reciproka ide-fekundigo - samtempe favorante aŭtentan reciprokan komprenon. La multaj negativaj efikoj de la monopolo de la angla lingvo sur la kulturan vivon de multaj popoloj - en la plimulto el la lernejoj de la mondo estis praktike neeble studi alian fremdan lingvon ol la anglan - pli kaj pli malaperas. Rifuĝintoj kaj gastlaboristoj nun estas komprenataj, kien ajn ili iras. Fakuloj partoprenantaj en internaciaj diskutoj estas elektitaj surbaze de faka kompetenteco, kaj ne plu de sia kapablo uzi la anglan, kiu ekskludis multajn, ĉar, kiel vi scias, multaj homoj talentaj pri matematiko kaj teĥniko nur pene sukcesas lerni lingvojn. En Usono, Britio kaj aliaj landoj anglalingvaj, studentoj malkovras eksterajn kulturojn laŭ nova angulo, kaj la devo lerni alian lingvon, rigoran sed facilan kaj psikologie tre kontentigan, havas pozitivan efikon al ilia malfermiĝo al la mondo kaj al ilia disvolviĝo intelekta kaj kultura. En Barato (Hindio), la konflikto inter kontraŭuloj kaj por-uloj de la angla, kaj de la hindia, ĉesis ekzisti, kaj la saman sorton trafis lingvaj streĉiĝoj en Belgio, Kamerunio, Niĝerio kaj multaj aliaj landoj.


Vere, la homaro ŝuldas multegon al tiuj kiuj efektivigis premadon sur la ŝtatojn por ke ili organizu kunordigitan instruadon de Esperanto tra la tuta mondo. Sed ĝi havas apartan dankoŝuldon al la ŝtataj oficistoj, kiuj persisteme klopodis por ke alpreniĝu la unua Deklaracio oficiale restariganta la veron pri Esperanto. Pro ĝi nia internacia lingvo unuafoje vidiĝis laŭ ĝusta perspektivo. Kiam la publiko ekkonsciis, ke dum jardekoj oni trompis ĝin, jen ekfuroris la lingvo, pro kio ĝi rapide disvastiĝis eĉ antaŭ ol ĝia ĝenerala instruado estis organizita.


Se mi trovis utila citi kelkajn el la grandegaj avantaĝoj, kiujn ni ĉiuj nun ĝuas pro la ŝanĝo de sinteno rilate Esperanton, mia celo estis akcenti la respondecon de la akuzitoj pri la fakto, ke ĝi okazis tiel malfrue. Jam en 1920, la Ligo de Nacioj plenumis objektivan esploron pri la afero kaj rekomendis al la ŝtatoj ĉie organizi la instruadon de Esperanto, por ke ĝi povu fariĝi ĉies dua lingvo. Tion la Ligo perceptis kiel la plej bonan manieron efektivigi plaĉan internacian komunikadon egalecan, samtempe garantiante la pluvivon kaj prosperon de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj. Sed la raporton de la Ligo ili ignoris. La bonaj kvalitoj de Esperanto ĉiam estis videblaj al ĉiu ajn purintenca kaj intelekte honesta. Jam en la jaroj 1930-aj la Esperanto-literaturo kaj la uzo de la lingvo en internaciaj renkontiĝoj estis tiel disvolvitaj, ke nei ĝian homan kaj kulturan valoron eblis nur, se oni rezignis sian honestecon, sian devon objektivi. Nu, dum multaj jardekoj la "elito" tiujn rezignis. Kiam iu faris proponon kun la celo akceli la uzon de Esperanto, la anoj de tiu t.n. elito reagis tute malestime kaj sen bazi sian respondon sur objektivaj konsideroj. Neniam ili havis la ideon, ke siajn asertojn ili devus pruvi. Ke Esperanto valoras nenion, tion ili taksis evidenta. Jen kial ili kondamnindas. Ĉi tiu proceso devas utili kiel ekzemplo montranta al la popoloj de la mondo, ke la manko je demokrata sinteno, la forĵeto de objektiveco, la rifuzo kontroli la faktojn, la decido malakcepti proponon antaŭ ol studi ĝin, la indiferenteco rilate al suferado kaj la neglekto de prioritatoj bazitaj sur etikaj konsideroj ne povas resti senpunaj.


Socio havas rajtojn. La rajto komuniki estas rajto, kiun oni prenu serioze, same kiel la rajto je egala traktado. Kiam la akuzitoj regis la socian vivon, ili manipulis la publikopinion en tre subtila maniero, enŝovante en la mensojn serion da misprezentoj, kiuj grandparte kontribuis al tio, ke neŭtrala internacia lingvo ensociiĝis tiel malfrue. Al ĉiuj vi, nuntempe, estas evidente, ke personoj metitaj en malsuperan situacion, ĉar ili ne povis esprimi sin en fremda lingvo, estis viktimoj de la monda komuniksistemo. Sed la t.n. elito igis rigardi tiujn viktimojn kulpaj. Kulpaj pri nestudemo, mallaboremo aŭ malsupera cerbonivelo. "Se ili ne kapablas komuniki, pri tio kulpas ili; estis ilia devo lerni lingvojn", ili subdiris, neniam demandante sin, ĉu regi alian nacian lingvon estas eble por ĉiuj, kaj ĉu ne ekzistas pli taŭga alternativo al la tiama monda lingva ordo, aŭ, pli ĝuste, malordo.


Gesinjoroj, nenio povas senkulpigi la akuzitojn.


Ili vivas en jarcento, kiam en juro kiel en scienco neniu konkludo estas alprenita antaŭol la faktoj estis kontrolitaj. Spite al tiu principo ili neniam integris la faktojn pri Esperanto en sian rezonadon, el kiu ili ripete konkludis, ke ne havas sencon serĉi pli bonan sistemon de interpopola komunikado ol la ĥaosan kaj malegalan reĝimon, kiu ĉie regis.


Ili vivas en jarcento, kiam, se pluraj ebloj prezentiĝas, oni komparas ilin, por povi elekti la proponon, kiu havas plej multe da avantaĝoj kaj plej malmulte da malavantaĝoj. Vi vidis tiujn homojn. Demandite, kiam ili komparis, en la praktiko, laŭ serio da antaŭdifinitaj kriterioj, la diversajn sistemojn de internacia komunikado, inkluzive de Esperanto, ili honteme koncentris la rigardon al siaj ŝuoj. "Pri tio ni simple ne pensis", murmuris unu. Sed ili konfesis, ke, en aliaj kampoj, kiam ili devis utiligi la monon de la impostpagantoj aŭ de la akciuloj, ili lanĉis alvokon por ofertoj aŭ proponoj, aŭ alimaniere konsideris gamon da ebloj por kompari ilin kaj elekti la plej bonan.


Ili vivas en jarcento, kiam diskrimino estas kontraŭleĝa. Sed ilia sinteno rilate la homojn, kiuj provis konsciigi ilin pri la potencialo de Esperanto, kaj pri ĝia realo, konstante estis diskrimina; ili tuj forsendis tiujn homojn sen aŭskulti ilin, sen legi kaj taŭge konsideri iliajn dokumentojn. Tiel okazis notinde, kiel vi malkovris aŭdante la atestantojn, ĉe Eŭropa Unio, sed multajn aliajn ekzemplojn oni povus prezenti al vi. Ne. Neniu senkulpiga fakto ekzistas favore al ili. Eĉ nun estas dube, ĉu ili konscias la amplekson de la frustroj, de la senutila energi-elspezo, de la perdoj, de la neakceptebla malŝparemo, de la suferoj, kiujn kaŭzis ilia vola ignoro al la lingvaj realaĵoj. Ĉiujn negativajn aspektojn de la lingva fuŝorganizo, kiujn eviti estis tiel facile, kiel pruvas nia nuna vivmaniero, ili rigardis neeviteblaj, same kiel sklaveco estis dum jarcentoj rigardata kiel io normala, tiagrade, ke eĉ sklavoj aliris ĝin kiel neeviteblan aspekton de la vivo. Dum multaj jardekoj, la sennombraj viktimoj de la internacia lingva neordo estis mense manipulataj por ke ili kredu, ke al la situacio ne ekzistas alternativo. Tio estas nepardonebla, konsidere al la intelekta nivelo de la respondeculoj, same kiel al ilia jura, scienca aŭ politika trejniĝo, kiu nepre edukis ilin pri la neceso objektivi kaj la faktojn kontroli.


Gesinjoroj en la Juĝantaro, vi ŝuldas al justeco, kaj ankaŭ al la venontaj generacioj, senhezitan, plej klarvortan deklaron, ke tiuj homoj estas kulpaj. La prezidanto de la tribunalo nun instrukcios vin pri


[ĉi tie la teksto abrupte interrompiĝas]