Claude Piron

Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?


Prelego (forme reverkita) prezentita dum la Printempa Semajno Internacia en Bonn la 3-an de aprilo 2007,
kaj dum la SES-Tago en Ĝenevo la 28-an de la sama monato de la sama jaro.


Kial mi interesiĝis pri afazio


Mi unue klarigu, kial mi interesiĝis pri afazio rilate al la monda lingvoproblemo kaj al Esperanto. Afazio estas malsano, kaj anstataŭ tiu fakvorto oni povus diri senlingveco. La malsano konsistas el tio, ke homo, kiu antaŭe parolis, jen ĉesas povi glate, normale esprimi sin. En iuj kazoj la perdo de parolo estas tuta, en aliaj ĝi estas nur parta. Mi parolos pri la kaŭzoj kaj simptomoj pli poste. Nun mi volas nur diri al vi, kial la afero ekŝajnis al mi interesa por esperantistoj.


Kiel vi scias, mi estas psikologo kaj psikoterapiisto. Unu el la aferoj, kiujn mi profesie faras, estas akcepti homojn, ĉefe junajn, kiuj laboras aŭ komencas labori en tiu aŭ alia fako de psikologio, kaj helpi ilin plenumi siajn profesiajn devojn. Oni ĝenerale nomas tiun agadon kontrolo superrigardado ; fakte temas pri helpado de iu sperta al iu nesperta per rerigardo al tio, kiamaniere la ankoraŭ ne tre sperta profesiulo traktis tiun aŭ alian kazon. Konkrete, la afero prezentiĝas jene. La persono vizitas min unu- aŭ dufoje ĉiusemajne kaj priskribas, kiel li aŭ ŝi pritraktis ĉu unu kazon, ĉu plurajn, depende de nia interkonsento. La celo de tiu aranĝo estas triobla.


Unue, aŭdante, kion la kolegoj - ĝenerale junaj kolegoj - rakontas pri la persono, kiun ili pritraktas, mi povas helpi ilin pli bone kompreni la kazon. Fakte, eĉ se mi diros nenion, venos pli bona kompreno, simple ĉar kiam oni raportas, kio okazis, oni atingas pli klaran vidon al la afero. La simpla fakto devi esprimi per vortoj sian travivaĵon helpas pli bone kompreni ĝin. Sed krome, ĉar mi havas multjaran sperton pri tiaj kazoj, mi ofte rimarkas ion, kion la juna psikologo preteratentis, aŭ el kio ŝi aŭ li tiris malĝustan konkludon, aŭ mi rimarkas, ke li aŭ ŝi pretervidis la bezonon informiĝi pri tiu aŭ alia punkto por havi klaran bildon pri la tuta kazo, ktp. Ofte, ankaŭ, mi komprenas aferojn, kiujn la alia ne komprenis pro troa proksimeco al la paciento. Por havi bonan superrigardon al kompleksa kazo, vi bezonas rigardi ĝin je iu distanco.


La dua avantaĝo de la aranĝo estas, ke, se vi troviĝas je la unua linio de la fronto, se tiel diri, vi ne havas la tempon pripensi pri ĉio, vi devas reagi tre rapide, kaj estas bone poste repripensi la tutan aferon kaj diri al iu alia, kio okazis, por pli bone konscii eventualajn erarojn aŭ pensi pri alia, eble pli efika, maniero reagi. Fakte, kvankam multaj personoj ne scias, ke tiu rerakonto de psikologa laboro al pli sperta kolego, entute ekzistas, ĝi fakte estas la ĉefa fonto de kompreno pri tio, kion oni devas aŭ povas fari. Per tiu konsultado al pli sperta kolego oni lernas la profesion. Ĉefe, oni lernas pri si mem. Oni ekmalkovras, kial propra komplekso, propra problemo, propra karaktera trajto ludas rolon en la maniero pritrakti la kazon, kaj fojfoje ĝene enŝoviĝas. Kaj tiu lernado pri si mem estas tre grava aspekto de psikologa, kaj ĉefe psikoterapia, laboro. Ekzemple, se vi ne rimarkis, ke vi parolas kun la paciento almenaŭ tiom por impresi lin, por imponi al li, kiom por helpi lin progresi al pli bona, psike pli sana vivo, multo estos fuŝata en la efiko de viaj paroloj aŭ sintenoj sur la pacienton. Kaj por rimarki, ke oni tiamaniere fuŝe laboras, necesas, ke iu ekstera tion komprenu kaj klarigu al vi, ĉar homo ĝenerale ne ŝatas fronte vidi la proprajn mankojn, kaj la homa psiko havas grandan stokon da tre efikaj taktikoj kaj strategioj por eviti vidi ion, kio malplaĉas al ĝi.


Trie, tiu raportado pri tio, kio okazas inter la paciento kaj la "psikisto", estas tre ofte utila, ĉar la amplekso de la respondeco, la seriozeco de la kazo, la graveco de la koncentriĝo necesa por helpi al severe suferanta homo, aŭ al homo en ŝajne senelireja situacio, kaŭzas angoron, aŭ aliformajn streĉiĝojn, el kiuj oni povas parte liberigi sin diskutante kun komprenema, kompetenta, pli sperta kolego. La juna psikologo sentas sin malpli sola. Estas iu, kiu helpas, subtenas, konsilas, kaj tio gravas por konservi sian psikan ekvilibron, kiam oni konstante alfrontas malfacilajn situaciojn kun granda respondeco.


Inter la kolegoj, kun kiuj mi ludas tiun rolon, venas al mi, ekde eble unu jaro, juna parolterapiisto. Terapiistino, fakte. Ŝia laboro estas kun personoj, kiuj havas problemojn koncerne sin-esprimadon. Povas esti infanoj, kiuj, pro io fuŝa dum naskiĝo, havas cerban difekton, kaj kiuj neniam parolos, sed kiujn oni povas helpi esprimi sin alimaniere ol buŝe; povas esti homoj, ĉe kiuj sangovaskulo en la cerbo rompiĝis, kaj kiuj pli malpli amplekse paraliziĝis kaj samtempe perdis la kapablon esprimi sin, ĉu parte, ĉu tute, povas esti ĉiaspecaj problemoj ligitaj al la kapablo bone paroli.


Fakte ŝi laboras en du institucioj, unu por infanoj, kaj alia por plenkreskuloj, kiuj havas sanproblemojn, kies kaŭzo kuŝas en la cerbo.


Pri la teknikoj, kiuj ekzistas por helpi la homojn paroli, mi estas tute nekompetenta. Ne per tio do mi povas helpi al ŝi. Ŝi bone, ĝisfunde konas sian fakon, dum mi havas pri ĝi nur minimumajn sciojn. Kion ŝi atendas de mi, tio rilatas al du aspektoj de ŝia laboro. Unu estas la rilato kun la paciento, el la vidpunkto senta, emocia. Temas ĉi-punkte pri la sintenoj, kiuj povas helpi aŭ malhelpi, la maniero paroli, la maniero agi, por krei kiel eble plej efikan rilaton kun la paciento. Kaj la dua estas subteno, apogo al ŝi. La homoj, kiujn ŝi gvidas al reakiro de la kapablo paroli, ofte tiom suferas, aŭ tiom malagrable reagas, ke ne estas facile elporti ilin, unu post la alia, dum plena labortago. Tiu laboro postulas nervan rezistemon, serenecon kaj aliajn belajn kvalitojn, kiujn eblas konkrete teni tuttage nur koste de granda laceco. Fine de la semajno ŝi estas elĉerpita. Kaj kundividi la streĉojn rakontante al iu, kiu sufiĉe komprenas, kion ŝi travivis, kaj montras sian komprenon per la propraj reagoj, estas kvazaŭ enspiro de aero ĉe iu, kiu pretas sufokiĝi. Ŝi laŭ mi laboras tre bone, kaj mi tre admiras ŝin.


Ŝia laboro kun mi do estas la faktoro, kiu ekkaŭzis, ke mi komencis rigardi la tutmondan lingvoproblemon el la vidpunkto de afazio.


Aliaj ekzemploj


Sed kiam mi komencis pripensi laŭ tiu vojo, venis al mi aliaj ekzemploj, kiujn mi travivis antaŭ ol mi ekrilatis kun tiu juna virino, kiu praktikas parolterapion. Ekzemple mi memoris pri knabino, kiun mi siatempe konis, kaj kiu komencis paroli nur je la aĝo de dek du jaroj. Dum dek du jaroj, ŝi ne parolis. Estis klare, ke ŝi komprenas, kion oni diras al ŝi, sed neniam vorto eliĝis el ŝia buŝo. Se oni starigis al ŝi demandon, ŝi ne respondis, aŭ nur per kapmovo aŭ alia gesto (poste, eventuale, skribe). La gepatroj kompreneble estis tre angorigitaj de tiu stranga konduto. Ili konsultis ĉiaspecajn fakulojn, sed neniu sukcesis kompreni, kial ŝi ne parolas. Ŝi ja tute ne estis surda. Ŝi ankaŭ ne estis mense handikapita, ŝia inteligenteco estis tute normala. Ĉio fizika estis normala. Tamen ŝi ne parolis.


Sed la plej stranga afero estas, ke subite, kiam ŝi estis dekdujara, ŝi ekparolis. Kaj ŝi ekparolis perfekte. Dum dek du jaroj ŝi diris nenion, kaj jen ŝi komencas esprimi sin parole, kaj ŝi perfekte prononcas, ne faras pli da gramatikaj eraroj ol la aliaj dekdujaruloj, kaj havas vortprovizon egalan al ĉiuj knabinoj ŝiaaĝaj (kio estis normala, ŝi ja legis librojn kaj revuojn). En unu nokto ŝi transiris de senparoleco al perfekta regado de lingvo kaj parolo. Oni neniam komprenis, kio estis la kaŭzo de ŝia ŝajna muteco. Klare, ĝi estis pure psikologia. Oni povas esprimi ĝin dirante, ke ŝi rifuzis paroli. Sed kial? Kaj kial ŝi ŝanĝis sian decidon? Tion nur ŝi scias. Aŭ eble eĉ ŝi ne scias. Multo en homo estas nekonscia. Kaj ĉar la laboro kun la nekonscia parto de la psiko estas la ĉefa parto de mia profesia okupiĝo, nenio mirigas min tiukampe.


La interesa aspekto de tiu kazo estas tiu stranga konstato, ke oni povas lerni paroli sen ekzerci sin. Aŭ ĉu ŝi kaŝe ekzercis sin? Ĉu nokte, en sia lito, ŝi kaŝis sin sub la kovriloj kaj ekzercis sian langon, sian palaton, sian gorĝon, siajn voĉkordojn? Ni ne scias.


Sed ke nia cerbo estas kapabla lerni ion similan sen konkreta ekzercado, tion mi eksciis per alia kazo. Fakte temas pri la najbaro, kiu estis plej proksima al nia domo, dum ni loĝis en Coppet. Ilia ĝardeno tuŝis nian ĝardenon. Pli proksimaj ni ne povus esti. Li estis usonano, ŝi estis francino. Foje, post kiam li jam emeritiĝis, li volis ŝanĝi vitron en la fenestro, kiu havigis lumon al ŝtuparo kondukanta kelen. Li bezonis ŝtupetaron por atingi la lokon, kie nova vitro estis bezonata, sed kompreneble meti ŝtupetaron sur ŝtupojn ekvilibre ne estas facile, povas esti neeble; mi ne scias, kiel profesiuloj elturniĝas en tia cirkonstanco. Kiel ajn estu, li ne sukcesis meti la ŝtupetaron kun ĝusta ekvilibro, kaj kiam li tenis la vitron ambaŭmane, li renversiĝis malantaŭen, kaj dum li falis lia nuko fortege batis la muron, kaj severe vundiĝis. Fakte grave vundiĝis la cerbo. Dum kelka tempo eĉ ne estis klare, ĉu li sukcesos plu vivi. Li vivis, sed la lezo, la damaĝo en la cerbo estis tiel severa, ke li neniam plu povis konduti kiel plenkreskulo. Liaj kapabloj estis reduktitaj al tiu de kvinjara aŭ sesjara knabo. Sed la stranga afero estas, ke kiam li rekomencis paroli, li absolute ne plu havis la tre fortan usonan akĉenton, kiun li havis antaŭe, kiam li parolis france. Li ĉiam bone parolis la francan, vorte kaj gramatike, sed kun tre forta usona maniero prononci. Post la akcidento, li elparolis kiel denaska franclingvano. Tio pruvas, ke lia cerbo stokis ĉiujn informojn necesajn por prononci kiel franclingvano, iel asimilis, kiel ĝuste pozicii la langon, kiel tuŝi per ĝi la palaton aŭ la dentojn, kiel regi la fluon de aero, ktp. Ĉion ĉi lia cerbo registris kaj tenis en si. Sed kial antaŭe li parolis sen uzi tiujn informojn? Kaj kiel eblas uzi ilin ĝuste sen ekzerci sin? Pri la dekdujara knabino, kiun mi priparolis antaŭe, oni povas supozi, ke ŝi kaŝe ekzercis sin. Sed pri ĉi tiu viro tute ne. La homa funkciado, kaj ĉefe la funkciado de la cerbo, estas plena je misteroj.


Propra plej angoriga okazaĵo


Sed ne nur tiuj kazoj igis min revizii mian opinion pri la lingvoproblemo rigardante ĝin el la vidpunkto de afazio. Kiel vi tuj facile komprenos, grave rolis ankaŭ mia propra kazo. Mi troviĝis plurfoje en tre timigaj situacioj, en mia vivo, proksime al morto, sed la plej angorigaj minutoj, kiujn mi travivis, estas tiuj, pri kiuj mi nun raportos.


La afero okazis foje, kiam mi estis treege laca. Elĉerpita, fakte. Mi dum kelkaj semajnoj havis tro da taskoj en diversaj asocioj, en kiuj mi havis respondecojn, tro da problemoj kaj kunvenoj en mia instrua laboro en la universitato, kaj tro da tro severe pezaj kazoj en mia terapia laboro. Mi do estis elĉerpita. Kaj jen mi devis iri al Laŭzano por atesti en jura proceduro, en kiu unu el miaj ekspacientoj estis envolvita. Ĝenerale por iri al Laŭzano, kiu troviĝis je kvardeko da kilometroj de mia tiama hejmo, mi veturis aŭtomobile. Sed tiun posttagmezon mi sentis min tiel laca, tiel nerve senforta, ke mi diris al mia edzino: "Ne plaĉas al mi la ideo ŝofori ĉi-foje, mi ne fidas min, mi estas tiel dormema, ke mi riskus kaŭzi akcidenton, mi preferas iri trajne". Trajne do mi tien veturis. Kiam mi alvenis en la konstruaĵon, kie troviĝis la tribunalo, pedelo petis min atendi. "Sidu ĉi tie," li diris, "oni vokos vin". Nu, mi sidis en la atendejo. Mi sidis, sidis, sidis, kaj nenio okazis. Se mi estus en mia normala stato, mi certe serĉus iun por demandi, kio okazas, sed mi estis tiel senforta, ke mi ne sentis emon ekstari de sur mia seĝo. Fine, ĉirkaŭ la 18-a horo, alvenis tiu sama pedelo, kiu diris al mi. "Kion vi faras ĉi tie?" Mi diris: "Nu, vi petis min atendi ĝis vi vokos min. Mi venas por la afero tiu kaj tiu, kiel atestanto." - "Ho, pardonu," li tiam diris, "Tiu kazo estas prokrastita. La juĝisto pritraktos ĝin nur post du semajnoj. Erare oni preteratentis vin." Mi estis furioza, ke oni devigis min perdi tutan posttagmezon, sed mi estis tiel laca, ke mia kolero ne sukcesis esprimi sin. Mi sentis la konflikton en mi, la streĉiĝon inter la parto de mi, kiu furiozas kaj volus montri sian koleron, kaj la tro laca nerva sistemo, kiu ne povis provizi la necesajn gestojn kaj vortojn por tio. Mi do reiris al la stacidomo kaj revenis hejmen.


Mia edzino atendis min por la vespermanĝo. Ni komencis manĝi, kaj ni interparolis, kiel kutime en tia situacio. Sed je unu momento - ege timiga momento - mi volis diri ion precizan, sed konstatis, ke mi ne povas. Mia buŝo rifuzis. Anstataŭ prononci la vortojn, kiujn mi volis, ke ĝi eligu, mi aŭdis, ke ĝi diras "boŭa boŭa boŭa" aŭ ion similan. Kompreneble tuj venis terura angoro. Mi vidis, ke mia edzino, kiu sidis vid-al-vide de mi, rigardas min kun horora esprimo sur la vizaĝo. Ŝi certe pensis la samon, kiel mi. "Damaĝo en la cerbo, apopleksio aŭ io simila".


Mi tiam travivis ion tre strangan. Mi disduiĝis. Mi dividiĝis en du partojn. Parto de mi estis kiel terurata infaneto, kiu pensas: "Mi ne plu funkcias normale, io fuŝiĝis en mi, eble mi neniam plu kapablos esprimi min, kia estos de nun mia vivo?" Kaj alia parto de mi reagis kiel profesiulo. Mi kompreneble lernis pri afazio kaj tiaj aferoj, kiam mi lernis pri la cerbo dum miaj studoj. Parto de mi do malvarme, racie analizis la situacion. Apud la angora, timpremata bubo, kaj sentante ĉiujn emociojn de tiu, sidis rezonanta profesiulo. En kelkaj sekundoj tiu parto de mi faris tutan serion da observoj, rezonoj, testoj kaj konkludoj, kiel oni normale faras por diagnozi. Mi pensis: "Mi scias, kion mi volas diri. La frazo, kiun mi volas prononci, estas tute klara en mia cerbo, oni povus diri : nete tajpita sur la ekrano de mia cerba komputilo. Mi scias, kion mi volas diri, kaj mi konas la vortojn kaj la gramatikon. La lingvo ne mankas al mi. La centro de lingva regado en mia cerbo do ne estas tuŝita. Ankaŭ mia kapablo klare pensi kaj rezoni ne estas tuŝita. Mi konstatas, ke mia memoro pri ĉio, kion mi studis pri tiaj kazoj, estas senmanka. Mi povas uzi ĝin por kontroli tion kaj tion, kaj atingi fidinajn konkludojn al miaj hipotezoj. Nur la mova aspekto de parolado estas fuŝita. Mi donas ordonojn al mia buŝo, al mia gorĝo, al mia lango, al miaj pulmoj, sed ili ne obeas. Estas kiel en aŭtomobilo, en kiu la stirilo normale turniĝas, la radoj ne estas difektitaj, sed la transdona ligilo inter la stirilo kaj la radoj - la transmisio, fakvorte - ne funkcias, do, kiel ajn oni turnas la stirilon, la radoj ne obeas."


Dum eble kvin minutoj mi tiel rezonis kaj observis, kio okazas en mi, ege angorplena unuflanke, kaj klare pensanta aliflanke. Kaj post tiuj kvin minutoj mi subite repovis paroli. Granda senpeziĝo aperis sur la vizaĝo de mia edzino. Kaj certe ankaŭ sur mia. Kaj mi povis tute normale rakonti, kion mi ĵus travivis. Kio okazis, plej probable estas, ke vaskulo en la parto de la cerbo, kiu regas la movojn de la parol-organoj, ne rompiĝis, sed dummomente pinĉiĝis, haltigante la fluon de sango en tiu regiono, tiel ke la koncerna cerboparto ĉesis kelkminute funkcii.


Ekde tiu tago, mia rilato al handikapuloj komplete ŝanĝiĝis. Mi nun proprasperte scias, ke oni povas aspekti kiel profunda idioto - kia mi aperis dum tiuj kelkaj minutoj - kaj tamen havi menson, kiu intelekte funkcias perfekte.


La simptomoj de afazio


Nun ni revenu al la termino "afazio". Fakuloj pri tiu kampo distingas parolon disde lingvo. Se iu malfacile artikulacias aŭ prononcas, oni diras: "La perturbo situas je la nivelo de parolo". Se iu malfacile trovas la deziratan vorton, malfacile kombinas vortojn por formi frazojn, aŭ eĉ malfacile komprenas la signifon de io dirita aŭ skribita, oni diras : "La perturbo situas je la nivelo de lingvo".


La ĉefaj simptomoj de afazio estas la jenaj:


1. La bezonata vorto mankas, ne venas en la menson. Estas simile al la situacio, kiam vi serĉas la nomon de persono, sed vi ne trovas ĝin, tamen vi sentas, kvazaŭ ĝi kuŝus tute proksime. En la franca oni diras: "Tiu nomo estas sur la pinto de mia lango". La preciza nomo ne formiĝas en via menso, sed vi havas malprecizan, nebulan ideon pri ĝi. Vi diras: "Kiel diable tiu nomiĝas?" Kaj vi pensas: "Mi preskaŭ trovis ĝin". Kelkfoje eĉ "Estas nomo, kiu komenciĝas per tiu aŭ tiu litero". Sed fakte vi ne trovas. En simila situacio, ofte, afaziuloj simple rezignas. Ili ne finas frazon, kiun ili ĵus komencis. Temas, ne pri perturbo de la memoro, sed pri malfacileco trovi ion, kio estas ie en la memoro, sed oni ne scias, kie. La serĉata vorto povos reaperi poste, senprobleme, en alia situacio.


2. Malpliiĝas esprimado. Afaziuloj ne multe esprimas sin. La kvanto de vortoj produktataj estas reduktita. Ili ofte respondas al demando simple per "jes" aŭ "ne". Ili serĉas siajn vortojn kaj ofte ne sukcesas formi frazon. Same al ili povas esti malfacile skribi. Kelkaj kapablas nur skribi sian nomon aŭ formi kelkajn literojn.


3. Prononco estas nenormala. Ĝi povas esti malpreciza, aŭ tro akcentata. Ĝenerale la koncernato parolas malrapide. Ofte ne estas facile kompreni, ĉar la sonoj estas misformataj aŭ la artikulacio nesufiĉe klara. Kelkaj, kiel okazis al mi, tute ne povas formi vortojn aŭ frazojn: la buŝo ne kapablas obei la ordonojn de la menso, ĝi produktas sonojn, sed, strangajn - miakaze ili estis tre obtuzaj - tute aliajn ol tiuj, kiujn la persono volas eligi.


4. Fojfoje afaziuloj eraras pri vorto. Ekzemple ili diras: "Mi serĉas miajn okulcitrojn" anstataŭ "Mi serĉas miajn okulvitrojn" aŭ ili translokas la fonemojn de vorto, dirante ekzemple "Tiu infano estis malbone turnita" anst. "nutrita".


5. Afaziuloj malfacile komprenas, kion oni diras al ili, eĉ se ili bone aŭdas. La samo povas rilati al legado. Afaziuloj povas ne kompreni tekston skribitan.


Ĉu ĉiuj ĉi trajtoj ne elvokas al vi ion bone konatan? Ili estas ekzakte la samaj karakterizoj, kiujn oni povas observi, se iu troviĝas en medio kun fremda lingvo. Oni tiam serĉas la vorton, kiu esprimas la koncepton tute klaran, kiun oni havas en la menso. Oni faras gramatikajn erarojn. Oni malpli esprimas sin. Oni emas respondi per jes aŭ ne, kaj por simpligi situacion, sentatan kiel ege komplikan, postulantan tro grandan mensan fortostreĉon, oni rezignas diri ĉion, kion oni emus diri. Oni prononcas nenormale. Oni uzas vorton anstataŭ alia. Oni malbone komprenas.


Laŭ mi estas tute prave diri, ke, kiam homoj estas en medio, kie oni parolas alian lingvon, ol la gepatran, ili kondutas kiel afaziuloj, ĉu estante tute mutaj kaj senkomprenaj, ĉu kun treege reduktita kaj ofte fuŝa maniero komuniki.


Kelkaj eble rebatos al mi, ke oni uzas la vorton "afazio" nur pri kazoj, kiam la persono antaŭe kapablis lingve komuniki, kaj perdis tiun kapablon, dum, se temas pri fremdlingva medio, neniam ekzistis la kapablo paroli. Sed tiu kapablo ja ekzistis antaŭe! Kiam la koncernatoj estis en sia lando, en sia familio, kun siaj amikoj, ili tute bone esprimis sin. Estas do pravigite paroli pri perdo de la kapablo komuniki ligita al trapaso de lingva limo. Antaŭe, siaregione, ili kapablis lingve aŭ parole komuniki. Kaj jen, en la nova medio, ili ne plu kapablas, ili perdis tiun kapablon. Estas ekzakte la samo kiel pri afaziuloj.


La kaŭzoj


Kio diferencigas la situacion de tiu, kiu troviĝas en fremdlingva medio disde la aliaj kazoj de afazio, tio estas la kaŭzo. Sed afazio estas kampo tre vasta kaj kompleksa. Ĝi inkluzivas diversajn kaŭzojn.


Estas ekzemple la afazio, kiun kaŭzas fuŝo fizika, afazio "somatogena", oni fakvorte diras. Tio estas: la kaŭzo, pro kiu la koncernato perdis la kapablon paroli, kuŝas en la materia organizo, fuŝita pro malsano aŭ akcidento, de la cerbo. Okazis lezo, okazis damaĝo, ekzemple sangovaskulo rompiĝis, aŭ ŝtopiĝis, aŭ aperis tumoro, kiu premas la nervajn ĉelojn, la neŭronojn, kaj malhelpas ilin normale funkcii, aŭ okazis alia konkreta, korpa, fizika evento, kiu malebligas la normalan funkciadon de la parto de la cerbo kiu regas la kapablon paroli aŭ kompreni. Tiu estas la formo de afazio, pri kiu oni plej ofte parolas.


Sed ekzistas ankaŭ psikdevena afazio. La knabino, pri kiu mi parolis antaŭe, kiu dum dek du jaroj ne eligis unu frazon, eĉ ne unu vorton, kvankam ŝia cerbo, ĉiuj parol-organoj kaj ŝia tuta nerva sistemo perfekte funkciis, kaj kvankam ŝi estis normale inteligenta, fariĝis dum tiu periodo afaziulino nur pro propra decido, aŭ almenaŭ pro ia psikologia reago al ni-ne-scias-kio. Estas multaj similaj kazoj. Ekzemple infano, kiu tute normale parolis, povas ĉesi esprimi sin post kiam ĝi estis sekse perfortita. La atenco estas io tiel nekomprenebla, vunda, damaĝa kaj kulpiga - tio estas la punkto, kiu ĉiam plej mirigis min, nome ke homo sekse atencita, do viktimo, anstataŭ senti sin viktimo, aŭ eĉ sentante sin viktimo, tamen sentas sin kulpa pri la afero, kvankam ŝi aŭ li absolute ne deziris ĝin kaj ne ĝuis ĝin - do la atenco povas esti tiel nekomprenebla kaj kulpiga, ke la viktimo ĉesas paroli. La ŝoko estis tro forta. Ne eblas diri. Ne eblas esprimi. Do oni rezignas pri esprimado. Io simila povas aperi post bombado aŭ similaj militaj okazoj. Multaj infanoj en Irako ĉesis paroli, ĉar ili travivis nedireblajn okazaĵojn. En tiaj kazoj oni parolas pri psikdevena afazio. Ĝenerale ĝi ne estas definitiva, sed kelkfoje jes.


La tria tipo: afazio soci-devena


Mia hipotezo estas, ke ekzistas tria tipo de afazio, kiun neniu, miascie, iam ajn pritraktis kiel apartenantan al la kampo de afazio. Mi nomas ĝin "soci-devena afazio". Ĉar la kaŭzo kuŝas en la aranĝo de la socio.


Mia rezono estas jena. La homa cerbo estas programita por ke homoj povu lingve esprimi sin kaj tiel komuniki, kompreni unu la alian. Ke oni interkompreniĝu, tio estas rigardata normala. Kiam infano, kiel la dekdujarulino, pri kiu mi antaŭe parolis, kreskas, kreskas, kreskas kaj post kelkaj jaroj tamen ankoraŭ ne komencis paroli, en la aĝo, en kiu la plimulto kapablas esprimi sin, ĉiuj diras: "Estas io nenormala".


Nun ni rigardu kio okazas, kiam, ekzemple, japano provas komuniki kun ĉeĥo. En nia tempo, ili ĝenerale provas interparoli angle. Sed fakte ili komunikas kiel afaziuloj.


Bonan priskribon pri tia speco de fuŝa komunikado siatempe prezentis usona ĵurnalisto Barry Newman en artikolo titolita "World Speaks English, Often None Too Well; Results Are Tragicomic", ('La mondo parolas angle, ofte ne tro bone; rezultoj estas tragikaj/komikaj') en The Wall Street Journal, vol. LXXVI, n° 110, 22-a de marto 1995. Li prezentas konversacion inter la direktoro de Daihatsu-Auto en la Praga filio de la firmao kaj ties ĉeĥaj kunlaborantoj. Konstante montriĝas, ke ili nur malfacile komprenas sin reciproke. Sed ĉiu el ni certe ĉeestis tiajn interŝanĝojn inter malsamlingvanoj, kiuj provas komuniki angle, kaj tion tre malfacile aŭ tute ne sukcesas fari. Mi rakontis en Le défi des langues pri konversacio, kiun mi aŭdis en liberaera kafejo, inter juna nederlandano kaj samaĝa francino, kiuj ambaŭ biciklis en la regiono. Ili provis komuniki angle, sed ilia angla tute similis la lingvaĵon de ne tro severe trafita afaziulo. En tiaj situacioj, oni rimarkas jenon.


- Konstante, la bezonata vorto mankas, ĝi ne venas en la menson, kaj la parolantoj devas fari gestojn aŭ komplikajn ĉirkaŭesprimojn por provi klarigi, kion ili celas.


- Ili ofte havas survizaĝe esprimon, kiu signifas, ke ili ŝatus ion diri, sed tuj montriĝas, ke ili rezignas. Kiel eble plej ofte ili respondas per jes aŭ ne. Oni vidas sur la vizaĝo esprimon de frustriĝo tre ofte, kiam ili komencas paroli, kaj tuj konstatas, ke la vortoj mankas al ili. Kelkfoje, ili trovas la vortojn, sed ne kapablas formi el tiuj frazon kompreneblan.


- Ili prononcas neklare, ne kapablas eligi la ĝustajn sonojn. Ili parolas malrapide. Ofte la alparolato ne komprenas, ĉar la artikulacio ne estas ĝusta por diversaj sonoj, kiel la angla /th/ aŭ grupo da konsonantoj fine de vorto, kiel en first, asks, acts, posts ktp. En tiaj kazoj japano, ekzemple, ofte aldonas vokalojn. Unublove prononci tri sinsekvajn konsonantojn fine de vorto estas tre malfacile por la plimulto el la popoloj.


- Ili kelkfoje fuŝe uzas konsonanton aŭ vokalon. Ekzemple japano, ĉino aŭ vjetnamo diras stin anst. still, berry anst. very, kaj li prononcas accent anst. accept, kaj caught anst. coat.


- Relative ofte ili miskomprenas, kion oni ĵus diris.


Kiel ni vidis antaŭe, tiuj estas la tipaj simptomoj de afazio. Oni do rajtas paroli pri afazio tiukaze. Sed klare, la kaŭzo de la afazio estas nek io fizika en la cerbo, nek io psikologia, kvankam verŝajne parte temas pri psikologia afero. Tiuj homoj montriĝas ne certaj pri si, pri la regado de la lingvo, kaj tiu manko de memcerteco estas psikologia faktoro, kiu komplikas la problemon. Tamen la ĉefa kaŭzo de la afazio ne kuŝas en korpa, t.e. cerba, aŭ en psika problemo. Ĝi kuŝas en la maniero, laŭ kiu nia socio, je tutmonda skalo, pritraktas la lingvoproblemojn.


Ekzistas malsamlingvanoj, kiuj ne kondutas afaziule


Kaj tion pruvas komparo kun aliaj personoj, tute similaj socie, etne, sane, intelekte, kiuj ne prezentas la afazian simptomaron. Observu, kiel komunikas samaĝaj kaj socie samnivelaj malsamlandanoj, kiuj renkontiĝas dum Esperanto-kongreso, se ili estas tio, kion Prof. Pierre Janton nomis "maturaj esperantistoj", do homoj kun sperto en la Esperanto-mondo, kiuj plurfoje vizitis Esperanto-aranĝojn.


Kompreneble, kelkfoje ili ne trovas la ĝustan vorton, sed multe malpli ofte ol tiuj, kiuj samlonge studis alian komuniklingvon. Ili multe malpli devas fari gestojn aŭ plurvortajn klarigojn por esprimi, kion ili volas diri. Ili parolas multe pli ol tiuj, kiuj uzas la anglan, kaj vortigas pli kompletajn respondojn. Malpli ofte oni vidas sur iliaj vizaĝoj esprimon de rezignacio aŭ de frustriĝo pro neeblo esprimi sin. Estas ĉe japanoj kaj ĉinoj iom da problemo por prononci /r/ kaj /l/, sed tio malofte kreas konfuzojn, kaj ĝenerale ili sufiĉe klare prononcas. Ili neniam devas stumbli ĉe vortoj finiĝantaj per senpera sinsekvo de konsonantoj, ĉar en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, /n/ aŭ /s/, kiuj estas sonoj troveblaj fine de vortoj en preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo, inkluzive la japanan. Estas vere, ke japano de tempo al tempo fuŝas konsonanton, ekzemple li povas prononci /bendo/ anst. /vento/, sed kompare kun samlandano, kiu penas esprimi sin angle, tiuj kazoj estas ege malpli oftaj. Krome, ili neniam eraras pri vokaloj. Ili praktike ĉiam komprenas, kion la aliaj diras al ili.


Alivorte, kvankam estas kelkaj spuroj de afazio en la Esperanto-situacio, tute ne temas pri tiel forta afazio, kiel en la situacio, kiam la du homoj provas komuniki angle. Tiu komparo ebligas al ni tute science aserti, ke la afazio de tiuj, kiuj provas esprimi sin en la angla, ne estas io neevitebla, io, se tiel diri, enskribita en la genoj de homoj aŭ en la maniero, laŭ kiu ilia menso disvolviĝis, ĝi estas ligita nur al la elekto de la komuniklingvo.


Kaj pro kio, la fuŝangle parolantoj elektis netaŭgan komuniklingvon? Ofte, ili ne vere elektis. La socio organizis la lingvokomunikadon, mondskale, en tia maniero, ke la alia sistemo estas nekonata kaj neproponita. Homoj do faras, kion oni trudas al ili en la lernejo. Efektive, en Japanio, kiel en Koreio kaj en Ĉinio, multaj homoj komencas lerni la anglan jam en la elementa lernejo, ĝenerale en la kvara aŭ kvina jaro, kaj plu lernas ĝin dum la tuta duagrada studado, kaj post kiam ili havis dek jarojn da studado de angla lingvo kun tri aŭ kvar horoj ĉiusemajne, do post pli malpli 1500 horoj da penado, ili kapablas uzi ĝin nur afaziule, kiel homoj, kiuj perdis la kapablon paroli (aŭ legi kaj skribi).


La fakto, ke homoj, kiuj investis minimume 50 kaj ĝenerale malpli ol 200 horojn en la bazan studadon de Esperanto, kaj poste havis okazojn praktiki, poste komunikas kiel cerbe kaj psike sanaj homoj, kaj ne kiel afaziuloj, pruvas, ke la afazio ŝuldiĝas al la elektita lingvo, kaj ne al iu alia kaŭzo.


Ni povas do diri, ke la tutmonda socio organizis sin tiamaniere, ke homoj ne kapablu normale komuniki de popolo al popolo, de kulturo al kulturo. Kaj tio starigas tre gravan demandon. Kial ĝi tion faras?


La respondo estas kompleksa. Ĝi inkluzivas politikajn, sociajn kaj psikologiajn faktorojn.


Politikaj faktoroj en la patologia organizo de la socio en la kampo lingva


Inter la politikaj faktoroj oni povas citi la agadon de la franca registaro, kiam la demando pri Esperanto estis submetita al la Ligo de Nacioj en la jaroj 1920-aj. La malsano "socidevena afazio" tiam estis forte atakita per la propono, ke oni enkonduku la instruadon de Esperanto en ĉiujn lernejojn de la mondo. Sed la franca registaro tre energie agis, por ke tiu propono neniam estu aplikata. Sukcese. La tuta mondo forgesis pri tiu propono.


Same la usona kaj brita registaroj tute klare agas por kredigi, ke ne estas alia solvo al la lingvoproblemo - alivorte, ke ne estas io plia farinda por resanigi la mondon el socidevena afazio - ol instrui kaj uzi la anglan kiel eble plej vaste. Detalojn pri tiu politiko, ofte kaŝa kaj subtila, vi povas legi en libroj kiel tiuj de Robert Phillipson Linguistic Imperialism ('Lingva Imperiismo') aŭ English Only Europe ('Eŭropo kun nur la angla'), aŭ, en la franca, en la libro de Yves Eudes La conquête des esprits ('La konkero de la mensoj'). Tiom pri la politika aspekto.


Sociaj faktoroj


Inter la sociaj faktoroj, oni povas citi la fakton, ke kiam grupo da homoj havas privilegion, ĝi agas por konservi sian privilegian situacion. Nu, nuntempe, oni povus diri, ke sur la kampo de komunikado, la homaro estas dividita en du grupojn: estas tiuj, kiuj regas la anglan, kaj tiuj, kiuj ne regas ĝin. Fakte la situacio estas pli kompleksa ol tio, ĉar la grupo de regantoj de la angla fakte dividiĝas en tutan serion da subgrupoj laŭ la amplekso de la kapablo uzi ĝin. Estas tiuj, kiuj preskaŭ perfekte scipovas la lingvon. Tiuj estas homoj, kiuj studis dum kvin aŭ kvar jaroj en anglalingva universitato, aŭ longe loĝis en anglalingva lando, aŭ tiuj, kiuj ĉiutage uzas ĝin en sia profesia okupo. Estas tiuj, kiuj sufiĉe bone regas la anglan por povi partopreni en la internacia vivo, tamen ne tute kontentige, ne tute egalece kun denaskaj anglalingvanoj. Estas tiuj, kiuj scias la anglan por kompreni, kio okazas en sia fako, sed ne kapablas aktive flue uzi ĝin en aliaj kampoj, ktp ktp. Sed fakto estas, ke la granda plimulto el niaj samplanedanoj tute ne regas la anglan kaj estas tenata ekster la rondoj de politika kaj ekonomia potenco.


Kaj kompreneble la privilegiuloj aplikas ĉiujn eblajn rimedojn por konservi sian privilegion. Ili do estas tiuj, kiuj faras ĉion por ke oni ne parolu klare pri la lingvoproblemo, t.e. pri tiu formo de afazio, kies radikoj troviĝas en la socia organizo de la mondo. Sekve ili estas instinkte malamikoj de Esperanto. Ĉe denaskaj anglalingvanoj, tiu sinteno estas memkomprenebla. Ili ĝuas grandan avantaĝon, kiun ili deziras ne perdi. Ĉe aliaj, la ideo, eble nekonscia, sed reala kaj influanta la konduton, estas, ke ili investis multe da peno en la akiro de la angla lingvo, kaj ke tiu tuta penado montriĝus perdita, vana, se la angla fariĝus neutila, pro ĝenerala alpreno de Esperanto. Tiuj homoj do agas, ofte nekonscie, por disvastigi la ideon, ke nenio krom la angla ekzistas por komuniki de popolo al popolo. Ili fakte sukcesis konvinki preskaŭ la tutan socion, ke tiel estas. Ideoj transdoniĝas kiel viruso aŭ mikrobo en epidemio. La plimulto el la homoj pretas akcepti senkritike ideojn, kiuj estas ripetataj ree kaj ree. Kiam la homoj, kiuj laboras en amaskomunikiloj, akceptis ideon, ĝi rapide transdoniĝas al la tuta socio, eĉ se estas ideo, kiu fakte komplikas la vivon al multaj milionoj da homoj. Tia estas la nuna situacio pri la ideo, ke ekster la angla ne estas savo, kaj ke ne indas esplori pri tiaj "utopiaj" proponoj kiel Esperanto. Se vi havis okazon diskuti pri tiaj temoj kun ĵurnalistoj, kaj ankaŭ kun aferistoj kaj scienculoj, vi scias, ke ili plejparte havas eĉ ne ereton da dubo pri tio, ke la angla definitive venkis, kaj ke, finfine, tio ne estas malbono. Ke la granda plimulto de la homoj pro tiu sistemo suferas pro afazio, kiam ili eliras el la propra medio aŭ renkontas homojn el alia kulturo, kaj ke tio ne estas io fatala, tion ili eĉ ne kapablas imagi.


Psikologiaj faktoroj


Sed kompreneble ideoj transdoniĝas nur se estas grundo favora al ilia akcepto. Kaj tiel ni atingas la trian specon de faktoroj, kiuj malhelpas objektive kaj sane pensi pri socidevena afazio, t.e. la psikologiaj faktoroj.


Mi rakontis al vi pri tiu knabino, kiu dum dek du jaroj rifuzis paroli, oni ne scias, kial. En aliaj kazoj oni scias. Kelkfoje infano, kiu dum longa tempo ne eldiris unu vorton, kvankam ĝi normale parolis antaŭe, finfine rekomencas paroli, kaj tiam klarigas, ekzemple, ke ĝi decidis silenti, ĉar oni tro mokas ĝin kaj tio estas neelportebla. Pli bone nenion diri ol veki ridojn kaj senti sin humiligata. Tio povas okazi, ekzemple, ĉe infano, kiu balbutas.


Mia hipotezo pri socidevena afazio estas, ke io simila agas en la tutmonda socio. Verŝajne vi ne kredos min. Nefakulo ofte ne kapablas imagi, kiel forta povas esti nekonscia decido. Nefakulo ofte eĉ ne vere komprenas, ke ekzistas gravaj nekonsciaj procezoj en la psiko. Sed egale, ĉu oni kredas aŭ ne, tiuj procezoj ekzistas, kaj ili ekzistas ankaŭ je socia skalo. Mia hipotezo estas, ke la homaro ne kuracas sin el socidevena afazio, ĉar ĝi timas tion fari. Sed tiu timo estas nekonscia.


Por iu kun psikanaliza trejniĝo, kiu vizitas la interretajn forumojn, en kiuj diskutiĝas lingvaj problemoj, tio estas evidenta. Kio estas okulfrapa pri tiuj forumoj, tio estas la fakto, ke kiam iu proponas Esperanton, kio relative ofte okazas, tuj aperas serio da kritikoj kaj rebatoj, ofte tute insultaj. Kaj estas klare kompreneble el la argumentoj de tiuj kontraŭuloj, ke ili scias nenion pri Esperanto, pri tio, kiel ĝi funkcias, pri tio, kiel ĝi aspektas kompare kun la angla aŭ aliaj sistemoj kiel multlingvismo aŭ tradukado kaj interpretado, ktp. Tiuj kontraŭuloj scias nenion, neniam diras: "Mi informiĝos kaj post kiam mi estos informita mi difinos mian starpunkton", ili simple diras: "Estas stulte", "Esperanto neniam sukcesos", "Ĉiuj parolos Esperanton en maniero kiu igos, ke homoj ne sukcesos kompreni sin reciproke", "Esperanto estas utopio", ktp ktp. Neniam faktoj, neniam dokumentoj, neniam kontroleblaj datumoj, neniam komparoj. Nur senbazaj asertoj. Aŭ pli ĝuste asertoj sen racia aŭ objektiva bazo, sed kun bazo forte emocia. Se ne estus tiu emocia bazo, la frazoj estus serenaj, trankvilaj, respektaj por la alia vidpunkto. Sed tiaj ili tute ne estas.


Kiam oni vizitadas tiajn forumojn kaj legas tiujn tiel ofte akre malestimajn respondojn al la propono uzi Esperanton, kaj kiam oni havis psikanalizan trejniĝon, oni tuj povas konkludi: "Tiuj tre forte emociaj kaj atakaj reagoj signas reziston al io terure timiga".


Estas granda diferenco, en tiuj forumoj, inter la forte emociaj mesaĝoj de homoj, kiuj kontraŭas Esperanton, kaj la kelkfoje forte emociaj mesaĝoj de esperantistoj. Ankaŭ de tempo al tempo - klare malpli ofte, sed tamen - aperas reagoj de esperantistoj kun tre forta vibra emocia fono. Sed ne temas pri la sama emocio. La emocio en esperantistaj mesaĝoj estas kolero aŭ indigno, ĝi neniam estas timo. Kolero pri tio, ke oni aĉe parolas pri nia lingvo sen iam ajn bazi sian sintenon sur reala scio, sperto aŭ eĉ objektiva informiĝo. Kolero pri tiu konstante renkontanta kontraŭstaro al io, kio, por ni, tute evidente, estas bona, kaj malutilas al neniu. Indigno pri la maljusteco, kiun favoras la ĝenerala uzo de la angla, aŭ la maljusteco ne rigardi honeste al Esperanto antaŭ ol komenti pri ĝi.


Sed la mesaĝoj kontraŭesperantaj manifestas alian fonton de emocio. Ili atakas, sed ili atakas, ne pro kolero, ne pro indigno, ne pro strebado al justeco, sed, senteble, pro timo. Ĉe multaj bestoj, timo estigas agresemon. Kaj homoj, fundfunde, estas bestoj kaj reagas beste.


Kial homoj timas liberigi sin el socidevena afazio? Verŝajne temas pri tre kompleksa afero, en kiu multaj faktoroj interplektiĝas kaj kunagas. Eble la plej grava timo estas perdi la protekton de la tribo. Mia tribo havas sian lingvon, kiu distingas ĝin de aliaj triboj. Kaj mia tribo protektas min, en ĝi ni estas solidaraj, helpas unu la aliajn, komprenas nin reciproke. Tiu alia tribo estas tute malsama. Ili havas strangajn kutimojn, strangajn manierojn konduti, strangan manieron pensi. Eble ili ĵaluzas nin, ĉar ili sentas ke ni estas superaj. Ni ja estas la plej bonaj, la plej belaj, la plej inteligentaj, la plej saĝaj, ĉu ne? Tio estas evidenta. Se ili ĵaluzas nin, ili estas minaco por ni, ili volos preni niajn trezorojn, aŭ simple elimini nin por ĉesi havi antaŭ la okuloj homojn, kiuj superas ilin, ion por ili neelporteblan.


Funde de la psiko, rilati kiel egaluloj kun homoj el alia tribo, el alia popolo, el alia kulturo estas sentata kiel io tre danĝera. Ĉiu gento ja opinias, ke ĝi pravas koncerne la manieron konduti, la mondkoncepton, la aranĝon de la socio ktp. Rekte, senpere kontakti alian genton, tio estas riski devi pridubi tiujn bazajn ideojn pri ni kaj pri ili. Imagu! Se la sovaĝuloj estus, ne ili, sed ni! Malkovri tion estus tro skue al nia pensmaniero, al nia maniero vivi. Pli bone aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ni ne risku devi fronti al tute alia maniero percepti la vivon, al referenco, al kiu ni povus kompari nin. Kaj rifuzi rekte kompreni, kion diras la aliaj, estas bona metodo. La homaro do aplikas pri lingva komunikado sistemon, kiu garantias, ke la afazio, kiun oni spertas tuj, kiam oni rilatas kun aliaj popoloj, aliaj landoj, aliaj kulturoj, neniam estos kuracita. Oni do povus klasi tiun socidevenan afazion inter la defendmekanismojn de la "mio" (egoo) aŭ, ĉar ĝenerale temas pri tuta popolo, de la "nio".


Komprenu min bone. Mi ne asertas, ke la homaro ĉiam rifuzos sanigi sin, liberigi sin el la socidevena afazio. Male, mi ne dubas, ke la tempo rapide proksimiĝas, kiam ĝi komprenos sian eraron, ĝi komprenos, ke indas riski aliri la aferojn fronte kaj lerni malkovri la aliajn popolojn. Tio certe okazos, kaj multaj signoj indikas, ke la homaro pli kaj pli proksimiĝas al tiu granda paŝo. Sed tia resaniĝo postulas tempon. Kaj la plej bona metodo por konservi en si malsanon, kiu protektas nin, estas nei, ke ĝi ekzistas, ke ĝi estas malsano kaj ke tiun malsanon eblas facile kuraci.