Multaj agrablaj memoroj
Mia Esperanto-vivo tiom riĉas je agrablaj memoroj, ke, kiam mi decidis jesi al via peto, mia menso eksimilis svarmon da impetaj geknaboj, kiuj interpuŝiĝis, ĉar ĉiu volis venki la aliajn en la konkuro por esti elektita. Fakte, unu sukcesis superi kaj elstari, kvankam miaopinie ĝi ne havas pli da meritoj ol la aliaj. Jen ĝi.
Mi plurjare laboris ĉe Monda Organizo pri Sano. Kiam mi forlasis la organizon por starigi privatan kabineton, ĝi tamen plu dungis min unu- aŭ dufoje jare por mallongaj deĵoroj, ĉar mi povis fari fidindan protokolon de diskuto pri sanproblemoj uzanta kvar aŭ kvin lingvojn, inkluzive de la ĉina kaj rusa, kaj ne troveblis tiom da personoj kapablaj tion fari. Foje en la jaroj 1970-aj, ĝi demandis, ĉu mi konsentos vojaĝi al Alma-Ata (nun Almaty), en Kazaĥio, por labori kadre de internacia konferenco diskutonta pri la organizo de bazaj sanservoj. Al mi ĉiam plaĉas malkovri novajn landojn, mi do plezure konsentis. Tuj antaŭ la konferenco mi laboris en alia misio en Filipinoj, kaj kiam mi atingis la Manilan flughavenon por aviadili al Kazaĥio tra Delhio (Barato) kaj Taŝkento (Uzbekio), surprizis min tie renkonti kvar ekskolegojn ankaŭ flugontajn ĝis Alma-Ata. Ni ĉiuj uzis la saman flugon el Delhio al Taŝkento. Tiutempe Uzbekio kaj Kazaĥio ankoraŭ estis partoj de Sovetunio.
Kiam mi devas vojaĝi, mi ĉiam ekrilatas kun lokaj Esperanto-parolantoj, ĉar tio estas bona rimedo ekkoni landon per persona kontakto. Mi do antaŭe skribis al la UEA-delegito en Taŝkento por informi lin pri mia alveno. Li respondis, ke li akceptos min en la flughaveno -- tio estis pura afableco, ĉar delegitoj ne estas supozataj tiagrade ĝeni sin -- kaj li petis, ke mi sendu foton por povi tuj rekoni min. Kiam nia grupeto atingis la alvenhalon, nur kvar personoj staris tie atende al alvenantoj. Du staris en la maldekstra angulo, du en la dekstra. La kontrasto inter iliaj vizaĝoj kaj sintenoj estis okulfrapa. La du unuaj aperis deprimitaj, senĝojaj, superŝutitaj de zorgoj, la du aliaj plenaj je viglo kaj entuziasmo.
"Saluton!". La vorto laŭte reeĥis en la halo. Ĝi venis el la dekstra angulo. Ambaŭ viroj, kiuj tie staris, venis al mi preskaŭ kure kaj varme ĉirkaŭbrakis min, kvazaŭ ni estus amataj parencoj, kiuj ne vidis unu la alian dum du jardekoj aŭ eĉ pli. Miaj kolegoj miregis. Ili ne kapablis imagi, kiuj estas tiuj du viroj, ŝajne familianoj de kolego, kiu neniam diris, ke li konas iun ajn en Soveta Centra Azio, eĉ dum ni tien flugis. Estis des pli nekredeble, ĉar apud kvindekjarulo, kiu aspektis -- krom la vestoj -- kiel iu ajn eŭropa ordinarulo, staris uzbeko eble 25-jara, kun nigregaj haroj, oblikvaj okuloj kaj trajtoj klare orientaziaj. Li estis sciencisto kaj la prezidanto de la loka Esperanto-klubo; lia kunulo estis la UEA-delegito, ukraino laŭdevene.
Kiam nia triopo komencis babili en rapida Esperanto, la du malgajuloj proksimiĝis al nia grupo. Ili klarigis, ke ili estas kuracistoj laborantaj por la Uzbekia San-Ministrejo, kaj ke ili estis senditaj flughavenen por bonvenigi nin. Ili alparolis nin en iom mallerta angla lingvo elparolata laŭ ege rusa prononco.
"Ni iru manĝi, mi invitas vin, la tutan grupon!" diris la juna uzbeko -- estis tempo vespermanĝi -- sed kiam mi tradukis por miaj kolegoj, ili hezitis. "Ni malakceptu. Li ne konas nin, kial li invitu nin?" Kiam mi klarigis ilian malvolon, la juna prezidanto petis min diri, ke tio estas uzbeka gastamo, kaj li gvidis nin al najbara restoracio. Ni ĉiuj sekvis lin, ankaŭ la du doktoroj el la ministrejo, kiuj aspektis pli kaj pli malkomforte.
La manĝo estis plej plaĉa. Je mia fino de la tablo ni diskutis pri politiko kaj sociaj aferoj en flua Esperanto. Miaj kolegoj ne komprenis ĉion, sed ili rimarkis sufiĉe da internaciaj vortoj por scii, pri kio ni parolas. Ili diris al mi poste, ke ili ne povis kredi al siaj oreloj. En Sovetunio, diskuti tiajn temojn videble sen eĉ plej eta inhibo… kiel tio eblis?
"Vi vere parolas tiun esperanton!" diris kolego Mauri, survoje hotelen. Mauri kaj mi laboris en la sama unuo dum almenaŭ sep jaroj, kaj mi ofte emfazis la bonegajn kvalitojn de Esperanto, akcentante, kiel bone ĝi taŭgas por internacia komunikado. Ofte mi diris al li, ke la lingvo estas kaj facila kaj riĉa, ke mi havis neniun problemon por atingi bonan nivelon en ĝi, kaj ke mi parolas ĝin ofte, ĉar mi kunlaboras hejmlande kun Kultura Centro Esperantista. Pri mia scipovo li do devus scii. Sed antaŭ ol aŭdi min tiuvespere, li ne prenis serioze miajn dirojn. La diferenco inter mia ripetita atesto kaj lia bildo pri la lingvo -- projekto, fora idealo, ŝatokupo sen praktika valoro -- frapis min kiel io vere interesa. Ŝajnas, ke Esperanto, eĉ se priskribita surbaze de persona sperto, situas en la sfero de nekredindaj aŭ nekredeblaj rakontoj.
La lokaj aŭtoritatoj planis, ke la morgaŭon la MOS-grupo faros oficialan urboviziton kune kun la du malĝojaj doktoroj.
"Ne iru kun ili, ni vizitos la urbon private", la juna sciencisto diris al mi post la vespermanĝo, kaj li efektive alvenis al nia hotelo la sekvantan matenon. Miaj kolegoj eniĝis en Inturist-minibuson, dum mi enaŭtiĝis en la veturilon, kiun la uzbeka esperantisto prunteprenis de sia oficejo. Dum kelkaj minutoj ni sekvis la turisman minibuson, sed baldaŭ ni elektis alian vojon. La juna uzbeko montris al mi aferojn -- ekzemple aĉ-aspektajn kvartalojn kun fuŝkonstruitaj domaĉoj -- kiujn la "oficiala" grupo neniam vidis. Foje ni pasis sur ponto, kaj mi demandis mian novan amikon, kiel nomiĝas la rivero, super kiu ni veturas. "Ne estas rivero," li respondis. "Estas kanalo. Ĝin konstruis Ciro [Koreŝo] antaŭlonge, kiam ni ĝuis la feliĉon aparteni al Persio."
Bedaŭrinde, mi ne disponis multan tempon. Post kelkaj horoj mi devis esti ree en la flughaveno por trafi la Aeroflotan flugon al Alma-Ata. Tie mi alfrontis neatenditan problemon: kiel trovi en mia jam ĝisrande plenŝtopita sako lokon por la ampleksa akvomelono, kiun la juna uzbeko nepre volis, ke mi kunprenu, deklarinte, ke tiu estas la regiono kun la plej bonaj frutktoj el la tuta USSR. Mi esperas, ke li neniam legos ĉi tiun tekston, ĉar mi honte konfesas, ke, trovante neniun solvon al la problemo, mi lasis la akvomelonon sur benko en la flughaveno.
En la aviadilo mi konstante cerbumis pri lia fido. Ĉi tio estis Sovetunio, en tempo, kiam la komunisma reĝimo ĉasadis "malĝustajn opiniantojn" kun febra senkompato. Li ne povis scii, ĉu mi estas aŭ ne komunisto kapabla denunci lin. Ĉu li simple estis senzorgema facilanimulo, kies moto estus "mi fajfas pri ili"? Neverŝajne. Tiaj homoj ĝenerale estas supraĵaj, kio li tute certe ne estis. Dum ni diskutis, ni diskutis profunde, sentabue, kaj ni serioze pritraktis seriozajn temojn. Estas vere, ke je la unua sekundo, kiam ni renkontiĝis en la flughaveno, ni sentis spiritan komunecon. Multon oni povas transdoni kaj ricevi en nur unu rigardo. Tamen, ĉu eblas riski sian vivon, au almenaŭ sian liberecon, surbaze de simpla intuicio? Eble pro tiu lia fido al mi ĉi tiu travivaĵo elstaras inter la multaj memoraĵoj.
http://esperantofre.com/book/booke.htm#piron
Projekto de Enrique Ellemberg : http://esperantofre.com/book/libro42.htm
Li kolektas rakontojn de Esperanto-parolantoj