Claude Piron

Kie la mitoj? Kie la realeco?


Meze de marto 1979, en la sidejo de Unesko en Parizo, okazis simpozio de la ne-registaraj organizaĵoj pri la rajto je komunikado. UEA iniciatis kaj kunorganizis la simpozion, en kiu la Asocion reprezentis E. Chicot, B. Despiney, P. Guérout kaj C. Piron. La 13-an de marto Piron enkondukis la simpozian sekcion "Lingvo kaj komunikado" per la ĉi-sekva teksto. Brila en sia malŝabloneco, leĝera, kvazaŭ poemo kun strategie organizitaj strofoj, tiu teksto rikoltis aplaŭdegon eĉ de tiuj skeptikaj simpoziistoj. Jen lekcio pri la arto moderne pledi por Esperanto. Ni lernu. Ni traduku kaj aperigu ĝin en la nacilingva gazetaro.


Oni diris al mi, kiam mi estis eta: "Ne timu demandi pri la vojo. Uzu vian langon, kaj vi iros ĝis la ekstremaĵo de l'mondo". Sed kelkajn kilometrojn for, alia lingvo uziĝis. Sin turni al iu surstrate utilis al nenio.


Oni diris al mi: "Por komuniki kun eksterlando, studu lingvojn en klaso". Sed mi konstatis, ke 90% el la plenkreskuloj ne povas sin plene esprimi per la lingvoj, kiujn ili studis lerneje.


Oni diris al mi: "Per la angla vi povos vin komprenigi ie ajn en la mondo. Sed en hispana vilaĝo mi vidis francan kaj svedan aŭtojn karamboli; la ŝoforoj kapablis komuniki nek inter si nek kun la ĝendarmoj. En tajlanda urbeto mi vidis angorplenan turiston provi klarigi siajn simptomojn al loka kuracisto; kompreniĝo ne okazis. Mi laboris por UN kaj MOS en la kvin mondopartoj, kaj mi konstatis en Gvatemalo, on Bulgario, en Kongo, en Japanio kaj en multaj aliaj landoj, ke ekster grandaj hoteloj kaj aviadkompanioj, la angla estas senutila.


Oni diris al mi: "Dank' al tradukado, la plej malproksimaj kulturoj nun alireblas al ĉiu". Sed kiam mi komparis tradukojn kaj originalojn, mi vidis tiom da missignifoj, da preterlasitaĵoj kaj da stilfuŝado, ke mi nur povis konkludi, ke traduki en niajn lingvojn vere estas perfidi.


Oni diris al mi en okcidentaj landoj, ke la Trian Mondon oni volas helpi, respektante la lokajn kulturojn. Sed mi vidis, ke tra la angla kaj franca pasas plej fortaj kulturaj premoj. Mi vidis, ke senkonsidere al la lingva digno de la aliaj, ni dekomence trudas nian lingvon por komuniki kun ili. Kaj mi vidis la sennombrajn problemojn, kiujn renkontas la trejno de l' lokanoj, ĉar la okcidentaj teknikistoj ne scias la regionajn lingvojn, kaj en ĉi-lastaj lernolibroj ne ekzistas.


Oni diris al mi: "Publika instruado garantios egalecon de la ŝancoj al la infanoj de ĉiuj medioj". Kaj mi vidis, precipe en la Tria Mondo, riĉajn familiojn sendi siajn idojn al Britio kaj Usono, por ke ili lernu la anglan, kaj mi vidis la amasojn enŝlositaj en la propra lingvo, submetataj al tiu aŭ tiu propagando, sen ekstera horizonto, tenataj ankaŭ per la lingvo en suba stato sociekonomia.


Oni diris al mi: "Esperanto flaskis". Kaj mi vidis en svisa montara vilaĝo infanojn de kamparanoj glate interkompreniĝi kun japanaj vizitantoj post ses monatoj da lingvoinstruiĝo.


Oni diris al mi: "Al Esperanto homa valoro mankas". La lingvon mi lernis, mi legis ĝian poezion, ĝiajn kantojn mi aŭskultis. En tiu lingvo mi ricevis konfidencojn de brazilanoj, ĉinoj, irananoj, poloj kaj eĉ juna uzbeko. Kaj jen mi - iama profesia tradukisto - devas konfesi, ke tiuj konversacioj estas la plej spontanaj kaj profundaj, kiujn mi iam ajn havis en fremda lingvo.


Oni diris al mi: "Esperanto estas la fino de ĉio kultura". Sed kiam en Orienta Eŭropo, en Latina Ameriko, en Azio min akceptis esperantistoj, mi konstatis, ke preskaŭ ĉiuj estas pli kulturitaj ol la samlandanoj socie samnivelaj. Kaj kiam mi ĉeestis internaciajn debatojn tiulingve, la intelekta nivelo vere imponis al mi.


Kompreneble mi menciis ĉirkaŭ mi la aferon. Mi diris: "Venu! Vidu! Ekzistas io eksterordinara: lingvo, kiu vere bone solvas la komunikproblemon inter la popoloj. Mi vidis hungaron kaj koreon tiulingve diskuti pri filozofio kaj politiko kun flueco nekredebla, nur du jarojn post eklerno. Kaj mi vidis tion, kaj ankaŭ ĉi tion, kaj plue tion ĉi ..."


Sed oni diris al mi: "Ne estas serioze. Kaj, unue, tiu lingvo estas malnatura".


Mi ne komprenas. Kiam la koro de homo, kiam ties impulsoj, kiam la plej fajnaj nuancoj de ties cerbo esprimiĝas rekte, de buŝo al orelo, per lingvo, kiun naskis disflorado da interetnaj komunikoj, oni diras al mi: "Ĝi estas malnatura".


Sed kion mi vidas, vojaĝante tra la mondo? Mi vidas homojn rezigni la sopiratan dialogon kun la loĝantoj de la lando, kie ili pasas aŭ restadas. Mi vidas gestan komunikadon konduki al groteskaj miskomprenoj. Mi vidas personojn soifajn je kulturo, kiujn lingvobarilo malhelpas legi tiorn da dezirataj verkoj. Mi vidas multegajn homojn, post ses aŭ sep jaroj da lingvolerno, paroli hake, vane serĉi la ĝustan vorton, uzi ridigan prononcon, kaj fuŝi la nuancojn, kiujn ili volis esprimi. Mi vidas lingvajn neegalecon kaj diskriminacion vigle prosperi tutmonde. Mi vidas diplomatojn kaj fakulojn paroli en mikrofonon, kaj aŭdi aŭskultile alian voĉon ol tiun de la reala kunparolanto. Ĉu tion vi nomas "komuniki nature"? Ĉu la arto problemsolvi kun inteligento kaj sentemo ne plu apartenas al la naturo homa?


Multon oni diras al mi, sed mi konstatas alion. Mi do vagas senkonsila en ĉi tiu socio proklamanta ĉies rajton je komunikado. Kaj mi ne scias, ĉu oni trompas min, aŭ ĉu mi estas freneza.