Claude Piron

Pri Globish


Jean-Paul Nerrière trovas Eon bonega lingvo, sed kredas, ke ĝi ne plu havas estontecon. Fakte, li provis aranĝi, ke ni ambaŭ partoprenu en radioelsendo, en kiu li defendus Globish kaj mi Eon. Mi ne scias, ĉu li vere serioze klopodis realigi tiun projekton, sed la afero neniam konkretiĝis. Ĉar li publikigis franclingvan libron titolitan "Ne penu lerni la anglan, uzu Globish", mi havis la projekton proponi al la sama eldonejo libron, aŭ pli ĝuste broŝuron, pri "Ĉu Globish, ĉu Eo?" Sed tio postulus pli da tempo ol mi nun disponas. Estas bedaŭrinde, ke tempo al mi mankas, ĉar estas ege facile montri, ke Globish estas nete pli malfacila kaj malpli fleksebla ol Eo.


Vidu:


1. Mi atente esploris la liston de 1500 anglaj vortoj, kiuj konsistigas la plenan vortprovizon de Globish kaj kiuj, laŭ tiu s-ro, sufiĉas por esprimi ion ajn en la praktika vivo. Nu, 200 vortoj el ĝi ne estas necesaj en Eo: La listo havas, ekzemple, apud "angry", "anger" aŭ apud "free", "freedom".


Jen aliaj tipaj ekzemploj:

 

healthy - health sana - sano
mental - mind mensa - menso
create -creation krei - kreo
inform - information informi - informo
live - life vivi - vivo
ask - question demandi - demando
remember - memory memori - memoro
think - thought pensi - penso (aŭ pensis, aŭ pensita)
good - well bona - bone
good - better bona - pli bone
one - first unu - unua
he - his - him li - lia - lin
I - my - me mi - mia - min
shall - should devas - devus

2. La listo tute ne indikas, kiu estas la ĝusta signifo de multaj vortoj plursencaj en la angla, kiel as, can, case, convention, country, light, might, right, second, watch k.s. (Pri la multsenceco de "case", mi memoras frazon en artikolo pri pakado, kiun mia edzino tradukis, kaj kiu tekstis: "In this case you can make a very good case for wooden cases" : "ĉi-kaze vi povas prezenti bonegajn argumentojn favore al lignaj kestoj": trifoja uzo de la sama vorto kun tute malsamaj signifoj !).


3. Eo prezentas la avantaĝon, ke, deirante de unu radiko, oni mem libere formas derivaĵojn kun preciza senco. Ekzemple, la listo enhavas "beautiful" sed ne "beauty" aŭ ion, kio signifus "plibeligi", "malbeligo" ktp. Ĝi enhavas "administration", sed ne "administer""administrative" , "nation", ne "national", "decide", ne "decision". Ĝi ne enhavas ilojn por plilarĝigi la potencialon de bazaj vortoj: "biology" enestas, ne "biologist"; "teach", ne "teacher"; "talk" kaj "speak", ne "talkative"; "aggression", ne "aggressive""aggress"; "industry", ne "industrialization". Alivorte, aŭ s-ro Nerrière trompas la publikon, kiam li diras, ke oni povas uzi tiun bazan vortprovizon por diskuti pri io ajn en la ĉiutaga vivo, aŭ li trompas ĝin, ĉar li fakte subkomprenas, ke la uzanto de Globish konas multe pli ol la 1500 vortojn de lia listo, nome, la normalajn derivaĵojn.


4. Ĉar la skribmaniero estas tiu de la angla, tio, kompare kun Eo, estas neracia, facile evitebla ŝarĝo por la memoro.


5. Nenio ebligas al denaska anglalingvano unuflanke, al homoj, kiuj lernis kaj multe uzis la anglan aliflanke, scii, kiu vorto estas uzebla kaj kiu ne. Globish do ne estas realisma propono, ĝi pli similas ŝercon, sed Nerrière prezentas ĝin kiel ion seriozan.


Eble estus en nia intereso stimuli la diskuton pri Globish, ĉar ĝi ebligus konsciigi la publikon pri la fakto, ke uzante la samajn penojn, kiuj necesas por lerni Globish, oni povas akiri multe pli riĉan, facilan kaj praktikan lingvon se oni elektas Eon.


CP