Claude Piron

La ĉina : mitoj kaj realo


Ne nur Esperanto estas objekto de antaŭjuĝoj en lingvistikaj rondoj kaj en la ĝenerala klera publiko. Ankaŭ la kutima bildo pri la ĉina ne respondas al la realo. En Okcidento, multaj lingvistikaj profesoroj kaj libroj - la plimulto, ŝajnas al mi - instruas pri tiu lingvo malveraĵojn. Ekde kiam mi asertis, en Esperanto, ĉu azia aŭ eŭropa lingvo? (Rotterdam: UEA, 1977, Esperanto-Dokumentoj, 10 E; angla teksto legebla sur Esperanto: european or asiatic language?), ke Esperanto estas pli izola ol aglutina, multaj esperantistoj esprimas al mi sian skeptikecon tiurilate kaj sian deziron koni miajn argumentojn favore al tiu stranga ideo. Ilia skeptikeco ĝenerale radikas en du misprezentoj: (1) la kutima malĝusta bildo de la ĉina, kiu, ial, preskaŭ monopole disvastiĝis en Okcidento, (2) fuŝa ideo pri tio, per kiuj trajtoj aglutina lingvo diferencas de la fleksiaj kaj izolaj. Tial ŝajnas al mi utile disponigi al la esperantista publiko respondojn al tiaj demandoj, kiuj klarigos, kial, laŭ mi, Esperanto funde pli similas la ĉinan ol la aglutinajn lingvojn, kiaj estas la turka, la hungara kaj la svahila.


Ĉar la demando estas tiom pri Esperanto kiom pri la ĉina, permesu, ke mi komence prezentu gravegan, sed ĝenerale nekonatan, citaĵon de Zamenhof, el la Unua Libro:


Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."


[D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].


Poste li klarigas, ke fratino konsistas el tri "vortoj": frat, in kaj o. Tio estas tipe ĉina maniero konsideri la aferojn. Se do oni taksas la ĉinan plej reprezenta pri izolaj lingvoj, kion ĝenerale faras lingvistoj, oni devas rigardi Esperanton apartenanta al la sama kategorio. El la citita teksto klare aperas, ke Zamenhof intence ellaboris lingvon neeŭropecan kun ĉiuj trajtoj karakterizaj pri izolaj lingvoj. Diri "la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, ktp, estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj" estas difini la kriterion tradicie aplikatan por klasi lingvon inter la izolajn. Ion similan oni ne povas diri pri la lingvoj aglutinaj (vd la respondon al HL, kiu sekvas la tekston de ĉi tiu artikolo).


Noto: La vortoj "la ĉina" aŭ "la ĉina lingvo" ĉi-tekste rilatas al la formo de la lingvo, kiu estas oficiala en Ĉina Popola Respubliko, kie oni nomas ĝin 普通话 putonghua ('komuna lingvo') kaj kie oni instruas ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĝi estas oficiala en UN kaj en la institucioj ligitaj al ĝi. Tie oni nomas ĝin 中文 zhongwen ('ĉina lingvo').Tiu formo de la lingvo, kun alia maniero skribi multajn ideogramojn, estas oficiala ankaŭ en Tajvano, kie ĝi nomiĝas 國語 guoyu ('lingvo de la lando', 'landa lingvo'), skribita 国语 en ĈPR.


Oftaj sed malpravaj asertoj pri la ĉina lingvo


Laŭ la plimulto de okcidentaj lingvistoj, la ĉina ĉefe karakteriziĝas per kvar trajtoj:


1. En la ĉina ne estas diferenco inter morfemo kaj vorto. Ekzemple, John Wells diras:


“En izolanta lingvo ĉiu vorto estas kvazaŭ monolito, farita el unu bloko. La vortoj ne povas dividiĝi en morfemojn (...). Ĉiu vorto konsistas el nedismetebla tuto, aŭ, se vi preferas, el nuda radiko. Konata[j] ekzemplo[j] de izolanta lingvo estas la ĉina (...). (John Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA/CED, 1989, 2-a eldono, p. 27). (1)


2. Ĉiu ĉina morfemo-vorto povas esti uzata en la funkcio de iu ajn gramatika kategorio (t.e. substantive, verbe, adjektive, adverbe, prepozicie, ktp).


In Chinese, it is a principle of grammar that there should be no difference between nouns and verbs. (Lord, Robert. Comparative Linguistics, Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).


[En la ĉina, estas gramatika principo, ke ne estu diferenco inter substantivoj kaj verboj.]


3. Frazostrukturo estas rigida, kaj povas esti nur tia, ĉar nur la loko de vorto en frazo difinas ĝian gramatikan funkcion (t.e. la kategorio substantiva, verba, ktp, al kiu la vorto apartenus en hind-eŭropa lingvo).


Word position alone determines the function of a particular word. (Lord, Robert. Comparative Linguis-tics, Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).


[ Nur la loko de donita vorto en la frazo difinas ĝian funkcion.]


Langues isolantes: langues où les mots se réduisent à un radical, leur place relative marquant les rapports grammaticaux (ex.: le chinois) (Le Petit Larousse Illustré, Paris: Larousse, 2006, p. 598).


[Izolaj lingvoj: lingvoj, en kiuj ĉiu vorto estas reduktita al unu radiko, ĉe kio iliajn gramatikajn rilatojn difinas ilia relativa lokiĝo (ekz.: la ĉina).]


4. En la ĉina ĉiu vorto estas memstara, sendependa, nefleksebla kaj izolita bloko. Ne povas ekzisti afiksoj kaj finaĵoj.


Neniu el tiuj kvar asertoj estas ĝusta. Ni kontrolu ilin unu post la alia.


1. Ĉu estas vere, ke en la ĉina vorto kaj morfemo estas identaj?


Ne. Kio estas vera, tio estas, ke en la ĉina, ĉiu silabo estas morfemo aŭ "semanitka atomo", t.e. ĉiu silabo havas signifon. Sed estas granda diferenco inter vorto kaj morfemo (silabo en la ĉina). Se la kutima tezo estus ĝusta, la vortoj kondutus same en la du frazoj 我写字wo xie zì , “mi skribas (ideogramojn)” kaj 我知道 wo zhidao, “mi scias” (etimologie kaj laŭvorte “mi scias la vojon”). Sed ke 写 xie “skribi” estas vorto, kaj verbo, tion montras la fakto, ke ĝi povas akcepti la morfemon 了 le, kiu signas la t.n. perfektivan aspekton: 我写了字 wo xiele zì signifas “mi skribis”. Sed ne eblas diri 我知了道 wo zhile dao. Oni devas diri 我知道了 wo zhidaole, “mi (ek)sciis”. Tio montras, ke la vorto tiukaze estas 知道 zhidao, ne 知 zhi sola. Jen do kazo, en kiu vorto kaj morfemo ne koincidas.


Fakte, multaj ĉinaj morfemoj estas monolitaj blokoj en tiu senco, ke ilia formo neniam ŝanĝiĝas, sed ili ne estas memstaraj, izolitaj blokoj. Ekzemple la morfemo 护 “gardi”, “protekti” ne povas esti uzata sen esti ligita al alia morfemo, kiel en 护身 hùshen “protekti sin”, 护送 hùsòng “eskorti”, 护士 hùshi “flegistino” aŭ 护照 hùzhào “pasporto”.


Tiaj estas multegaj ĉinaj morfemoj (silaboj), kiujn ĉinaj gramatikistoj nomas 不自由 buziyou “neliberaj” (angle bound forms). Por formi vorton, ili devas aldoniĝi al alia morfemo. Ekzemple 校 xiao “lernejo”, 工 gong “laboro”, 欢 huan “ŝati” aŭ 奇 qi “stranga” ne ekzistas kiel izolitaj vortoj. Ili aperas en la lingvo nur en plursilabaj kunmetaĵoj, kiel 学校 xuexiao "lernejo", 校长 xiaozhang "lernejestro", 工作 gongzuo "labori", 工人 gong-ren "laboristo", 喜欢 xihuan “ŝati”, 奇怪 qiguai “stranga”. Ilia lingva statuso estas la sama kiel tiu de pens en la angla pensive, aŭ liber en la anglaj liberty, liberation. Ke ili havas signifon ne sufiĉas por ke ili uzeblu aparte.


Sed eĉ morfemojn, kiujn oni povas uzi aparte, oni ne rajtas asimili al vortoj, se, kiam ligitaj al aliaj, ili perdas sian originan sencon. Se la signifo de du- aŭ plursilabaĵo neniam varias, kiu ajn la kuntektso, kaj ne povas esti facile deduktita de la signifo de ĉiu el la kunmetitaj eroj, tiu unuo estas vorto, kaj la ĝin konsistigantaj morfemoj ne. Ni ekzemple konsideru la frazon 王先生来了Wang xiansheng laile, en kiu ĉiu morfemo, krom la gramatika ero 了 le, povas aperi sola, neligita al alia morfemo. Se en la ĉina "morfemo" egalus "vorto", tiu frazo analiziĝus jene:

wang 'reĝo',
xian '(kiel) unua', 'antaŭe',
sheng 'naskiĝ',
lai 'ven', 'alven',
le [signo de plenumita ago].


Kiel kompreni tiun galimation? Ĉu ke reĝo naskiĝis antaŭ la aliaj, aŭ antaŭ la prognozita dato? Fakte, tiu frazo simple signifas "S-ro Wang alvenis". Wang estas familia nomo, ekvivalenta al la angla King (king = 'reĝo'), al la franca Leroy. La vorto 先生 xiansheng estas la ekvivalento de nia "sinjoro" (sed ĝi ĉiam staras post la nomo) kaj ĝi rezultas el simila semantika evoluo : sinjoro ja devenas de la latina senior, kiu signifas "pli maljuna", kiel la ĉina 先生 xiansheng, laŭmorfeme "antaŭe naskita". Ĉar jam multajn jarcentojn 先生 xiansheng estas uzata nur en la senco 'sinjoro', ĝi estas plenrajta dusilaba vorto, kiel la granda plimulto el la ĉinaj vortoj. Estas klare, ĉi-kaze, ke vorto kaj morfemo estas du malsamaj aferoj.


Mi statistike esploris ĉinan tekston de lingvisto Yuen Ren Chao kaj ĝian anglan tradukon, faritan de la aŭtoro mem. En la ĉina teksto, nur 48,8 elcentoj el la vortoj estas unumorfemaj, dum en la angla tiaj estas 71 elcentoj. Laŭ tiu kriterio, la angla estas pli izola ol la ĉina. Oni ofte diras, ke la ĉina estas "unusilaba lingvo". Miaopinie la angla estas multe pli unusilaba. Komparu la oficialajn titolojn de Tutmonda San-Organizo en la du lingvoj: ĉine: 世界卫生组织 Shijie Weisheng Zuzhi (0 % da unusilabaj vortoj) kaj World Health Organization (66% da unusilabaj vortoj) [世界 shijie 'mondo', 卫生 weisheng 'sanprotekto', 组织 zuzhi 'organizo'].


2. Ĉu estas vere, ke ĉiu ĉina vorto povas uziĝi substantive, verbe, adjektive, adverbe, ktp, alivorte, ke ĉinaj vortoj ne apartenas al gramatika kategorio?


Ne. Male al tio, kion diras la plimulto el la okcidentaj lingvistoj pritraktantaj la ĉinan, ĉinaj vortoj havas gramatikan kategorion, kiu, en la plimulto el la kazoj, ne povas ŝanĝiĝi.


En Esperanto, oni povas uzi la radikon bicikl kiel verbon: li biciklas. La samo validas pri la angla: he bicycles. Tio ne eblas en la ĉina. “Biciklo” estas 自行车 zixingche, sed ĝi ne fariĝas verbo kiam oni metas antaŭ ĝin pronomon aŭ metas ĝin en la lokon de verbo en frazo: 他自行车 ta zixingche estas komprenata, ne kiel “li biciklas” sed ĉu kiel erara maniero diri “lia biciklo” (devus esti 他的自行车 tade zixingche), ĉu kiel komenco de frazo “li... biciklon...[neniam uzis]”. Simile, en  Esperanto oni povas uzi la radikon fiŝ verbe kaj diri mi fiŝas en la senco “mi provas kapti fiŝojn”, samkiel en la angla fish “fiŝo” fariĝas verbo en I fish “mi fiŝas”, “mi fiŝkaptas” . Tio ne eblas en la ĉina.  La morfemo 鱼 “fiŝo” neniam estas uzata verbe. Por diri “mi fiŝas”, oni devas aldoni alian morfemon: 我捕鱼 wo bŭyú.


他是殘忍 Ta shi canren ne estas pli ĝusta en la ĉina ol ties laŭvorta traduko li estas kruel en Esperanto. Oni devas diri 他是殘忍的 ta shi canrende, do aldonante la adjektivigan morfemon 的 de, kiu respondas al la esperanta -a : 我 wo “mi” > 我的 wode, “mia”, 殘忍 canren “kruel” > 殘忍的 canrende, “kruela”. Tamen oni povas diri 他殘忍 ta canren 'li kruel' kun la senco 'li kruelas' : la adjektiviga morfemo 的 de estas deviga nur, se oni uzas la verbon 是 shi 'esti'.


Estas vere, ke kelkaj vortoj povas esti uzataj kaj verbe kaj substantive : 建议 jianyi povas esti uzata kiel "proponi” kaj kiel “propono”. Sed ne pro tio oni rajtas diri, ke en la ĉina ĉiu ajn morfemo povas funkcii laŭvole kiel verbo au kiel substantivo, kaj ke do estas lingvo, en kiu vortoj ne havas gramatikan kategorion. Estus same, kiel se oni dirus tion pri la angla, pretekste, ke vortoj kiel sleep, love, report k.s. prezentas tiun eblecon. Sed oni ne povas diri my suggesthis write au an international organize. La ĉina estas tiurilate ekzakte kiel la angla. Fakte, nur 7 aŭ 8 elcentoj el la ĉinaj vortoj povas uziĝi en tiuj du funkcioj. Eĉ kun vortoj uzeblaj dufunkcie, ĉino sentas la distingon inter substantivo kaj verbo. 计划 Jihua estas kaj “plano” kaj “plani”. Sed se vi volas diri “lia plano”, vi devas diri 他的计划 tade jihua, kun la adjektiviga morfemo 的 de. Se vi diras 他计划 ta jihua la signifo estas “li planas”.


La fakto, ke iu propocio da ĉinaj vortoj povas uziĝi kaj verbe kaj substantive, fakte parte klarigas la ege disvastigitan ideon, ke, en la ĉina, vorto ne apartenas al fiksa, difinita gramatika kategorio. Alia faktoro kontribuanta al tiu mispercepto verŝajne estas, ke en la ĉina, kiel en la angla, iu ajn substantivo povas uziĝi adjektive per simpla antaŭmeto. En la angla vortotrio World Health Organization, ĉu havas sencon sin demandi, ĉu World kaj Health estas adjektivoj, aŭ substantivoj adjektive uzataj, aŭ genitivaj substantivoj? Diri, ke la ĉina ne havas gramatikajn kategoriojn, ĉar en 世界卫生组织 Shijie Weisheng Zuzhi la du unuaj vortoj funkcias adjektive aŭ genitive, ne havas pli da senco ol nei la ekziston de gramatikaj kategorioj en la angla. Fakte, la kvalito de substantivo estas esenca aspekto de la vorto 世界 Shijie 'mondo'. Ne eblas uzi ĝin en la senco de '(tut)monde'. Por tion esprimi necesas aldoni aliajn morfemojn. Oni diras世界上 shijieshang aŭ 全世界上 quanshijieshang.


Estas interese, ke en tia kazo, ĉinaj gramatikistoj rigardas la antaŭmetitajn vortojn substantivoj, kiel atestas jena citaĵo:


When a word is composed of four or more than four syllabes, it may be written in separate parts, if possible, in order that the phonetic spelling may be not too long and the student may read the word easi-ly, e.g. Beijing Daxue 'Beijing University' (Chinese Language Special Class, 1958, p. 783).


[Kiam vorto estas kunmeto de kvar aŭ pli multaj silaboj, oni povas ĝin skribi per apartaj unuoj, se eble, por ke la fonetika skribunuo ne estu tro longa kaj la studento povu facile legi la vorton, ekzemple Beijing Daxue 'Universitato de Pekino']. (Se la antaŭa vorto estus adjektivo, la traduko estus Pekinese Beijnigese University).


Alia argumento de tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas fiksajn gramatikajn kategoriojn esprimiĝas per la ideo, ke "en la ĉina, prepozicioj estas verboj". Tiu aserto ne konformas al la realo. Ĝenerala regulo ne povas esti starigita surbaze de kelkaj esceptaj kazoj. El la konstato, ke kelkaj morfemoj povas funkcii jen verbe, jen prepozicie, oni deduktas, ke en la ĉina ne ekzistas prepozicioj, aŭ ke tiulingve prepozicioj estas verboj. Estas vere, ke 给 gei povas esti jen 'doni' jen 'al', same kiel 到 dao povas esti jen 'atingi' jen 'ĝis', sed ĉu pro tio, ke en la angla down (to down a drink), up (up the ante) or out (outed in a semifinal) povas funkcii kiel verboj, oni rajtas diri, ke "la angla ne havas prepoziciojn"? Multaj ĉinaj prepozicioj ĉiam kaj ekskluzive rolas kiel prepozicioj, kaj neniam kiel verboj, ekzemple 因 yin 'pro' aŭ 关于 guanyu 'pri'. Konfuzi "iuj" kun "ĉiuj" estas mense funkcii kiel infano malpli ol kvinjara. Strange, ĉu ne?, ke tiom da lingvistoj senkritike akceptas diraĵojn pri la ĉina gurdatajn de jarcentoj, neniam havante la ideon kontroli ilin.


3. Ĉu estas vere, ke la ĉina vortordo estas rigida kaj difinas la gramatikan funkcion de vorto?


Ne. Kontraste al konstante ripetata aserto, la vortordo en la ĉina tute ne estas rigida, kaj havas malmultan rilaton kun la gramatika funkcio. La angla kaj franca estas pli rigidaj tiurilate. Konsideru jenajn frazojn:

 

他也许住在北京 ta yexu zhu zai Beijing “li eble loĝas en Pekino”
也许他在北京住 yexu ta zai Beijing zhu “eble li en Pekino loĝas”

Se la vortordo estus rigida, la dua frazo ne eblus, almenaŭ kun la sama signifo kiel la unua. Se la vortordo ja difinus la gramatikan funkcion, en la dua frazo 在 zai fariĝus verbo kaj 住 zhu substantivo, kaj la frazo signifus “eble li estas en sia pekina loĝejo”. Sed ne tion signifas la frazo, ĝi havas ekzakte la saman sencon kiel la unua.


Se la vortordo estas rigida kaj difinas la gramatikan funkcion en la frazo, kiel klarigi, ke la kvar frazoj

 

我的书他送来了 wode shu ta songlaile 'miajn librojn li sendis ĉi-tien'
他把我的书送来了 ta ba wode shu songlaile 'li miajn librojn sendis ĉi-tien'
他送我的书来了 ta song wode shu laile 'li sendis miajn librojn ĉi-tien'
他送来了我的书 ta songlaile wode shu 'li sendis ĉi tien miajn librojn'

havas ekzakte la saman sencon, nome: “li sendis miajn librojn ĉi tien”? [把 ba estas "akuzativa prepozicio", t.e. prepozicio, kiu enkondukas objekton, se tiu staras post la subjekto].


Oni ofte povas legi, ke en la ĉina la vortordo estas strikte SPO: subjekto-predikato (verbo)-objekto. Sed sufiĉas legi kelkajn paĝojn de ĉina teksto por konstati, ke tio ne veras. Ekzemple hazarde malferminte fabelaron, mi trafis la faman rakonton pri “Mastro Dongguo kaj la lupo”. En ĝi troviĝas la frazo: 打猎的追上来, 狼不见了,就问东郭先生 Daliede zhuishanglai, lang bu jian le, jiu wen Dongguo xiansheng “La ĉasistoj alvenis, ne plu vidis la lupon, demandis Mastron Dongguon” [狼 lang “lupo”, 见 jian “vidi”, 不...了 bu...le “ne plu”, 就 jiu "tiam", "tuj poste", 问 wen "demandi"]. Se la vortordo funkcius kiel en la mitaj priskriboj pri la ĉina, la signifo estus “la ĉasistoj alvenis, la lupo vidis plu nenion, tiam ĝi [la lupo] demandis Mastron Dongguon...”.


4. Ĉu estas vere, ke la ĉina ne havas afiksojn kaj finaĵojn?


Ne.


4a. Afiksoj. La silabo 女 signifas “virino”. Ĝi estas “ligenda formo”, morfemo, kiun oni ne povas uzi memstare ("bound form") sed ĉiam estas parto de almenaŭ dusilaba vorto. Por diri “virino” oni devas diri 女人 nüren aŭ 女子 nüzi (人 ren = “homo”; ĉi tiu 子 zi estas substantiva finaĵo, sentona, ne konfuzu kun la kvaratona 字 'ĉina ideogramo', kiun ni vidis en la unua ekzemplo pri vortoj). Se la priskribo de la lingvistikaj libroj estus ĝusta, la vorto 女教员nüjiaoyuan ne ekzistus, ekzistus nur tri apartaj blokoj kaj oni devus transskribi nü jiao yuan. La signifo estus “virinojn instruanta isto”, "isto por virin-instruado" aŭ "instruisto instruanta virinojn". Sed ne tion signifas la ĉina vorto : 女教员 nüjiaoyuan signifas “instruistino”. Same 司机 siji signifas “ŝoforo” kaj 女司机 nüsiji “ŝoforino”, ne “ŝoforo de virinoj”. Se vi esploras en la reala ĉina pri la uzo de 女 , vi konstatas, ke ĝia rolo en la lingvo estas ekzakte, kiel prefikso, tiu de la esperanta sufikso -ino (almenaŭ rilate al homoj, por bestoj uziĝas alia prefikso).


Same, se vi komparas la uzon de la morfemo 化 hua, kiu ne povas memstare aperi (ĝi estas “nelibera formo”, "bound form"), kun tiu de la esperanta -igi, vi rimarkas, ke ili ofte tute paralelas: 现代 xiandai “modern” > 现代化 xiandaihua “modernigi”, 工业 gongye “industrio > 工业化 gongyehua “industriigi”.


Aŭ konsideru la morfemon 家 jia. Tiu povas uziĝi sola, en la senco “hejmo”: 他在家 ta zai jia "li estas hejme". Sed se ĝi troviĝas post alia vorto, ĝi alprenas la sencon de nia -isto : 科学kexue “scienco” > 科学家 kexuejia “sciencisto”, 政治zhengzhi “politiko” > 政治家 zhenzhijia “politikisto”, 语言学yuyanxue “lingvistiko” > 语言学家 yuyanxuejia “lingvisto”. Se 家 jia ne estus sufikso, 科学家 kexuejia (oni devus skribi ke xue jia) signifus eĉ ne “domo de la scienco”, sed "domo de la faka lerno" ("fak-lernsistema hejmo"), certe ne "sciencisto". Tiuj ekzemploj laŭ mi klare montras, ke afiksoj ekzistas en la ĉina, kaj ke ĉinaj vortoj ne estas la izolitaj blokoj, pri kiuj oni konstante parolas tiukampe. Kiam vortero neniam estas uzata sola, sed ĉiam gluita al alia negramatika morfemo (leksemo), kiun ĝi nuancas en preciza ĉiam sama senco, ĝi, en lingvistiko, nomiĝas afikso. Tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas afiksojn, deduktas tion de erara, apriora premiso, ne de observo de la lingvo.


4b. Finaĵoj. Hai signifas “infan”, ĝi estas “nelibera formo”, do ne povas esti uzata memstare kiel vorto. Por uzi ĝin substantive oni devas aldoni al ĝi unu el la du substantivaj finaĵoj 子 zi aŭ 儿 er (ĉi-lasta estas ĉefe uzata en Pekino, en la resto de la lando oni ĝenerale uzas子 zi ) . 孩子 haizi kaj 孩儿 haier analiziĝas ekzakte kiel infan-o (ke temas pri finaĵo, tion emfazas la fakto, ke 孩儿 haier en la pekina prononco elparoliĝas kiel unusilabaĵo). Notu, ke 子 zi kaj 儿 er ne havas alian funkcion en la ĉina ol signi substantivon. Nun konsideru la vorton 孩子们 haizimen, “infanoj”: ĝi analiziĝas ekzakte kiel la esperanta infan-o-j. Ĉar 子 zi estas ĉiam kaj nur substantiva finaĵo, kaj 们 men ĉiam kaj nur signo de la pluralo [我 wo “mi” > 我们 women “ni” (kun la adjektiva morfemo de >我们的womende “nia”)], mi ne komprenas surbaze de kio oni povas aserti, ke ili ne estas finaĵoj, des pli, ĉar ofte, men reduktiĝas en la prononco al /m/. Atentu bone kiam parolas pekinanoj. Vi aŭdos pli ofte /wom bu zhidao/ “ni ne scias” ol /women bu zhidao/ (我们不知道).


Mi ne citis akcenton kaj tonojn, sed ankaŭ ili frakasas la kutiman bildon pri la ĉina. Ekzemple en la du unuaj frazoj, kiujn mi prenis kiel ekzemplojn (我写字 wo xie zì “mi skribas” kaj 我知道 wo zhidao “mi scias”) estas interese, ke 写 xie kaj 字 havas nete aŭdeblan tonon, kaj ke la fraz-akcento tute aŭdeble situas sur 字 . Kontraste, 道 dao en 我知道 wo zhidao estas kaj senakcenta kaj sentona. Ĝi ĉiam estas senakcenta kaj sentona.


Diferenco inter la ĉina kaj Esperanto rilate al finaĵoj estas, ke en la ĉina ili ofte ne estas devigaj. Multaj substantivoj ne havas substantivan finaĵon, aliaj nepre bezonas ĝin, kiel 'infano' 孩子 haizi aŭ 'tablo' 桌子 zhuozi. Ankaŭ la plurala finaĵo 们 men uziĝas nur en pronomoj kaj kelkaj aliaj kazoj.


Konkludo


Analizo de la efektiva lingvo klare montras, ke la ĉefaj lingvaj karakterizoj atribuitaj al la ĉina en Okcidento simple ne ekzistas. Ilia rezisto al kritiko estas ege interesa psikologia fenomeno. Plurfoje mi diskutis kun lingvistoj, kiuj studis la ĉinan dum tri au kvar jaroj, sed kiuj tamen neniam rimarkis, ke la vera lingvo tute ne elmontras la trajtojn, kiujn oni deklaris al ili tipaj dum iliaj lingvistikaj studoj, antaŭ ol ili ekstudis la lingvon.


Kiam mi priparolis kun tiaj homoj, la unua reago ĉiam estis ega surprizo, ke oni aŭdacas aserti ion, kio tiagrade kontraŭdiras priskribon de ĉiuj jam delonge akceptitan. Tiu reago impresis al mi, kvazaŭ mi kulpus pri sakrilegio. La dua reago estis nekredo. Nur post kiam mi proponis al mia kunparolanto nerefuteblajn ekzemplojn, kiel tiujn ĉi-supre cititajn, la lingvisto fine agnoskis, ke mi pravas, kaj miris, ke dum tiel longa tempo li ne pridubis ideojn, kiujn lia studado de la lingvo devus evidentigi malpravaj. Mi sentis en ĉiuj el ili ian elreviĝon, kvazaŭ mi detruus belan fantaziaĵon, kiun ili emis preferi al la realo.


En Okcidento, la tradicia bildo pri la ĉinoj ofte estas, ke ilia vizaĝo ne montras esprimojn, ke ili estas rigidaj kaj senemociaj, nekompreneblaj ("inscrutable" diras anglalingvanoj). Realaj ĉinoj tute ne estas tiaj. Ŝajnas al mi, ke la ideoj projekciataj sur homojn, projekciiĝas ankaŭ sur la lingvon, kaj baras simplan, objektivan rigardon al ĝi. Interese, ĉu ne?, ke multaj homoj projekcias similan rigidecon kaj nehomecon sur Esperanton.


Estas bedaŭrinde, ke tiel ofte oni prezentas pri la ĉina bildon, kiu havas malmulton komunan kun realo tamen facile kontrolebla. Se leganto kontestas ion ĉi tie diritan, mi estas preta diskuti. Mi ja ne asertas, ke mi pravas. Sed neniam mi renkontis iun, kiu eĉ nur proponis pruvi min malprava tiurilate (krom per t.n. aŭtoritataj argumentoj, kiel "Mia profesoro diris, ke...", "En mia libro pri lingvistiko estas dirite, ke...").


Mia provizora konkludo do estas, ke la bildo pri la ĉina en nia socio estas same fantazia, kiom ĝia bildo pri Esperanto.


Respondo al demandoj


HL:


<< Relegante vian libreton "Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?" mi ekhavis demandon pri la frazoj :


"Per kk trajtoj, Esperanto similas la aglutinajn lingvojn. Ĉar la kriterio distinganta ĉi-lastajn - formŝanĝo de afiksoj aŭ de gramatikaj morfemoj - ne aplikiĝas al ĝi, ĝi ne estas fundamente aglutina lingvo."


Ĉu dume eble iom ŝanĝiĝis la difino de aglutina lingvo? Ŝajnas ke Wells faris iom alian konkludon en sia libro "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto":


"En aglutina lingvo la vorto havas internan strukturon, cetere tre klaran strukturon. Oni povas segmenti la vorton en morfemajn elementojn, el kiuj ĉiu prezentas unuopan kategorion, leksikan aŭ gramatikan. La divido en morfemojn estas memevidenta, kaj ĉiu parto de la vorto havas sian propran signifon. Ekzemploj de aglutina lingvo estas la turka, la japana, la zulua, kaj la Internacia Lingvo Esperanto." (p. 27) Krome Wells skribas ke Esperanto estas "ekstreme aglutina" sur pagho 37. >>


Tradicie oni klasas la hungaran, la turkan, la mongolan, la svahilan kaj similajn lingvojn inter la aglutinajn. Tiuj havas multajn karakterizojn, kiuj distingas ilin disde la izolaj lingvoj, kaj de lingvo konstruita kiel Esperanto.


a) En la hungara, turka kaj aliaj t.n. finno-ugriaj lingvoj, gravas la leĝo pri "vokala harmoniigo". La vokalo de la radiko difinas, kiuj estos la vokaloj de la sufiksoj kaj finaĵoj. Ekzemple en la turka oni formas la pluralon de substantivo per l-r, en kiu la vokalo inter l kaj r dependas de la antaŭa vokalo:

kitab 'libro' > kitablar 'libroj',
kalem 'plumo' > kalemler 'plumoj'.


Por ĉino, tiu ŝanĝo estas neregulaĵo, kaj do tipa pri lingvo alia ol izola. En izola lingvo ne povas aperi neregulaĵoj. Laŭ mi Esperanto funde, baze, pli funkcias laŭ la sistemo de la ĉina (do de izolaj lingvoj) ol de la hungara au turka (do aglutinaj lingvoj), ĉar tia ŝanĝo de la formo de sufikso estas nepensebla en Esperanto.


b) Alia diferenco estas, ke en la ĉina (kaj aliaj izolaj lingvoj) neado esprimiĝas per nea vorto: 我不爱他 Wo bu ai ta 'mi ne amas lin' tute paralelas la kutiman Esperanto-frazon (我 wo = 'mi', 不 bu = 'ne', 爱 ai = 'amas', 'ami'). En aglutinaj lingvoj, neado formiĝas per silabo, kiun oni enmetas en la mezon de la verbo (en la japana, fine de ĝi): turka: sevmek 'ami', sevmemek 'ne ami' (kaj la vokalo de tiu "enfikso" ŝanĝiĝas laŭ la vokalo de la radiko). Ankaŭ en la svahila, en kiu ne ekzistas vokala harmoniigo, neado estas esprimata per ŝanĝo de la pronoma ero, do laŭ sistemo tute alia ol en la ĉina kaj Esperanto: 'mi legas' estas nasoma, sed 'mi ne legas' sisomi, 'mi legis' nilisoma, 'mi ne legis' sikusoma.


c) Granda diferenco inter aglutinaj kaj izolaj lingvoj estas, ke izolaj lingvoj (almenaŭ la ĉina) havas prepoziciojn kaj subjunkciojn, kiuj funkcias tute kiel la esperantaj: ili staras antaŭ la koncerna vorto aŭ frazparto, dum en aglutinaj lingvoj tiun rolon ludas sufiksoj, kiujn oni aldonas fine de la vorto. Ni konsideru la kvarvortan turkan proverbon

rüzgar esmeyınce, yaprak kımıldamaz
[la senpunkta i ( ı ) prononciĝas kiel la rusa ы;
estas vokalo iom inter /i/, /e/ kaj la germana /ü/].


En la unua propozicio, rüzgar esmeyınce, la vorto rüzgar signifas 'vento', kaj esmeyınce analiziĝas kiel es- 'blovi', -me- neado, -yınce 'dum', 'kiam', 'se' , do 'dum ne blovas'; en la dua yaprak signifas 'folio' kaj kımıldamaz 'ĝi ne moviĝas' (<kımılda 'moviĝi', -ma- 'ne', -z tria persono singulara). La kvarvorta frazo do signifas 'dum la vento ne blovas, folio ne moviĝas'. Tiu almeto de sufikso por roli kiel niaj subjunkcioj estas io komuna al la aglutinaj lingvoj, sed tute fremda al Esperanto. Kune kun la enmetita "enfikso" markanta neadon, tiu plej simpla frazo montras, kiel malproksime tipa aglutina lingvo staras de la zamenhofa.


Similan konstruon, en kiu la subjunkcio troviĝas post la subjekto kaj verbo, elmontras la svahila: juma zima halijapita ila, wamekwenda wote "antaŭ ol tuta semajno pasis, ili ĉiuj estis for" [juma 'week', -zima 'tuta', pita 'pass' > halijapita 'has passed', ila 'antaŭ ol']. Ekzistas ankaŭ internaj ("enfiksaj") konjunkcioj tiulingve: nasoma 'mi legas', nikisoma 'se mi legas'. En tia vorto, por enkonduki neadon, oni anstataŭigas la -ki- "enfikson" per -sipo-: nisiposoma 'se mi ne legas'. En la svahila, eĉ rilativoj, simile al la ne-vorto, enmetiĝas enen de vorto: nasoma 'mi legas', niliyesoma 'mi, kiu legas', same kiel pronomaj komplementoj: nilisoma 'mi legis', nilikisoma 'mi legis ĝin' (la libron). Ĉu vere eblas diri, ke Esperanto estas aglutina lingvo, kiam oni komparas ĝin al tia maniero sin esprimi?


d) En la japana kaj en la turka, la verba predikato ĉiam troviĝas fine de la propozicio, dum en la ĉina ĝi ĝenerale troviĝas inter la subjekto kaj la objekto, kiel plej ofte okazas en Esperanto.


e) Fine, la fakto, ke niaj posedaj pronomoj estas en aglutina lingvo sufiksoj sen forma rilato kun la koncerna pronomo, estas plia karakterizo de la plej multaj aglutinaj lingvoj, kiuj retroviĝas nek en Esperanto nek en la ĉina. En la turka, ekzemple, 'mi' estas ben, sed 'mia' estas um, im, m, ım ktp, kun vokalo dependa de la vokalo de la radiko. El ben 'mi' kaj dost 'amiko' oni ne povas dedukti, ke 'mia amiko' estos dostum. Komparinte tiun dostum al ĝia ekvivalento en la ĉina : 我的朋友 wode pengyou < 我 wo 'mi', 的 de '-a', 朋友 pengyou 'amiko'), oni tuj sentas, ke Esperanto estas pli proksima al ĉi-lasta ol al unu el la plej tipaj aglutinaj lingvoj.


HNP:


<< Oni povas meti la lingvojn de la mondo ie en la gamo inter izolaj lingvoj kaj sintezaj lingvoj. Aglutina lingvo estas speciala kazo de sinteza lingvo. Iuj diras, ke la vera ekstremo estas poli-sintezaj lingvoj. Mi donis unu difinon de izola lingvo. Alia estas ke la averaĝa nombro de morfemoj en vorto estas malalta, t.e., proksime al unu. Por apliki tiun duan difinon, necesas havi klaran difinon de 'vorto'. >>


Jes, tiu gama aranĝo estas multe pli saĝa ol difini nur kelkajn rigidajn kategoriojn de lingvoj. Mia impreso de komuneco inter Esperanto kaj la ĉina radikas en tio, ke komparante lingvojn kaj teoriojn pri ilia klasado, ŝajnis al mi, - ĉar esploro de la lingvo kaj praktikado de ĝi kiel tradukisto devigis min elimini la kutimajn kriteriojn, ĉiuj el kiuj ja estas fantaziaj - ke la sola trajto, kiu ebligas distingi lingvojn kiel la ĉinan disde la aliaj, estas la fakto, ke ĝiaj morfemoj preskaŭ cent-procente estas nevariaj. Kaj ĝuste tio estas trajto, kiu karakterizas ankaŭ Esperanton. Nur pro tio mi pensis, ke eblas diri, ke Esperanto estas izola lingvo, se oni klasas la ĉinan kiel tipe izolan.


Pri la difino de "vorto", ĉinaj lingvistoj multe esploris. Ili elpensis testojn similajn al tiuj, kiujn mi aplikis en la ĉi-supra artikolo. Estas tre klare difinitaj reguloj pri la transskribo en pinyin, kiuj ebligas scii, ĉu esprimo estas vorto aŭ ne. Restas ja kelkaj diskutataj punktoj, kiuj similas diskutojn, kiujn oni povas havi pri la germana kaj la angla. Ĉu World Health Organization estas tri vortoj? La germana traduko Weltgesundheitsorganisation estas tute paralela, kun tri samsignifaj eroj en sama ordo, sed oni skribas ĝin unuvorte kaj rigardas ĝin unu (kunmetita) vorto. Sed ĝenerale ne estas duboj pri tio, kio estas vorto en la ĉina, kaj la plimulto el la vortoj ne estas unusilabaj tiulingve. Kvankam mi ne povas trovi statistikon pri tio nun, mi opinias, ke almenaŭ 70, eble 80, elcentoj el la ĉinaj vortoj estas dusilabaj, kaj do dumorfemaj.


Aliflanke, mi ne kredas, ke la koncepto "sintezo" helpas en nia problemo. Unu el la plej rimarkindaj trajtoj de Esperanto estas, ke ĝi povas esti, laŭ la gusto de la parolanto aŭ verkanto, same bone sinteza kiel analiza. Oni povas diri, analize, li venis al la kongreso per trajno (teorie, oni povas diri, eĉ pli analize: li estas veninta al la kongreso per trajno), sed tute samsence, sinteze, kongresen li trajnis, aŭ, duon-analize duon-sinteze, li venis kongresen trajne. Mi memoras sloganon de la Itala Esperanto-Junularo de antaŭ multaj jaroj: Kie paski ? Italuje!, kiu estas ege sinteza, sed kies signifon oni facile povas esprimi analize: Kie restadi dum la paskaj festoj? En Italujo! Ne havas do sencon diri, ke Esperanto estas analiza, aŭ ke ĝi estas sinteza. Ĝi estas ambaŭ, kun grado de libereco malofte trovebla en lingvoj.


Sed eble ĉi-kaze mi ne uzas la koncepton "sinteza" ekzakte laŭ la signifo, kiun vi donas al ĝi. Laŭ mia kompreno de la koncepto, la malnova skriba lingvo ĉina povas esti ege sinteza. Se do oni volas uzi sintezecon aŭ analizecon kiel kriterion por klasi lingvon, la ĉina ne plu estus izola, se izola estas la malo de sinteza. Ekzemple, la unua frazo de Dao de jing (Tao Te King): 道可道非 常道 Dao kedao, fei chang dao estas pli sinteza ol ĝiaj tradukoj alilingven. Fakte ĝi estas netradukebla, ĝi signifas ion kiel "Vojo vojebla ne eterne vojas" aŭ "Parolo elparolebla ne estas eterna parolo". Estas vere, ke preskaŭ ĉiuj skribaĵoj de antaŭ 1900 estis en lingvo, kiu, verŝajne, neniam estis parolata, la klasika ĉina skriblingvo, nomata 文言wenyan en la ĉina, ege pli izola kaj sinteza ol la nuna parola lingvo. Tiu lingvo estis farita por la okuloj, ne por esti elparolata, ĉar en ĝi ĉio redunda estas eliminita, dum por esti aŭde komprenebla, la ĉina nepre bezonas redundon, pro sia enorma manko de sonvariado (la gamo da fonemoj estas aparte mallarĝa, kaj mezuma silabo-morfemo havas centojn da homonimoj).


JV:


<< Vi diris, ke Esperanto estas ege pli malfacila por ĉino ol por franco aŭ germano. Kiel vi klarigas tion, se laŭ vi Esperanto multrilate, strukture, similas la ĉinan? >>


1. Kvankam kelkrilate la strukturo de Esperanto pli similas tiun de la ĉina ol tiun de eŭropaj lingvoj, tamen multego restas por ĉino tre stranga. La simileco ĉefe rilatas al la nevarieco de la lingvaj eroj (morfemoj), al la maniero kombini ilin kaj al la fakto, ke la preciziganta ero ofte antaŭas la precizigatan. Sed la ĉina estas treege pli ekstrema ol Esperanto tiurilate. Ekzemple, ĉar rilativa propozicio precizigas, ĝi devas, en la ĉina, stari antaŭe. "La libro, kiun mi legis" tradukiĝas per "mi-legis-a (tiu) libro".


2. Tre malfacila por ĉinoj estas la uzo de -is, -as, -os, -us, -i, ĉar la ĉina funkcias sen tempoindikoj (krom apartaj vortoj kiel "nun", "morgaŭ", "foje"). Laŭ ĉina amiko, bonega e-isto, kiu lernis sola, kaj sciis neniun alian lingvon ol la ĉinan, tio estis por li la plej malfacila parto de la lingvo.


3. Alia problemo estas la pluralo. En la ĉina ne estas pluralo, en la senco, laŭ kiu ni komprenas tiun vorton. Kvankam ekzistas manieroj indiki, ĉu temas pri unu aŭ pluraj, oni ĝenerale ne uzas ilin (krom ĉe pronomoj), aŭ ili estas esprimataj per tre malsamaj rimedoj. Tiuj du specoj de markiloj - verbotempoj kaj pluralo/singularo - estas tiel bazaj en Esperanto, kaj tiel malfacile uzeblaj por ĉinoj, ke necesas multe da tempo, multaj ekzercoj, por ke tiuj ilin asimilu.


4. Multaj sintaksaj detaloj de Esperanto estas simple kopiado de eŭropaj lingvoj, kaj ne konformas al logiko, kiel komprenata de ĉino. Ekzemple multaj eŭropaj aŭ amerikaj e-istoj uzas strukturon kiel: Oni ne devas kraĉi sur la trotuaron (Zamenhof , ekzemple, skribis: "mi ne devas malatenti tion"). Nu, por ĉinoj, mi ne devas signifas "mi ne estas devigita, mi povas, mi rajtas, sed mi ankaŭ rajtas tion ne fari: mi ne devas = ne estas mia devo" (ĉar la neo staras antaŭ devas), la ĝusta formo estus, por ili : oni devas ne kraĉi, mi devas ne malatenti. Orientiĝi en tiuj strangaĵoj postulas multe da tempo kaj ripetadoj. Kaj tiaj strukturoj abundas. Alia ekzemplo: li estas tro juna por kompreni. Kial por? La fakto kompreni ne estas la celo de lia trojuneco! Por ĉino estus pli akcepteble diri Li estas tro juna ol ke li povus kompreni.


5. Tamen la ĉefa problemo estas la giganta vortaro de Esperanto, kiu ofte estas konfuza por ĉino. Ekz. la ĉina lingvo havas vorton 自立的 zìlìde kiu signifas "memstara" kaj estas laŭvorta traduko de "mem-star-a" (自 zì, 'mem', 立 'star-', 的 -de '-a'). Tre facile por ĉino. Sed e-istoj strange enkondukis kaj uzas la vorton aŭtonoma, kiu, unuavide por ĉino, analiziĝas kiel aŭto-nom-a kaj do signifas "rilata al la nomoj de aŭto(mobilo)j". Same estas ege konfuze por ĉino kompreni, ke teologio ne estas la "scienco pri teo(j)". Ĉino, kiu vidas la subtitolon de la lernolibro de Audrey Childs-Mee Esperanto aŭtodidakte, eĉ post multaj monatoj, eble jaroj da praktikado, havas neniun ideon, pri kio temas, kaj devas serĉi la vorton en vortaro. Se ŝi dirus memlerne, memstude, meminstrue sininstrue, li aŭ ŝi komprenus tuj post kelkaj lecionoj. Ellerni la grandan parton de tiu grandega vortprovizo, kiun oni bezonas por kompreni mezuman artikolon, estas io, kio postulas multajn horojn (sed kompare kun la sama neceso por la angla lingvo, la esperanta estas infanludo; mi taksas, ke la angla estas kvindekoble pli malfacila ol Esperanto por ĉino).


6. Ankaŭ la signifkampoj (semantikaj kampoj) de Esperanto-vortoj malofte kongruas kun la ĉina. Rigardu en PIV, ekzemple, kiom da malsamaj sencoj, nerilataj inter si, havas vortoj kiel partio, ludi, poŝo, ktp. Nur legante multege oni asimilas la diversajn senrilatajn signifojn de tiaj vortoj. Por tiuj, kiuj sufiĉe longe studis la anglan, tiuj estas malpli malfacilaj, ĉar la signifkampoj de la rilataj anglaj vortoj ofte kongruas kun la esperantaj. Sed kia proporcio da ĉinoj tiagrade scias la anglan?


7. La ĉina havas "karakterizilojn" aŭ "kategori-indikajn vortojn", kiujn oni devas enmeti inter nombro aŭ montra pronomo kaj substantivo. Verŝajne tio disvolviĝis por faciligi la komprenon en lingvo kun neimagebla (por okcidentano) nombro da homonimoj. Ekzemple por diri "tri libroj" oni devas enmeti inter 'tri' 三 san kaj 'libro(j)' 书 shu la vorton 本 ben , kiu estas la karakterizilo por libroj: 'tri libroj' do estas 三本书 sanben shu. Por 'seĝo', 椅子 yizì, la karakterizilo estas 把 ba: 'tiu ĉi seĝo' do estas 这把椅子 zheba yizì. 'Unu' estas 一 yi, 'homo' estas 人 ren, sed 'unu homo' estas 一个人 yige ren. Supozeble la foresto de tia sistemo en Esperanto ne aldonas al la malfacileco de la lingvo por ĉino, kvankam eble ĝi povas sentiĝi kiel stranga manko. Mi notis ĝin ĉi tie nur por eviti, ke oni imagu la ĉinan tro simila al Esperanto. Tio tamen nenion forprenas el ilia baza esenca simileco pro la konstruo konscie donita al ĝi de Zamenhof.

____________
1. Leginte unuan version de la teksto ĉi tie reproduktita, John C. Wells diris al mi en retmesaĝo, ke li estis trompita de la kutime ripetataj priskriboj kaj ke de nun li havos alian komprenon pri la funkciado de la ĉina.