Claude Piron

Kelkaj respondoj


Se plagas epidemio (aŭ endemio, kiel ĉi-kaze), estas en la intereso de ĉiuj, ke la personoj, kiuj ne estis trafitaj de la malsano, tion konsciu kaj agu por helpi la aliajn. Tio ne signifas, ke ili ne havas aliajn sanproblemojn, aŭ ke ili estas superaj al la ceteraj homoj. Nur ke tiurilate ili estas pli bonŝancaj. Oni povas paroli pri Esperanto el tiu vidpunkto sen subkomprenigi superecon, nur bonŝancon en limigita kampo (kaj probabla malpli bonŝanca stato en aliaj kampoj).


Imagu du individuojn, kiuj bezonas renkontiĝi por diskuti pri io grava. Unu proponas kunvenon en loko meza inter la du loĝlokoj, kiun eblas rapide atingi per agrabla vojo. La alia rifuzas tiun ideon, tuj deklaras ĝin naiva, utopia, stulta kaj akceptas nur lokon malproksiman por ambaŭ, atingeblan per limaka irado laŭ komplika kaj ofte malagrabla vojo, postulanta multajn penojn, elspezojn kaj fortostreĉojn, tiel ke la renkontiĝo povas okazi nur post longa daŭro. Ĉiu rigardos la unuan manieron procedi normala, kaj la duan nenormala. La lingva situacio estas simila. Kompreneble, se oni uzas tiun manieron prezenti la lingvon, oni zorgu ne subkomprenigi "vi estas malsanaj, ni estas sanaj", tio estus certa rimedo por igi la aliajn rifuzi nian proponon. Sed oni povas montri, ke la socio ĝenerale faras per tre komplikaj, kostaj kaj grandparte neefikaj rimedoj, tion, kion e-istoj faras simple, malmultekoste kaj efike.


Kiam mi priparolas tiujn temojn, mi ofte uzas la komparon kun "pilota projekto", sistemo tre ofte uzata en publiksanecaj agadoj. "Pilota projekto" signifas, ke oni aplikas metodon al limigita tereno, por vidi, ĉu ĝi funkcias pli bone ol aliaj, sen riski endanĝerigi la testatojn per aĉaj efikoj, kiujn oni eble ne antaŭvidis. Tion oni faris, ekzemple, en la tutmonda kampanjo kontraŭ variolo. Post kiam oni komparis la diversajn alternativojn kadre de limigitaj provoj, per "pilotaj projektoj", oni tutmondigis la plej bonan, kaj variolo, kiu kaŭzis milionojn da mortoj ĉiujare kaj kostis multe al ĉiuj ŝtatoj pro la neceso vakcini la envenantojn, malaperis el nia planedo. Lingva handikapo estas simila al iu malsano, kiun kunordigita agado de ŝtatoj povas elimini, kaj Esperanto similas al pilota projekto, kiu pruvis la bonecon de la metodo, kompare kun la aliaj. Estus racie ĝeneraligi ĝian uzon.


Kiam oni priparolas tiujn temojn, oni povas emfazi, ke neniam Esperanto estis rifuzita surbaze de objektiva esploro kaj ke la angla kiel tutmonda lingvo neniam estis demokratie elektita. Ĝia nuna pozicio radikas nur en socia inerto. Preskaŭ ĉiuj pretas akcepti, ke en la socia vivo, inerteco estas pli danĝera ol konscia decido bazita sur objektivaj faktoj kaj komparoj.


Alia diskutanto skribis:
"Respekto ja malestas, se oni sentas sin mem nepre kaj sendube sur la ĝusta, la prava, la bona, la sana, la normala, la ... flanko."


Ĉu vi neas, ke praveco ekzistas? Konsideru jenan fakton, kiu okazis al mi antaŭ kelkaj tagoj. Mi estis en la stacidomo de Ĝenevo kaj sidis en la trajno por reveturi hejmen. Alvenis paro da usonanoj, kun grandegaj sakaro kaj valizaro. Ili komencis paroli inter si. Ili parolis laŭte, mi do ne maldiskretis, se mi komprenis ilian konversacion. El tiu evidentiĝis, ke ili imagis esti en la rekta, rapidega trajno al Berno. Mi iris al ili kaj diris: "Pardonu, se mi trudas min, sed se mi bone aŭdis, vi kredas esti en la rapida alBerna trajno, nu, ne estas ĉi tiu, estas tiu alia, vidalvide".


Ĉu mi malrespektis ilin, ĉar mi subkomprenigis, ke mi estas prava kaj ili ne? Estas normale malpravi. Mi ofte malpravas en mia vivo, kaj tamen mi estas normala, ĉu ne? Sed en tiu trajno mi pravis kaj ili ne. Se mi sentis min "nepre kaj sendube sur la ĝusta, la prava, la bona, la normala flanko", la kaŭzo estas, ke ĝuste tie mi situis. Kaj tio estis objektive kontrolebla. Same kiel estas objektive kontroleble, ke Esperanto havas pli bonan efikecan/kostan rilaton ol la angla kiel komunikilo inter neanglalingvanoj.


Alia diskutanto skribis:
"Demokratio ja vivas per kompromisoj, kaj vian pozicion mi perceptas kiel nekompromisema, ĉar vi kontestas, ke tiuj kiuj ne favoras Esperanton povus havi respektindajn kialojn por sia sinteno."


Absolute ne, vi miskomprenis min. Kiam mi renkontas homojn, kiuj ne favoras Esperanton, sed havas respektindan kialon por sia sinteno, mi tute respektas ilin. Mi eĉ eble transiros al ilia pozicio, se ili sukcesos konvinki min, akceptinte diskuti pri faktoj kaj komparoj. Sed ĝis nun, escepte de treege malgranda proporcio, ĉiuj homoj nefavoraj al Esperanto, kiujn mi renkontis kaj kun kiuj mi povis diskuti pri la afero, samkiel ĉiuj rifuzantoj de Esperanto inter la artikolverkintoj, lingvistoj, politikistoj, partoprenantoj en internaciaj debatoj ktp, kun kiuj mi rilatis, forĵetis ĝin apriore, sen studo kaj sen konsento diskuti, kaj kun emocia enplektiĝo, kiun perfidis jen la tono, jen la elekto de vortoj. Krome, la plimulto el ili, preskaŭ la tuto fakte, rilatis al Esperanto kaj e-istoj malestime, kvankam ili scias nenion pri ĝi kaj pri ili. Mi estas preta respekti homojn, kiuj malsamopinias ol mi, sed mi malfacile akceptas, ke oni ne respektu min sen scii, sur kio baziĝas miaj starpunktoj. En la jaroj 90aj, kiam mi esploris pri la publikaj sintenoj al Esperanto, unu artikolo el cent menciantaj ĝin estis malestima al ĝi kaj plena je misinformado. Nun la tendenco ŝanĝiĝis kaj multe pli da favoraj aŭ objektivaj tekstoj aperas. Sed tio ne estas kialo ŝajnigi, kvazaŭ malpravuloj pravus.


Ankaŭ mi opinias, ke demokratio vivas per kompromisoj. Sed demokratio neprigas, ke kompromisoj estu reciprokaj. Se oni aliras iun kaj diras al li: "Vi publike priparolis Eon, videble vi estas misinformita, ĉar vi diris tion kaj tion, kaj se oni konsideras la realon, tiel tute ne estas. Mi povas indiki al vi, kiel informiĝi..." ktp, kaj la alia respondas: "Mi ne havas tempon por perdi pri tiaj stultaĵoj", mi estas preta kredi, ke tiaj homoj efektive havas pli gravajn aferojn en sia tagordo, sed mi tamen ne povas ne pensi, ke tio ne estas demokratia kompromisa sinteno, kaj mi rezervas al mi la rajton tion publike diri. Des pli, ĉar se ili ne havis tempon por dediĉi al Esperanto, kial ili entute menciis ĝin, kaj kial tiutone?


Amike,
Klaŭdjo