Claude Piron

Amo povas mortigi lingvon


Interparolo pri lingvaj problemoj kun Prof. Claude Piron de Ĝeneva Universitato


       Multaj politikistoj inter kiuj Michel Rocard, iama socialista ĉefministro de Mittterand, kiu estis jam prezidanto de komisiono pri kulturo de europa parlamento, indikas Svislandon kiel ekzemplon por subteni ke en Eŭropa Unio oni povas kunvivi plurlingve. Ni parolis pri tio kun Claude Piron, kiu instruis ĉe la Fakultato pri Psikologio kaj Pedagogio de Universitato de Ĝenevo kaj estas konsiderata unu el la plej gravaj fakuloj pri internacia komunikado, pri kiu li spertighis kiel tradukisto el lingvoj angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe Monda Organizo pri Sano kaj estas aŭtoro de multnombraj verkoj kaj eseoj pri interlingvistiko.


– Laŭ Michel Rocard kaj aliaj politikistoj Eŭropo povus tre bone funkcii plurlingve, kiel Svislando kunvivas tre bone kun kvar lingvoj. S-ro Piron, vi estas kaj sviso kaj specialisto pri internacia lingva komunikado. Kiel vi reagas al tiu aserto?


– S-ro Rocard kaj la aliaj eraras. La svisoj sukcesis krei eksterlande tre belan bildon pri sia lando, kaj i.a. pri sia maniero harmonie kunekzisti kun diversaj lingvoj. Estas vere, ke en Svislando, kontraste kun, ekzemple, Belgio, malofte okazas videblaj konfliktoj bazitaj sur la uzo de lingvoj. Tamen la panoramo estas malpli idilia ol ĝin prezentas s-ro Rocard. Ekzemple paroli pri kvar lingvoj estas trompe. Estas vere, ke Svislando oficiale uzas kvar lingvojn. Sed unu el la kvar, la romanĉa, ludas neniun rolon en intersvisaj rilatoj.


– La romanĉa, laŭ mia scio, estas parolata de mallarĝa minoritato, kiu vivas en lingvaj enklavoj de Grizono, kun multaj variantoj kaj dialektoj kaj do malmulte utiligebla. Ĉirkaŭ antaŭ dudek jaroj por unuigi la multajn variantojn kaj plifortigi la lingvon oni kreis “romantsch grischun”, operacio ŝajne simila al tiu de Landsmal de Aasen (1) en Norvegio sed, malgraŭ tio, la kvara svisa lingvo estas mortanta, kiel ŝajnas...


– Ĝenerale lingvo ne longe supervivas post kiam ĉesas ekzisti homoj, kiuj scipovas nur ĝin. Kaj tio estas la situacio de la romanĉa nun : ĉiuj romanĉoj estas almenaŭ dulingvaj, parolantaj same bone la germanan (pli ĝuste svisgermanan dialekton) kiel la romanĉan. Sed ne sufiĉas por savi la lingvon.


– Ĉu tio estas nova fenomeno?


– Relative nova, jes. Antaŭ du jarcentoj, la plejparto el la romanĉoj vivis inter si sen multaj kontaktoj kun alilingvanoj. Sed la vivo ege ŝanĝiĝis. La beleco de la regiono allogis turistojn, kaj pro ili aperis komercoj, hoteloj, industrioj, kiujn kreis firmaoj el germana Svislando. Germanlingvanoj instaliĝis kaj plu uzis sian lingvon. Dume junaj romanĉoj komprenis, ke ili ĝuos pli bonan pozicion en la ekonomia vivo, se ili iros studi al germanlingva Svislando, por regi la germanan perfekte. Pro tiuj kaj aliaj faktoroj la loĝantaro fariĝis pli kaj pli miksa. Tiam intervenis gravega faktoro: amo. Estas malĝojige devi diri, ke amo fuŝis la kulturan vivon, sed tiel estas. Junaj romanĉoj enamiĝis al germanlingvaj knabinoj, germanlingvanoj al romanĉinoj. Miloj kaj miloj da paroj tiel formiĝis. Kaj en ĉiuj la familia lingvo fariĝis la germana, ĉar ekonomie gravas en Svislando scipovi la germanan, dum prosperi sen la romanĉa estas ege facile, eĉ en regionoj, kie ĝi estis la tradicia lingvo.


– Ni do akceptu, ke, praktike, la romanĉa ne gravas. Restas tamen tri lingvoj, kiuj rilatas harmonie.


– Ŝajne jes. Sed la ekonomia pezo de la germanlingva landoparto estas ege pli granda ol tiu de la du aliaj. Estas multe pli da senlaboreco en la franc- kaj itallingvaj regionoj, ĝuste pro tio. Investoj en Svislando iras al germanlingvio, ne al la franclingva parto. Kaj estas multaj psikologiaj problemoj.


– Al kiaj problemoj vi aludas?


– La situacio diferencas laŭ la loko. En itallingvaj regionoj ofte regas la germana. Plurfoje okazis al mi en Locarno ke kelnero tuj alparolis min germane, ne itale. Li ne imagis ke povas malplaĉi al mi esti misprenata por germanlingvano. La psikologiaj problemoj en tiuj regionoj rilatas al sento esti invadata, ne plu esti hejme en la propra lando, kaj tiel al la sento pri identeco. En franc- kaj germanlingvaj regionoj mi konas multajn personojn, kiuj vivas kun konstanta sento pri malsupereco, ĉar ili venas el alilingva regiono kaj transloĝiĝis pro la cirkonstancoj de la vivo, de la dungoj. Tio signifas, ke en ĉiuj kontaktoj unu el la geedzoj neniam sentas sin hejme el lingva vidpunkto, neniam sentas sin egalnivela kun la najbaroj, la komercistoj, la ĉirkaŭaj homoj. Senerare paroli la francan estas tre malfacile por germanlingvano. Tia persono do konstante konscias pri sia fuŝa maniero paroli. La rilatoj neniam estas same bonaj kiel kun samlingvanoj.


– Kial vi diras "unu el la geedzoj"?


– Ĉar mi tion konstatis. Tre ofte en paro, kiu transloĝiĝas al alilingva regiono, ĉu la viro ĉu la virino estas pli talenta lingve kaj rapide adaptiĝas. Sed ke ambaŭ havu la necesan talenton por fariĝi perfekta uzanto de la fremda lingvo, tio estas statistike duoble pli malprobabla ol ke unu havu ĝin. Kompreneble ekzistas ankaŭ paroj, en kiuj nek unu nek la alia sukcesas vere "venki" la negepatran lingvon. Tiam ili vivas kun konstanta sento de malplivaloro, la sento esti fremda.


– Tamen, administre, ekonomie, politike, Svislando estas lando, kiu bone funkcias, malgraŭ sia lingva diverseco. Ĉu ĝi ne povus esti modelo por Eŭropo?


– Ne. Svislando estas, praktike, trilingva lando. Kaj la tri lingvoj estas prestiĝaj. En Eŭropo estas ĝis nun 20 lingvoj, kaj inter tiuj, troviĝas lingvoj kiuj, kvankam belegaj kaj riĉaj, kiel la litova, la estona, la hungara, la slovena, havas neniun prestiĝon, ne estas konataj ekstere. La situacio do estos tute alia. Cetere, la trilingveco kostas multon al Svislando, inkluzive de akraj konfliktoj, kiel pri tio, ĉu lerneje oni unue instruu alian lingvon de la lando, aŭ ĉu preferinde la anglan. Sed jam la neceso ĉion traduki sorbas konsiderindajn sumojn. Se tiel estus kun 20 lingvoj, la kostoj fariĝus neelporteblaj.


– Oni do limigu la nombron de la uzotaj lingvoj.


– Tiam oni falas en maljustecon. Tio ne estas demokratie farebla. Parolo estas povo, kiel scias ĉiuj politikistoj, ĉiuj advokatoj, aŭ Prezidento Bush. Doni plenan eblon spontane, korekte, elokvente paroli al iuj, kaj al aliaj ne, tio estus enkonduki misdemokration.


– Ĉu ne pro tio, kaj pro la fakto, ke eĉ limigita nombro da lingvoj starigas multajn problemojn, la praktiko en eŭropaj instancoj pli kaj pli estas ĉiam uzi nur la anglan. Iom kiel okazas en muroj de svisaj urboj kun reklamafiŝoj ĉiam pli en la angla, taŭgaj por ĉiuj kantonoj kaj do ŝparigaj. Ĉu uzi nur la anglan ne solvus la problemon, kontentige por ĉiuj?


– Absolute ne. Ĝi havigas al la anglalingvanoj nepravigeblan privilegion, des pli nepravigeblan, ĉar la britoj neniam estis vere entuziasmaj pri aliĝo al Eŭropo, kaj, ekzemple, ne aliĝis al la eŭro. Ĉu vi scias, ke pli ol 700.000 lingvostudentoj el Eŭropa Unio ĉiujare sekvas kurson de la angla en Britio? Britio ricevas grandegan avantaĝon de tiu bonŝanco povi instrui sian lingvon al multegaj fremdlandanoj. "English language teaching is very big business, "(Instruado de la angla estas treege grava enspezfonto), foje konfesis la bulteno de la Londona Foiro de la Angla Lingvo. (2)


– Se vi permesas, ankaŭ mi havas noton similan, kiu impresis min: longa artikolo de Observer, el ĉirkau antaŭ du jaroj, kun memkontenta titolo “They’re talking our language” (ili parolas nian lingvon) deklaris “Britujo eble perdis imperion sed konkeris planedon”.


– Tutcerte! Krome, je la nivelo de supera instruado, la premado favore al studoj en anglalingvaj universitatoj ne ĉesas kreski. Dum la lasta universitata jaro, eŭropanoj konsistigis pli ol 100.000 el la 550.000 eksterlandaj studentoj en Usono, kaj 160.000 el la 220.000 eksterlandaj studentoj en Britio. Vivante tie dum siaj studoj, la studentoj estas trasorbataj de la anglosaksa pensmaniero, kaj kiam ili revenas, ili emas problemsolvi laŭ la anglosaksa maniero. Tio estas des pli bedaŭrinda ĉar ili apartenas al la ekonomia, politika aŭ kultura elito; nur tiu ja povas sendi la gefilojn por jaroj da studado en tiaj landoj. Eble ankaŭ pro tiu faktoro (inter multaj aliaj) la mondo tiom evoluis al usonecaj modeloj.


– Tamen, en Eŭropa Unio la oficialuloj konstante emfazas la gravecon lerni aliajn lingvojn ol la anglan. Ekzemple, la Barcelona Konsilio alvokis al la ŝtatoj, ke ili organizu instruadon de almenaŭ du fremdaj lingvoj ek de tre frua aĝo.


– Estas terura kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko. La teorio, kun multaj belaj paroladoj kaj rezolucioj, estas, ke oni devas stimuli la lernadon de la diversaj lingvoj de Eŭropo, ĉar ties lingva diverseco estas kultura riĉaĵo nepre protektinda. Ankaŭ la romanĉa lingvo de Svislando oficiale estas kultura riĉo nepre savinda, kaj temo de same belaj fervoraj paroladoj. Sed la plimulto el la lingvistoj, kiuj studis la situacion, opinias, ke tiu lingvo ne plu estos parolata post du generacioj. Same estas je eŭropa nivelo : la elokventaj paroladoj pri studo de la diversaj lingvoj neniam estas sekvataj de efektiva, efika decido. La praktiko favoras nur la anglan ĉiurilate. Naŭdek kvin elcentoj el la lernejanoj "elektas" la anglan. Kaj neniu rimarkigas, ke, el cent el tiuj, nur unu, meznombre, atingas en ĝi nivelon, kiu ebligas ne tro malegale trakti kun denaska anglalingvano.


– Kun tia stato de la aferoj ŝajnas tre malfacile elturniĝi. Por superi la lingvajn problemojn de vi prezentitajn restus, preterlasante la latinan, jam ekskluditan de Komenio mem en 1600, la uzo de lingvo neetnika, ne teritoria, ia speco de Esperanto, ni diru, taŭga por nuntempaj postuloj, lingvo t.e. ne nur por interamikiĝi kaj interŝanĝi ridetojn.


– Ne ia speco de Esperanto sed Esperanto, solvo eksperimentita jam de internacia kolektivo, ne tre multnombra sed sufiĉe disvastigita, en kiu ĝi montriĝis perfekta kaj ne nur por interamikiĝi sed por interŝanĝo de informoj ĉiuspecaj. Inter la homoj, kiuj lernis Esperanton, ĉiu lingvo, ĉiu kulturo, ĉiu identeco estas respektata, ne ekzistas komprenproblemoj, kaj ne necesas iri studi eksterlande aŭ investi milojn da horoj en la enmensigon de absurdaĵoj (kiel, ekzemple, la fakto, ke en la angla –ough prononciĝas laŭ kvar malsamaj manieroj en tough, though, through kaj cough). Post ses monatoj, la mezuma lernanto akiris en Esperanto kapablon komuniki similan al tiu, kiun li aŭ ŝi havos en la angla nur post ses jaroj, ĉe sama semajna hornombro.


– Tamen, ĉu ne estus bedaŭrinde, ke oni lernu nur Esperanton kaj perdu la kulturan riĉiĝon, kiun havigas la studo de aliaj lingvoj?


– Sed ĝuste tion nun faras la kvazaŭmonopolo de la angla. Se lernantoj studus Esperanton dum unu lerneja jaro, tio sufiĉus por ke post kelkaj jaroj la komunikproblemo inter eŭropanoj estu solvita (kaj tio helpus multe ankaŭ kun neeŭropanoj, ĉar esperanto estas relative bone disvastigita en Azio, ekzemple). Samtempe, multe da tempo liberiĝus por plu studi lingvojn. Dum la kvin aŭ ses sekvantaj jaroj la junuloj lernus lingvo(j)n, kiu(j)n ili elektus laŭ siaj gustoj aŭ laŭ siaj kulturaj inklinoj. Tiel la latina, la franca, la germana, la greka, la rusa, la araba kaj aliaj gravaj kulturlingvoj retrovus en la lernejoj lokon proporcian kun sia kultura valoro. Nun preskaŭ neniu lernas ilin, kvankam tiu forgeso de gravaj lingvoj profite al la angla fakte tamen ne alportas justan solvon al la problemo internacie komuniki.


– Komence vi diris, parolante pri la romanĉa, ke lingvo ne povas vivi, se ĝi ĉesas havi unulingvajn parolantojn. Sed ĉiuj, kiuj uzas Esperanton, estas almenaŭ dulingvaj, ĉu tio ne signifas, ke Esperanto nur povas baldaŭ morti?


– Tio, kion mi diris pri la romanĉa, estas valida nur por naciaj aŭ regionaj lingvoj. Lingvo uzata nur por internacie komuniki troviĝas en tute alia situacio. Ek de kiam ĝi aperis sur la monda scenejo, Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi, kvankam tre malrapide. Ĝi nun montriĝas aparte vigla, vivanta, kreema lingvo. Rigardu sur Internet. Fakte, lingvistika analizo montras, ke ĝi estas pli vigla ol la franca, kiu terure rigidiĝis kaj malfacile kreas novajn vortojn.


– Por konkludi, profesoro, ĉu vi opinias, ke la solvo "Esperanto" iam estos adoptita?


– Jes. Estas facile objektive kompari ĝin en la praktiko kun la aliaj sistemoj kaj tia kompara esploro montras, ke ĝi estas la sistemo kun maksimumo da avantaĝoj por maksimumo da homoj kaj kun minimumo da malavantaĝoj. Ĝia forĵeto neniam baziĝas sur kompara studo de la diversaj opcioj. Homoj, kiuj rifuzas Esperanton, neniam observis internacian debaton en ĝi (kaj akceptis kompari kun internacia debato sen ĝi), neniam vidis ĝin uzata de infanoj en ludo, neniam legis verkon el ĝia literaturo. Ilia sinteno baziĝas sur ilia imago, ne sur la realo, nur sur neraciaj antaŭjuĝoj kaj manko da informiĝo. Sed estas pluraj signoj de ŝanĝoj en sinteno precipe de lingvistoj, kiuj iam parolis horore pri Esperanto kiel “lingvo farita ĉe skribotablo”. Laŭ mi ne estas tre malproksima la tempo kiam la diversaj opcioj por solvi la problemon pri internacia komunikado estos konataj pli klare kaj la politikaj decidoj inspiriĝos el raciaj kriterioj. El ĉiuj opcioj, oni elektos la plej bonan, kiu ankaŭ estas la plej malmultekostan, kaj la plej respektan al ĉiuj kulturoj. Kiam la eŭropaj civitanoj plene konsciiĝos, ke ekzistas rajtoj kaj devoj ankaŭ en kampo de komunikado, postulos la respekton de ili  kaj la politikistoj ekkomprenos, ke la tempo venis montri sin favora al la opcio, kiun la publiko trovas plej bona ĉiurilate.

____________
1. Ivar Aasen, juna amatora glotologo, konstruis el norvegaj dialiektoj en 1850 Landsmal (nomita ankaŭ Nynorsk aŭ Novnorvega), kiu kontraŭmetiĝis al Riksmal kun dana bazo.
2. English Language Fair, Newsletter n. 3 London, Barbican Centre, 22-24 oktobro 1984


Giorgio Bronzetti
Disvastigo, agentejo faka pri problemoj de komunikado