Claude Piron

La bona lingvo


Claude Piron
HTML-eldono kreita laŭ la libroformaj eldonoj:
Vieno / Budapest: Pro Esperanto / Hungara Esperanto-Asocio, 1989. ISBN 963-571-294-4
Vieno: IEM, 1997. ISBN 3-901752-11-7.
Kembriĝo: Edmundo, 2013-09-21
http://www.esperanto.org.uk/eldonoj/piron



1. ENKONDUKE


La bona lingvo


Pri la bona lingvo mi babilos kun vi, se vi konsentas. “Bona kiurilate?” vi demandas sendube, konscia pri la multaj sencoj de tiu vorto. “Ĉiel,” mi respondas. Ĝuste tion mi ŝatas pri tiu lingvo, ke laŭ tiom da aspektoj ĝi bonas al mi.


Bona en la senco bongusta, ekzemple. Mi ĉerpas ĝuon el ĝi, kompareblan kun la plezuro, kiun havigas bona manĝo aŭ vino riĉ-aroma. Bona kiel bona muziko: orelplaĉa, melodia, ĝojdona per la simpla harmonio de siaj sonoj. Bona, kiel oni parolas pri bona ŝerco: trafa mi trovas ĝin, kapabla bele kaj laŭcele tuŝi. Bona, kiel bona okazo. Vi sopiris havi libron elĉerpitan, kaj jen hazarde en brokanta librejo vi trovas ĝin. Ne perfektan: iom makulitan, kaj kun unu aŭ du paĝoj ete ŝiritaj. Sed ĝi malmulte kostas, kaj vi akceptas ĝin kiel trezoron. Simile, esperanton oni povas senti trezoro: ne perfekta, tute certe, sed tio estas bonaĵo; se perfekta, ĝi impresus malpli home. Gravas, ke ĝi kontentigas, ĉar ĝi respondas al sopiro. Bona trovaĵo multaj sentas ĝin.


Morale bona, ankaŭ, ĉar ĝi havas konsideron por la etuloj, por tiuj, kiuj ne apartenas al prestiĝaj kulturoj aŭ al favorata sociklaso. Estas pensige vidi, kiel altranguloj miskomprenas sin reciproke, fuŝ-uzante lingvojn, kiujn ili ne regas, aŭ kiel ĝenate ili rilatas inter si pere de tradukistoj, malgraŭ la longaj studoj, la potenco, la povo ne ŝpari. Dum ĉe ni plej ordinaraj homoj, sen mono, sen diplomoj, interkompreniĝas kvazaŭ propralingve. Jes, morale bona, ĉar ĝi montriĝas pli justa ol iu ajn alia metodo interkulture komuniki.


Psikologie bona. Ĝi estas kvazaŭ modelo de psika sano. La plimulto el la lingvoj estas nek tre konsekvencaj, nek tre liberaj. Sed nia bona lingvo portas koheron al plej alta supro, kaj lasas al ni pli da libera elekto, en la maniero esprimi nin, ol iu ajn alia komunikilo. Tre rigora ĝi estas, kaj postulas disciplinon (ni nur pensu pri la n-finaĵo), sed kadre de tiu rigoro, kiom da libereco ĝi havigas al ni! En kiu lingvo eblas elekti laŭplaĉe inter mi vin dankas, mi dankas vin kaj mi dankas al vi? Inter li ludas gitaron kun fervoro kaj li fervore gitaras? Precize la rigora senco de la finaĵoj liberigas la koron kaj la menson, stimulas kreemon fekunde. Tial spontaneco trovas en ĝi eblojn plene disvolviĝi, kiuj ne havas similon alilingve. Kiu scias tiel bele akordigi rigoron kun libereco, penson kun sento, tiu estas psike enviinde sana.


Bona en la senco bonkora. Helpema, kiel bona amiko. Kiom da problemoj ĝi helpas solvi ĉe vojaĝantoj! Kiom da ĝojo ĝi alportas, vibrigante la korojn samtakte, kreante tiujn okazojn, en kiuj ni interkulture retroviĝas, ĉefe por amikumi, laŭ la bela, profunde homa esprimo de Roger Bernard! Kiel bone ni sentas nin, babilante per ĝi! Intensan dankemon mi sentas, kiam mi pensas pri tiu aspekto de ĝia boneco: ĝi stimulas bonajn sentojn, kiuj igas la vivon pli riĉa. Ĝi disradias bonecon.


Bona lingvo, kontraste al malbona lingvouzo. Kion signifas uzi malbonan lingvon? Neklara esprimo, eble. Tamen ni diras, ke tiu aŭ tiu bone parolas aŭ verkas, tiu alia malbone. Devas esti io ĝusta en tiu juĝo, eĉ se la meza esperantisto ne povus taŭge precizigi, kio. Jes, pli bona lingvo kaj lingvo malpli bona ekzistas tiusence. Sed kio estas la bona lingvo?


Pri tiu bona lingvo – en la diversaj sencoj de la vorto – mi ŝatus dividi kun vi la fruktojn de mia meditado. Sed, kiam mi traktos pri punktoj, pri kiuj homoj disopinias, bone konsciu, ke mi esprimos nur mian senton, aŭ la konkludon de mia pripensado, ne “veron”, kiun mi volus trudi, timante, ke, se oni ne respektos ĝin, esperanto disfalos.


Mi fidas je la sana prudento de nia kolektivo. Esperanto, kiel ĉiu vivanta lingvo, prezentas diversajn formojn; ili estas kelkfoje tre rivalaj, ĉar ili spegulas konkurajn konceptadojn pri la esenco de monda komunikilo. Eble du formoj de esperanto kunekzistos senĝene, same kiel nun kunekzistas la brita kaj la usona formoj de la angla. Sed pli probable la historia evoluo favoros unu el tiuj formoj. Miaopinie, neniu aŭtoritato elektos. Decidos, nekonscie, la uzantaro, laŭ ekvilibro inter bezonoj kaj ebloj, inter diversaj manieroj taksi belecon kaj klarecon. Instinkte ĝi trovos, kio plej bone taŭgas por ĉiuj en la lingvo-evoluiga ludo. Tiel ja lingvo disvolviĝas. Kaj, kvankam tion multaj ŝajne ankoraŭ ne rimarkis, esperanto ne plu estas projekto; ĝi estas lingvo.


Jes, pri ĉio ĉi mi dezirus ĉi-verke babili. Sed, eble, unue, mi klarigu, kial.


Iom pri la fono de ĉi tiu verko


De pluraj flankoj oni petas min verki broŝuron por difini mian starpunkton pri esperanto iom pli detale ol en la kelkaj artikoloj, kiujn mi publikigis. Mi tion des pli volonte faros, ĉar mi ricevas, letere aŭ parole, multajn demandojn pri tiu aŭ alia punkto, kaj ofte mi pensis, ke estas bedaŭrinde ne publikigi la respondojn, ĉar, kiel ajn subjektivaj ili estas, ili povas interesi pli ol unuopulon.


Mi ĵus uzis la vorton subjektiva. Iom da komentado necesus tiurilate. Mi ŝatus objektivi. Sed de pluraj jardekoj nun mi observadas diskutojn pri lingvoj, en kadroj plej diversaj, kaj ĉiufoje min frapas la konstato, ke objektiveco tiukampe aperas neebla. Kial? Verŝajne ĉar lingvo estas tiel intime ligita al la kerno de nia konscio pri ni mem kaj pri nia identeco, samkiel al la prarilatoj kun tiuj, kiuj instruis al ni paroli (plej ofte la patrino), ke nia sinteno pri ĝi estas multe pli ol intelekta starpunkto, eĉ se tion ni ne povas vidi mem: ĝi estas interplektita kun primitivaj sentoj kaj emocioj kuŝantaj tre profunde en ni, kiuj sen nia scio enmiksiĝas tuj ĉe mencio de lingvo. Tial diskuto pri lingva punkto emas eksciti nin pli ol la situacio pravigus.


Objektivi mi do provos, sed kun plena konscio, ke, plej probable, ne prosperos al mi. Por ke vi povu rigardi miajn konsiderojn kun kiel eble plej granda distanco – t.e. por ke vi povu juĝi, kion mi ĉi-sube diros, restante kiel eble plej libera, plej neinfluata de mi – mi tuj klarigos la fontojn de mia prilingva subjektiveco. Pli bone komprenante, kiel kaj kial mi alvenis al mia nuna vidpunkto, vi povos pli ĝuste taksi, kiom ĝi validas via-kaze. Mi esperas, ke vi bonvolos afable pardoni tian sinprezenton: ĝi ŝajnas al mi necesa, por ke ĉio estu klara inter ni. Se tiu historio ne interesas vin, transiru tuj al la dua ĉapitro.


Stranga esperantisteco


Mia intereso pri lingvoj sendube fontas el mia junaĝa malkovro de esperanto, kiu okazis jene. Mi estis naŭjara, kiam trafis en miajn manojn multlingva presita papereto, kiu akompanis tiuepoke (1939, 1940) filmojn produktatajn de la firmao Gevaert. Ĝi entenis du partojn; la dua titoliĝis Garantio kaj pri la unua mi memoras nur, ke ĝi komenciĝis per la vorto Senpaga. Tiu vorto kvazaŭ hipnotigis min, tiom ĝi malsimilis al sia traduko en la aliaj lingvoj. Kaj jen fulme ekkompreno ekbrilis en mi: en mia loka dialekto, ja, /sẽ/ signifas “sen” kaj /pají/ “pagi”. Ke en tiu lingvo kun la stranga nomo (stranga per tio, ke ĝi elvokis nek landon nek popolon) la franca gratuit esprimiĝas per unu vorto kunmetita el la ideoj “sen” kaj “pagi”, tio estis pli ol mirinda: admirinda. Tiusekunde mi enamiĝis al la lingvo. Kaj mi decidis, ke iam mi scios ĝin.


Dum du jaroj mi provis trovi manieron lerni la miraklan lingvon, sed vane. Mi trovis en la granda franca vortaro Larousse mallongan klarigon indikantan la funkcion de ĉiu finaĵo, kaj per ĝi mi analizis mian Gevaert-dokumenton, pli kaj pli admire, sed ankaŭ pli kaj pli malĝoja pri la nepovo lerni plu. Unu el miaj onkloj estis siatempe esperantisto kaj ankoraŭ havis librojn pri la lingvo, sed li loĝis malproksime kaj pri lia iama aparteno al la movado mi eksciis nur post pluraj jaroj.


Fakte, min helpis hazardo. En iu subtegmento, amiko trovis malnovan volumon, kiu estis bindita kolekto de revuo porknaba el la jaroj 20-aj. En ĉiu numero troviĝis esperanto-leciono. Avide mi ĵetis min sur ĝin. Post eble tri monatoj mi legis la lastan tekston, kiun mi plene komprenis. Kvankam mi neniam uzis la lingvon aktive, escepte por fari la ekzercojn, mi havis la senton, ke mi nun posedas ĝin. Eble miaj subjektivaj starpunktoj pri la lingvo devenas de tio, ke el tiu iluzio mi neniam resaniĝis. Estis infaneca reago: la fakto, ke mi atingis la lastan lecionon, signifis por mi, ke mia studo nun estas kompleta.


Iusence, ĝi montriĝis kompleta: mi povis per ĝi esprimi ion ajn. La radikaro, kiun mi disponis, estis limigita. Sed la ebloj kombini, kiujn la strukturoj de la lingvo al mi havigis, estis tiel vastaj, ke mi ne devis peni multe por trovi solvon al ĉiuj esprimproblemoj. Mi bedaŭrinde ne memoras verajn ekzemplojn, sed la sistemo estis jena: se mi bezonis vorton por la koncepto “imagu al vi” kaj tiu ne troviĝis en mia vortprovizo, neniam mi pensus, ke mi povus enkonduki novan radikon, mi provis esprimi la ideon per la haveblaj elementoj. Mi do diris, ekzemple, bildigu al viprezentu al vi. Se mankis la vorto “traduki”, mi diris translingvigialilingvigi aŭ uzis formon kiel esperantigi, elangligi, k.s. Fakte, kiel dirite, la du menciitaj radikoj troviĝis en mia vortareto, sed mi tamen uzis ankaŭ la sinonimojn, kiujn mi elpensis, ĉar ĝuste la fekundeco de la vortfara sistemo estis por mi plej dankoveka donaco, senkompare ĝojdona.


Tiutempe, mi ne sciis, ke ekzistas esperantistoj. La plenkreskuloj, kiujn mi demandis pri la verko de Zamenhof, respondis, ke temas pri fiaskinta projekto, aŭ pri speco de eksperimenta lingvo, kiun neniu iam ajn parolis.


Negrave. Mi tiom enamiĝis al ĝi, ke ĝi fariĝis la lingvo plej uzata en mia pensado. Kiam mi estis sola, mi parolis per ĝi laŭtvoĉe, por frandi ĝiajn sonojn, kaj probable ankaŭ por la plezuro konstati, kiel kontentige vortoj surprize trafaj spontane formiĝas en mi. Mi ne serĉis tiujn vortojn. Mi nur havis penson, kaj eldirante ĝin, mi mire rimarkis ian novkombinon, kiun mi trovis plaĉa kaj esprima. Kun ĉiu tago kreskis mia admiro al la lingvo. Mi uzis ĝin por verki taglibron, en kiu lokiĝis ankaŭ multaj kantoj kaj poemoj.


Post iu tempo, unu el miaj fratoj lernis la lingvon, kaj, ĉar la cirkonstancoj apartigis nin dum unu jaro, ĝi iĝis tiutempe nia letera komunikilo. Ĝi rolis por ni kiel sekreta lingvo. Perfekte taŭga.


Kaj jen, kiam mi estis 15-jara, sekve al du hazardoj, kiujn detaligi estus tro tede, mi ekkonis la esperanto-movadon. Mi estis ege ĝoja ekscii, ke mia frato kaj mi ne estas soluloj, ke ankaŭ aliaj homoj admiras la zamenhofan mirindaĵon, kaj aktive uzas ĝin. Ve! La unua renkonto estis katastrofa. Mi defalis de plej alte. El la vundo (la traŭmo, se vi preferas fakĵargoni), kiun mi travivis tiufoje, mi neniam resaniĝis. Tiuj franclingvanoj parolis ne tre flue, multaj eĉ preskaŭ balbute, pro nebona regado de la lingvo, kaj ili uzis, kun terura lastsilaba akcentado, ĉiaspecajn vortojn, kiujn – laŭ mia impreso – ili simple ĉerpis el aliaj lingvoj, ĉefe el la franca, maskante la fremdecon per esperantaj finaĵoj.


Eble jam okazis al vi, ke en malnova urbo vi ege ŝatis placon, ĉar ĝin ame kaj arte aranĝis, antaŭ longe, homoj plej talentaj, kaj jen vi revenas post iom longa restado alilande, antaŭĝojas la revidon kaj ... ĉio estas fuŝita. La harmonion de la loko oni mortbatis: malaperis la malnovaj tilioj, kiuj ornamis ĝin kaj plaĉe bonodoris, staras nun moderna alta konstruaĵo, kiu fuŝas la tutan etoson, oni forprenis la antikvan fontanon por fari spacon por la aŭtoj, unuvorte, oni multrilate difektis ion plej karan al via koro. Sakrilegio!, vi diras al vi, amare.


Tian senton mi havis, renkontante miajn unuajn esperantistojn. Ili difektis ion, kio estis sankta. Ili ne konsciis la belecon. Pri la fekundeco de la genia sistemo, ili ŝajne havis neniun ideon. Kaj la lingvon ili tiom komplikis al si, ke ili ne povis uzi ĝin flue. Mi sentis min perfidita.


Sed samtempe mi eksciis, ke esperanto uziĝas tutmonde. Jes, eĉ en Japanio kaj Ĉinio, eĉ en Orienta Eŭropo, eĉ en Sudameriko. Resti sola kun mia riĉa, flua, sed bazvorta lingvo estus stulte. Por la kontaktoj mi do rezignacie akceptis (iom) ŝanĝi mian lingvaĵon. Baldaŭ mi korespondis kun diverslandaj esperantistoj, i.a. knaboj el orienta Azio, samaĝaj kiel mi, kun kiuj mi interŝanĝis plej interesajn leterojn. Kaj jen dua surprizo: iliaj leteroj, kvankam ne plene laŭnormaj gramatike, estis en la sama lingvo, kiun mi sola, aŭ kun mia frato, praktikis dum tri jaroj! Ni povis tuŝi ĉiajn temojn, kaj perfekte interkompreniĝis. Ni intersendis ŝercojn kaj poemojn, kaj por tio ne necesis dikaj vortaroj. Mi retrovis plezure la bonan lingvon, kiun mi tiom amis ...


Tri pliaj konvinkofontoj


Al tiu historio mi devas aldoni tri faktojn por klarigi, kial mi preferas kombini elementojn el la baza provizo, kiam tio eblas por esprimi la koncernan ideon, ol uzi vortojn transprenitajn el nacilingvo.


Unue, mia ĉina korespondanto enkondukis min en sian lingvon, kaj mi efektive ĝin plu lernis, ĝis, post multaj jaroj, mi ricevis diplomon pri ĝi. Mi do rimarkis, ke er-kombinemo ne estas fantazio mia, sed ke ekzistas lingvoj, en kiuj ĝi estas la normala maniero riĉigi la vortaron. Ŝokis mian senton pri justeco, ke kiam mi, okcidentano, unuafoje en mia vivo renkontas en ĉina teksto la vortojn “helikoptero” aŭ “teologio”, mi ilin tuj komprenas, malgraŭ la plena ĉineco de ilia aspekto, ĉar ili estas formitaj el jam konataj eroj, dum ĉino lerninta esperanton devas ĉu diveni laŭ la kunteksto (sed ne ĉiam estas kompreniga kunteksto), ĉu traserĉi vortaron, ĉu miskompreni (teologo unuavide ŝajnas esti fakulo pri teo; ni ja nomas vinologo la fakulon pri vino, kaj en lando, kie estas multaj specoj de teo, kun subtilaj aromnuancoj, ekzistas rilate al teo homoj kompareblaj al vinologoj pri vino). Ankoraŭ nun, la neegaleco sentiĝas dolore: kial mia lingvo stumbligas lin, dum lia min helpas?


Dua grava faktoro en mia starpunkto estas, ke mi fariĝis tradukisto en UN. Nu, profesia tradukisto ne rajtas fabriki lingvon laŭplaĉe. Lia tasko estas transigi en sistemon, kiu estas, kio ĝi estas – kun la propraj mankoj kaj limigoj – pensojn esprimitajn en alia sistemo. En UN, ni tradukis ĉefe el la angla. En tiu lingvo ekzistas grandega kvanto da vortoj, kiuj ne havas samsencaĵon en la franca. Ĉiufoje, kiam tradukisto renkontas vortojn kiel to fix, patternissue, li devas elpensi taŭgajn manierojn esprimi la ideon laŭ la koncerna frazo, ĉar li ne disponas jam-pretajn francigojn, ĉiatekste uzeblajn, same kiel ne ekzistas jam-preta francigo de vortoj kiel trafa, taŭgaamikumi. Alivorte, tradukisto, se li volas konservi sian postenon, devas akcepti la principon “mi adaptu min al la lingvo, ne la lingvon al mi”. En UN mi travivis rilate la francan ion similan al tio, kion mi sentis kiel 12-jarulo rilate al esperanto: la sistemon mi ne rajtas ŝanĝi, mi trejnu min trovi la solvojn al la esprimproblemoj kadre de la sistemo. Nur tia disciplino, miaopinie, ebligas plene malkovri la riĉaĵojn, kiujn ĉiu lingvo latente portas en si.


La tria faktoro estas, ke forlasinte la tradukan profesion, mi fariĝis plifeliĉigisto. Bonvolu pardoni la enkondukon de tiu vorto, sed ĝi estas trafa ekzemplo pri miaj esprimproblemoj. En la franca, mi neniam scias, kiel difini min laŭprofesie. Mi oficiale estas psikanalizisto kaj psikoterapiisto. Sed psikanalizo inkluzivas teoriojn kaj praktikojn, kiujn mi ne aprobas kaj ne uzas, kaj “terapiisto” elvokas la kuracadon de malsanulo, dum la homoj, kiuj venas al mi, ne estas speciale malsanaj. Mia agado konsistas el tio, ke mi helpas (aŭ provas helpi) ilin fariĝi pli feliĉaj. Esperanto ebligas esprimi unuvorte, kion mi franclingve povas klarigi nur per longa frazoĉeno.


Estu kiel ajn, fakto estas, ke homoj venas rakonti al mi plej konfidence pri sia vivo, siaj problemoj, siaj sentoj, sonĝoj kaj revoj. Ili pritraktas la sencon de la vivo, la malfacilon orientiĝi en la politikaj, sociaj aŭ ekonomiaj realaĵoj, ili raportas pri sia religia historio kaj siaj seksaj ĝenoj, unuvorte ili parolas pri ĉio ajn. Kelkaj – ĉefe intelektuloj – komence parolas per komplika lingvo. Sed ju pli kreiĝas etoso de fido, ju pli ili profundiĝas en la fundaj tavoloj de sia psiko, des pli la vortprovizo fariĝas baza. Kial? Verŝajne ĉar tio sufiĉas kaj montriĝas pli efika.


Mia sperto estas, ke la komunikado tiam disvolviĝas pli bone, kaj tiu malkovro de simpla lingvaĵo por esprimi, tre nuance, malsimplajn faktojn kaj sentojn ŝajnas esti faktoro en evoluo al stato pli kontentiga. Eble malsimpla esprimado estas masko, kaj la transiro al alia maniero eksterigi sin signas pliproksimiĝon al la vero, al la realo. Kaj vero efikas sanige. Mi do scias, pro sperto ĉiutaga, ke plej simplaj lingvaj rimedoj ebligas komuniki je ege alta grado de komplekseco. Tiun miraklon ni ŝuldas al la senfinaj ebloj de kombinado. La sep notoj de la gamo ebligas verki mirindajn simfoniojn, kaj la dudekkelkaj literoj de nia aboco komunikas same profundajn pensojn, kiel komplika, plurmilsigna sistemo de hieroglifoj.


La francoj kaj mi


En ĉi tiu verko mi plurfoje priparolos francajn kutimojn, la francan pens- kaj edukmanieron, la francan influon al esperanto. Plej ofte kritike. Certe tio estas kampo, en kiu mi ne povas objektivi, kaj mi esperas, ke miaj francaj legantoj komprenos mian partiecon kaj sukcesos defendi sin kontraŭ miaj asertoj, kiuj riskas esti troigitaj.


Dum dekkvin jaroj de mia vivo, mi troviĝis en la nekomforta situacio esti nefranca francparolanto meze de francoj, el kiuj la plimulto estis parizaj. Sed la rilatoj kun tiu francaro, intelektuloj vivantaj ekster Francio, estis ege malfacilaj. Tre ofte ili alprenis superecan sintenon, al kiu mia antaŭa vivo tute ne preparis min, kaj al kiu mi ne sciis, komence, trovi taŭgan reagon. La kaŝita mesaĝo en iliaj diroj estis: “Kiel vi povas esti tio, kio vi estas, tiel malsama ol ni?” Ofte ili vundis min. Ofte, sub miaj okuloj, ili humiligis aliajn, kies sola kulpo estis, kiel ĉe mi, esti nefranco, aŭ ne esti trapasinta la francan lernejsistemon kaj do havi en sia kulturo nepardoneblajn truojn. Tiuj homoj konstante funkciis antaŭjuĝe, kaj mia neakcepto de tiu maniero pensi incitis ilin.


Mi konscias nun, ke tio estis psike nesana medio, kaj ke estus terura eraro juĝi la francojn laŭ tiuj strangaj specimenoj. Sed la amasefiko estis tia, la vundado tiel ofta, ke tiu sperto stampis min. Eble io tro akra en miaj juĝoj pri la franca lingvo, aŭ pri la rilato de la francoj al esperanto, fontas el tiuj inferaj travivaĵoj. Ree mi konstatas, malfiere, ke mi ne kapablas objektivi. Mi ŝatus, sed ... Ne postulu, ke hundo, kiun infanoj ade turmentis, ne boju, kiam infano pasas, eĉ plej bonkora kaj hund-ama.


Tamen mi emfazu, ke similan agmanieron mi preskaŭ neniam renkontis ĉe francaj esperantistoj. Tio pensigas, ke esperanto utile distancigas de aĉaj naciaj kutimoj, aŭ ke venas al ĝi homoj, kiuj tiujn ne aprobas.


Ĉu mi tedis vin, parolante pri mia persona historio? Mi petas vian amikan pardonon. Precize ĉar mi kredas, ke vero multe helpas solvi problemojn, mi nepre devis rakonti la veron pri mi. Nun vi scios, kie fontas mia eventuala partieco. Kaj sekve via juĝo estos pli libera.


2. LA SPIRITO DE LA LINGVO


Lingvo, kiu ekzistas


Por UN kaj por Monda Organizo pri Sano mi laboris sur la kvin kontinentoj (aŭ pli ĝuste mondopartoj, ĉar mi laboris en Guam, en Nov-Zelando, en Japanio, kiujn nomi kontinentaj estus ne rigore). Preskaŭ ĉie mi kontaktis kaj renkontis esperantistojn. Al la grandega bonŝanco tiel povi vojaĝi kaj labori en lokoj al mi fremdaj aldoniĝas plia: mi ofte estas invitata al esperanto-aranĝoj, ĉu por gvidi lingvokurson, ĉu por instrui pri tio aŭ tio ĉi, ĉu por prelegi, eĉ (ĉiaj ŝatoj ekzistas en la homaro) por kanti. Krome, mi ricevas dekon aŭ dekduon da esperantlingvaj leteroj ĉiusemajne, pri temoj plej diversaj, de psikologia problemo ĝis la politika organizo de Svislando tra demandoj prilingvaj kaj komentoj pri mia verkado. Fine, ĉiaspecaj landaj, lokaj kaj fakaj grupoj aŭ asocioj regaladas min per siaj bultenoj, ofte modestaj amatoraĵoj, kelkfoje broŝuro aŭ revuo plej bele presita.


Rezulte, mi havas bonan, ĉiutagan kontakton kun la lingvo, tia, kia la ordinaruloj ĝin uzas. El 1000 kontaktoj miaj kun esperantistoj el la tuta mondo, 999 ja estas kun senprestiĝaj lingvouzantoj, kaj nur unu kun akademiano, gramatikisto aŭ verkisto. La konkludo, al kiu tiu sperto min kondukas, eble aperos al vi plej banala: esperanto ekzistas.


Kion tio signifas? Ke ĝi estas reala lingvo, matura, firmiĝinta en kolektivo, kiu ĝin uzadas tute kontentige. Ke ĝi estas fleksebla, forta, kapabla. Ke ĝi estas komparebla kun la franca kaj la indonezia, la nederlanda kaj la hebrea, lingvoj tre malsamaj, ĉiu je malsama epoko de sia vivovojo, kaj sekve kun propraj mankoj (kiuj kaŭzas la suferojn de la tradukistoj!), sed ĉiu kun sufiĉaj rimedoj por respondi al la normalaj bezonoj de komunikado. En tiu reale uzata esperanto radikas la lingvo, kiun mi nomas bona.


En ĝi kuŝas mia normo. Mi rifuzas serĉi normon ĉe aŭtoritatoj, ĉar mi kredas esperanton esence demokratia. Zamenhof ja rezignis posedrajton super la lingvo, li al ĝi ne donis nomon, li rifuzis, ke oni nomu lin kreinto de la lingvo, sed akceptis nur la titolon “iniciatinto”; krome, estas klare, laŭ multaj liaj diroj, ke li fidis la ĝustecon de kolektiva, anonima disvolvo, kaj ne individuajn decidojn, arbitrajn per sia naturo mem. Li diris ekzemple:


“La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj (...), kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj.” (L. L. Zamenhof, Lingvaj Respondoj, n-ro 144, Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962, p. 114-115. La emfazitajn vortojn substrekis Zamenhof mem.)


En tiu sama respondo, li montras, ke la lingvo


“devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj” (L. L. Zamenhof, samloke, p. 115).


Tiu laborado de amasoj okazis, kaj ni nun disponas lingvon, antaŭ kiu, miaopinie, la plej konvena sinteno estas respekti ĝin. La opinioj de Zamenhof estas estimindaj kaj multon ni povas ĉerpi ĉe li, sed li ne plu estas aŭtoritato, en tiu senco, ke oni severe sekvu lian lingvouzon. La lingvo ja ŝanĝiĝis. Ekzemple, li ĝenerale diris evolucio. Sed la kolektivo tiusence nun preskaŭ ĉiam diras evoluo, kaj sentas ĉi-lastan formon pli tipe esperanta ol la malnoviĝintan evolucio. Tial evoluo estas por mi nuntempe pli bona formo. Pro la sama kialo mi preferas komenti al la zamenhofa komentarii, rezulto al lia rezultato kaj spontana al la oficiala spontanea. Kiam du formoj ŝajnas al mi egale uzataj en la kolektivo, mi alprenas la pli mallongan.


Simile, mi respektas PIV pro ĝiaj tre multaj kaj laŭcele aranĝitaj citaĵoj, sed mi ne akceptas ĝiajn difinojn kaj preskribojn, se ili ne spegulas la ĝeneralan uzadon (PIV rekomendas elekti ami en kazoj, kiam la ege plej multaj lingvanoj uzas ŝati, aŭ Izraelio, malgraŭ la ĝenerale uzata formo – ankaŭ en la lando mem – Israelo). La opiniojn de Zamenhof, same kiel tiujn de Kalocsay kaj Waringhien, aŭ tiujn de Haupenthal kaj de Diego, aŭ tiujn de Rikardo Ŝulco, aŭ ankaŭ tiujn de Piron aŭ Valano, mi povas trovi interesaj, sed, laŭ mia konceptado, ili havas neniun povon difini, kiamaniere oni esprimu sin.


Okazas, ke tiaj homoj (inkluzive min) alprenas tonon aŭtoritatan, kvazaŭ ili havus ian ĉielan komision deklari, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta. Sed ne lasu tiun maskon influi vin. Estas konata tekniko, cetere ofte nekonscia kaj purintenca, de vendistoj kaj politikistoj: por trudi ion, oni parolu, kvazaŭ oni havus kompetentecon, potencon, kaj scius pli bone ol la aliaj. Tia pretendata aŭtoritato impresas. Sed same kiel, “por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia”, same pri lingvaj punktoj, por havi la povon decidi por la aliaj, ne sufiĉas tiun arogi al si. Nur la sumo de la spontanaj decidoj de tiuj, kiujn Zamenhof nomis la amasoj, fakte difinas la lingvon.


Bedaŭrinde, la afero estas pli kompleksa ol la ĉi-supraj linioj povus pensigi. Homoj ja estas ege imitemaj. Ili bezonas modelojn. La kolektivo do serĉas, ĉe tiu aŭ tiu ĉi, ekzemplojn de bona lingvo. Tial okazas subtila ludo reciprok-influa: la kolektivo serĉas modelojn ĉe verkistoj aŭ belparolantoj, sed akceptas imiti nur tiujn, kiuj uzas la lingvon konforme al ĝia sento pri ĝi. Por esti akceptitaj, aŭtoroj kaj paroladistoj do devas mem senti, kian lingvon la kolektivo preferas, kaj kapabli uzi ĝin. Se ili ne respektas la lingvosenton de la kolektivo, ili restas surborde. Ili ne trovas lokon en la fluo de la ĝenerala evoluo. Malmultaj verkistoj tion komprenis, bedaŭrinde. La plimulto uzas lingvon, kiu ne respondas al la deziroj de la lingvanaro. Rezulte, ties sopiro, apenaŭ konscia, esprimata nur malofte, sed profunda kaj vera, plu vibras senresponde.


Riĉas la reala lingvo


Tipa ekzemplo pri la “reala lingvo” estas la verko de Tibor Sekelj Mondo de Travivaĵoj (Pizo: Edistudio, 1981). Tiuj viglaj raportetoj pri plej interesaj spertoj de nia fama mondesploranto uzas tute normalan lingvon, la lingvon, kiun oni ĉie aŭdas, kiam oni travojaĝas la planedon esperantiste.


Nu, jes ja, certe, la ĵusa diraĵo ne estas centprocente valida; enestas en tiu libro kelkaj formoj, kiuj ne apartenas al la ordinara lingvo. Ekzemple Sekelj jen kaj jen uzas la vortojn ascendi, ‘supreniri’, kaj descendi, ‘malsupreniri’. Estus pedante tion riproĉi al li. Fakte mi danku lin, ĉar tiu “makuleto” – laŭ mia plej subjektiva takso – liveras al mi pretekston por ilustri miajn ideojn pri la bona lingvo. Efektive oni ofte kritikis, kiel tro pezajn, la du tradiciajn manierojn esprimi la koncernajn sinmovojn. Prave. La unua reago estis serĉi pli oportunajn radikojn ekster la lingvo; tiel enkondukiĝis la du cititaj neologismoj. Sed la “reala lingvo”, manifestante sian riĉecon, trovis alian solvon, laŭ mi pli bonan.


Dum la skiferioj organizitaj en Svislando de Kultura Centro Esperantista, la neceso konstante paroli pri irado supren kaj malsupren – kiu ja estas la esenco de skiado – kondukis al la spontana apero de du sinonimoj al la klasikaj supreniri kaj malsupreniri, nome alsupri kaj alvali. Tiuj vortoj estas interesaj el tri vidpunktoj: unue, ili nature ekestis, ne pro iu serĉado, sed dum interparolo (alivorte, ilin naskis parola esperanto); due, ili ne estas pli longaj ol ascendi kaj descendi; trie, ili estas tute konformaj al la vortfaraj reguloj de la lingvo.


Tamen, dum alsupri perfekte taŭgas kiel anstataŭanto de la neologisma ascendi, alvali eblas nur en difinitaj geografiaj regionoj, kaj ne sinonimas kun la neologisma descendi. Negrave! Vivanta lingvo solvas mem siajn problemojn. Same spontane kiel alsupri foje naskiĝis desupri. Se konsideri, ke, kiam vi iras malsupren, vi deiras de iu relativa supro por direkti vin al pli malsupra loko, tiu vorto estas senriproĉa.


Miaopinie, tiuj naturaj formiĝoj montras, kiel nun evoluas la lingvo. Ne plu en kabinetoj de homoj kun skribilo enmane, sed dum ide-interŝanĝoj en la mil cirkonstancoj, en kiuj la lingvo hodiaŭ uziĝas. De pli ol dudek jaroj mi registras tiel ŝprucantajn esprimojn. Ili definitive mortbatas la opinion, ke la normala esperanto estas malriĉa. Jen kelkaj ekzemploj. Provu laŭvorte traduki ilin vialingven, kaj tuj evidentiĝos, kian riĉecon esperanto havas.


Mi ne estas tre orema (t.e. ‘ema aĉeti oraĵojn’, Sarĝah, Unuiĝintaj Arabaj Emirujoj, 86.07.17, polino, dum halto de la al-pekina aviadilo, antaŭ budo juvelvenda)


Kelkaj italoj estis politike ajnistaj (Pekino, Ĉinio, 86.07.28, italo)


Imagi, ke la homaro subite malstultiĝos ... (Tokio, Japanio, 86.08.05, usonano)


Bona profesoro ne profesoras (Tokio, Japanio, 86.08.05, japano)


Oni nun pli simple frazas (Tokio, Japanio, 86.08.07, ĉino)


Ĉu li oĉjas? (Poitiers, Francio, 87.05.02, franco, pri iu, kiu kondutas onkle al infano)


La fenomeno de denaskismo (Poitiers, Francio, 87.05.02, italo parolanta pri la denaskaj esperantistoj)


Katolikece aŭ pli ĝuste katolikige skizita kultura idealo (Locarno, Svislando, 87.05.17, polo)


Levu la manon, kiuj protestas ... Nun levu la manon, kiuj malprotestas (Oslo, Norvegio, 87.05.23, norvego)


De ĉi tiu stacio la diversaj tramlinioj disbrakas (Oslo, Norvegio, 87.05.25, norvego)


Ili utilis por eldomigi fumon (samloke, samdate, norvego)


Nia proksimiĝo al ĝi [esperanto] estas tro pria, ne sufiĉe pera (Santala, Finnlando, 87.07.13, finnlingva finno) [Komparu kun La funkcio de interlingvo estas esti intera (Vieno, 87.10.30, germano)]


Ili vivas kun pratimo al ĉio fremda (samloke, samdate, finnlingva (?) finnlandano)


Tiu lingvisteco, kiun li havas (samloke, samdate, bulgarino) [Komparu: li fidis tro sian lingvistecon (Tokio, Japanio, 86.08.06, japano)]


Vi ne estas tre muzeema, ĉu? (Hanko, Finnlando, 87.07.18, svedlingva finnlandanino)


La ĉielo bluegas (samloke, samdate, la sama)


Okazis socia distavoliĝo (Tallinn, Estonio, Sovetunio, 87.07.20, estono)


Vortelekti vere estas vortkompari (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.03, nederlandano)


Ĉu vi konsentas, ke ni eku? (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato, gvidonta urbviziton)


Karaj alprelegotoj! (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, aŭstro)


Ili buŝplenas pri homrajtoj (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.05, nederlandano)


Estas senutile longvorte elstarigi la diferencojn (Vieno, Aŭstrio, 87.10.28, aŭstro)


Esperantoj, tio estas antoj, kiuj esperas ... (Vieno, Aŭstrio, 87.10.29, usonano)


Jam dekas [‘jam estas la deka horo’] (samloke, samdate, germano)


Ili estas transkulturigeblaj (samloke, 87.10.30, kroato)


Mi tezas, ke ... (samloke, samdate, aŭstro)


... akvoinĝenieraj artikoloj ... akvoaferaj artikoloj (samloke, samdate, hungaro)


Li similas Orson Welles – Jes, eĉ voĉe (samloke, samdate, sloveno)


La rendevuon li nuligis. Mi uzis la ekdisponeblan horon por ... (Laŭzano, Svislando, 88.10.13, franclingva sviso)


Milojn da similaj esprimoj mi kolektis. Dekoj povas ŝpruci en nur unu horo, kaj ofte, la koncernatoj ilin eĉ ne rimarkas. Se ni farus slipon por ĉiu el tiuj spontanaj formaĵoj, kaj verkus el ili vortaron de parola esperanto, ni atingus nivelon de riĉeco, kiu kompareblus kun la plej dikaj vortaroj nacilingvaj. La memdifinitaj literaturfakuloj, kiuj malestimas nian vortprovizon, havas antaŭjuĝon. Postjuĝo nur povas agnoskigi la krestimulan naturon de la lingvo kaj veki miron pri ĝia tuja kompreneblo interkultura.


Esploro de la publikigaĵoj montras similan fekundecon ĉe la skriba (neliteratura) lingvo:


Ni sentabuigu la historion de la Movado (Ulrich Lins, Esperanto, novembro 1975, p. 186)


La maro, kiu gamas tiujn nuancojn de bluo kaj verdo (Simo Milojević, Esperanto, decembro 1986, p. 202)


La angla perbuĝete fabrikis la konsenton, dum la franca perprestiĝis ĝin (Probal Daŝgupto, Esperanto, julio 1987, p. 142; temas pri la maniero akceptigi sin kiel internacie uzata lingvo)


Eble formalismo, burokratismo, senrimedismo, samgrupismo fermas horizontale la universalecon de UEA (Jayme Pereira, citita de Mark Fettes, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 121)


En interetna lingvo produkte uzebla sistemo de fidindaj, konsekvencaj gramatikaj reguloj efikas “demokrate”, t.e. samŝancige, por la anoj de tre malsamaj gepatraj lingvoj (Klaus Schubert, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 134)


Ne necesas pli multigi la ekzemplojn. La leganto certe proprasperte scias, kiel riĉa la ordinara lingvo estas en la formo, en kiu ĝi nature prezentiĝas ĉe uzado. Jes, ankaŭ el vidpunkto de esprimpovo, esperanto estas bona lingvo.


La du cerbaj duonsferoj


Eble nun utilus enkonduki la koncepton pri spirito de lingvo. Probleme estas, ke difini ĝin montriĝas neeble. Temas ja pri io, kion necesas aliri per la dekstra cerba duonsfero. Ne, ne, ne forkuru, kara leganto! Ne timu! Estas pli simple, ol la vortoj kredigas. Mi tuj klarigos.


Mi ne parolos pri la plej besta, primitiva parto de nia psiko – la krudaj emocioj: timo, ekdeziro, atakemo, k.s. – kies enkorpa sidejo kuŝas ĉe la bazo de nia cerbo. Sed mi iom klarigu pri la supra cerbo, kiu estas la organo de nia psiko homa. Laŭ diversaj esploroj aperas, ke ties du simetriaj duonsferoj havas malsamajn funkciojn, kiuj, ĉe dekstramanulo, povas resumiĝi jene.


La maldekstra duonsfero (kiu regas la dekstron de la korpo) zorgas pri rigoro: analiza intelekto, organizo, deduktado, volo, racio, logiko, objektiva registrado de faktoj, ktp. Laŭ mia persona teorio ĝi radikas en timo: por sin protekti, oni provas kompreni kaj scii, kaj disciplinas sin. Homo ege disvolvis tiun intelekton por transvivi en mondo plej danĝera.


La dekstra duonsfero (kiu regas la maldekstron de la korpo) funkcias en tute alia kampo: ĝi estas la cerbo de revo, de kreemo, de beloĝuo – kaj sekve de la nerigora, neteknika parto de arto – de sentado, de fantazio, de inspiro, de intuicio, de etos-percepto, de la neraciaj elementoj de homa funkciado je nivelo pli malpli alta (je primitiva nivelo agas la cerbobazo kaj la zono rande de ĝi). Laŭ mia persona teorio, la agado de tiu duonsfero radikas en fido. Necesas ja fidi, por lasi la bildojn sekvi unu la alian en nia imago, por permesi al la neraciaj procezoj de intuicio konigi ion al ni, por senti niajn sentojn. Se mankas baza sekureco, tiuj funkcioj ne eblas, kaj ni uzas la alian duonsferon, la faktan, racian, deduktan, disciplinan, por trovi kun certeco la spurojn, kiuj kondukos nin sekurloken.


Fakte ne gravus, por nia temo, se la nunaj ideoj pri la du cerbaj duonsferoj ne estus tute ĝustaj anatomie. Gravas nur la konstatebla fakto, ke nia psiko, en sia plej homa parto, funkcias laŭ du tute malsamaj manieroj. Vera psika ekvilibro postulas bone kunordigitan funkciadon de ambaŭ, sed ĉe multaj homoj aŭ kulturoj, unu superregas.


Tial okazas teruraj miskomprenoj: por unuj, la aliaj agas plej strange, kaj reciproke. En multaj landoj aŭ landogrupoj, norduloj identigas sin kun la maldekstra cerbo kaj atribuas la kontraŭan rolon al suduloj: norde oni estas racia, disciplinita, organizita, kaj taksas sudulojn fantaziemaj, anarkiaj sentemuloj, pli pretaj arti kaj gaji ol fari ion seriozan. Kaj suduloj mokas la rigidecon de la nordanaro, al kiu, laŭ ili, malĝojige mankas imago, samkiel kapablo senti kaj senbare esprimi sin. (Ion similan vi trovos ĉe religioj: komparu protestantojn kun katolikoj, konfuceanojn kun dao-anoj: grupoj portas supren valorojn, kiuj spegulas jen unu flankon de la cerbo, jen alian.)


Miaopinie, ke esperanto estas tiagrade bona lingvo, tio grandparte ŝuldiĝas al la fakto, ke Zamenhof havis neordinare bonan kunordigon de siaj du duoncerboj. La rolo de la dekstra duonsfero evidentiĝas tuj, kiam oni esploras la lingvon. La maldekstra cerbo ja funkcias sisteme, metode, rigore. Se ĝi ĉefrolus en la ellaborado de esperanto, al la latinaj pacem, lucem, vocem respondus same simetria serio nialingve, kiel ni trovas en la itala (pace, luce, voce), aŭ en la hispana kaj portugala (paz, luz, voz). Sed en esperanto ni havas paco, lumo, voĉo. Al la latina -tio respondus ĉiufoje sama silabo, dum fakte conditio, situatio kaj lectio respektive naskis kondiĉo, situacio kaj leciono (komparu kun la itala: condizione, situazione, lezione aŭ la hispana condición, situación, lección). Io ŝanca, io “laŭ la momenta emo”, karakterizas multajn aspektojn de la zamenhofa verko. Tio estas tipa pri la funkciado de la dekstra duoncerbo, kiu pli atentas fantazion ol sistemecon. Sed tio en esperanto tute ne ĝenas, ĉar la taŭga interveno de la maldekstra parto efike prizorgis, ke la lingvo laŭcele funkciu.


Pro tiu bona kunordigo de la du cerbaj duonsferoj en Zamenhof, libereco kaj rigoro, kiel antaŭe dirite, mirinde harmonias en nia lingvo. Pro ĝi la aspekto “beleco” ricevis same grandan atenton kiel la aspekto “logiko”. Kaj ankaŭ pro ĝi, kvankam mi ne rigardas la lingvouzon de D-ro Esperanto deviga aŭ normokrea, mi havas al li plej altan estimon. Liaj komentoj, liaj konsideroj nepre estas atentindaj, ĉar li estis, lingve, ege saĝa.


La spirito de la lingvo


La ĉi-supron mi enmetis, ĉar mi ne scias, kiamaniere sentigi al vi, kio estas la spirito de lingvo. Tiu nepovo mia fontas ĝuste el tio, ke temas pri lingva aspekto rilata al la dekstra cerbo kaj sekve ne alirebla per la rigoraj metodoj de la alia duonsfero, kiuj ebligas analizon. Temas pri io nedifinebla, kio rilatas kun la identeco de lingvo. Aliro per ekzemploj plej taŭgos ĉi-okaze.


Se mi diras li trovis trafan vortigon por elturni sin, mi uzas frazon, kiun la plimulto sentas pli tipe esperanta, ol li elektis vortojn, kiuj estis efikaj, por ke li povu savi sin el la ĝena situacio. Simile, tiuepoke li vigle sportis impresas pli esperante ol en tiu epoko li praktikis sporton kun vigleco. Fakte, ankaŭ la esprimo, kiun mi ĵus spontane uzis, impresas pli esperante, verŝajne estos konsiderata de multaj kiel pli kontentige esperanta ol estus la vortoj donas impreson de pli esperanta frazo.


Bone komprenu min. Mi ne diras, ke, en ĉiu el tiuj tri ekzemploj, la dua frazo ne estas en esperanto, aŭ eĉ en bona esperanto. Ĝi ĉiufoje estas en neriproĉebla lingvo. Mi nur diras, ke, laŭ mia sperto, se vi demandos al homoj el diversaj nacioj, kiun el pluraj similaj frazoj ili sentas lingve plej kontentiga, la plimulto montros preferon por tiuj konstruitaj kiel la tri unuaj.


Se nun ni rigardos pli detale tiujn tri ekzemplojn, evidentiĝos, ke la tri frazoj, kiuj impresas malpli esperantece, havas strukturon pli similan al tiuj de la eŭropaj lingvoj, almenaŭ de tiuj, pri kiuj mi scias sufiĉe por povi kompari. Ekzemple, en tiu epoko konformas al la maniero, laŭ kiu la eŭropaj lingvoj el la hindeŭropa familio esprimas tian tempoesprimon: prepozicio + montra vorto + substantivo. La unuvorta adverba strukturo (tiuepoke) ne retroviĝas, tiakaze, en la koncernaj lingvoj. Tial mi diras, ke la spirito de lingvo rilatas al ĝia identeco. Ĝin kunformas la ecoj, kiuj estas tipaj, karakterizaj, unikaj.


Estas interese rimarki, ke tiu konstato fakte validas pri ĉiuj lingvoj. En la franca la frazo il a beau essayer, il n'arrive pas, ‘kiom ajn li provas, ne prosperas al li’, sentiĝas kiel “pli franca” ol la samsenca quelque nombreux que soient ses essais répétés, il ne réussit pas. Kial? Verŝajne ĉar la esprimo avoir beau estas netradukebla laŭvorte alilingven, kaj ĉar uzi arriver, ‘alveni’, en la senco ‘sukcesi’ estas pura francaĵo, ne retrovebla en la plimulto el la aliaj lingvoj.


Parolante kun ĉinoj, mi ofte havis la okazon diri, ke kvankam mi relative bone komprenas ilian lingvon lege, ofte mi ne komprenas, kiam ĉinoj parolas inter si. Kiam mi diris ion kiel ren shuohua de shihou, wo bu mingbai, keshi wo hui kan bao, kan shu, laŭvorte: ‘Kiam homoj parolas, mi ne komprenas, sed mi scias legi gazeton aŭ libron’, okazis neniu speciala reago, sed plurfoje, kiam mi esprimis la saman ideon dirante tingbudong, kandedong, laŭvorte ‘aŭd-ne-kompren, leg-pov-kompren’, oni komentis: “Ho! Jen vi parolas kiel denaska ĉino! Malofte neĉinoj uzas tian formon.” (Ne estas vere, ke mi bone esprimas min ĉine, sed tiun tipe ĉinan frazstrukturon mi foje memoris dum interparolo, kaj, pro la ricevitaj laŭdoj, de tiam regule uzis!) Io, kio ne estas tradukita, sed kvazaŭ formita laŭ la strukturoj de la koncerna lingvo, sentiĝas pli konforma al ĝia spirito.


Jen tria ekzemplo. I don't feel up to it, ‘mi ne sentas min kapabla tion fari, ĝustanivela por tion fari’, sentiĝas pli angla ol la samsenca I do not think I have the ability to do it. La unua uzas siaspecan vortigon, unu el tiuj, kiuj igas la anglan manieron komuniki tute tipa, aparta. Jes, temas pri ĝenerala regulo: en iu ajn lingvo, verko aŭ traduko sentiĝas bona, kiam la teksto uzas kiel eble plej ofte la apartaĵojn de la koncerna lingvo.


Precize difini tiujn ecojn estas malfacile, eble eĉ nefareble. En esperanto, rolas ia kombino de simpleco kaj denseco: sporti estas pli simpla kaj pli mallonga ol praktiki sporton, same kiel impresas rilate al donas impreson.


Miaopinie, nia bona lingvo strukture unikas per la kunagado de kvin faktoroj: neŝanĝeblo de la vortelementoj; senbara povo ilin kombini; emo al formaĵoj simplaj kaj koncizaj; elvokado prefere ol difinado, tamen kun atento al la neceso sufiĉe precizi; eblo perfinaĵe alsigni al iu ajn vorto iun ajn gramatikan funkcion, kio igas la esprimon laŭvole analiza (li havas voĉon similan al tiu de Petro; li iris al la hotelo per taksio) aŭ sinteza (li similas Petron voĉe; li taksiis hotelen, li iris hotelen taksie).


Verŝajne ankaŭ aliaj faktoroj kontribuas al la unikeco de la lingvo. Kelkaj el ili, kvankam difinantaj ecojn de la lingvo mem, fakte spegulas la spiriton, en kiu ĝi estis konceptita kaj alprenita. Ni provu tion pli profunde esplori.


Nekonsciaj principoj regas komunikadon, malsame laŭ la lingvo


Por pli bone kompreni fenomenon, utilas kompari. Kiam mi estis tradukisto, mi ofte miris pri la spiritdiferenco inter la diversaj lingvoj. Aperas, kvazaŭ ĉiu popolo nekonscie aplikus al komunikado kelkajn principojn, kiuj fakte regas la tutan lingvon. Por ne kompliki, mi limigos la ĉi-suban prezentadon je tri lingvoj: la angla, la franca kaj esperanto.


Ni konsideru la anglan esprimon Japanese encephalitis vaccine, ‘japan-encefalita vakcino’. Oni tuj vidas, ke la angla uzas, por komuniki, la principon “elvoki”. La ĵus prezentita trivorto ja indikas al ni, ke temas pri io japana, pri la malsano “encefalito”, kaj pri vakcino. Sed neniu finaĵo aŭ vorteto helpas kompreni, kiel tiuj tri konceptoj rilatas inter si. La apudmeto de la tri estas supozata sufiĉa por komuniki la signifon: tiun ili kune nur elvokas. Persono, kiu ne konas la temon, povas miskompreni. Fakte, tiu estas reala ekzemplo, kiun mi memoras el la tempo, kiam mi reviziis tradukojn en Monda Organizo pri Sano. La tradukisto miskomprenis la anglaĵon kiel signifantan ‘japana encefalit-vakcino’, t.e. vakcino produktata en Japanio kontraŭ ĉiuj formoj de la malsano ‘encefalito’, dum temis pri vakcino produktata ie ajn kontraŭ la siaspeca malsano nomita ‘japana encefalito’.


Multokaze, kiam la angla kontentiĝas per elvoko, la franca postulas plenan precizecon. La sola maniero francigi la ĉi-supran esprimon estas: vaccin contre l'encéphalite japonaise. La rilatoj inter la vortoj estas klare montritaj. La franca uzas ĉiujn eblajn rimedojn por sendubigi. Alia karakterizo ĝia estas, ke ĝi ne facile adjektivigas. Dum la angla donas adjektivan funkcion al substantivo per simpla antaŭmeto, kaj esperanto per -a, la franca estas senrimeda tiurilate: ĝi devas uzi substantivojn. Kelkfoje ĝi sukcesas, en tiaj esprimoj, uzi adjektivon, sed ofte tiu havas alian radikon ol la samsenca substantivo, kaj enmeto de prepozicieca prefikso estas postulata: flavfebra vakcino estas, en la franca, vaccin antiamaril, en kiu la prefikso anti transprenas la funkcion de la prepozicio contre en la sinonima esprimo vaccin contre la fièvre jaune.


Kaj kio pri esperanto? La normala formo estas japan-encefalita vakcino. (Se temus pri vakcino produktata en Japanio kontraŭ ĉiuj encefalitoj, oni dirus japana encefalit-vakcino). Estas interese vidi, ke esperanto uzas la tri vortojn en la sama ordo, kiel la angla, kaj ke, samkiel tiulingve, ĝi ne bezonas enŝovi prepozicion. Sed ĝi sukcesas eviti la malprecizecon karakterizan pri la ŝekspira lingvo. Ĝi ne klarigas ĉion kiel la franca: ĝi fidas la intelekton de la leganto aŭ aŭdanto: se oni parolas pri malsano kaj vakcino, la lingvouzanto deduktos mem, sen plia precizigo, ke la vakcino utilas por protekti kontraŭ la malsano. Kontraste al la franca, ĝi do pli elvokas ol difinas. Sed kontraste al la angla, ĝi precizigas la rilatojn inter la vortoj: oni tuj scias, kio estas japana, ĉu la vakcino, ĉu la encefalito. Oni povus diri, ke la angla plene fidas la kuntekston aŭ la sciojn de la alkomunikato, ke la franca plene malfidas ilin, kaj ke esperanto fidas, ne la sciojn, sed la inteligenton: la kapablon dedukti.


Bele ekzempligas ĉi-lastan trajton la tabelvorta sistemo. Esperanto fidas, ke, egale ĉu vi estas eskimo aŭ aŭstralia praloĝanto, se vi komprenis la rilaton inter kiu, kio, kiam kaj neniu, nenio, neniam, sufiĉas instrui al vi kie por ke vi ne risku diri, ke ‘en neniu loko’ vortiĝas per neniomnenia: normala homa inteligento universale kondukas nur al nenie por tiu signifo.


Funkciado de inteligento estas multe pli sennacia, kaj do tuthomara, ol enhavo de memoro. Unu el la aspektoj de komunikado, kia ĝin komprenas esperanto, estas strebado utili interpopole. Tial ĝi pli fidas inteligenton ol memoron.


Kaj pro tiu sama ĝenerala principo, kiu regas komunikadon nialingve, la ofte ripetata ideo, ke esperanto havu tiun aŭ tiun alian trajton, ĉar oni trovas ĝin en “la naciaj lingvoj” (fakte, ĝenerale temas nur pri kelkaj lingvoj aŭ pri nur unu lingvofamilio), miaopinie mistrafas: esperanto ne estas nacia lingvo, ne havas saman celon aŭ funkcion, ĝia kriterio de boneco do ne estos, kiagrade ĝi kapablas fari, kion faras nacilingvoj, sed kiagrade ĝi plenumas sian funkcion: esti peranto inter gentoj.


Bona lingvo, kiel sentata de la popolo


Kial esperanto plu ekzistas, kvankam ĝi historie havis pli da ŝancoj morti ol vivi (vd tiurilate mian ĉe-uneskan paroladon Veti pri esperanto, reproduktitan en Esperanto, 1987, januaro)? Ĉar konstante venis kaj plu venas al ĝi homoj, kiuj ĝin tiom admiras kaj amas, ke ili dediĉas al ĝia disflorado gigantan energion. Indas demandi sin, kio, en ĝi, tiagrade logas.


Mi estas konvinkita, ke la ĉefa faktoro estas la natura fekundeco de la sistemo. Simplegaj rimedoj produktas nekredeble altan esprimpovon. La lingvo rapide sentiĝas riĉa; fakte, jam post nur kelkaj lecionoj, la lernantoj spertas ion neatenditan, kaj entuziasmigan: ili kapablas kompreni kaj formi belajn, amuzajn aŭ trafajn esprimojn, kiujn ili ne povas facile vortigi en sia propra lingvo.


Krome, ili sentas sin respektataj. Aliaj fremdlingvoj abundas je arbitraj reguloj, kiuj estas kvazaŭ la kapricaj decidoj de diktatoro elpensinta pli malpli sadisman manieron omaĝi al lia potenco. Nenio simila trafas ilin en esperanto.


La plej bona metodo sentigi sian potencon ja estas devigi la malsuperulon fari ion sensencan, kion li faras nur, ĉar li ne povas eskapi. Se mastro devigas sklavon rampi kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la vidantoj, kaj al la sklavo mem: “Rigardu, kiel potenca mi estas!” La sklavo enkore furiozas, la ĉeestantoj sentas egan timon kaj malamon, sed neniu povas fari ion ajn: la mastro superfortas.


Nu, kiam mi parolas angle, mi devas, por esprimi tiel simplan ideon kiel ‘la infanoj povos ...’, obei la arbitrajn kapricojn de lingva diktatoro. Se ni konsiderus nur la elementojn necesajn por interkompreniĝi, mi povus apliki la normalajn regulojn de la lingvo kaj diri the childs will can. Sed la anglalingvaj nacioj sukcesas devigi min sekvi arbitrajn sensencaĵojn, kiuj kontribuas nenion al glata komunikado, sed multon al malegaleco inter ni. Mi ne rajtas apliki la normalan manieron formi pluralon per aldono de -s. Mi devas diri children. Kial? La respondo al tio – kiel scias ĉiu lingvoinstruisto, ĉar infanoj estas konsekvencaj kaj malfacile kredas je sensencaj reguloj, do ili demandas: kial? – povas esti nur: “ĉar estas tiel”, alivorte: ne estas racia kaŭzo, nur ke tiu gento trudas al ni siajn absurdajn kutimojn. Krome, kvankam la normala vorto signifanta ‘povi’ estas can, kaj la normala maniero uzi verbon os-tempe estas meti antaŭ ĝin la vorton will, mi ne rajtas ĉi-kaze agi konsekvence, normale, mi devas uzi alian verbon, ĉar can, ‘povi’, ne havas os-tempon en la angla. Mi devos serĉi alian vojon kaj uzi ekzemple esprimon kiel will be able to.


Nur ĉar la popoloj ne kuraĝas fronti la veron, ili ne rimarkas, ke obei tiajn absurdaĵojn ĉe internacia komunikado estas sklavi antaŭ mastro, kies piedon oni iras leki, se li tion ordonas. Ke mi prenis ekzemplon el la angla, havas neniun specialan signifon. Kiam la franca estis internacia komunikilo, la situacio perfekte similis, kaj ĝi similus, kia ajn la etna lingvo interpopole uzata.


Pri ĉio ĉi ne klare konscias la personoj, kiuj enskribiĝis ĉe esperanto-kurso, aŭ kiuj hejme solaj lernas mem. Sed ili sentas, ke tiu lingvo respektas ilin, kiel neniu lernita fremdlingvo tion faris antaŭe. Anstataŭ pleni je stumbligaj malhelpiloj, humilige, ĝi ĉiurimede favoras komunikadon: ĝi konformas kun la naturaj emoj, ĝi konsekvence stimulas la liberigan aplikon de la principo, kiu regas spontanan sin-esprimon: inklino ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉiun lernitan regulon gramatikan aŭ vortfaran. En ĝi, post la unua periodo de familiariĝo, oni sentas sin hejme.


Tiu plaĉa sento baziĝas sur la fakto, ke, post la komenca etapo, esperanto konstante pli invitas dedukti ol uzi la memoron. Tio miaopinie estas tre grava, ĉar fidi la inteligenton de la aliuloj estas multe pli respekta, estima al ili, ol devigi ilin ĉerpi elmemore. Memoron havas bestoj, sed lingvan inteligenton nur homoj posedas. Tial mi kredas, ke la fenomeno esperanto ege superas la sferon de lingvoj. Temas pri renverso en la socipolitikaj kaj ĝenerale homaj rilatoj, kiujn esperanto igas pli kontentigaj praktike, sed ankaŭ morale kaj psikologie. La kaŝita mesaĝo de esperanto estas, ke bona konduto baziĝu, ne sur aŭtoritato, sed sur konsekvenca apliko de libere akceptitaj reguloj. Se tion vi komprenos, vi ne plu miros, ke ĝi elvokas tian akran reziston. Nia bona lingvo atakas la radikojn de multjarmilaj kutimoj. Prave, miaopinie, oni vidos en ĝi mutacion.


Mutacio


Oni nomas mutacio la fenomenon, ke jen aperas nova speco de vivaĵoj kapabla teni sin viva kaj disflori kiel speco. Kiel vi scias, laŭ la nun plej ĝenerale akceptita hipotezo pri la apero de la homoj, vivis estaĵoj pli malpli simiecaj, kaj foje okazis mutacio kaj prahomo ekekzistis. Kiam la simieca patrino rigardis tiun novnaskiton, ŝi certe ne fieris: ĝi ja estis videble fuŝo. Mankis al ĝi la harprotekto sur la tuta korpo, kaj ĝiaj aliaj mankoj konfirmiĝis pli kaj pli, laŭgrade, kiel la tempo pasis. Ĝi kapablis fari nenion, kion la aliaj bestoj faras ĝiaaĝe. Ke tiu strangaĵo plu vivis, estas miraklo. Eble la kvazaŭ-simiino ĝin amis kun escepta intenso: malfortuloj kortuŝas koron patrinan.


Por la aliaj bestoj, tiu fuŝito certe estis precipe ridinda. Kiam – ege malfrue – ĝi komencis paŝi, ĝi estis speciale mallerta kaj rigida. Ĝi provis antaŭeniri nur dupiede, sed pro tiu malsaĝa ambicio, ĝi konstante falis. Ju pli ĝi kreskis, des pli evidentis ĝiaj mankoj: ĝi havas nek la forton de urso, nek la rapidon de cervo, nek serpentan venenon, nek lertecon simian. Nenion ĝi havis por defendi sin en mondo por ĝi ege danĝera. Kun la timo, kiun tia situo vekis, ĝi povis vivi nur disvolvante sian intelekton.


Sed dank' al tio, ĝi kapablis elturni sin el situacioj, ĉe kiuj la aliaj estis senhelpaj. Eble kelkaj bestoj tion rimarkis, kaj al ilia mokado kaj sento supereca aldoniĝis ia respekta timo: la strangaj, neatendeblaj reagoj de la fuŝito tro ofte taŭge efikis ...


Simile impresas al mi esperanto. La lingvokreemo de la homaro produktis ĉiajn komunikilojn, sed neniam iun kompareblan al tiu ĉi. La aliaj lingvoj – se tiel diri (kiel vi rimarkas, mi nun parolas laŭ la maniero de la dekstra cerbo: mi celas, ne analizi rigore, nur sentigi) – la aliaj lingvoj, do, rigardis ĝin, kaj ofte plu rigardas ĝin, de tre alte: “mankas al ĝi tio, kaj tio, kaj tio ĉi”, ili diras inter si, nekonscie elektante, por la komparo, nur la trajtojn, per kiuj ili superas, kaj tute ne rimarkante la grandiozan superecon multflankan de la mutaciulo.


Tiun plibonecon ili ne konscias, sed sub la sojlo de la konscio ili observis ĝin, aŭ ĝin deduktis, kaj ĝi ilin timigas. Tiel sendube klariĝas la facileco, kun kiu psikologia esploro evidentigas la intervenon de angoro en la reagoj de multaj al esperanto, kiel mi demonstris aliloke (“Psikologiaj reagoj al esperanto”, Esperanto-dokumentoj, n-ro 26 E, Roterdamo: UEA, 1988).


Kiam okazas mutacio, ne nur unu nova speco naskiĝas, sed pluraj, kuzaj, kiuj post iu tempo montriĝos sterilaj: altaj kvalitoj necesas por pluvivi. Ni scias, ke pluraj kvazaŭhomaj specoj ekzistis iutempe sed ili ne havis idojn dum sufiĉe longa tempo por stabiliĝi kiel sukcesinta speco. Tiun leĝon naturo obeis ankaŭ, kiam ĝi naskis la intergentan lingvon. Volapük, Ido, Occidental, Latino sine flexione, Interlingua, Neo, ktp estas la kuzoj, kiuj iom sukcesis. Kiam la tempo maturiĝis por mutacio, ŝajnas, ke Naturo naskas fekunde por certigi, ke vivos la plej altnivela. Nur rivaleco kaj konkuro praktik-terene ja povas havigi al la planedo produkton kun supera kvalito.


Pri la rezulto de la lingva konkuro ne estas iu dubo: esperanto montriĝis la plej bona.


Al kio ŝuldiĝas ĝia pliboneco? Rilate al Volapük, kiun ankaŭ karakterizas prefero al inteligento super memoro, temas pri la fakto, ke nia bona lingvo estas pli respekta kaj pli demokratia. Respekta: la aspekto de la devenvortoj estas en esperanto, kontraste al Volapük, ĝenerale rekonebla; Zamenhof adaptis ilin al la bezonoj de la lingvo, sed ne misformis ilian vizaĝon: li tenis sin respekte al ili; simile, en la konstruo de la frazo, Zamenhof lasas al la lingvano multe pli da libereco ol Schleyer: li respektas lin aŭ ŝin. Demokratia: ne la aŭtoro aŭ iu komitato efektive prizorgas la evoluon, aŭ decidas pri dubaj punktoj, sed anonima uzado, t.e. kolektiva akcepto aŭ malakcepto de novaj formoj, kiujn iu ajn rajtas proponi.


Rilate al la aliaj kuzoj, la pliboneco kuŝas en du trajtoj. Unue, esperanto pli atentas la postulojn de tutmondismo, dum tiuj rivaloj estas kvazaŭ ekskluzive okcidentaj. Due, kaj precipe, ĝi pli fidas inteligenton ol memoron (komparu la tabelvortojn kun iliaj samsencaĵoj en Ido).


Dirante, ke esperanto pli fidas inteligenton ol memoron, mi esprimis min ne tute prave. Temas ja pri ia nekonscia inteligento, kiun eble estus pli trafe nomi refleksa dedukt-kapablo. Ne kompreneblus la derivitaj vortoj aŭ la -u en ĉu ni iru? (tute ordinara esprimo, kiu ne havas ekzaktan samsencaĵon en la franca kaj en multaj aliaj lingvoj), se ne ekzistus nia kapablo dedukti. Sed dedukti, se tiel diri, instinkte, ne per longa intelekta procezo, nur en unu sekundero. Kaj jen, indulgu min pliafoje, mi nun faros al vi kurseton pri psikolingviko.


3. NATURA SIN-ESPRIMADO


Emo ĝeneraligi tuj post asimilado


Kio ebligas dedukti tiel rapide? Mensa refleksa agado, kiun la svisa psikologo Piaget siatempe nomis ĝeneraliga asimilado. Oni asimilas elementon, kaj tuj ĝeneraligas ĝian uzon, ekster la kampo de la jam akiritaj scioj kaj sperto. Nu, la interesa punkto estas, ke tio estas la natura sistemo lingve komuniki. Per natura mi celas: kion spontane faras nia cerbo, kiam ne intervenas eksteraj influoj.


Kiel ni povas koni tiun naturan funkciadon? Observante la kazojn, kiam lingva esprimiĝo malkonformas kun la socia normo, ekzemple ĉe infanoj komencantaj paroli, ĉe fremduloj, kiuj provas komprenigi sin per lingvo neplene mastrata, ĉe homoj parolantaj dum kuracilo aŭ alia drogo (inkluzive alkoholajn) portempe malfortigas la kontrolilojn en la cerbo, ĉe homoj tuŝataj de forta emocio, tiel ke por ili pli gravas komuniki ol paroli laŭnorme, ktp. Studo pri la hezitoj de personoj, kiuj, parolante sian lingvon, ne tuj sukcesas vortigi sian penson, ankaŭ liveras indikojn pri la rolantaj mensaj procezoj. Eĉ analizoj pri la evoluo de lingvoj rivelas, kien kondukas la naturaj tendencoj de lingvouzado.


Tiuj esploroj montras, ke la ĉefa faktoro en natura sin-esprimo estas ĝeneraliga asimilado. Mi memoras ĉinan infanon, kiu klare prononcis wo bu you, ‘mi ne havas’, dum la ĝusta formo estus wo meiyou: nia ne preskaŭ ĉiam tradukiĝas per bu en la ĉina, sed, pro stranga escepto, antaŭ you, ‘havi’, oni devas diri mei. Tiu eta ĉino ĝeneraligis la asimilitan ne-signon. Alia ekzemplo: s-ino Bormann citis al mi germanan infanon, al kiu oni demandis “Bist du müde?”, ‘ĉu vi estas laca?’, kaj kiu respondis: “ich bist nicht müde”, ‘mi ne estas laca’. Anstataŭ modifi la verboformon laŭ la pronomo (la ĝusta frazo estus ich bin nicht müde), ĝi ĝeneraligis la duapersonan.


Simile, mi foje aŭdis anglan infanon diri he comed, ‘li venis’, anstataŭ la ĝusta, neregula, he came (ĉe la plimulto el la verboj, la pasinta tempo esprimiĝas per la finaĵo -ed en la angla). Konfirmon, ke tiel parolas anglaj infanoj mi ĵus trovis en romano, en kiu dekjara Darren Wilkes diras She never seed me, ‘ŝi neniam vidis min’ (li uzas seed anstataŭ la ĝusta formo saw) kaj Only she never knowed, ‘sed ŝi neniam sciis’ (knowed anstataŭ knew) (P. D. James, A taste for death, New York: Alfred A. Knopf, 1988, p. 402). Klare, temas pri plej natura tendenco.


Tre ofte, ĉe fremdlingvano, post-asimila ĝeneraligo montriĝas pli forta ol la strukturoj de la gepatra lingvo. Por esprimi la ideon ‘se mi havus’, la plimulto el la anglalingvaj lernantoj de la franca spontane diras si j'aurais, kiel ĉiuj francaj infanoj, dum rekta traduko el la angla if I had kondukus al la ĝusta formo si j'avais. Simile, mi notis ĉe (neesperantista) anglalingvano parolanta france la formon s'il viendra, ‘se li venos’ (laŭvorte, angle, if he will come), kvankam rekta traduko el lia nacilingvo produktus la ĝustan s'il vient (angle if he comes). En tiuj du kazoj, aperas en la franca formoj malĝustaj, kiuj estus ankaŭ eraraj en la gepatra lingvo, sed kiuj estus ĝustaj en esperanto: nia lingvo sekvas pli proksime la naturan funkciadon de esprimiĝo ol la plimulto el la etnaj.


Asimilado ĝeneraliga okazas ne nur ĉe gramatiko, sed ege ofte ankaŭ ĉe vortfarado. En la franca, al nia strukturo ne--ebla respondas oftege, sed ne ĉiam, la strukturo in--able (aŭ, se la unua konsonanto de la radiko estas lipa, im--able); la formo uzata por enŝovi la verban radikon estas tiu, kiun oni as-tempe uzas post vous, ‘vi’: ‘vi trinkas’ estas vous buvez, ‘netrinkebla’ do estos imbuvable. Sed estas multegaj esceptoj. Ekzemple, ‘neatingebla’ estas inaccessible, dum la normala maniero diri ‘vi atingas’ estas vous atteignez. Tamen, ĝeneraliga asimilado konstante influas, kaj oni ofte aŭdas la eraran formon inatteignable.


La franca vorto tradukanta nian farebla estas interesa, ĉar ĝi manifestas dufojan nekonscian aplikon de ĝeneraliga asimilado. Kiel ĉi-supre dirite, la verba formo nekonscie uzata por formi la able-adjektivojn estas tiu, kiun oni uzas as-tempe post vous: vous punissez, ‘vi punas’ > punissable, ‘punebla’, ‘puninda’. Sed tiu formo mem estas ligita al la is-tempa formo: malantaŭ vous punissez, ‘vi punas’ aŭ vous buvez, ‘vi trinkas’, kaŝiĝas vous punissiez, ‘vi punis’, kaj vous buviez, ‘vi trinkis’. Kiel konstante en la franca, troviĝas esceptoj. Por la verbo faire, ‘fari’, tiu regulo ne aplikiĝas. Oni diras vous faisiez, ‘vi faris’, sed vous faites, ‘vi faras’. La natura emo ĝeneraligi asimilaĵon estas tre forta: ne nur ĉiuj franclingvaj infanoj komence diras vous faisez, ‘vi faras’ (la ĝusta formo vous faites enradikiĝas nur post plurjara korektado), ne nur multaj fremdlingvanoj faras same, kiam ili parolas france, ne nur same faras multaj plenkreskaj franclingvanoj, kiam ebriaj aŭ sub influo de forta emocio, sed la oficiala lingvo fakte uzis tiun formon kiel bazon por la adjektivo ‘farebla’: faisable.


Kruciĝo de plene konsekvencaj serioj


Ni nun revenu al la spirito de esperanto. Se vi konsideras la ĉi-supre prezentitajn ekzemplojn, vi rimarkos, ke ĉiufoje, kiam la spontane naskita nacilingva formo estas neĝusta, apliko de la samaj formadprincipoj kondukas nialingve al tute ĝusta formo. Ni do povas konkludi, ke unu el la aspektoj de la spirito de esperanto – io tipe esperanta – estas la fakto, ke ĝeneraliga asimilado en ĝi regas senbare.


Efektive, en esperanto, la plimulto el la vortoj situas kruce de perfekte konsekvencaj kvazaŭ-senfinaj serioj. Alivorte, ĝeneraliga asimilado okazas ne nur ĉe unu el la elementoj, sed ĉe almenaŭ du. La tabelvortoj estas nur aparta apliko de ĉi tiu principo. Ni prenu ekzemple tute alitipan vorton: ŝafejo. En la menso ĝi situas jene:

 

  ŝafo  
  ŝafino  
  ŝafido  
  ŝafa  
hundejo ĉevalejo bovejo ŝafejo kolombejo porkejo...
  ŝafaĵo  
  ŝafaro  
  ŝafisto  
     

Ni komparu kun la franca. Eĉ limigante nin je la kvin vortoj centre de la kruco, tuj montriĝas, kiagrade ĉi-kaze la lingvo de Molière baras la vojon al la natura inklino ĝeneraligi asimilitan lingveron:

 

  ovin  
étable bergerie pigeonnier
  mouton  

Ne pli helpas la angla vortsistemo:

 

  ovine  
cowshed sheep-fold pigeon house
  mutton  

Nek vertikale, nek horizontale retroviĝas konsekvenca serio. Tio praktike signifas, ke, en la franca aŭ en la angla, por akiri la vorton kaj por retrovi ĝin laŭbezone, la menso uzas multe pli da nerva energio.


Ŝparo de nerva energio


Kiam mi estis psikologia studento, por konsciigi nin pri la rilato inter nerva elspezo kaj reguleco de la ago-skemoj, la gvidanto de lernogrupo foje proponis jenan eksperimenton. Ni registris per plej preciza tempomezurilo (estis ja en Svislando!) la daŭron necesan por partigi kompleton da ludkartoj en diversaj kondiĉoj. Eĉ se perfekte atenditaj, la rezultoj imponis. Se la instrukcioj estas, ekzemple:


Metu ĉiujn ruĝajn maldekstren, escepte de la bubo; de iu ajn sepo; de la kera deko; de la karoa aso; de la reĝino, egale ĉu ĝi estas kera aŭ karoa, se ĝin antaŭas nigra karto; de la kera reĝo, se ĝi aperas post karto kun valoro inter du kaj ok, alia ol la trefa kvaro; ktp,


la tempo necesa por ricevi la postulatan kartogrupon estas multe pli longa ol se la regularo konsistas el unu frazo:


Metu la ruĝajn maldekstren kaj la nigrajn dekstren.


La pli longa daŭro de la unua tasko spegulas la pli altan kvanton da energio, kiun bezonas la nerva sistemo por ĝin plenumi.


Nu, la plimulto el la naciaj lingvoj enhavas regulojn kompareblajn al la unua serio de instrukcioj. Sekve, la nerva fluo konstante elspezas sian energion ĉe blokoj, baroj, devojigoj kaj stumblejoj ĉiaspecaj. Legante ĉi tion, verŝajne kelkaj el vi pensas: “Li troigas. Mi lernis la anglan, la germanan aŭ tiun aŭ tiun ĉi lingvon, kaj mi parolas ĝin flue. Ne estas tiel terure.” Se tiel estas, mi gratulas vin. Sed eble tute simple vi ne konscias vian sportan nivelon.


Kiam vi uzas esperanton, vi estas kiel homo, kiu kuras rektalinie sur ebena tereno. Kiam vi uzas la alian lingvon (se ne estas unu el la malmultaj kun strukturoj same regulaj, kiel la esperantaj), vi kuras sur tereno kun fortaj deklivoj, jen supren, jen malsupren, sekvante zigzagan vojeton kun harpinglaj turniĝoj, plenan je truoj perfide faligaj, kaj kiun de tempo al tempo rokoj baras, tiel ke ne eblas pluiri sen grimpi transen. Se vi flue parolas, tio signifas, ke vi tiom ekzercis vin, ke vi parkere konas la malfacilajn lokojn kaj, ĉiufoje, la plej efikan manieron ilin venki. Vi similas al atleto, kiu ĉiutage trakuras la ĵus priskribitan terenon. Sed eĉ se via kurrapideco havigas al vi aplaŭdon, tamen restas la fakto, ke, sur tiu tereno, via koro pli rapide batas, vi spiras pli forte kaj brue, vi estos pli laca, ol dum vi kuris senturne kaj senbare sur la ebenejo. Kiom ajn ekzercita vi estas, vi elspezis pli da energio.


Mal-: ĉu beno aŭ malbeno?


Kuri sur malfacila tereno povas esti stimule, se oni tion faras propravole por la plezuro sporti aŭ kun la celo trejni sian korpon. Sed homoj, kiuj deziras (aŭ devas) intergente komuniki, rajtas ne esti sportemaj, aŭ preferi aliajn kampojn por atleti. Al ili esperanto estas destinita. Tial Zamenhof konceptis ĝin tiamaniere, ke komunikado okazu senstreĉe. (Se vi ŝatas streĉi viajn fortojn, ne mankas terenoj por vin trejni: lingvoj kiel la rusa, la franca kaj la araba dissemis stumblejojn abunde.)


Por eviti streĉon, necesas senti sin sekura. Al tiu sekureca sento kontribuas la scio, ke oni ĝuos grandan liberecon en la kombina uzo de la lingvaj elementoj. Pro tio, verŝajne, la prefikso mal- tiom uziĝas en la “reala lingvo”.


Efektive, esplorante pri parola esperanto, mi miris pri la ofteco de tiu prefikso. Homoj konstante uzas ĝin, ofte humure. Jen bela ekzemplo de lingva ero, kiun la homoj rapide asimilas kaj emas ĝeneraligi. Kaj tamen, mal- elvokas reziston ĉe relative multaj.


En letero, kiun mi ĵus ricevis, brazila amiko diras, ke oni nepre bezonas la vorton liva por anstataŭi maldekstra. Kiel malsamaj homoj estas! Mi ne pretendas esti normala (se tio signifas ion), sed esperanto estas la sola lingvo, en kiu mi havas neniun problemon pri ‘dekstra’ kaj ‘maldekstra’. Eble vi ne kredos min. Se tiel, demandu miajn edzinon kaj gefilojn, ili konfirmos al vi jenon: kiam mi ŝoforas kaj mia apudulo instrukcias, ke mi iru dekstren aŭ maldekstren, se li konas min, li mane gestas al la ĝusta direkto, ĉar nek en la franca, nek en la angla, nek, verdire, en iu ajn el la aliaj nacilingvoj, kiujn mi iom scias, mi havas ĝustan reflekson. Nur en esperanto mi ne eraras.


Kompreneble, se la granda plimulto el la homoj havas problemon malan al la mia, mi volonte konsentos, ke oni rezignu je maldekstra favore al liva aŭ alia taŭga formo. Mi neniel volus trudi miajn apartaĵojn. Tamen mi esperas, ke oni respektos la starpunkton de tiuj, kiuj diferencas de la plimulto, kaj ke oni memoros la averton de Zamenhof, “kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj” (vd ĉi-supre, p. 10; ĉi-foje substrekis mi).


Sed, kiel mi jam diris, mi fidas je la saĝeco de la kolektiva, nekonscia maniero solvi lingvajn problemojn. Pro tio min tiagrade interesas la formoj, kiuj spontane ŝprucas ĉe interbabilado. Al tiu, kiu surterene esploras, kiel faras ĉiu serioza lingvisto, baldaŭ evidentiĝas, ke mal- ege oftas en la “reala lingvo”. Mi jam citis malstultiĝo kaj malprotestas en la sekcio pri la riĉeco de la parola lingvo, sed mi povus aldoni centojn da aliaj kazoj.


Ekzemple, foje mi diskutis kun Mark Fettes, la nuna redaktisto de Esperanto, okaze de kunveno, ĉe kiu ni kune prezentis UEAn, kaj li diris al mi: “tio estus malpozitiva reago” (Ĝenevo, 88.02.06). Mi bedaŭrinde ne scias, ĉu li konscie elektis tiun formon, aŭ ĉu simple la vorto enmensiĝis al li pli rapide ol negativa.


La esprimon nek tro, nek maltro mi registris tiel ofte, ke ĝi eble jam ŝabloniĝas. Plurfoje, mi notis malkiel en la senco ‘kontraŭe al’, ‘diference de’. Jen kelkaj pliaj ekzemploj:


Ili riproĉas, ke la lingvo estas malnatura (Pekino, Ĉinio, 86.07.29, ĉino; miaopinie, tiu ĉino trovis la ĝustan esperantigon de la koncepto, kiun ni kutime vortigas per artefarita, kio elvokas ion tute alian)


Tio estas tro malpoezia (Locarno, Svislando, 87.05.16, itallingva sviso)


Mi estas malpesimisma (Santala, Finnlando, 87.07.14, ĉiliano, kiu poste klarigis, ke li ne estis certa, ĉu la radiko optimism ekzistas)


Kiam okazos la malinaŭguro? (Santala, Finnlando, 87.07.18, brito)


Oni hodiaŭ malfestas la sovetiigon de Estonio (Tallinn, Estonio, Sovetio, 87.07.20, estono)


La ekspozicio estos malinaŭgurata dimanĉon (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato)


Mi venas por lerni, ne por mallerni (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.05, aŭstralianino, laŭdevene pollanda judino)


Temas pri malfermita, t.e. aperta personeco (Zagreb, Jugoslavio, 87.08.04, kroato; interesa ekzemplo: ĝi montras, ke la unua vorto atinganta la menson estas la derivaĵo, la neologismo alvenas nur poste)


Ni malsekvu la sagojn (por reveni laŭ vojo, kiun ni trovis sekvante la sagojn direktomontrajn; Vieno, Aŭstrio, 87.10.28, germano)


Li estas malfaka kuracisto (t.e. ĝeneralmedicinisto; Ĝenevo, Svislando, 88.11.07, germanlingva sviso)


La reala lingvo uziĝas ankaŭ en korespondado. Por persono, kiu lingviste interesiĝas pri tiu aspekto de ĝi, publikigitaj leteroj de legantoj estas plej interesa fonto de observoj. La ĉi-supra teksto jam estis tajpita, kiam mi legis la numeron de julio-aŭgusto 1988 de Esperanto. En ĝi, sur sama kolumno, aperas du interesaj mal-aĵoj:


En pluraj aliaj kazoj, mi intence uzas verbojn malpive (t.e. ‘kontraŭe al tio, kion PIV rekomendas’; Aldo de' Giorgi, Esperanto, julio-aŭgusto 1988, p. 137)


Urĝe bezonata estas (...) gramatiko de la lingvo, kiu malkomplikos la enhavon de [PAG] (Audrey Childs-Mee, samloke).


La kontrasto inter la malŝato al tiu prefikso ĉe kelkaj esperantistoj kun literatura pretendo unuflanke, kaj, aliflanke ĝia ofteco en la spontana lingvo, ĉefe parola, sed ankaŭ letera, vere mirigas min. Mi tute ne scias, kiel klarigi la menciitan malŝaton. Ĉu tiuj aŭtoroj hontas pri la ekzisto de mal- kun tiu senco? Temas ĝenerale pri homoj el latinidaj lingvoj aŭ kun alta estimo al la latina; eble ĝenas ilin, ke mal- en tiu lingvofamilio laŭdevene signifas ‘malbona’ (dum en la slava, ĝi signifas ‘eta’ aŭ ‘malmulta’: en la rusa, sil'nyj signifas ‘forta’, malosil'nyj ‘malforta’, t.e. ‘malmultforta’, ‘malgrandforta’).


Aŭ ĉu ĝenas la sono? Ĉu ĝi estas tro aŭdebla? Verŝajne intence Zamenhof elektis prefikson speciale klarsonan, ĉar li opiniis grava tuj distingi ion disde ties malo. Ĉu ĝenas la ofteco? Min tio ne ĝenas, sed miajn kriteriojn difinis vivo malsama ol tiu de la homoj, kiujn mal- agacas. Ĉu ĝenas ia dubsenceco? Estas vere, ke vortoj kiel malmanĝi povas egale signifi ‘vomi’ aŭ ‘feki’, kaj ke kelkaj aliaj, kiel maltima, ne estas tute certe kompreneblaj komence. Sed tio rilatas al ege malgranda nombro da radikoj.


Ĉu ili riproĉas tendencon konfuzi la mal-vorton kun ĝia kontraŭo? Se jes, ili timas nerealan danĝeron. En pli ol dudek jaroj da atenta aŭskultado kaj da registrado de parola esperanto mi neniam spertis unu miskomprenon ŝulditan al mal-. Mi ĉeestis erarojn, ekzemple malfermi anstataŭ fermi, sed ne miskomprenojn. Similaj eraroj aperas same ofte en ĉiuj lingvoj: vortoj, kiuj rekte kontrastas unu la alian, lokiĝas najbare en nia menso kaj ni facile diras la kontraŭon de tio, kion ni celas. Ĉar la kunteksto komprenigas la penson, la plimulto el tiuj okazoj restas neperceptataj. Nur esploranto pri lingvo rimarkas ilin. En Psikopatologio de la ĉiutaga vivo, Sigmund Freud, inter multaj ekzemploj de fuŝ-agoj, citas prezidanton, kiu (germane) diras: “mi fermas la kunsidon”, anstataŭ “mi malfermas” ĝin; estas do klare, ke tute ne temas pri fenomeno ligita al la lingvo.


Kial ferm kaj malferm?


Koncerne la vortojn fermi kaj malfermi multaj kritikas, ke Zamenhof elektis ferm kiel bazan radikon, de kiu oni derivas la vorton malfermi. Kial li tion faris? Rapida kontrolo montras, ke ferm ne estas pli ofta. Sed malprave, miaopinie, oni vidas en tiu elekto eraron.


Zamenhof havis eksterordinaran psikolingvikan intuicion, kiun li plej ofte sekvis, tute saĝe. Nu, ŝajnas, ke por nia menso, la baza koncepto estas stato. Ago, kiu ŝanĝas tiun staton, estas io malpli fundamenta.


Komodo ŝajnas pli normala kun la tirkestoj fermitaj. En librovendejo aŭ biblioteko, la granda plimulto el la libroj estas fermitaj. En vinbutiko, la boteloj estas ŝtopitaj. En dormoĉambro, lito estas kovrita (aŭ, en kelkaj landoj, volvita). Ie, funde de nia nekonscia menso, ni rigardas fermitecon la normala stato. La alia normala stato estas, ke troviĝu nenio fermebla: baze, diras nia menso, aŭ ne troviĝas pordo (nur libera pasejo), aŭ ĝi estas fermita. Malfermi estas ago, kiu likvidiĝas en eta momento, kaj do ne havas same densan ekziston kiel la longa, daŭra, konstanta stato de fermiteco. Se, revenante el ferioj, vi vidas de malproksime, ke viaj pordo kaj fenestroj estas malfermitaj, via tuja reago estas, ke io estas ne en ordo. Similajn faktojn nia menso nekonscie registras ekde la plej juna infaneco. Tial por ĝi, ‘malfermi’ rompas ion en la normala stato de aferoj, kaj estas do derivita koncepto.


Verŝajne pro tiu universala maniero koncepti, la plimulto el la lingvoj rigardas la fermitan kaj similajn statojn plej bazaj, tiel ke fermo esprimiĝas per simpla radiko, dum la vortojn por la ideoj proksimaj al malfermado oni derivas el la baza ‘ferm’-verbo helpe de afikso. En aviadilo, la stevardino diras angle: “Fasten your seat belts” (‘fermu viajn sekurzonojn’), kaj la vorto uzata por signi malfermon estas unfasten. En la franca, oni diras verrouiller / déverrouiller (‘rigli’ / ‘malrigli’), boucher / déboucher (‘ŝtopi’ / ‘malŝtopi’); couvrir / découvrir (‘kovri’ / ‘malkovri’); voiler / dévoiler (‘vuali’ / ‘malvuali’); lier / délier (‘ligi’ / ‘malligi’); nouer / dénouer (‘nodi’ / ‘malnodi’); visser / dévisser (‘ŝraŭbi’ / ‘malŝraŭbi’); ktp. La origina vorto ĉiufoje indikas fermon, t.e. malebligon de rekta percepto aŭ de libera ago, kaj malfermo esprimiĝas derive.


En la angla oni diras to lock / to unlock (‘ŝlosi’ / ‘malŝlosi’); to pack / to unpack (‘paki’ / ‘malpaki’); to button / to unbutton (‘butoni’ / ‘malbutoni’); to latch / to unlatch (‘klinke fermi’ / ‘klinke malfermi’); to bolt / to unbolt (‘rigli’ / ‘malrigli’); to tie / to untie (‘ligi’ / ‘malligi’) ... En la germana ni havas schließen / aufschließen (‘ŝlosi’ / ‘malŝlosi’); wickeln / entwickeln (‘volvi’ / ‘malvolvi’); decken / entdecken (‘kovri’ / ‘malkovri’) ...


La rumana, en kiu ‘fermi’ diriĝas închide kaj ‘malfermi’ deschide konfirmas tiun regulecon, pri kiu ni trovas multajn ekzemplojn ankaŭ en la rusa. La rumana prefikso des-, kiel la franca dé-, dis- ja respondas ĝenerale al la esperanta mal-, kaj la radiko chide (prononcu: kide), parenca al la itala chiudere, al la franca clore, fakte signifas ‘fermi’. La rumana vorto do estas ekzakte paralela al nia malfermi. Ankaŭ la malnovfranca havis similan verbon: desclore, ‘malfermi’. La nuntempa franca éclore, ‘malfermiĝi’ (parolante pri floro, kiu estis burĝona), prezentas plian ekzemplon de kazo, en kiu la vorto pri malfermo derivas de la vorto signifanta ‘fermi’ (clore).


Finan ekzemplon ni ĉerpu ekster Eŭropo. En la svahilia, la verbo ‘malfermi’ formiĝas el ‘fermi’ kiel regula mal-derivaĵo: kufunga, ‘fermi’, kufungua, ‘malfermi’, aŭ kufumba, ‘fermi’, kufumbua, ‘malfermi’ (komparu kukunja, ‘volvi’, kukunjua, ‘malvolvi’; kufuma, ‘teksi’, kufumua, ‘malteksi’; kuvaa, ‘vesti sin’, kuvua, ‘malvesti sin’, ‘senvestigi sin’).


Tiuj ekzemploj ŝajnas al mi sufiĉaj por montri, ke Zamenhof ne mispaŝis elektante ferm kiel bazan radikon.


Ena filozofio


Kial mal- tute ne ĝenas min? Eble ĉar mi lernis la lingvon estante 11-12-jara, kaj do ne havante la saman lingvan fonon kiel plenkreskuloj jam lernintaj la latinan aŭ similan lingvon. Se, kiel mi supozas, esperanto logas homojn, kiuj deziras novan, pli egalecan manieron interrilati, estas normale, ke multaj havas, fone de la menso, la penson: “Kial unu homo (Zamenhof) diktu al mi, kiel mi esprimu min? Mi estas lia egalulo. Ankaŭ miaj ideoj samrajtas.” Tia rigardo al la lingvo konformas al ĝia spirito, aŭ pli ĝuste al ĝia etoso. Tie fontas la reformemo de multaj esperantistoj.


Sed infano malsame reagas. Kiam mi lernis la lingvon, malmulta kaj malgranda estis simple, por mi, oportunaj vortoj, kiuj klare esprimas sian sencon, en sistemo, kiun mi tutkore aprobis, ĉar ĝi estas tute konsekvenca, kio ĝenerale plaĉas al infanoj. Mi ne zorgis pri etimologio, same kiel anglalingvan infanon ne ŝokas la fakto, ke grandson, ‘nepo’, granddaughter, ‘nepino’, grandchildren, ‘genepoj’, povus esti konsiderataj kiel lingvaj monstraĵoj, ĉar la prefikso devenas de franca vorto signifanta ‘granda’, sed aplikiĝas al homoj pli etaj, fakte anstataŭante francan prefikson kun la senco ‘malgranda’ (en la franca, oni diras respektive petit-fils, petite-fille, petits-enfants, kaj petit signifas ‘eta’).


Ne nur mal- ne ŝokis min, sed mi vidis en ĝi senfine fekundan vortformilon, plej bonvenan. Mi suspektas, ke pli poste, kiam mia plej ŝatata ĉina korespondanto enkondukis min en la orientazian pensmanieron, kaj kiam mi lernis lian lingvon, mi estis influata de Dao-ismo (Taoismo laŭ PIV, sed mi preferas la oficialan ĉinan transskribon Dao). Plaĉas al mi la ideo, ke ie en malbona kaŝiĝas ‘bono’, en malforta ‘forto’, en malgranda ‘grandeco’, en malami ‘ami’. Tradicia ĉina mondrigardo, laŭ kiu io enhavas la ĝermon de sia kontraŭo, kaj ankaŭ laŭ kiu ĉiu adjektivo estas relativa, akordas kun mia maniero aliri la realon.


Verdire, ĝian ĝustecon ĉiutage konfirmas mia profesio. Kiom da forto kaŝiĝas en iu malforta, kaj kiom da malforto en fortulo! Kiel proksimas unu al alia amo kaj malamo! Kaj kiom da psikologia progreso, kiam homo ĉesas kompreni adjektivojn kiel ion absolutan, difinitan per si mem, dum fakte ili postulas referencon. Ĉu malgranda elefanto ne estas imprese granda? Ĉu ne kortuŝe malgranda la plej granda formiko? Tio, kio malfacilas al mi, eble estas por vi plej facila. Kiam homoj suferantaj pro “komplekso pri malplivaloro” komprenas, ke en la frazo “mi estas malforta” aŭ “mi konstante malsukcesas”, la vortoj malforta kaj malsukcesas rilatas al nur unu aspekto de ili, kaj ke ie ili havas ankaŭ forton kaj sukcespovon, ili ekiras la vojon al plena liberiĝo el tiuj turmentaj ideoj pri si mem, venenaj al la vivĝojo.


Ni rimarku, ke simila saĝeco troviĝas ankaŭ en okcidento: “Feliĉaj la malfeliĉuloj, amataj la malamataj, altaj la malaltuloj” klare sonas en la mesaĝo de la krista surmonta prediko. Iu filozofia ludo kaŝiĝas en la mal-vortoj, kiu ege plaĉas al mi. Sed estas vere, ke Kartezio (francanome Descartes) ege malhelpis kompreni tiun aliron al konceptoj, rigardataj kiel duvizaĝaj.


Jes, mal- ricevas de mi fervoran ŝaton kaj estimon. Kiam mi legas tutan tekston sen ĝi – ekzemple la iltis-an Literaturan Manifeston – mi havas la impreson, ke mankas io, kaj instinkte mi konkludas, ke la aŭtoro ne kapablas verki nature, ke li ne posedas la normalan lingvon, la realan. Subjektiva mi estas, ĉu ne? Kompreneble! Sed ĉu ne ankaŭ ili, kiuj kondamnas mal-?


4. EMO DIFINI, EMO ELVOKI


Angoro kaj trovalorigo de la maldekstra cerbo


La fakto, ke mal- povas uziĝi senbare, estas aspekto de la mutacio. Sed mutacio signifas rompon, kaj rompo dolorigas. Aŭ ĝi vekas neelporteblan angoron.


Tian angorigan rompon travivis la homaro, kiam sciiĝis, ke la stabila tero, apogita sur fortikaj fundamentoj, kiu estis ĝia vivejo, fakte estas nur pilketo ŝvebanta en nesolida medio. Imagu! Ni estis la centro de la universo; nin protektis plafono nomata ĉielo, ornamita de lumiloj, kiuj iras sur ĝi sian regulan iron; la ebenaĵo, sur kiu ni staris, sentiĝis plej firma; kaj ĉion ĉi oni ekmontras eraro, iluzio, kaj la grundon oni forprenas de sub ni por tien loki abismon! Terura bato tiu rivelo estis.


Pro ĝi, verŝajne, okazis la filozofia renverso de Kartezio. Se ni ne plu povas fidi la evidenton pri la ekstera mondo, kie trovi ion firman? Kartezio imagis, ke tion povas doni nur logiko kaj pensado: eĉ la scion pri la propra ekzisto li pendigis de pensado: mi pensas, do mi estas. Kiel malsame homoj reagas! Mian ekzistosenton mi perceptas el sufero kaj ĝuo, el konscio pri mankoj kaj pleniĝoj, el mia povo ami kaj admiri ... Sed mi ne estas filozofo.


Estu kiel ajn, la terura timo, kiu kaptis la eŭropanojn subite konsciajn pri sia sur-abisma situo, stimulis, helpe de Kartezio, la maldekstran cerbon. La rezultoj de tiu mensa revolucio, kiu, verdire, ĉefe trafis Okcidenton, sentiĝas ankoraŭ nun: la hodiaŭa universitata etoso, pure intelekta, la publika instruado, nia civilizacio materia estas stampitaj per tiu supervalorigo de penso super sentado, de dedukto super intuicio, de kredo super fido.


Franca edukprincipo influas lingvan konceptadon


Kartezio estis franco, kaj liaj ideoj pli influis la francan kulturon ol la aliajn (sed la plimulto el la postaj plej influaj filozofoj, kiuj iris similan vojon, portante pensadon pli supren ol ĉion alian, estis germanoj; sekve, la germana kulturo simile ĉefvalorigis la maldekstracerbajn funkciojn: pensado, disciplino, rigoro, pedanta precizeco alte rolas tiugente). Nu, la franca pensmaniero ludis aparte gravan rolon en nia lingvo. Tio okazis parte, verŝajne, pro la prestiĝo, kiun la franca kulturo havis fine de la pasinta jarcento, kaj parte pro tio, ke francoj fariĝis tre gravaj en la movado ekde la komenco de la nuna. Ne hazarde la unua kongreso okazis en Francio, kaj la dua en franclingva urbo. Ankoraŭ nun, franclingvanoj estas strange multnombraj en la Akademio. La ĉefredaktoroj de niaj plej prestiĝaj vortaroj, Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro, estas francoj. Franco kunaŭtoris Plenan Analizan Gramatikon.


Nu, la francoj aliras sian lingvon, kaj do lingvojn ĝenerale, malsame ol la plimulto el la aliaj popoloj. Franca infanedukado ege emfazas la neceson uzi pri ĉio la “ĝustan terminon”. Kaj ie, en la subkonscio de l' francoj, flagras la ideo, ke la spontana vorto, la infane kreita, ne estas la ĝusta, ĉar ĝi sonas tro simple.


Dum la lasta somero, mi ĉeestis jenan scenon, kiu verŝajne estus neimagebla en alia lando ol Francio. Mia edzino kaj mi gastis ĉe terkulturisto, samtempe vinproduktisto, viro klera, kiu pasigas multan tempon surtraktore kaj mane laboranta, sed kiun ankaŭ karakterizas alta intelekta nivelo kaj ekonomi-konscia maniero prizorgi sian bienon. Ni parolis pri la vetero kaj lia edzino diris: “Mi aŭdis ĉe la radio, ke la nulopunkto troviĝas je alteco de 4000 metroj”. Ekkoleris la viro kaj diris: “Min incitas via maniero neniam uzi la ĝustan vorton. Se vi parolas pri izotermo diru izotermo, ne nulopunkto.” Certe troviĝis, baze de tiu reago, ia geedza konflikto, sed en kiu lando edzo ema riproĉi sian edzinon elektus kiel pretekston la neuzon de komplika, scienca vorto en plej banala interparolo privetera?


Jen alia ekzemplo. Tuj post la dua mondmilito, Belgio kaj Svislando havis pli altan vivnivelon ol Francio, kaj, kontraste kun tiu, disponis dolarojn, kiuj ebligis importi multon el Usono. Inter la novaj varoj, kiuj tiel atingis ilin, troviĝis la unuaj magnetofonoj. Kaj en Svislando kaj en Belgio, franclingvanoj nomis ilin enregistreurs, ĉar la funkcio de tiuj aparatoj ja estas enregistrer (‘registri’; tiun vorton oni uzis por surdiskigo). Se riskis okazi konfuzo kun alia tipo de “registrilo”, oni diris enregistreur magnétique.


Kaj jen post kelkaj jaroj similaj aparatoj fine aperis en Francio. La francoj, ignorante jam radikiĝintan lingvouzon en du franclingvaj regionoj – tri, fakte, ĉar en Kanado oni uzis enregistreuse – organizis fakkunvenojn por diskuti pri la termino kaj akuŝis je magnétophone, bela sciencosona vorto, kies ĉefa kvalito estis verŝajne, ke ĝi estis ne tuj komprenebla – kontraste kun enregistreur – kaj do pli probable respondis al la nekonsciaj kriterioj de “la ĝusta termino”.


En Francio, do, kiam infano uzas “neĝustan terminon”, oni korektas ĝin. Tio kredigas al ĝi, ke nur unu vorto estas uzebla por unu koncepto, aŭ ke, se ĝi uzos vorton kun pli vasta signifo, ĝi eraros, ĝi agos malbone. Tial konceptoj, kiuj alipopole inkluziviĝas, ruspupe, unu en la alian, staras aparte kaj kontraste en la franca menso. Anstataŭ inkluzivi, la francoj kontrastigas.


Ekzemple, kiam franca infano, ekvidinte unuĝiban kamelon, krias: “Oh! Un chameau!” (‘Ho! Kamelo!’), la patro tuj korektas: “Ce n'est pas un chameau, regarde, il n'a qu'une bosse, c'est un dromadaire” (‘Ne estas kamelo, rigardu, ĝi havas nur unu ĝibon, estas dromedaro’). En la aliaj gentoj, la kategorio “kamelo” inkluzivas la subkategorion “dromedaro”. (Rigardu la desegnaĵon sur la pakoj de Camel-cigaredoj.) Ne ĉe la francoj. Tie, la dromedaroj ne estas kameloj, ili, pro la eduksistemo, fiksiĝas en la menso precize kiel io kontrasta al kameloj, kiel io atentinde plej nekamela: “Ne estas kamelo, estas dromedaro.” (En alia popolo, patro deziranta klerigi dirus: “Ho jes, kamelo! Tian unuĝiban kamelon oni nomas dromedaro”). Kiel ofte, la spontane uzata vorto facile prononceblas (chameau elparoliĝas /ŝamó/), dum la altrudita de la gepatroj estas pli komplika: plia ekzemplo, ke “la ĝusta termino” devas soni barbare.


Nuntempe, se usonano diras al mi “It is recorded on tape” (‘ĝi estas registrita sur bendo’), li plej probable parolas pri kasedo. Tape, ‘bendo’, inkluzivas la bendojn aranĝitajn en maldika skatoleto tiamaniere, ke la du bobenoj ne apartiĝas (alivorte, en kasedo). Ĉe francoj, la vorto bande ne inkluzivas la bendojn enkasedajn. Se vi diras “enregistré sur bande”, franco bildigas al si unusolan bobenon, kies bendon vi povas tuj mane tiri kaj malvolvi, kaj kiun vi devas mem alkroĉi al malplena bobeno. Se temas pri bendo enkaseda, vi devas nomi ĝin cassette, kaj franco normale eĉ ne pensas pri tio, ke la aĵo en ĝi fakte estas bande. Kiam la koncepto “kasedo” aperis, anglalingvanoj ĝin inkluzivis en la pli vastan koncepton “bendo”, francoj ĝin kontrastigis al ĝi.


La franca maniero procedi, kiu radikas en la sistemo kartezia (Kartezio ja emfazis la neceson rezoni per ideoj klaraj kaj apartigitaj), ial transformiĝinta al io pedante aplikenda, rajtas je respekto. Fakte, lingvo tiagrade enplektiĝas kun penso, ke pensi laŭ la inkluziva sistemo estas por multaj francoj tre malfacile, se ne diri neeble. Kiam mi klarigas al franco, ke la objekto, kiun li nomas fauteuil (‘brakseĝo’, ‘apogseĝo’) estas iu formo de seĝo, kaj ke usonano povas nomi ĝin chair, ‘seĝo’, sen la precizigaj vortoj (la preciza esprimo estas armchair, overstuffed chair, easy chaircomfortable chair), tre ofte venas la reago: “Sed fotelo ne estas seĝo!” Rigardante brakseĝon, multaj francoj ne povas imagi, ke oni povas klasi tiun meblon inter la seĝojn: ĝi estas io alia, apartenanta al tute malsama kategorio.


Sed la fakto, ke iu pensmaniero respektindas, ne signifas, ke ĝi estas oportuna. Por intergenta lingvo, la franca sistemo ja alportas kun si seriozajn malavantaĝojn.


La signif-amplekso de la vortoj: io konvencia


La insisto pri “la ĝusta termino”, pro la aĝo, kiam la infano komencas ĝin preni serioze, fiksas en la nekonscia menso la ideon, ke la realo jam estas dividita en konceptojn, ĉiu el kiuj estas nomita, aŭ almenaŭ nomebla kaj nomenda. Ĝi emigas pensi, ke “verdo” ekzistas per si mem, kiel io per si aparta de “bluo”. Fakte, la realo de la spektro estas kontinua, kaj ke oni metas la limojn tien kaj ne tien ĉi, estas arbitra tradicio de la koncerna kulturo. Kiam ĉinlingva konato, kun kiu mi foje trinkis kafon en la Singapura flughaveno, mire rimarkis, ke la tiea sukero estas huang, li uzis vorton, kies kutima traduko estas “flava”. Tiu nerafinita sukero estis bruna por miaj okuloj kaj menso, sed la ĉina huang havas alian signifkampon ol nia flava: ĝi etendiĝas al tio, kion ni nomas bruna.


Simile la du kontrastaj francaj konceptoj fier, ‘fiera’, kaj orgueilleux, ‘malhumila’, ‘orgojla’, estas grupigitaj en la angla en la saman kategorion: proud. Aŭ, eble eĉ pli trafe, konsultu la esperanto-vortaron de Wells: vi vidos, ke voli estas tradukita kiel to want, sed ke to want estas tradukita, unue, kiel deziri. Nu, ĉe multaj popoloj voli kaj deziri estas du tute malsamaj aferoj. Voli ja estas diri jes aŭ ne al sia deziro, tiu verbo signas la reagon al la deziro, kaj sekve elekton, decidon, dum deziri signifas “senti inklinon al” kaj elvokas naturan, spontanan aperon de tiu inklino. (Voli estas la reago de la maldekstra cerbo al deziro unue ŝprucinta cerbobaze.) Tiun distingon la anglalingvanoj ĝenerale ne faras.


Reciproke, la franca havas nur unu vorton, crier, ‘krii’, por la diversaj manieroj alvoki aŭ laŭtsone esprimi emocion, kiuj por anglalingvano tre diferencas unu de la alia, kaj kiujn li vortigas per tiaj verboj kiel shriek, shout, yell, scream, call out, roar, ktp.


Se ni imagas, ke al ĉiu koncepto de nia kulturo respondas iu realaĵo, ni malfacile akceptas, ke diversaj eroj de nia vortprovizo povas ne havi unuvortan, ekzaktan tradukon en la internacia lingvo. Ni konfuzas tiun mankon kun malriĉeco. Sed tio ĝi ne estas. La angla estas unu el la plej riĉaj lingvoj en la mondo laŭ la nombro da vortoj kaj da nuancoj, kiujn ili ebligas esprimi. Tamen ĝi ne povas eldiri per unu vorto konceptojn kiel samrasanosamlingvano, mankas al ĝi ordinara vorto por la koncepto volo, kaj por traduki la simplan francan adverbon frileusement (kies signifo proksimiĝas al “malvarmtimule”; Zamenhof uzis tiusence frosteme kaj fornosidiste, sed ĉu tiuj esprimoj ankoraŭ kompreneblas?) ĝi bezonas longan ĉirkaŭvojon, ekzemple: with the kind of shivering movement typical of people particularly sensitive to cold. Tian simplan vorton, kia estas nia esperanta meblo, la riĉega angla lingvo povas traduki nur per komplika multsilabaĵo: piece of furniture. Ke multaj esperantaj vortoj ne estas unuvorte tradukeblaj en la francan aŭ la anglan, kaj reciproke, tio estas tute natura: ĉiu lingvo distranĉas la realon laŭ propraj anguloj, en tranĉojn kun malsamaj formoj kaj grandecoj.


Ni grupigas en unu koncepton, “ami”, vastan kampon da diversaj sentoj, kiu estis dividita en tri kategorioj en la malnovgreka: agapan, filein, eran, depende de tio, ĉu temas precipe pri larĝkora akceptemo, pri amikeca korinklino aŭ ardo pasia.

 

filein }  
eran } AMI
agapan }  

Se ni bezonas distingi tiujn tri formojn de amrilato, ni precizigas per adverboj aŭ aliaj elementoj. Sed ofte ni ne faras la distingon, eĉ en lingvoj ĝenerale rigardataj kiel riĉaj. En la johana evangelio, ekzemple, troviĝas loko (21, 15-18), kie trifoje Jesuo demandas Petron, ĉu tiu lin “amas”, kaj Petro ĉiufoje respondas jese, uzante verbon, kiu signifas “ami”. En la tradukoj kutime uzataj en la laŭdire riĉaj lingvoj de Okcidento, revenas ĉiufoje la sama vorto (aimer, to love, liebhaben k.s.), dum en la greka originalo du malsamaj verboj uziĝas.


Ĉiu kulturo havas sian aliron al la pens- kaj komunik-objektoj. La eŭropa maniero koncepti la gefilojn de samaj gepatroj estas laŭseksa. Sed ekzistas lingvoj, ĉe kiuj ne la sekso estas konsiderata, sed la aĝo. Ekzemple, en la joruba, lingvo parolata en okcidenta Afriko, la divido estas inter pli aĝa kaj malpli aĝa, senkonsidere pri tio, ĉu la gefratoj estas viraj aŭ inaj. En la ĉina, ambaŭ faktoroj estas atentataj, tiel, ke ĝi havas kvar vortojn entute, du por nia frato kaj du por nia fratino:

 

Esperanto
frato fratino

 

Joruba
ègbón
‘pli aĝa frat(in)o’
àbúrò
‘pli juna frat(in)o’

 

Ĉina
gege
‘pli aĝa frato’
jiejie
‘pli aĝa fratino’
didi
‘pli juna frato’
meimei
‘pli juna fratino’

La ideo, ke esperanto estas malriĉa, rezultas el miskompreno pri la diversaj manieroj, laŭ kiuj la malsamaj kulturoj distranĉas aŭ aranĝas en konceptojn la realon aŭ mondojn fantaziajn. Por ĉino, la eŭropaj lingvoj estas ege malriĉaj en sia vortprovizo ebliganta paroli pri familiaj rilatoj. Por nia koncepto onklo, la ĉina havas malsamajn vortojn depende de tio, ĉu temas pri pli aĝa frato de la patro, pli juna frato de la patro, frato de la patrino, edzo de la fratino de la patro, edzo de la fratino de la patrino, ktp.


Tiu atribuo de malriĉeco al esperanto parte ŝuldiĝas al la franca ideo pri “la ĝusta vorto”, kiu ne akceptas, ke la realo aŭ fikcio dividiĝu en konceptojn laŭ aliaj anguloj ol en la gepatra lingvo. Sed eĉ sen ĝi, natura etnocentreco, kombinita kun ideoj prilingvaj naskitaj en infanaĝo kaj neniam forlasitaj, malhelpas kompreni la diferencon inter vortoj aŭ konceptoj unuflanke, la priparolataj realo aŭ fikciaĵoj aliflanke.


Kiu ajn la kaŭzo, multaj havas la impreson, ke esperanto estas malsupera al la nacilingvoj kaj ke, sekve, necesus ĝin altigi al ties nivelo. Tiucele ili rekomendas enkonduki en ĝin vort-por-vortajn tradukojn de ĉiu koncepto, por kiu ilia lingvo havas terminon. Puraj estas tute certe iliaj intencoj, sed ilia celo estas nerealigebla. Esperanto ja disvastiĝis al ĉiuj partoj de la mondo, kaj montras ekster la eŭropa kultursfero viglecon, kiu pravigas pensi, ke ĝi tie firmiĝos kaj uziĝos pli kaj pli. Se ĉiu popolo rezonos kiel la francoj kaj iliaj samopinianoj, kaj postulos esperanto-vorton por ĉiu vorto de sia lingvo, nia vortprovizo fariĝos tiel giganta, ke ĝi ne plu uzeblos. Imagu la situacion, kiam por ĉiu familirilato laŭ la ĉina kulturo ni havos novan radikon, kaj same pri multegaj aspektoj de la materia, socia, psika kaj alikampa vivo! Franclingva tradukisto ne taksas sian lingvon malriĉa, ĉar por multegaj anglaj vortoj ĝi ne havas laŭvortan tradukon, li nur lernas la arton esprimi penson, kaj ne vortojn. Tion bonaj esperantistoj instinkte faras nun, plej sukcese. Kiamaniere? Ili aplikas du principojn: (1) distancigi sin de la vortaroj; (2) sin demandi: “kion mi volas diri?”


Alivorte, ili faras tion, kion vi nature faras, kiam, parolante vialingve al vialingvano, vi ĵus uzis vorton, kiun li ne konas: vi klarigas per aliaj vortoj la aferon. La granda avantaĝo de esperanto estas, ke la klarigon ĝia struktursistemo povas ege densigi.


Ekzemple, francino foje diris al mi: “Mi bezonas la neologismon timida, ĉar kiam mi estis juna, mi estis tre timida, sed ne timema. En esperanton la francan vorton timide oni tradukas per timema. Ne timema mi estis.” Ŝia eraro estis kredi la vortaron. Ĉar ŝi tie trovis timide = timema, ŝi ne serĉis pluen. Fakte, kion ŝi volis diri? La franca koncepto timide (kaj la similaĵoj de multaj eŭropaj lingvoj) grupigas serion da reagoj, sentoj, kondutoj, kiuj estas tre diversaj.


Aserti, ke ĉar esperanto ne havas unu vorton, kiu kovras la saman grupon, ĝi estas malriĉa, egalus deklari, ke la malnovgreka ne estas riĉa, ĉar ĝi ne havas unu vorton por nia sentogrupo “ami”, aŭ la angla, ĉar mankas al ĝi unu vorto por la diversaj manieroj laŭtvoki, kiun ni nomas krii, aŭ la ĉina, ĉar ĝi ne povas unuvorte esprimi nian koncepton “onklo”, aŭ la franca, ĉar ĝi havas vortojn por “krajono”, “plumo”, “kreto”, sed nenion samsencan al nia pli ĝenerala skribilo.


En esperanto la franca koncepto timide povas esprimiĝi per tre multaj vortoj kaj esprimoj, ĉiu kun la propra nuanco kaj la propra signif-amplekso. Jen kelkaj: sinĝenema, malaplomba, ruĝiĝema, hontema, inklina sin ĝeni, ema ne aserti sin, ema retiriĝi en sin, ema konscii alies rigardon, nerebatema, ne ŝatanta elstari en grupo, neasertema, timema, gruptimema, timema pri nekonaĵoj (aŭ nekonatoj), sendecida, malcerta pri si, evitema, alfrontevitema, nealfrontema, malinklina sin enĵeti, ne montriĝema, ĉiam provanta malplej elstari, nememfida, manka je memfido, facile ŝanceliĝanta, embarasiĝema, retropaŝema, facile lasanta alian imponi al li aŭ ŝi, inklina senti psikan paralizon, inklina senti sin fuŝa, ĝene memkonscia, ktp ktp. Fakte, la vortoj sinĝenema kaj malaplomba havas praktike la saman signifkampon kiel la franca timide. Mi listigis la aliajn simple por montri, kiavoje oni serĉu. Kaj ankaŭ por ilustri la fakton, ke estas normale uzi plurvortan esprimon por traduki unuvortan koncepton de la fontlingvo.


Paradokse, kvankam estas rilato inter la francaj ideoj pri “la ĝusta vorto” kaj tiuj pri malriĉeco, la pedanteco, kiun stimulas tia maniero kompreni lingvon, fakte efikas al ĝi malriĉige. Anstataŭ permesi, ke la penso situu jen je tiu nivelo, jen je tiu alia, kaj do disponu pli multajn variaĵojn en la esprimado, oni trudas nur unu. Tion povas ekzempligi la manio, ĉi-foje ĉefe renkontata ĉe germanlingvanoj – kies kulturo, kiel ni vidis, ankaŭ favoras pedantecon – nepre anstataŭigi la spontane ŝprucantan pensi per opinii, kiam temas pri opiniesprimo. La fakto, ke similkaze oni diras en la angla I think, en la rusa ja dumaju, en la ĉina wo xiang, en la franca je pense jam sufiĉas por montri, ke tio estas tre natura maniero vortigi la ideon “mi opinias, ke”.


Sed fakte ne necesas studi komparan lingvistikon por tion konfirmi: opinii ja estas maniero pensi, alivorte la koncepto “opinii” estas inkluzivita en la koncepto “pensi”. Vi ne povas opinii sen pensi, ĉefe: vi ne povas esprimi vian opinion ne pensante ĝin. Kial prezenti kontrastaj konceptojn, inter kiuj la rilato estas inkluziva? Se tiu kutimo disvastiĝus, la sola rezulto estus, ke anstataŭ disponi du manierojn esprimi sin – mi pensas, ke ...; mi opinias, ke ... – verkistoj kaj esperantoparolantoj disponus nur unu: la lingvo malriĉiĝus.


Timo malprecizi


Sistemo, en kiu konceptoj estas kontrastigataj multe pli ol ili inkluziviĝas, havas duan malavantaĝon por interkultura lingva komunikilo, nome, ke ĝi malhelpas plenan akcepton de la deriva kaj kunmeta vortfarado. Se brakseĝo ne estas seĝo, aperas stulte nomi ĝin uzante la radikon seĝ plus iun precizigan elementon. Tio sentiĝas kiel lama rimedo, kiel konfeso pri malriĉeco, kiun oni iel provas kompensi. Tiu aliro al la lingvo tute kontraŭas la solvon al la dikvortara problemo, kiun Zamenhof kortuŝe priskribis en sia letero al Borovko: esprimi kompleksajn konceptojn per kombino de limigita nombro da eroj.


Kiel ni vidis, la franca maniero kompreni la lingvon favoras pedantecon. Lingva pedanto emas malfidi la ĝeneralajn helpojn al komuniko, kiuj estas la kunteksto, la situacio, eventuale la gestoj. Li ne akceptas, ke, se natura konsento formiĝas pri la signifo de kombinaĵo, komunikado perfekte disvolviĝas. Al li ne sufiĉas, ke la kunmetitaj eroj elvoku la koncepton, li volas, ke ili difinu ĝin. (Temas pri la malfido de la maldekstra duoncerbo al la dekstra). Tiu sama bezono pri pedanta difino forturnigas de la simpla uzo de simplaj vortoj en situacioj, kiam neniu dubsenceco eblas.


Tipa ekzemplo pri ĉi-lasta fenomeno estas la kutimo, enkondukita de la francoj, anstataŭigi bona per bongusta, kiam temas pri manĝaĵo aŭ trinkaĵo, eĉ kiam la kunteksto igas ĉion absolute klara. Mi plurfoje ĉeestis jenan scenon inter francaj esperantistoj. Iu ekmanĝas frukton, apudulo demandas: “ĉu ĝi estas bona?” kaj sperta esperantisto korektas tiun dirante: “oni ne diras bona, sed bongusta tiaokaze”. Nu, en multegaj lingvoj, oni tiam simple diras “bona”. Estas vere, ke la koncepto “bona” estas tiel vasta, ke ĝi povas rilati al ĉiaspecaj sferoj, sed la necesan precizigon alportas la situacio. La maniero rigardi, la tono, la fakto, ke unu ĵus ekmanĝis kaj la alia ne, ĉio ĉi precizigas, ke bona ne signifas ĉi-kadre “morale bona”, “socie bona”, “bona por la sano”, “teknike bona”, “bonkora” aŭ “bona” laŭ iu alia kriterio. Cetere, bona inkluzivas bongusta.


... kaj angoro perdi


La trovalorigo de la maldekstra cerbo, kiun Kartezio, inter aliaj influoj, trudis al la francoj, ne nur estigis timon pri nesufiĉa precizeco, sed ankaŭ vibrigis ian praan, infanecan angoron perdi, kiu, pro la menciita graveco de francoj en la esperanto-historio, orientis la evoluon de la lingvo laŭ direkto fremda al ties fundamenta naturo.


Alpreni internacian lingvon, tio signifas ŝanĝi la nivelon, sur kiu oni komunikas: oni ĉesas troviĝi inter samgentanoj kaj ekrilatas nur kiel kunhomoj. Por tio necesas ion rezigni: malfacile difineblan komunecon de sentoj, spertoj, aludoj, referencoj, unuvorte ĉion specifan, kio ligas inter ili la anojn de iu gento. Bedaŭrinde, rezigni estas seniĝi, kaj seniĝi malfacilas, ĉar tio tro similas al perdo.


Kompreneble, oni perdas nur dum tempo, kaj nur por gajni ion alian, samvaloran, ofte eĉ plivaloran. Sed ne eblas gajni sen komence perdi. Se viaj manoj estas plenaj je io ŝatata, vi povas akcepti ion pli ŝatindan nur unue demetinte, kion vi tenas en ili.


Tiu regulo validas egale, kiu ajn la internacia lingvo. Se mi diskutas angle kun skandinavo, ĉar ni ne havas alian komunan komunikilon, mi devas rezigni multon miakulturan, ĉar tiuj tipaĵoj ne pasas tra la angla kanalo. Ekzemple la fakton, ke se unu el ni diros his secretary, la alia ne scios, ĉu tiu estas vira aŭ ina, dum france mi dirus son secrétaire, ‘lia (aŭ ŝia) sekretario’ kaj sa secrétaire, ‘lia (aŭ ŝia) sekretariino’. Aŭ la fakton, ke la distingo inter tu, ‘vi’ (se temas pri iu, kun kiu mi familiaras) kaj vous, ‘vi’ (se temas pri iu, kun kiu mi rilatas malpli familiare) nun perdiĝos, dum eble io simila ekzistas ankaŭ en la gepatra lingvo de mia kunparolanto. Ambaŭ do perdos ion por gajni la eblon komuniki.


Tio estas normala. Nenio valora riceviĝas senkoste. Se mi volas komuniki sur intergenta nivelo, mi devas pagi la prezon. Feliĉe, ĉi-koncerne, esperanto montriĝas bona lingvo durilate: unuflanke, ĉiu perdas malpli ol se alia komunikilo uziĝus; aliflanke, la lingvo estis konceptita por dividi la koston kiel eble plej egale inter la diversaj popoloj.


Ve! Praaj refleksoj ofte malhelpas tion kompreni. La familiara medio estas sekuriga, kaj seniĝi, eĉ nur momente, je ĝiaj apartaĵoj sentiĝas terure. Tial multaj esperantistoj provas gajni tutmondan esprimilon sen perdi la trajtojn de la nacia. Ili strebas al io neebla: interkultura lingvo, kiu estu iliakultura.


Mi ne scias, ĉu refoje elmergiĝas mia partieco, sed ŝajnas al mi, ke tio multe pli oftas ĉe francoj ol ĉe aligentanoj. Mi neniam renkontis ĉinan, rusan, britan aŭ usonan esperantiston, kiu postulis, ke esperanto havu absolute ekzaktan tradukon de tiu aŭ tiu tipe nacia koncepto, kiel mi konstante spertas ĉe francoj (memoru, kion ni diris pri timida). Aperas, ke anoj de tiuj popoloj pli konscias, ke alia lingvo ne povas havi saman signifsistemon kiel la propra, dum francoj perceptas en tiu diferenco mankon korektindan.


La timo perdi, kiu do karakterizas multajn francojn rilate al la havaĵoj de sia lingvo, ege influis esperanton. Multo internacie ne necesa, sed tipe franca, enŝteliĝis en la lingvon, nur – se mia hipotezo pravas – ĉar francoj ne komprenis la neceson rezigni iun nombron da francaĵoj por ĝui la pli altan nivelon de internacieco. Verŝajne tial ni diras magnetofono anstataŭ surbendigilo, verŝajne tial la ege franceca PIV rekomendas jahurto anstataŭ la reallingva jogurto, verŝajne tial ankaŭ multaj francoj sentas la mankon de pronomo familiara por ‘vi’, egala al la franca tu, kiel malfacile akcepteblan perdon, terure malriĉigan.


Ili ne komprenas, ke riĉi signifas, ne havi ĉion, sed havi multon. La angla, sen samsencaĵo al tu, estas ege riĉa lingvo. Krome, se la aliaj popoloj rezonus kiel la francoj, kiom da pronomoj ili rajte postulus enkonduki en esperanton! La indonezia estas eble la plej facila lingvo en la mondo por la meza terano (klare pli facila ol esperanto), sed ĝia facileco estas grandparte fuŝita por fremduloj nur pro tiu pronomo ‘vi’.


Parolante al nur unu persono, en esperanto, ni diras: kien vi volas iri? En la franca estas du ebloj: où voulez-vous aller? kaj où veux-tu aller? La distingo estas laŭ familiareco. Ankaŭ en la hebrea estas du formoj, sed la distingo ne rilatas al pli aŭ malpli alta grado de intimeco, sed al la sekso: vi diros lean ata roce laleĥet? se vi parolas al viro, lean at roca laleĥet? se al virino. La araba simile funkcias.


En la indonezia, la gamo inkluzivas sekson, aĝon, gradon de familiareco, gradon de respekto, socian relativan situon, ktp: sekve, por esprimi nian simplan vorton ‘vi’, al infano vi diros kamuengkau; al superulo bapak (sed ne se temas pri virino, tiam vi diros: ibu); al onklino bibi; al ŝoforo supir; al via patro ayah; al nekonata viro tuan; al viro iom konata saudara, ktp ktp: la listo per tio ne finiĝis! Indoneziano, kiu lernos esperanton, trovos nian vi pli facila, sed povos ankaŭ senti la ŝanĝon de lingvo kiel transiron el rafinita mondo al kruda, sennuanca. Nur iom post iom li konstatos, ke la nuancoj perditaj unurilate kompensiĝas per multaj aliaj ceterloke gajnitaj.


Se ĉi tiu libro povus helpi la francojn konscii, ke alpreni esperanton postulas rezignon je kelkaj propraĵoj favore al ĉies plejbono, kaj ke estus tre nejuste, se ĉiam la samaj popoloj devus cedi, kaj la samaj (francoj, latinidanoj) ricevi kontentiĝon, la peno verki ĉi tiun tekston estus vaste kompensata.


5. LA ARTO DE VORTFARADO


Simila vortfarado en malsamaj popoloj


La bezono, ke franca koncepto plej ekzakte esperantigeblu, ligita al nekompreno pri er-kombina sistemo grandparte bazita sur inkluzivado, kaj ne sur kontrastado, naskis tendencon alpreni novajn radikojn, dum ekzistis kunmetaĵo aŭ derivaĵo perfekte taŭga por esprimi la koncernan ideon. Tiu tendenco estas des pli bedaŭrinda, ĉar malsamaj lingvoj ofte sekvas similajn vojojn por kunmete vortfari. Ni vidis ĉi-supre, ke rilate al la divido en konceptojn, kulturoj ege diferencas, sed rilate al vortfarado ili ofte tre similas inter si: estas do io universala en la maniero konverĝi al unu nova koncepto deirante de du aŭ pluraj antaŭe formitaj. Alivorte, lingvoj el plej malsamaj familioj ofte sekvas egalajn modelojn en la kunmeta procezo.


Ekzemple tri malsamfamiliaj lingvoj povas esprimi la koncepton “bela”, rilate al homo, per kombino de la eroj “bona” kaj “rigardi”: en la angla oni diras good-looking (< good, ‘bona’, look, ‘rigardi’, ing, multfunkcia finaĵo), en la ĉina haokan (< hao, ‘bona’, kan, ‘rigardi’), en la hebrea tov-mar'e (< tov, ‘bona’, mar'e, ‘rigardo’). Saman paralelecon oni retrovas en la hebreaj kaj ĉinaj nomoj de la manĝoj: la hebreaj aruĥat-boker kaj aruĥat-erev ekzakte respondas, respektive, al la ĉinaj zaofan kaj wanfan, al la esperantaj matenmanĝo kaj vespermanĝo. Tria ekzemplo: la vorto ‘hospitalo’, ‘malsanulejo’, rezultas el sama kunmeto en la tri historie senrilataj lingvoj germana (Krankenhaus < krank, ‘malsana’, Haus, ‘domo’), hebrea (bet-ĥolim < bet, ‘domo’, ĥolim, ‘malsanuloj’) kaj malaja-indonezia (rumah sakit < rumah, ‘domo’, sakit, ‘malsanuloj’).


Por kompreni esprimojn tiamaniere formitajn, oni devas scii, ke vorto estas kvazaŭ la standardo aŭ ŝildo, kiu signas la teritorion, kaj ne la ĉirkaŭbarilo, kiu difinas ĝian tutan amplekson. Vortoj, kiel fervojo, orfiŝo, terpomo, flava febro, k.s. estas tute oportunaj, kvankam oni ne povas dedukti ilian signifon el la konsistigaj eroj. Ke ili ne starigas problemojn praktike, tion pruvas la fakto, ke oni neniam proponis neologismojn por ilin anstataŭi. La granda avantaĝo de tiaj formaĵoj estas, ke ili ege helpas memoron. Estas pli facile retrovi ion, kio situas je la interkruciĝo de du konataj vojoj, ol ion lokitan ie sur tereno, kie vojmontriloj mankas.


Tiu sistemo, kiun ĉiu lingvo uzas, jen multe, jen malmulte, funkcias bone nur, se oni rezignas pedantecon. Foje mi defendis la uzon de la vorto terkulturisto, kiun mi taksas pli konforma al la spirito de esperanto ol agrikulturisto, necesiganta la iom pezan radikon agrikultur, kaj eĉ ol agrokulturisto, kiun mi sentas nenatura: mi dubas, ĉu la vorto agro vere apartenas al la “reala lingvo”; mi neniam aŭdis ĝin. Sed mia kunparolanto diris, ke ni bezonas alian vorton, ĉar multaj “agrikulturistoj” ankaŭ bredas bestojn kaj do ne estas ĝuste ilin nomi laŭ nura terlaboro.


Sed kial imagi, ke terkulturisto estas “nur kulturisto de tero”? La vorto estas la standardo, kiu konigas la teritorion, sed tiu povas esti multe pli vasta, ĝi tre bone povas inkluzivi ankaŭ bestobredadon. Se temas pri persono, kiu ĉefe bredas, kaj nur apude kulturas kampeton, ni nomu lin bestobredisto. En malsanulejo, krom malsanuloj troviĝas ampleksa alia personaro: kuraca, flega, laboratoria, administra, farmacia, ktp. La fakto, ke tiom da lingvoj uzas la kombinon “malsanuldomo” por signi hospitalon, montras, ke la sistemo tre bone povas funkcii allasante pli malpli vastan nedifinitan marĝenon.


La ĉefa karakterizo sufiĉas por nomi la tutan signifkampon, kiun, fakte, finfine difinos la lingvouzo. Esperanto aparte taŭge funkcias tiukampe, pro la distingo, kiun ĝi ofte faras, praktike, inter kunmetita vorto kaj, se tiel diri, vorto akompanata. Estas interese konstati, ke, tiurilate, ĝi funkcias kiel la ĉina. Ekzemple ni diras orfiŝo por nomi vivantan fiŝon kun ora, oranĝa aŭ ruĝa koloro. Se ni volas paroli pri juvelo el oro kun la formo de fiŝo, ni diras ora fiŝo. Tio perfekte paralelas la ĉinan: jinyu, ‘orfiŝo’, jinde yu, ‘ora fiŝo’, kaj, se mi ne eraras, ankaŭ la anglan, kiu distingas inter goldfish kaj golden fish. Simile, la vojo, sur kiu pasas trajnoj, nomiĝas fervojo (ĉine tielu) kaj se ni volus paroli pri netrajna vojo, kiu estus farita el fero, ni nomus ĝin fera vojo (ĉine tiede lu). Ke vortoj estas kunmetitaj, tio tute ne ĝenas ilian precizan signifon. La tuta ĉina medicina terminaro konsistas el kunmetitaj vortoj. Ĝi ne kreas komunikproblemojn, kiujn evitus la okcidenta greklatina fakterminaro.


Eble iu kritikema leganto pensos: “Tiu aŭtoro kontraŭdiras sin. Li antaŭe diris, ke esperanto havas aliajn celojn kaj funkcion ol la naciaj lingvoj, kaj ke oni do ne uzu tiujn kiel modelojn por ĝi, sed nun li trovas, ke oni devus konformigi ĝin al nacia lingvo kiel la ĉina.”


Ne tion mi diris. Mi plu kredas, ke nia bona lingvo ne devas sekvi iun ajn nacian modelon: la ĉina formiĝis responde al la bezonoj de la ĉina popolo, same kiel la angla al tiuj de la brita, kaj la bezonoj, kiujn esperanto celas kontentigi, estas tute aliaj.


Mi nur volas emfazi jenon: se ni vidas, ke io ekzistanta en esperanto dekomence kaj plene akorda kun ĝia spirito retroviĝas ankaŭ en alia lingvo, kaj tie montriĝas efika, ni povas pli klare konsciiĝi, el tiu ekstera kazo, ke la koncerna trajto nialingva ne estas manko, aŭ fuŝo, kiun necesus ripari. Eble eĉ ĝi estas altvalora riĉaĵo, kiun ni riskus neglekti pro troa koncentriĝo sur la modeloj, kiuj ĉirkaŭas nin.


Pri la arto klare klarigi kaj kelkaj aliaj


Se oni ne konscias, kiel fekunde funkcias la er-kombina sistemo, dank' al la kapablo de nia dekstra duoncerbo kompreni laŭ-elvoke, kaj se oni krome pedantas pri “la ĝusta vorto”, oni emas pezigi la lingvon per ampleksa balasto el senutilaĵoj.


Ni konsideru la ekzemplon de la vorto klarigi. La rusa ob'jasnit' (ob estas prefikso, -it' infinitiva finaĵo, la radiko estas jasn-, ‘klara’), la ĉina shuoming (< shuo, ‘diri’, ming, ‘klara’), la nederlanda verklaren (ver estas verba prefikso), la svahilia kueleza (ku estas verba prefikso, la radiko elea signifas ‘klari’, ‘esti klara’) montras, kiel mondvaste natura estas la inklino esprimi per vortoj, kiuj formiĝas el aŭ per radiko signifanta “klara”, la ideon “provi komprenigi aferon montrante, kiel ĝi estiĝis, prezentiĝas aŭ funkcias, donante detalojn pri ĝi aŭ malvolvante ĝiajn kaŝitajn aspektojn”. Sed se, ne akceptinte, ke vortfarado procedas per elvokado, oni postulas difinon, oni konkludas, ke klarigi devas signifi “igi klara”, kaj oni ne plu povas uzi la verbon en tiaj frazoj kiel “li klarigas ne tre klare, mi komprenas nenion” aŭ “lia klarigo ne estas klara”.


Tial oni havas senton, ke en la lingvo mankas vorto, kaj oni enkondukas ekspliki. La eraro kuŝas en la ignoro, ke vorto esprimas multe pli ol la teorian signifon. Kion ĝi ne esprimas, tion konigas la kunteksto, aŭ ofte simple la frazostrukturo. Se mi diras: “li komunikas tre malbone, mi nenion komprenas”, ĉiuj trovas la frazon akceptebla, kvankam en tiu preciza okazo la koncernato ne pli komunikas ol lia antaŭulo klarigis per siaj neklaraj klarigoj. En ambaŭ kazoj, ia verbo kiel “provas” aŭ “intencas” estas subkomprenata: li provas klarigi sed ne sukcesas, li provas komuniki sed ne komunikas.


Krome, ŝajnas al mi, ke x-igi ne egalas igi x. La unua akcentas la agon, la dua la rezulton. Li tute klarigis rilatas al lia peno komprenigi, t.e. al ĉio, kion li faris, por ke oni komprenu. Li igis tute klara esprimas la fakton, ke tiu peno sukcesis: nun ni komprenas.


Alia faktoro, ankaŭ devenanta de la francaj instru-tradicioj, eble agas ĉi-kaze. La franca lingvo estas tia, ke en ĝi oni laŭeble evitas ripetiĝon de la sama vorto. En lernejoj, oni instruas al infanoj belstili provante ne uzi plurfoje vortojn similsonajn. Pro tio, eble, kelkaj francoj, dezirante plibeligi esperanton, serĉis sinonimon al klarigi, por eviti la ripeton de klar en frazo kiel li klarigas ne tre klare.


Sed esperanto ne estas la franca, kaj kio estas kriterio de beleco en unu lingvo, ne nepre estas en alia. En la angla, tiu evito de sama vorto estas multe malpli atentata eĉ de plej bonaj verkistoj. Bela stilo dependas de la strukturado de la lingvo, de ĝiaj apartaĵoj, kaj senkritike transmeti stilprincipojn de unu lingvo al alia estas erare. En li klarigas ne tre klare oni povas percepti la belecon de aliteracio, se oni aliras la frazon liberigite de naciaj antaŭjuĝoj. Fakte, se oni vere enpenetris lingvon, tiagrade, ke oni pensas kaj sentas en ĝi, oni ne rimarkas multajn apartaĵojn, kiuj orelfrapas aliulojn. Neniu scias, kiel sonas la propra lingvo, ĉar neniu aŭdis ĝin el ekstere kiel aliaĵon. Mi konstatis ĉe francoj, kiuj plendis pri la troa ripetado de mal en esperantaj frazoj, ke ili ne rimarkas, kiom ofte la silabo /de/ revenadas en francaj. Frazo, kiel la plupart des détenus ont décidé de se débarrasser des ... ‘la plimulto el la malliberuloj decidis seniĝi je la ...’ enhavas sesfoje la sonon /de/ en dek vortoj, kio estas altega proporcio, sed franco aŭdanta ĝin tion eĉ ne perceptas.


Ofte, la ideo, ke al ĉiu nacilingva vorto devas respondi unu vorto esperanta, kreas eviteblajn problemojn, barante la esploron de la lingvo serĉe al plurvorta esprimo de la koncepto. Franca esperantisto, kun kiu mi babilis tiuteme, foje diris al mi: “Se klarigi signifas ‘expliquer’, kiel vi tradukas la francan clarifier, kaj se senkulpigi signifas ‘excuser’, kiel vi tradukas disculper?”


Tipa reago de homo, kiu bezonas unuvortan translingvigon de ĉiu unuvorta koncepto. Respondi estas facile, se oni liberigas sin de tiu senbaza regulo. Clarifier atentigas pri la rezulto, ne pri la ago. Ĝi do povas esperantiĝi per igi klara, igi pli klaraigi tute klara. Kaj disculper signifas ‘pruvi senkulpa’ aŭ ‘deklari senkulpa’. Kial do ne uzi senpere jen tiun, jen la alian esprimon, laŭ la vortigota penso?


“Nu, ĉu vi ne trovas tiujn formojn tro longaj?” mia kunparolanto malfide demandis. Refoje, estis facile respondi: ne. Tiuj estas pli longaj ol la respondaj francaj vortoj, sed se oni rigardas, ne la unuopajn vortojn, sed la frazojn aŭ eĉ, pli bone, la tekstojn, evidentiĝas, ke esperanto ne bezonas pli da tempo aŭ da papero ol la franca por esprimi la samajn ideojn, eĉ se oni devas kelkfoje uzi plurvortajn esprimojn. Unulokan longigon ja baldaŭ kompensos densigo aliloka. Esperanto prezentas multajn okazojn koncizigi, kiujn latinidaj lingvoj ne havas. Se kalkuli laŭsilabe, frate havas nur duonon de la longeco de fraternellement, kaj nia hispanigo estas agrable pli malpeza ol la franca traduction en espagnol. Je la nivelo de frazo, esperanto ofte estas pli mallonga ol la franca: la landaj asocioj decidis kunlabore agi enhavas malpli da silaboj (16) ol la franca traduko: les associations nationales ont décidé d'agir en collaboration (21).


Skemismo, naturalismo: ĉu akcepteblaj terminoj?


La prilingvaj ideoj, enŝovataj en la menson de la francoj ekde ilia infaneco pro la tradicia eduksistemo, alportis al esperanto pedantecon kaj nekomprenon pri inkluziveco, kiuj ne troviĝis en ĝi komence, kaj kiujn oni povas rigardi fremdaj al ĝia spirito. Tio siavice kaŭzis nenecesan grandiĝon de la radikaro.


La malfido al la kunteksto, al intuicio, al la elvoka potenco de er-kombinado eble spegulas la malfidon de Kartezio al la naturo kaj al la realo, al kiu li preferis penson, ideojn, logikajn ĉenojn, en kiuj ĉio estu senmanke preciza. Ree, temas pri la malfido, kiun la maldekstra duoncerbo nutras en si, en multaj popoloj, rilate al sia dekstra kunulo.


Kiel vi scias, oni kutimas nomi skemeca la skolon, kiu preferas esprimi la konceptojn surbaze de jam ekzistanta radikaro, kaj naturalisma tiun, kiu preferas ĉerpi la vortojn el la aliaj lingvoj. Tiujn terminojn mi opinias misgvidaj.


Ni vidis pli supre, ke, se juĝi laŭ esploroj pri la lingvoformiĝo ĉe infanoj, la eraroj de fremduloj kaj la homa parolmaniero ĝenerale, regula aranĝo de paroleroj estas plej natura rimedo vortigi siajn pensojn kaj sentojn. Fremdulo, kiu, france, diras irrésolvable, ‘nesolvebla’, anstataŭ la ĝusta vorto insoluble, aŭ, angle, ununderstandable, ‘nekomprenebla’, anstataŭ la ĝusta incomprehensible, tute ne skemas, sed lasas la naturajn leĝojn de lingva esprimado mem formi la vorton. Nur subpremante la naturan vorton li sukcesas asimili la oficialan, kaj tiu konstato validas ankaŭ pri la infanoj: nur luktante kontraŭ sia natura vortfarado, ili ellernas paroli la ĉirkaŭan lingvon, koste de konstanta media korektado.


La diferenco inter la du manieroj aliri la riĉigon de la esperanto-vortaro ne estas, ke unu procedas nature kaj la alia skeme, sed ke unu ĉerpas el ekstere, dum la alia ĉerpas el la propra bazo. Estus pli honeste nomi tiujn skolojn, aŭ tiujn konceptadojn, elekstera kaj elinterna. Se oni observas parolan esperanton, oni ja renkontas multajn formojn, kiuj ne troviĝas en vortaroj, sed kiujn homoj spontane uzas. Ekzemple, mi ofte aŭdis homojn diri surbendigilo anstataŭ la oficiala magnetofono, piedpilko anstataŭ futbalo, aŭ buŝtradukisto anstataŭ konferenca interpretisto.


Ke tiaj formoj nature aperas, estas evidente. Uzi por tiu sistemo vorton, kiu subkomprenigas volan preparadon, fakte neekzistantan – skemi ja postulas konscian aktivigon de la intelekto – kaj por la kontraŭa sistemo vorton, kiu elvokas naturon, dum naturo agas ne konscie, kaj fakte temas pri konscie farita, intelekte decidita, ne speciale natura transprenado el ne speciale naturaj lingvoj, estas malhelpi klaran rigardon al la situacio. Estas miksi subjektivan juĝon kun objektiva priskribo. Estas, fakte, renversi la realon, nomante la agadon de unu duoncerbo per la karakterizo de la alia, kaj reciproke. Tamen, la agantaj faktoroj, la konsekvencoj de la elekto de tiu aŭ de la alia sistemo, same kiel la historiaj, sociaj kaj psikologiaj kaŭzoj de la prefero por unu aŭ por la alia meritas pli objektivan konsideron.


Neniam estas saĝe kontraŭi naturon en kazoj, kiam ĝin sekvi malbonfaras al neniu. Rilate riĉigon de la vortprovizo, laŭiri la naturan vojon estas ankaŭ pli justi al la plimulto. Ju pli da novaj radikoj, des pli da malfacilaĵoj por la homoj ne naskitaj en la vortfonta gento. Malegaleco tiel kreskas inter la popoloj kaj la sociaj tavoloj rilate al lern- kaj uz-facileco.


La tendenco ĉerpi novajn radikojn el ekstere estas des pli stranga, ĉar esperanto estas, kiel ni vidis, aparte riĉa lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Mi jam prezentis pri tio ekzemplojn, sed bonvolu permesi, ke mi aldonu plian. Multaj esperantistoj tion ja ne konscias, kaj estas utile per plurfoja reveno trabati vojon por la vero tra iliaj antaŭjuĝoj. La koncepto, por kiu la franca havas nur la du (malsamnuancajn) vortojn camarade kaj compagnon, povas esprimiĝi en esperanto per tuta serio da vortoj: kamarado, kunulo, kuniranto, kunvojaĝanto, vojkunulo, samsortulo, kunvivulo, kunvivanto, samlaborulo, samvojulo, ktp. Ĉe tia abundo, la vorto kompano, kiun ekzemple de Diego uzas en sia traduko de la verko de Jack London Norda Odiseado (Chapecó: Fonto, 1988, p. 43), aperas absurda balasto. Kial devigi la leganton traserĉi glosaron aŭ vortaron, se la saman sencon eblas esprimi per la normala lingvo?


Iuj kelkfoje asertas, ke al vortoj, kiel la ĉi-supre prezentitaj, mankas ia poezia, korvibriga etoso. Tion povas diri nur homoj, kiuj ne bone konscias, kio estas la nuna, reala esperanto. Se jes, ili perceptus, ke por la plimulto el ĝiaj uzantoj vorto kiel kompano estas plej frosta fremdaĵo, morta sonĉeno vekanta neniun eĥon, multe pli senharmonia kaj malpoezia ol vortoj formitaj el la normala stoko, kiu, pro jardekoj da uzado, akiris propran vivon. Kaj ili trovus trafan esprimon kadre de la kutima lingvo. Laŭ la kunteksto, tio povus esti, ekzemple, kunpanulosampanulo, kiu spegulas la originan sencon de compagnon, compañero, companion, sed ankaŭ, depende de la situacio, kunfumanto, samteulo, kunvinulo, kunpaŝanto, kunlaculo, voj(aĝ)frato aŭ iu ajn alia kombino de taŭgaj elementoj. Cetere, se la franca, lingvo tute taŭga por literaturo, perfekte bonfartas kun nur compagnon, kial nia kunulo ne sufiĉus al ni?


Pri patrino, ejo kaj kelkaj pensigaj eraroj


Miaopinie, la neglekto de tiuj internaj latentaĵoj favore al prefero ĉerpi el ekstere kontraŭas la spiriton de la lingvo. Ke esperanto baziĝas sur la principo kunglui erojn por vortformi, tion elokvente pruvas la aranĝo de niaj vortaroj.


Tion bele ilustras ankaŭ la vorto patrino. En la ega plimulto el la lingvoj, eĉ la t.n. izolaj kaj aglutinaj, tiu fundamenta koncepto vortiĝas per aparta, nederivita formo. En nia lingvo ĝi postulas derivaĵon. Tiu apartaĵo des pli emfazas la fundamente gravan rolon de er-kombinado en esperanto, ĉar la radiko mama estas eble la sola, al kiu prave aplikiĝas la kriterio “internacieco” aludita en la 15-a regulo de la fundamenta gramatiko: oni diras mama en la ĉina, mamma en la bengalia, mama en la haŭsa, mama en la svahilia, ktp. Kaj ĉu ne estus saĝe konsideri, ke la situacio ŝanĝiĝis depost la zamenhofa tempo, kaj ke multaj popoloj, kiuj liaepoke ne partoprenis en la internacia vivo, nun aktive rolas en ĝi, tiel ke la koncepto “fremda vorto” aliiĝis? (La 15-a regulo ja parolas pri vortoj, kiuj intersimilas “en la plimulto el la lingvoj”.)


Ĉar mi tuŝas la temon de tiu 15-a regulo, mi faru konstruan proponon. Kial ni ne decidu, ke ĝi aplikiĝos nur, kiam la vorto respondos al objektiva kriterio? Tia kriterio povus esti, ke la radiko ekzistu, samsence, en kvin ne-hindeŭropaj lingvoj. La turka, la hebrea, la indonezia, la hungara, la japana, la finna kaj aliaj ja akceptis multajn origine okcidentajn vortojn. Ĉu demokratio ne postulus tian kontrolon antaŭ ol ni rigardu vorton internacia? Same, kiam koncepto montriĝas malfacile vortigebla, kial ni ne organizu esploron en la diversaj lingvoj, ĉefe tiuj, kiuj funkcias kunmete? Ofte, oni tiel trovas solvon al problemo unuavide nesolvebla.


Sed ni revenu al la vorto mamao. Fakte, kvankam ĝis nun neniam uzata, ĝi apartenas al la lingvo laŭ tiu 15-a regulo de la fundamenta gramatiko. Oni povas suspekti, ke la neuzo de tiu laŭfundamente ĝusta vorto havas profundajn psikologiajn kialojn, kies esploro sendube ĵetus interesan lumon sur la konsiston de la esperanto-kolektivo. Estu kiel ajn, la ekzisto de derivado ĉe tiel baza vorto kiel patrino substrekas, kiel radikale esperanto emas ekspluati la eblojn de er-kungluado.


Mi ne neas, ke eleksterismo havas sian rolon en la internacia lingvo, sed tiu rolo estas pli supraĵa, malpli esenca ol elinternismo. La spontana evoluo, kiu kondukis al la ĝenerala uzo de komputilo, kun sencoŝanĝo de la radiko komput, kaj la abundo, en parola esperanto, de “fuŝaj” – laŭ la oficialaj kriterioj – formoj kiel teatrejo (vd la programon de la pekina kongreso), parlamentejo, kuntribui, medikaĵo, ktp ilustras la forton de la er-kombinaj tendencoj nialingve. Similaj faktoj pravigas la opinion, ke tiu trajto pli karakterizas la esencan spiriton de la internacia lingvo ol ĉerpemo elekstera.


Unu el la kaŭzoj, pro kiuj kelkaj malfidas la kunmet- kaj derivsistemon, estas nekompreno pri la vastaj ebloj, kiujn havigas la metafora uzo de lingvoelementoj. Ekzemple, en multegaj lingvoj, eble eĉ en ĉiuj, manifestiĝas la natura homa tendenco uzi por institucio vorton, kiu komence signis nur lokon. Diri la Centra Oficejo decidis ... estas tute natura maniero sin esprimi. Okazas en la menso laŭgrada, neperceptata transiro de la loko al la homoj en ĝi, kaj de tiuj al la institucio mem. Neniu trovas stranga la frazon la afrika sidejo konfliktis kun la tutmonda ĉefsidejo, starigita en Londono. Ejoj estas institucioj. Kiam oni tion komprenis kaj akceptis, oni povas ege senbalastigi la lingvon: anstataŭ ministerio oni diras ministrejo, anstataŭ sekretariato, sekretariejo, anstataŭ redakcio, redaktejo, ktp. Praktiko montras, ke tiu sistemo perfekte funkcias.


Ekzemple, en Intermeze, aldonaĵo al La Revuo Orienta (68, 1987, marto 3, p. 5), mi legas la frazon La japana ministrejo de poŝto rekomendas ... Ĉu vere oni gajnus ion dirante tiakaze ministerio? Miaopinie, tute ne. Temas pri natura tendenco, kiel atestas ankaŭ jena okazaĵo. Foje, dum mi parolis kun universitata profesoro, li diris al mi: “nia fakultejo organizis ...” Mi tuj notis tiun interesan esprimon, kiun la parolanto mem ne rimarkis. La radiko fakult- ja ne ekzistas en esperanto. Tiu profesoro spontane formis, por paroli pri institucio, ej-vorton, kiu teorie ne eblas (la ĝusta vorto estus fakultato)! Ĉu lia eraro ne estas signo pri tio, kien nature evoluas la bona lingvo?


6. IES MALFIDO, FIDO MIA


Homo emas rezisti al la propra bono


Provante klarigi, kial la kunmet- kaj deriv-sistemo miskompreniĝis, mi menciis la francan obsedon pri la “ĝusta termino”. Sed ni gardu nin kontraŭ la emo trosimpligi. Alia faktoro verŝajne intervenis.


Mi antaŭe montris, ke okazis mutacio, ke mutacio estas rompo, kaj ke rompo timigas. Socioj bezonas tempon por asimili radikalajn ŝanĝojn. Sekve, dum unu parto kuras antaŭen, entuziasma pri la nov-aperaĵo, alia provas ĉiuforte bremsi la progreson, por havi la tempon kutimiĝi al ĝi. Se vi havas dubon pri la natureco de tiuj reagoj, iom studu la historion de la komunistaj partioj, aŭ la reagojn al la Dua Vatikana Koncilio de la katolika eklezio, aŭ ankaŭ la reziston, kiun siatempe elvokis ĉiu nova eltrovaĵo, kiel fotografio, fervojoj aŭ la decido havigi al kamparoj elektran energion. Eĉ la metra sistemo, tiom pli facil-uza ol la tradiciaj mezurunuoj, ankoraŭ nun ne estas tutmonde akceptita.


Unu el la plej bonaj ekzemploj de tiu homa inklino rezisti kontraŭ la propra bono havigas al ni la hindaj ciferoj, kiujn en Eŭropo oni nomas arabaj, ĉar la araboj ilin konigis. Necesis pluraj jarcentoj por ke, en tiu mondoparto, ili anstataŭu la romiajn. Tamen, ili prezentis per si grandegan progreson, dank' al la nulo kaj al la konsekvenca rilato inter la pozicio de ĉiu cifero kaj la dekuma tranĉo, al kiu ĝi apartenas. Tiaj trajtoj ege faciligas ĉiujn kalkulojn. Provu obligi CMXLVII (947) per MCDXXXI (1431)! Nur matematikistoj tion sukcesis fari. La enkonduko de la novaj ciferoj ebligis al metiistoj, infanoj, plej simplaj komercistoj kalkuli tute glate. Estis do demokratia progreso. Sed ĝi venkis nur post longa kaj akra rezisto. Eĉ unu ŝtato (Venecio, se mi ne eraras) malpermesis dum pluraj jardekoj la uzadon de la novaj ciferoj.


La rilato inter la hindaj/arabaj ciferoj kaj la romiaj estas komparebla al la rilato inter la er-kombina sistemo de esperanto kaj la enkonduko de neologismoj. Ambaŭkaze, plene konsekvenca sistemo, utiliganta minimumon da bazaj elementoj, kaj funkciiganta ĉefe inteligenton, kontrastas al sistemo malpli orda, kiu postulas pli grandan elspezon de nerva energio, kaj pli apogiĝas sur memoro aŭ sur konsulto de dokumentoj.


Ekzistas ĉe kelkaj aŭtoroj tendenco transpreni novajn radikojn por ideoj, kiuj havas bone enradikiĝintan vortigon en la lingvo. Ekzemple la iltis-a Literatura Manifesto uzas poka por esprimi la koncepton ‘malmulta’. Aliaj, eĉ malpli kompreneble, enkondukis dificila, ‘malfacila’, centenario, ‘centjariĝo’ kaj inamikainimika, ‘malamika’. Tiu inklino povas esti rigardata kiel manifestiĝo de la fortoj provantaj rezisti al la nova sistemo; ĝi estas, interne de esperanto, reprezentanto de la malnova maniero komuniki. Fakte, simile agis la “kuzoj”, kiuj aperis post esperanto: Ido, Novial, Occidental, Interlingua, ktp; oni do povas rigardi ĝin ankaŭ enŝoviĝo de tia kuza lingvo en la spirite kaj strukture multe malpli latinecan esperanton.


Ĉar temas pri longdaŭraj socihistoriaj fortoj, estas normale, ke eĉ Zamenhof havis en si ambaŭ tendencojn. Ankaŭ li (probable nekonscie) rezistis al la radikala ŝanĝo. Li estis ne la mutaciulo, sed la portanto kaj eksteriganto de la sukcesonta mutacia ĝermo. Certe li havis dubojn pri ĝi. Li havis neniun rimedon scii, kiu, inter liaj disaj inklinoj, efektive pravas. Li ne povis flegi la ĝermon senkompromise. Eble indas precizigi lian rolon en la okazinta mutacio.


Longperiodaj socihistoriaj faktoroj


La homaro bezonas siajn heroojn, siajn geniulojn. Por kontentigi tiun bezonon, ĝi atribuas eltrovaĵon al unu difinita homo, kvazaŭ la aferoj disvolviĝus jene: antaŭe estis nenio, la grandulo venis, kaj poste la mondo dank' al li estis ŝanĝita. La vero estas malpli simpla. Malkovroj okazas pli malpli samtempe diversloke, ĉar ili grandparte estas socihistoria fenomeno. Ili aperas, kiam la kondiĉoj estas por ili maturaj. Per tiu diro, mi tute ne volas malpliigi la rolon de la koncernaj individuoj: ilia personeco, ilia laboro, ilia persistemo estas tre seriozaj faktoroj en la nov-aperaĵo, kiun ili ofte stampas per propraj karakterizoj. Sed oni miskomprenas la realon, se oni rigardas ilin tro izolitaj disde la socihistoriaj fortoj, kiuj portas ilin.


Pri la lingvo internacia tiu rimarko plene validas. Ĝi aperis, kiam historio tion postulis, kiam la sociaj kondiĉoj estis pretaj por ĝi. Se ne estus Zamenhof, certe estus iu alia, eble kun prokrasto de unu aŭ du jarcentoj, eble pli malpli samjare, kiu prezentus verkon kun similaj strukturaj trajtoj, kvankam ilia konkreta formo estus malsama.


Zamenhof ne iniciatis sur fono de neniaĵo. Li respondis al sopiro. Ekzistis en parto de la tiutempa homaro intensa deziro komuniki per facila, demokratia rimedo. Eble la deziro ne estis konscia. Sed esperanto neniam sukcesus, kiel ĝi sukcesis, se ĝi ne estus respondo al atendo.


Tiun sopiron naskis serio da ŝanĝoj, kies gravecon ni, fine de la dudeka jarcento, inklinas forgesi. La mondo pli ŝanĝiĝis inter 1830 kaj 1870 ol iam ajn antaŭe. Publika instruado lernigis al ĉiuj legi, kaj gazetoj aperis, kiuj igis la mondon mense atingebla por homoj socie tenataj dum jarcentoj ekster ĉia rilato kun ĝia vasta kaj diversa mirindeco. Fervojoj rapide kovris la teron, kaj pensigis pri vojaĝoj kaj kontaktoj. Konsciiĝo aperis ĉe laboristoj pri sia digneco, kaj tio kreis ĉe multaj strebon al kulturo. Soifo ekkoni kaj kontakti disvastiĝis.


Tiu parto de la homaro, en kiu tiuj aspiroj vivis, estis la latenta patrino, kiu deziris naski, kaj sopiris al la viro, kiu fekundos ĝin. Ĝi estis la grundo, sen kiu la semo ne povus evolui al io vivanta. Zamenhof ĵetis la semon, kaj tiu grundo ĝin akceptis, protektis, nutris, transformis, ĝis esperanto firmiĝis kiel stabila, ekzistanta lingvo ne plu dependa de individuoj: la reala lingvo.


Eĉ nun, se mortus ĉiuj esperantistoj, la lingvo pro tio ne malaperus. Ĝi troviĝas en tro multaj bibliotekoj, estas tro da homoj, kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj lingvoscienco, la bezono de internacia komunikilo estas tro granda, por ke ĝia ne-pluvivo daŭru longe. Iu studento, iu histori-esploranto, iu ĵurnalisto retrovus tiun mirindaĵon, kaj relanĉus ĝin. Pro sia interna taŭgeco ĝi prosperus: ĝi estas ja bona lingvo.


Esperanto estas tiel revolucia, se oni rajtas uzi similan vorton pri io plej neperforta, ke ĝi nepre devis veki fortajn kontraŭstarojn. La eksteraj estas konataj, kaj mi ilin ne priparolos ĉi tie, sed pri la internaj oni ne sufiĉe konscias. Ili estas ĉio, kio, en Zamenhof mem kaj en liaj posteuloj, nekonsciate celis forpreni el la lingvo ĝiajn revoluciajn trajtojn rilate al la demokratieco de intergenta komunikado.


Rekte rilati interkulture estas timige, ĉar tiel perdiĝas la lingva barilo, kiu agas bufre kaj moderigas la ŝokojn. Same, rilati sen superuloj kaj malsuperuloj estas io neniam spertita, kaj do terura por la parto de la psiko, kiun ĉio nekonata facile angorigas. Krome, al kelkaj homoj mankas la fleksebleco necesa por adapti sin al sistemo diferenca de tiuj, kiujn ili lernis uzi, tiel ke ili povas miskompreni la tutan novan aranĝon. Tio, miaopinie, okazis al Waringhien.


Malfido al la lingvo


En la antaŭparolo al sia unua eldono de Parnasa Gvidlibro (represita en la dua eldono, Varsovio: Pola Esperanto-Asocio kaj Heroldo de Esperanto, 1968, p. 6) li ja diras jenon:


(...) la tro ofta uzado de vortoj formitaj per la kontraŭecaj prefiksoj mal, nesen (...) malutilas en poezio, ne ĉar ili ne estas sufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas elvokantaj kontraŭsence. Efektive, se oni rememoras la klasifikon de la vortoj laŭ ilia elvokiveco, oni vidas, ke tiu estas des pli malforta, ju pli abstraktaj ili estas – kaj inter la plej abstraktaj troviĝas la gramatikaj iloj; kiel tia, la negacio estas absolute sena je poezia valoro. Por ke leganto sentu la malon de unu donita impreso, ne sufiĉas kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj ĝin esprimas; ĉar oni tiele ne forigas la evitendan bildon, oni elvokas ĝin, dum oni kredas ĝin forpeli. Tradukante poemon de Longfellow, kiu priskribas grizan vintran tagon, Grabowski skribis:


La tago malvarma, malgaja, sensuna...


verso taŭga por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri malsen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens-imago (...)


Miaopinie, nur persono ne sentanta esperanton, kia ĝin sentas la plimulto el la ordinaraj uzantoj, povas tion skribi.


Aŭ ĉu mi estas maljusta? Ĉu ni ĉi tie trafas unu aspekton, fojfoje tragikan, de la homa estado, nome, ke homoj povas tiagrade malsami en sia maniero percepti la mondon, ke tio, kio evidentas al unu, estas nevidebla al la alia? Pro konsidero al tiu eblo mi komence de ĉi tiu libreto diris, ke eble esperanto vivos sub du formoj, kiel la angla vivas sub usona kaj brita ...


Estas klare, ĉiaokaze, ke mi sentas la aferon tute malsame ol Waringhien. Se sinceri, mi diros, ke mia unua reago, kiam mi legis la ĉi-supre cititajn liniojn, estis pensi: aŭ tiu aŭtoro ne havas normalan lingvosenton, aŭ li ne estas honesta kaj friponas kun la propra reago, por povi pruvi sian tezon. Nur poste mi atingis pli tolereman pozicion, pensante: nu, eble li simple estas tre malsama ol mi.


Fakto estas, ke mi eble tridekfoje relegis la koncernan verson, diversepoke, kaj ke neniam prezentiĝis al mi impreso de sunplena somertago. Mi kunvibras kun poeto priskribanta tagon vintran, nuban, funebrecan, sen-akrecan ĝis plena grizo. Kaj mi min demandas, kiel ion alian eblas percepti. Mia toleremo, naskanta la hipotezon, ke eble Waringhien estas nek malhonesta kun si, nek homo sen lingvosento pri esperanto, rezultis el konscia peno: mi devas streĉi miajn pensofortojn por trafi tian ideon, ĉar ĝi estas absolute kontraŭnatura al mi.


Kial? Temas pri neracia reago, kiun analizi verŝajne ne eblus. Tamen mi diru, ke por mi neado tute ne estas io abstrakta. Kiam bebo forturnas la kapon disde nutraĵo, kiun oni proponas al ĝi, kaj kiu al ĝi odoraĉas, ne okazas io abstrakta, sed io plej viva, plej konkreta, plej profunde senta. Kaj tiu gesto estas la origino de ĉiuj neadoj. Miriga estas la distanco inter Waringhien kaj mi. Eĉ en la franca, mia gepatra lingvo, mi reagas same kiel en esperanto. Kiam unu el miaj konsultantoj diras: “je suis malheureux”, ‘mi estas malfeliĉa’, lia frazo neniel povus elvoki en mi feliĉon. Mi ne aŭdas heureux, ‘feliĉa’, mi aŭdas nur malheureux, kio signas la malon. Fakte, mi konstatas, ke mi reagas same, kiu ajn la lingvo.


La angla frazo


he felt unhappy, unlucky, unloved


‘li sentis sin malfeliĉa, malbonŝanca, neamata’ tute ne elvokas en mi amon kaj feliĉon. Mi ne perceptas tiujn vortojn kiel ion modifitan per abstraktaĵo supozata efiki neige. Mi perceptas ilin kiel tutaĵojn, same kiel, se mi aŭdas indignan paroladon pri injustice, mi aŭdas, ke temas pri maljusteco, nenio tiuvorta elvokas al mia menso justecon.


La cititaj vortoj de Waringhien faligas min en abismojn de dubo kaj konsterno. Se lia menso funkcias tiamaniere, kiel li povas komuniki? Se kiam oni parolas pri patrino, la vorto elvokas al li patron, pri miskompreno, komprenon, pri domaĉo, domon elegantan, kiel li povas pensi en esperanto? Kiel li povas senti tiulingve, kaj do interhome rilati? Mi provas esti tolerema, kaj konvinkiĝi, ke, nu, lia menso tre diferencas de la mia. Sed mian provon tiel rezoni konstante atakas la ideo, ke li neniam sukcesis vere senti la lingvon.


Aŭ eble li aliras ĝin laŭ tiagrade franca vidmaniero, ke li uzas iun varianton de ĝi, kiu sufiĉe diferencas de la ĝenerale uzata. Multo en PIV pri tio atestas. La difinoj de vortoj kiel kulturo, alternativo, spirito, ĵurnalo pli spegulas la lingvouzon de la respondaj francaj vortoj ol tiun de la esperantaj.


Tipe franca estas la konfuzo inter spirito kaj menso. Konstante, en la difinoj de PIV, ni trovas la vorton spirito, kiam la internacia lingvouzo postulus menso (vd ekzemple la unuan difinon de konsideri kaj de memori aŭ la kvinan de kulturo). Sed ĉar la franca ne havas vorton, kiu signifas “menso”, francoj kutimas traduki la anglan mind kaj la samsencaĵojn alilingvajn per esprit, kiu etimologie parencas al la esperanta spirito. La tria difino de spirito en PIV estas “la pensanta parto de homo”, sed la zamenhofaj ekzemploj tuj poste prezentitaj klare montras, ke tiu difino mistrafas: fervora, malgaja, kolerema, ne estas vortoj, kiuj taŭgas por penso; temas pri io alinivela, pli subtila, sed kion la franca intelektula kulturo ĝenerale ignoras, verŝajne ĉar ĝi havas neniun sperton pri tiu homa dimensio, kaj ne sukcesas koncepti ĝin. (Mi diras intelektula, ĉar laŭ mia sperto, multaj francoj havas spiritan dimension kaj tute bone sentas la sencon de tiu vorto, eĉ se ilia lingvo konfuzas ĝin kun “menso”, sed tiu kompreno estas multe pli malofta ĉe intelektuloj, precipe senreligiaj.)


Inklino juĝi superule... kaj fali en antaŭjuĝon


Alia trajto tipa pri la franca intelektula kulturo estas la emo aŭtoritate juĝi el supera sinsituigo. (La personoj, kiuj ĉeestis la budapeŝtan konferencon pri maŝintradukado New Directions in Machine Translation, spertis la 19-an de aŭgusto 1988 bele ilustran kazon pri tio, kiam Prof. Boitet komentis la prelegon de Dietrich Weidmann, parolante per nepravigeble humiliga tono, kiu eblus en preskaŭ neniu alia kulturo kaj kiu ŝokis multajn ĉeestantojn.) Tiu supereca juĝemo disfloras en PIV.


Ekzemple, sinkretismo estas difinita kiel


konfuza kaj kompleksa kunigo de diversoriginaj ideoj (...) en ŝajne koheran tuton: spiritismo, bahaismo ktp estas ekzemploj de sinkretismo (emfazo mia).


Kion bahaanoj opinias pri sia apero tiufraze? Per sia tono, tiu PIV-a ekzemplo frape rebatas mian tezon, ke esperanto signas mutacion en homaj rilatoj, kiujn ĝi gvidas al demokratieco, toleremo kaj respekto reciproka. Jen alia ekzemplo:


Jave/o. La propra nomo de Dio en la Biblio, mistradukita per “La Eternulo”.


Mi ne scias, ĉu Waringhien mem verkis tiun teksteton, sed, kiu ajn la aŭtoro, kiel ĉefredaktoro kaj unu el la du kontribuintoj pri religioj kaj biblio, li respondecas pri ĝi. Denove, mia reago estas konsterno. La redaktinto agas, kvazaŭ la vokaloj de la hebrea JHVH estus konataj, dum nur la ĉefpastroj ilin sciis, kaj tiu tradicio perdiĝis, kiam la romianoj detruis la jerusaleman templon antaŭ dumil jaroj. Kaj kiarajte li taksas la zamenhofan tradukon La Eternulo misa, kvazaŭ la longa rabena tradicio tiurilata ne ĝustus kaj ne meritus konsideron? Kie li akiris la lingvan kaj religian kompetentecon, kiun postulas tia akra kondamno? La dulingva hebrea-franca eldono de la Biblio farita sub la direktado de ĉefrabeno Zadoc Kahn ĉiufoje tradukas la hebrean JHVH per l'Eternel. Ĉu Waringhien scias pli pri la Biblio kaj la hebrea ol la religiaj gvidantoj de la franca judaro?


Kara Leganto, bonvolu indulgi al mi! Mi provas esti tolerema, sed mi ne sukcesas. Mi indignas. Mi indignas, ke homo tiel malmulte internaci-mensa havis tiom da potenco pri nia lingvo, kiel prezidanto de la Akademio, kiel ĉefredaktoro de la precipa unulingva vortaro, kiel kunaŭtoro de la Plena Gramatiko, pri kiu mi bedaŭras, ke oni ne aŭdis la averton de Zamenhof:


Ellabori plenan detalan gramatikon estas afero tute ne ebla. La verkado de tia gramatiko postulus grandan serion da jaroj, sed en la rezultato ... tia gramatiko ne sole ne faciligus la lernadon de la lingvo, sed terure ĝin malfaciligus! (Lingvaj Respondoj, n-ro 140 A, vk cit., substrekis Zamenhof mem).


Obsede fantomas al mi la demando: ĉu Waringhien serioze enprofundiĝis en esperanton? Se jes, kiel li povis skribi:


sufiĉas malfermi dulingvan vortaron, por konstati, kiagrade la naciaj lingvoj estas pli precizaj ol la internacia. La sola “pinto” signifas france “pointe, bout, sommet, cime, faîte” (Parnasa Gvidlibro, vk cit., p. 6)


Tion diri oni povas nur rezigninte sian kritikan menson. Ĉu vere li ne vidis, ke oni ne povas juĝi lingvon laŭ la vortaristoj? Multegaj anglaj vortoj, kiel tape, patternright havas pli da francaj tradukoj ol tiu pinto; ĉu tio signifas, ke en la angla la vortoj ne estas precizaj? La nevalidecon de la varingjena rezono pruvas la fakto, ke oni povas returni la argumenton: ĉe simila dulingva vortaro, sed alisenca, al la sola franca condisciple oni povus apudmeti longan serion da esperantaj tradukoj, kiel samklasano, samlernejano, kunstudanto, kunlernanto, studokunulo, ktp. Same, vortaristo aplikanta lian rezonon al la franca traduire povus enmeti: latinigi, ellatinigi, ĉinigi, elĉinigi, angligi, elangligi, kaj tiel senfine. Kiu lingvo estas pli preciza ol la alia? Palas la kvin precizaj francigoj de nia pinto kompare kun tia ekzakteco!


Kaj kiamaniere verkiĝas vortaro? Ĉu ties aŭtoro devus enmeti kun la tradukota vorto ĝiajn sinonimojn, kaj diri: pinto, supro, ekstremaĵo, plejalto, ktp: pointe, bout, sommet ...? Estas absurde, el tia vortara prezento, fari dedukton pri la (mal)riĉeco de unu el la du lingvoj. Cetere, ankaŭ malprecizeco, se ĝi kunekzistas kun precizeco, estas io riĉiga. Ke la franca havas nur precizajn vortojn por la diversaj objektoj uzataj por skribi, kaj mankas al ĝi ekzakta traduko de nia skribilo, certe ne estas bonaĵo, pri kiu ĝi fanfaronu.


Malfacilas eviti la konkludon, ke la kono de esperanto, ĉe Waringhien, estas elekstera, kaj ke li havas antaŭjuĝojn kontraŭ ĝi, kiel evidentigas ambaŭ ĉi-supre prezentitaj citaĵoj el Parnasa Gvidlibro. Multaj eldiroj liaj ja montras, ke li havas akran kritikan menson (vd sinkretismo kaj Javeo ĉi-supre). Kial li rezignas ĝin taksante esperanton malpreciza laŭ tezpruve elektita ekzemplo, se ne ĉar tion postulas lia antaŭe alprenita sinteno, alivorte antaŭjuĝo? Li ne profundiĝis sufiĉe en la lingvon por ĝin plene senti kaj malkovri ĝian riĉon. Li aliras ĝin el juĝista kaj supereca pozicio. Mankas la du kondiĉoj, kiuj ebligas koni ion vivantan: sento pri sia nescio, kaj respekto. La mutacia aspekto de esperanto ne tuŝis lin.


Certe mi estas ege partia kaj subjektiva. Mi sendube respertis, rilate al tiu sinjoro, la abruptan desupriĝon, kiun mi travivis, kiam, adoleskanto, mi renkontis miajn unuajn esperantistojn, kaj ŝiris min la doloro ekvidi, kiom perdis la lingvo, kompare kun tiu, kiun mi ĝue uzis dum miaj junaj jaroj antaŭe.


Sed mia konsterno kaj indigno ne signifas, ke mi ion riproĉas al Waringhien, al lia persono. Disvolviĝas ja vastega historia evoluo, kun sociaj fortoj tiel potencaj, ke individuoj estas grandparte senhelpaj rilate al ili. Ne mi elektis mian starpunkton pri esperanto, neologismoj, ktp. La vivo ĝin trudis al mi. Simile, plej verŝajne, ne li elektis sian. Ĉar la vivo de ĉiu el ni malsamas, ĝi trudas al ĉiu el ni malsaman rigardmanieron. Mi ne neas la rolon de nia libera volo, sed mi opinias ĝin, ĉi-okaze, ege limigita.


Ke Waringhien ne konscias la riĉecon de esperanto, kaj ke li sentas abstraktaj tiel konkretajn vortŝanĝilojn, kiel mal, nesen, tion, miaopinie, kaŭzis nevola engluto fare de la kontraŭmutaciaj fortoj agantaj en la socio. Estus nekredeble, ke ĉion trankvile konsiderinte, li libere elektis.


Pli probable, li estis kaptita en socihistoria kontraŭfluo. La juĝista kaj preskriba tono de multaj eroj en PIV kaj PAG apartenas al la sama tendenco: bezono, ke rilatoj okazu inter superuloj kaj malsuperuloj. Alitipa rilatado estas neimagebla por kelkaj homoj, kies menso strukturiĝis en juĝa, aŭtoritata etoso. Kaj, se kredi la priskribojn, kiujn mi ofte aŭdis, pasi tra la francaj lernejoj kaj universitatoj estas submeti sin al tiom da ekzemploj pri la ĉioscia, juĝpova instruisto, ke ne estus home rezisti la influon de tiuj kondutmodeloj, kiam oni mem profesoriĝas.


Du sublingvoj


Ke mutacio vekas kontraŭmutacian reziston, tio estas plej normala. Vivo postulas ekvilibron inter du kontraŭaj emoj: emo konservi senŝanĝa, emo revolucii, t.e. rapide ŝanĝi ĉion nekontentigan. Se la unua mankas, la ŝanĝoj okazas tro rapide, kaj ĉio ŝanceliĝas. Se mankas la dua, regas kvazaŭmorto, la organismo rigidiĝas kaj perdas la kapablon adaptiĝi al la evoluanta medio. Tiu leĝo validas por ĉiu tutaĵo povanta plu daŭri nur per propra adapto: dum tablo aŭ aŭto ne bezonas kaj ne povas prizorgi mem sian adapton al medioŝanĝoj, aliaj estaĵoj devas tion fari: organo de via korpo, ekzemple, aŭ via tuta korpo, sed ankaŭ same societo, tuta lando (pensu pri la sovetia historio), kaj ... lingvo.


Esperanto travivas streĉiĝojn kaŭzatajn de tri disaj tiroj. Potencaj evoluigaj fortoj strebas al du malaj direktoj: disvolvi plejplej konsekvence ĝiajn enaĵojn unuflanke, igi ĝin radik-riĉe okcidenteca aliflanke. Samtempe agas tria speco de fortoj: tiuj provas malhelpi ĉian evoluon. Mi diras fortoj kaj ne homoj, ĉar unu persono povas esti puŝata de fortoj malsamdirektaj. Ekzemple, Waringhien estas konservema pri ami kaj ŝati, sed revoluciema pri la mal-vortoj (vd PAG, par. 420, pp. 506-507).


Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al la internaj fortoj, kiuj agas, kia ajn la evoluo de la ĉirkaŭa mondo. Sed krome la lingvo devas adaptiĝi al ties ŝanĝado: aperas novaj aĵoj, kiuj postulas nomon: ĉu ni diru komputero, komputoro, komputilo; kaseto, kasedo? Esperanto, kiel ĉiu vivanta lingvo, hezitas, kaj povas bezoni jardekojn por stabiliĝi ĉe unu kontentiga vorto. La kunagado de enaj ŝanĝofortoj kaj de la neceso adaptiĝi al ekstera evoluo estigas malsamajn lingvoformojn, kiujn mi proponas nomi sublingvoj.


La ekzemploj pri ministerio / ministrejo kaj fakultato / fakultejo, viditaj en la antaŭa ĉapitro, ilustras la kunekziston de du tiaj sublingvoj esperantaj. Tia duobleco ne timigu nin. Estas normala fenomeno ĉe lingvoj. Kiam mi estis en Norvegio, mi rimarkis en tramo, kiu kondukis min de la studenta domo al la centro de Oslo, ke la nomo de la haltejoj estas malsame skribitaj en la tramo kaj ĉe la stacioj. Kaj oni tie rakontis al mi la anekdoton pri la ulo, kiu “parolas dek lingvojn, inkluzive de naŭ norvegaj”. Estas fakto, ke multaj lingvoj prezentiĝas plurforme, kaj ke tio ne tre ĝenas komunikadon.


Rilate al esperanto estas klare, ke la lingvaĵo trovebla en la tradukoj de Diego aŭ en la iltis-a Literatura Manifesto situas ĉe unu poluso, pro la abundo de neologismoj eĉ por esprimi konceptojn, por kiuj la reala lingvo havas tradician vorton (ekzemple poka anstataŭ malmulta, aŭ konstituas anstataŭ formas), dum tiu de Mondo kaj Ni (antaŭe UN kaj Ni) situas ĉe la alia, pro aparte persista uzado de derivitaj kaj kunmetitaj formoj (elcento anstataŭ procento, buŝtradukisto anstataŭ interpretisto, ktp).


Ofte, formoj apartenantaj al du malsamaj sublingvoj troviĝas kune en unu publikigaĵo. En Kontakto, n-ro 111 (1988, 5), oni legas, supre de la dua paĝo, la vorton redaktoro, dum malsupre de la 15-a la sama koncepto esprimiĝas per redaktanto. Simile, sur la frontpaĝo de la n-ro 3/4 de 1988 de Norvega Esperantisto okulfrapas la konsilo Mendu vidbendojn Esperantajn! kun referenco al paĝo 28. Sur ĉi-lasta paĝo, sub la titolo Vidbendoj proponiĝas al la leganto videokasetoj. Klare temas pri la sama objekto, nomita jen laŭ unu sublingvo, jen laŭ la alia.


Kiu el la du sublingvoj estas la “reala lingvo”? Mi dirus, ke ambaŭ ne ekstremaj lingvoformoj kune konsistigas ĝin. Vidbendo certe apartenas al la reala lingvo, sed ne malpli certe ankaŭ videokaseto, videobendo kaj videokasedo. Same, ne eblas dubi, ke redaktoro kaj redaktanto ambaŭ estas parto de la lingvo ordinare uzata, alivorte, de la reala. Kontraste, vortoj kiel poka, ‘malmulta’, aŭ kompano, ‘kunulo’, troviĝas ekster ĝia kampo. Estas granda diferenco inter fremdvorto uzata de persono priparolanta ion novan, kion li ne scias, kiel nomi en esperanto, kaj vorto uzata en ordinara kunteksto anstataŭ perfekte samsenca tradicia esprimo, tiel ke la leganto (praktike, neniam temas pri aŭdanto) sin demandas: kial tiu ne esprimas sin normale?


La lingvaĵo de Mondo (UN) kaj Ni plejparte apartenas al la reala lingvo, sed kelkaj apartaĵoj situas ekster ĝi (ekzemple Japanlando anstataŭ la reallingvaj Japanio kaj Japanujo, aŭ japanlingvo anstataŭ la reallingva la japana); tiuj strangetaĵoj speciale okulfrapas, ĉar ili ofte aperas titole en tiu periodaĵo.


Ĉu esperanto evoluos kiel la angla, en kiu pluraj sublingvoj klare kunekzistas, kiel evidentigas la ofteco de pluraj vortoj por koncepto havanta nur unu vortigon en la plimulto el la lingvoj (freedom / liberty, ‘libereco’; unavoidable / inevitable, ‘neevitebla’; brotherly / fraternal, ‘frata’, ktp.), aŭ ĉu unu el la sublingvoj iom post iom konkeros la teritorion de la alia? Nur la estonta historio povos respondi.


Multo tiurilate dependos de la maniero, laŭ kiu la lingvanaro evoluos. Povos okazi, ke la konsisto de la esperantistaro aliiĝos kaj ke homoj el nehindeŭropaj lingvoj fariĝos la plej multaj. Tio povus konduki al prefero por pli er-kunglua lingvoformo. Unu el la faktoroj, kiuj kaŭzas lingvoŝanĝon ja estas tio, kion lingvistoj nomas “subtavolo” (aŭ, en la alia sublingvo, “substrato”, kvankam strato ĉi tie signifas ne straton, sed tavolon): temas pri la fakto, ke, kiam homoj alprenas novan lingvon, la strukturoj de ilia gepatra lingvo plu aktivas en ilia nekonscia menso, dum ili uzas la due lernitan.


Ekzemple, se anglalingvano diras scienca serĉado, anstataŭ la normallingva scienca esploro, tio okazas, ĉar la angla vorto research ĉeestis subsojle de la konscio, en la subtavolo. Same, se franco diras “la kelnero servis bieron al li” anstataŭ la laŭnorma “la kelnero servis lin per biero”, aŭ “la kelnero alportis bieron al li”, li tion faras influate de la subtavolo (en la franca, la verbo servir povas signifi ‘disponigi ion konsumotan’).


Vortoj kiel la ĉi-supre menciitaj redaktoro kaj videokaseto signas la intervenon de eŭropa subtavolo. Fakte, ĝuste pro la influo de eŭropa subtavolo en la menso de Zamenhof troviĝas en esperanto multaj formoj, jen gramatikaj, jen vortaj, kiuj ne kongruas kun liaj diversloke klare esprimitaj intencoj rilate al la facileco, logikeco kaj internacieco de la lingvo. La plej influa subtavolo en esperanto ĝis nun estis eŭropa, sed tio povus facile ŝanĝiĝi.


Verdire, eĉ se la konsisto de la lingvanaro, kaj do la subtavolo, ne aliiĝos, povos okazi evoluo favora al pli alglua lingvoformo – al elinternismo – se la uzantoj pli bone konscios la esencon de la kunmeta kaj deriva sistemo. Oni ja ne forgesu, ke sub la unua, nacilingva subtavolo, troviĝas pli profunda: la mensaj meĥanismoj, kiuj regas spontanan sin-esprimadon. Tiuj, kiel ni vidis en la tria ĉapitro, favoras er-kombinadon. Mia impreso estas, ke tiusenca konsciiĝo nun komencis aperi, ĉefe inter la junuloj, sed temas nur pri plej subjektiva sento, kaj mi ne scias, kiamaniere kontroli ĝian eblan pravecon.


Motivoj de ni nekonataj igas nin preferi tion aŭ tion ĉi


Ni ĉi-supre konsideris la diversajn fortojn agantajn en la lingvo nur el la vidpunkto de prilingvaj ideoj kaj de la neceso adaptiĝi al konstante modifiĝanta socio. Sed lingvo estas homa fenomeno, kaj en ĉio homa enplektiĝas psikaj motivoj, el kiuj la plejparto ne estas konata de la aganta individuo. Psikologia esplorado pruvis, ne nur la ekziston de tiaj nekonsciaj fortoj, sed ankaŭ alian interesan fakton, nome, ke homo same nekonscie emas atribui neĝustan, aŭ nur parte ĝustan, klarigon al siaj nekonscie elektitaj agoj. Tiun psikan meĥanismon oni nomas raciecigo, ĉar ĝi celas doni raciecan motivadon al ago, kies ĉefajn motivojn racio fakte ne regis.


Iom komplike, ĉu ne? Eble vi komprenos pli facile, se mi aplikos tiun veron al mia kazo. Kial mi ege favoras elinternismon? Vi trovos en ĉi tiu verketo multajn klarigojn. Sed la veron mi ne scias. La motivoj, kiujn mi atribuas al mi, povas esti veraj, sed ili ankaŭ povas esti trompaj, kvankam mi estas sincera. Io en mi povas trompi min. La ideoj, kiujn mi havas pri la racia bazo de mia starpunkto, povas esti simplaj raciecigoj: argumentoj, kiuj ebligas al mi akcepti mian vidpunkton kiel nestultan, sed kiuj eble tute ne rilatas al la aŭtentaj kaŭzoj de mia prefero. Homo neniam scias vere, kial ĝi preferas tion kaj ne tion ĉi. Sed ĝia psiko protektas ĝin, dirante trompe-lule: ne havu zorgojn, vi prave elektis, vi agis pro ĉi tiu kaj tiu ĉi kaj tiu alia kaŭzoj, kiuj estas tute bonaj.


Simile, multaj homoj, kiuj, sciante nenion pri esperanto, trovas ĝin dekomence forpuŝa, tute ne konas la kaŭzon de sia malŝato, sed tiun nekonon ne konscias: ili povas klarigi al vi multkiale, konvinke, racie, kie fontas ilia sinteno.


Rilate al nia bona lingvo, ĉu gravas, ke ni ne konas la motivojn de niaj prilingvaj preferoj kaj povas iluzii nin pri ili? Iom, eble, sed fundamente ne. La sociaj fortoj, kiuj portas esperanton, kaj la lingvo mem estas multe pli potencaj ol individuoj. La lingvo prizorgos mem sian ekvilibron, per nekonsciaj rimedoj, kiel konstante faras normala homa korpo. Tiu kompensas mankojn, defendas sin ĉe mikrobaj kaj virusaj atakoj, vundojn riparas, forĵetas troaĵojn, adaptas sin kiel eble plej bone, ne sciante, kiel ĝi tion faras. Kompreneble, tiu maniero prizorgi sian ekvilibron sukcesas plene nur, se la koncerna korpo estas sana kaj fortika, alivorte: se ĝi estis sufiĉe rezista, kiel plej eta etulo, por travivi sendifekte malfacilajn kondiĉojn, kaj tiajn renkontis sufiĉe por disvolvi en si taŭgan kapablon rezisti kaj venke bonfarti ĉe ĉiaj premoj kaj streĉado. La centjara historio de esperanto rivelis, ke ĝi estas organismo sana kaj fortika, kapabla transvivi plej premajn cirkonstancojn, gravedajn je morto. Ni do povas fidi ĝin. Bona lingvo ĝi pruvis sin ankaŭ laŭ rezistokapablo.


Greklatina kontraŭ propre esperanta, aŭ la tento “aristokrati”


Mi diris ĉion ĉi por prepari vin ekkoni suspekton mian. La advokatoj de eleksterismo havas argumentojn, je kies valideco ili certe sincere kredas. Sed oni rajtas tiun pridubi, same kiel ili rajtas pridubi la validecon de la miaj. Sian motivaron ili ne pli konas, ol iliaj kontraŭuloj konas sian. Tia estas la homa estado.


Mia suspekto estas jena: ke sub la prefero por eleksterismo, en okazoj, kiam tute sufiĉas la elementoj de la ordinara lingvo, kaŝiĝas nekonscia deziro superi. Laŭ tiu hipotezo, la ŝatantoj de tia sublingvo probable nekonscie deziras krei en esperantujo ian nobelan klason, distancan de la amaso. Inter orientaj azianoj, mi renkontis similan preferon nur ĉe homoj, kiuj, ial, bezonis montri sin (verŝajne ĉefe al si mem) superaj al la ĝenerala lingvanaro. Estas al tiu regulo escepto: El Popola Ĉinio, ĉe kiu, ŝajnas al mi, temas pli pri erara supozo, ke estas saĝa politiko adapti sin al la lingvaĵo de la okcidentanoj, kia la tradukistoj ĝin imagas laŭ la publikigaĵoj, manke de kontaktoj kun la vivanta, reala, spontane ŝprucanta lingvo.


Estas klare, ke tiu, kiu tuj komprenas eleksteran vorton, havas avantaĝon super tiu, kiu devas traserĉi vortaron aŭ foliumi la libron serĉe al glosaro. Li estas kiel riĉa nobelo rilate al kamparano senmona, povanta atingi samaltan nivelon nur multapene kaj labore. Aŭ, se vi memoras la ekzemplon pri kuro, ĉiu ekstere ĉerpita vorto ne apartenanta al la reala lingvo estas kvazaŭ alta roko baranta la vojon, sur kiu vi kuras. Tra la roko ekzistas pasejo, sed ĝi ne estas tuj trovebla por ordinarulo. Nur privilegiuloj senhezite trapasas. Se vi diras malfrua, ĉiuj lingve maturaj esperantistoj tuj komprenos vin, ĉar la vorto apartenas al la reala lingvo: ne staras baraĵo. Se vi samsence diras tarda, alta proporcio el la lingvanaro haltos, devante serĉi, kiamaniere pasi transen por retrovi vin kaj povi plu sekvi.


En la granda plimulto el la kazoj, la avantaĝo estas donita al tiuj, kiuj komprenas la latinan aŭ iun latinidan lingvon, plus tiujn grekajn radikojn, kiuj firmiĝis en la lingvaĵo de kleruloj okcident-eŭropaj.


Tiurilate, kelkfoje aperas strangaj misperceptoj. En artikolo, kiun li publikigis (“Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas”, Fonto, 1981, 2, 13, pp. 35-38) rebate al mia teksto “La Okcidenta Dialekto”, aperinta en Esperanto (1977, julio-aŭgusto, p. 125), de Diego ironiis pri mia aludo al la sperto travivita de Kiotaro Deguĉi ĉe la Sofia Kongreso, kiam, provante sekvi la prelegojn de Internacia Somera Universitato, la juna japano bedaŭre konstatis, ke la tro multaj eŭropdevenaj fakterminoj baras lian komprenon. Diego rebatas, ke ankaŭ li ne konas la specialvortojn, kiam temas pri kampo, kun kiu li ne familiariĝis. Ankaŭ li ne povus sekvi.


Li misinterpretis min. Kio malhelpis komprenon ĉe la japano, tio estis, ne vortoj tiel fakaj, ke ili signifus nenion al meza okcidentano, sed vortoj, kiujn ĉi-lasta sufiĉe renkontadis en la propra lingvo por povi sekvi ĝeneralan tem-prezentadon, en kiu ili aperas. Temas ja pri vortoj kiel pediatro, miokardio, diakrona, aŭtoktono, monokromata, eŭfonie k.s. Tiaj vortoj havas, se mi ne eraras, tre proksiman formon en la hispana, tiel ke klera hispanlingvano tuj scias, kion ili signifas, aŭ almenaŭ al kiu sfero ili apartenas. Li povas samrapide kiel la gvidanto sekvi la vojon.


Por ĉino aŭ japano, male – kaj ankaŭ por multaj usonanoj socie nefavoritaj, aŭ, kvankam iom malpli, por rusoj (el la ses cititaj vortoj, nur pediatro kaj aŭtoktono havas similforman tradukon en la ĝeneralrusa vortaro de Oĵegov) – ĉiu tiutipa vorto baras la vojon; ĝi estas mistero, kiun necesas solvi foliume. Tion provis fari Kiotaro Deguĉi dum la koncerna prelegaro, sed li ne sukcesis sekvi la aperritmon de la nekonataj radikoj: la ISU-instruoj estis por li fermitaj. Por de Diego, tiel ne estus. Kaj tamen, por atingi tiun nivelon, de Diego certe penis multe malpli ol la japano.


Se, anstataŭ la cititaj vortoj, la preleganto aŭ verkanto uzas vortojn kiel, respektive, infankuracisto, kormuskolo, tratempa, praloĝanto, unukolora, belsone, ne necesas aparteni al la greklatina kulturmondo por tuj kompreni: ĉesas distingiĝi la klasoj lingve nobela (hispanoj, francoj, italoj, kleraj anglalingvanoj ...), grandburĝa (germanoj, skandinavoj), burĝa (rusoj kaj slavoj ĝenerale), etburĝa (hungaroj, nekleraj homoj diverslandaj ...) kaj popola (azianoj, afrikanoj ...): la rilato demokratiiĝis.


Tia maniero esprimi sin konformus al la celo de Zamenhof. En sia teoriumado pri la lingvo internacia, tiu ja forĵetis la sistemojn, kiuj havigus


ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la socio. (“Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”, Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, p. 299)


Kontraste al tio, li taksis venkonta tian lingvon, kiun


post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa socio, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj. (Samverke, p. 300; kursivigo zamenhofa en ambaŭ citaĵoj. La vorto inteligenta verŝajne havas la sencon de la rusa intelligent, ‘intelektulo’.)


Certe la esprimo post kelke da monatoj ne estas realisma. Sed ju pli ni uzas vortojn ne formitajn el la baza radikaro, des pli ni aldonas monatojn kaj jarojn da lernado aŭ da lingva malkomforto al kunhomoj, kiuj, eĉ estante plej kleraj en la propra kulturo, ne havas rimedon diveni, pri kio temas niaj greklatinaĵoj. La zamenhofa celo de lingvo por “ĉiuj sferoj de la homa socio” tiel forlasiĝas. Por kio? Ĉu por io alia ol la plezuro aristokrati? Ĉu eĉ eble por nenio, nur ĉar konscio mankas? Lingvo, kiu respektus la celon de Zamenhof (eĉ se tiu, nesufiĉe klarvidinte, parte respondecas pri la problemo) estus pli bona lingvo ol komunikilo ignoranta kaj la klerulojn, kaj la amasojn, kies kultura fono ne estas okcidenta.


La problemo pri la grekaj elementoj


Unu el la problemoj de esperanto, se ĝi estu bona lingvo ne-nur-eŭropa, fontas el la fakto, ke tiom da terminoj, ekster la ĉiutaga lingvo, uzas grekajn elementojn, kiuj samsonas kiel bazaj esperantaj radikoj. Ni vidis en la unua ĉapitro la ekzemplon pri teologo, en kiu la greka radiko teo-, signifanta “dio”, kolizias kun nia vorto por la konata trinkaĵo. Multaj similaj formaĵoj min ege ĝenas. La lingvo estus pli konsekvenca, pli konformus sian esencan spiriton, se mono signifus nur “pagilo”, kaj ne devus transpreni, en grekdevenaj vortoj, la signifon “unu”.


Same pri homo en la senco “sama”. PIV registris, kiel ĝi devis, ĉar temas pri efektiva uzo, la vorton homoseksuala. Tiu signifas nenion alian ol “samseksema”, kaj, kiel kutime ĉe greklatinaĵoj, ĝi estas pli longa. La inklino densigi estas tute normala, kaj ĝi nature kondukas al la pli oportuna homoseksa, kiun mi foje aŭdis. Sed tiu fariĝas neklara, ĉefe por neeŭropanoj, pro la ekzisto de la radikoj hom kaj seks.


Simile netaŭga mi taksas neo en la senco “nova”. Al mi, neologismo estas vorto, kiu tute ne plaĉas (vi ne miras, ĉu?). Mi flaras en ĝi la logon de neo, de neniaĵo, tiel ke ĝi odoras iom diable. Mi preferas vorton, kiu sekvu la principojn de mia infana formo de la lingvo: novformo, novvortonovradiko mi tiam dirus, kaj mi fakte ankaŭ utiligas tiujn formojn, kvankam mi sentas min devigita kompromisi kaj do ankaŭ uzas la grekaĵon. Mi sinceru: ĉi-lastan mi eldiras nur kun piko de la konscienco, kvazaŭ mi ne estus tute honesta, aŭ perfidus ion sanktan ...


Preterpase mi notu, ke, se, laŭ mia konvinko, la lingvo evoluos al pli intensa ekspluato de la riĉaĵoj kaŝe kuŝantaj en ĝia baza vortprovizo, ĝi servos al si per sistemo, relative malofte uzata, sed kies ebla fekundeco estas ege granda: la prefiksa uzo de kelkaj radikoj plej ofte uzataj adjektive. De longe oni diras bonfari, bonvoli, novedzo, etindustrio, etburĝo, grandsinjoro, belartoj, belsoneco, ktp. Mi opinias, ke pli vasta apliko de tiu sistemo povus serioze riĉigi la lingvon, respektante ĝiajn demokratiajn tendencojn. Tiu sistemo havigas la tri ĉi-supre cititajn sinonimojn al neologismo, kaj laŭ mia sento, vorto kiel klarvidi ne tute samsignifas kiel klare vidi, sed havas sencon pli proksiman al “ĝuste percepti”. Kiam mi verkis novelojn per limigita vortprovizo, mi plurfoje uzis tiajn formojn kaj ili montriĝis bone akceptitaj de la publiko.


Vorto do necesas por la koncepto “neologismo”, sed se novformo aŭ io simila sufiĉas, kial devigi ampleksan parton de la homaro encerbigi al si plian, pli malfacile memoreblan sonĉenon? Ia ŝpara principo regas en la plimulto el la lingvoj. Ne en ĉiuj, konsentite. La angla, ekzemple, tute ne havas ĝin: ĝi amasigas sinonimojn kaj tavolojn diversepokajn sen honto kaj hezito, tiel larĝigante la distancon inter la sociaj klasoj.


Sed ĝi estas escepta. La plimulton el la lingvoj regas kvazaŭ-ekonomiaj reguloj, kiuj konstante forbalaas la superfluaĵojn. En la franca, ekzemple, faillir, en la senco ‘manki’, choir, ‘fali’, kaj tistre, ‘teksi’ (el kiu restas nur la participo tissu, kun la senco ‘teksaĵo’) paralele uziĝis, dumtempe, kun la sinonimaj manquer, tomber kaj tisser. Sed la ĝenerala ekonomio de la lingvo kondukis al forlaso de la unuaj formoj, pli neregulaj, pli komplikaj, favore al la verboj postulantaj malpli da nerva elspezado. Ankaŭ ĉi-aspekte regas konkuro: inter diversaj kuzaj formoj, por esprimi difinitan ideon, fine venkas la plej taŭga. La principo pri neceso kaj sufiĉo aplikiĝas.


La ekonomia principo ankaŭ prizorgas tion, ke la mankoj estu ŝtopitaj. Zamenhof nomis “komercan entreprenon” ankaŭ firmo. Sed ĉar tiu vorto koliziis kun la adjektivo firma, kiu havas tute alian sencon, kaj disponi adjektivon rilatan al komerca entrepreno, ne konfuzeblan kun firmeco, estis oportune, la lingvo riĉiĝis per firmao. Firma decido kaj firmaa decido tiel fariĝis distingeblaj.


Esperanto celas peri komunikadon interkulture. Estus konforme al tiu celo, kaj ankaŭ, verdire, al la deziro de granda parto de la kolektivo, kiu vivigas ĝin, respekti tiujn ekonomiajn principojn. Ili prizorgus ekvilibron en la kreskado. Se oni larĝigas sen egale profundigi, oni ricevas tiel maldikan tavolon, ke ĝi fariĝas danĝere rompebla. Transpreni radikojn el ekstere estas etendiĝi horizontale. Disvolvi la kaŝitajn, subsupraĵajn riĉojn estas kreski vertikale, akiri fortikigan profundecon. Oni estas des pli stabila, ju pli profunda la pezocentro.


Tiadirekta evoluo estas sufiĉe probabla. Neologismoj kaj grekaĵoj grandparte estas skafaldo. Ili utilis, dum la lingvo estis konstruiĝanta, tro malforta por disflori surbaze de la propra havaĵo, sed nun, post kiam ĝi fortikiĝis kaj interne amasigis la rimedaron necesan por teniĝi mem, la skafaldo verŝajne malaperos: la konstruaĵo ne plu bezonas ĝin. La lingvo iĝis memstara.


La skafaldo tamen kelktempe plu restos. Multaj lingvouzantoj, en okcidento, ankoraŭ ne sufiĉe distanciĝis de la naciaj dirmanieroj, por vere asimili la lingvosistemon de esperanto kaj konscii ĝian bonecon. Pri tio oni indulgu ilin. Nia lingvo havas trompan aspekton: ĝi aperas multrilate tiel simila al la okcidentaj, ke ordinara okcidentano ne havas facilan rimedon scii, kio apartenas al esperanto, kaj kio ne.


Tamen, longperspektive, estos malfacile (kaj sensence) kontraŭbatali la bon-ekonomian principon. Se preni la vorton aŭtodidakte, ekzemple, kian avantaĝon ĝi havas rilate al memlernememinstrue? Ĝi estas pli longa, pli peza, kaj signifas ekzakte la samon: aŭto estas la greka formo de “mem” kaj didakt la greka formo de “instru”. Kial paroli greke, se eblas sin esprimi en esperanto? Tio estas kontraŭa al la naskokialo de la lingvo.


La vorto autodidacte necesas en la franca, ĉar tiu ne povas ĉi-sence formi vorton bazitan sur pure francaj rimedoj: la franca estas konstruita tiamaniere, ke la vorto por “mem”, soi-même, neniam povas uziĝi prefikse, oni do tiufunkcie diras auto (aŭ self). Transpreni en esperanton la bonajn kvalitojn de alia lingvo havus sencon, sed la mankojn? Por kio do? Tio estas tro absurda por daŭri en la kondiĉoj de tutmonda komunikado.


Efektive, konsciiĝo konstateblas: antaŭ dudek jaroj, okcidentaj komencantoj malofte kritikis la konstantan uzon de grek- kaj latinaĵoj en esperanto. Iliaj nunaj posteuloj reagas malsame; ili demandas: “Kial oni akceptis aŭtodidakte, dum memlerne kaj meminstrue ekzistas?” Antaŭ tia demando, la kursgvidanto sentas sin kiel instruisto pri la angla, al kiu lernanto diras: “Kial oni ne povas traduki mi povos per I will can?” Kiel ni vidis, en la angla kurso la respondo povas esti nur: “Estas tiel”, kio subkomprenigas: “Tia estas la forto-rilato inter la anglalingvanoj kaj ni”. Sed ĉu io simila akcepteblus pri esperanto? Ne. Oni venas al esperanto-kurso ĝuste por lerni lingvon eksteran al forto-rilatoj. La sola ebla reago estas honeste konfesi: tio estas la nuna stato de la lingvo, kiun Zamenhof mem rigardis provizora, almenaŭ pri la simila kazo de vortoj pseŭdosufiksaj:


Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la (...) vortoj “fremdaj” fariĝos arkaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj “pure Esperantaj”; ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas. (Lingvaj Respondoj, n-ro 52, vk cit., p. 34-35; Zamenhof mem kursivigis.)


Ni do povas klarigi al la lernantoj, ke esperanto estas libera lingvo, en kiu oni ne rajtas postuli. Sed oni rajtas esperi kaj konsili. Tiu zamenhofa respondo ĝenerale kontentigas. La klaso denove spiras libere. Mi havas neniun eblon taksi, kio okazas en la mondo ĝenerale, sed mia impreso estas, ke la nunaj lernantoj pli bone sentas la lingvon ol iliaj antaŭuloj, verŝajne ĉar la kursgvidantoj mem pli bone sentas ĝin. Estus do ne mirige, se la evoluo kondukus al laŭgrada forlaso de la senutilaj grekaĵoj.


Kompreneble, tiu evoluo plu vekos reziston. Leginte la ĉi-supran paragrafon pri memlerne, kelkaj diros: “mi ne sentas la du vortojn ekzakte samaj; kvankam mi ne povas difini, kio, estas io plia en aŭtodidakte”. Kompreneble estas io plia: ĝi havigas pli altan memtakson. Oni sentas sin pli altnivela – nobela, aŭ, grekece, aristokrata – se oni parolas greke, ol se oni parolas la normalan, ĉiutagan lingvon, tiun de la “plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj”. Kaj la deziro senti sin pli alta estas tre potenca forto en homaj aferoj. Tial eble dum longa tempo ambaŭ formoj de lingvo kunekzistos.


Kaj eble mi plene malpravas, kaj komplete venkos la grekeca esperanto, konkerante iom post iom la tutan mondon ĝis nun fremdan al ĝi ... Se tiel, tio signifos, ke la mutacio okazis tro frue, aŭ ke entute ne temis pri mutacio. Ke la bezono senti sin supera estis tro forta ĉe tro multaj, por ke egalecaj rilatoj havu ŝancon prosperi.


Kelkaj jarcentoj pasos, jarmiloj eble. Kaj la konfuza, nebula sopiro homara al demokratiaj rilatoj plu agos en la ombro, subkonscie, ĝis ĝi enkarniĝos en nova lingvo kapabla realigi ĝin, lingvo konforma al la psikolingvikaj leĝoj de egaleca homa komunikado. Kontraŭaj fortoj provos dispremi ĝin aŭ devojigi ĝin de ĝia vojcelo. Sed al ili ĝi rezistos: ĝi ekzistos, ĝi persistos. Sub tute alia formo, eble, ĝi provizos la homaron per bona lingvo.


7. BONA LINGVO LITERATURA


La estonta verkisto


Vivanta lingvo naskas literaturon. Estas do normale, ke ankaŭ esperanto literature servu. Sed la verkisto, kiu vere influos la evoluon de la lingvo en la direkto de ĝia plejboneco, de ĝia kerna esenco, ankoraŭ ne vere montriĝis, kvankam kelkaj proksimis al tiu funkcio.


Miaopinie, tiu verkisto nepre aperos. Li verkos librojn, kiuj allogos tre ampleksan parton de la lingvokolektivo, pro ilia enhavo (temos ja pri iu, kiu havos ion por diri, kaj ne iu, kiu verkos amatore, pli por ludi per la lingvo ol por ion komuniki), sed ankaŭ pro ilia stilo. Estos iu, kiu bonege regos la ordinaran lingvon, la “realan”, kiel mi ĉi-verke nomis ĝin. Li plene rezignos pri la novformoj, kiuj ne eniris la parolan esperanton, ĉar la beleco de lia stilo baziĝos sur plena ekspluato de la esprimo-ebloj, kies riĉecon konstante rivelas la formoj spontane ŝprucantaj, kiam esperantistoj komunikas inter si.


Tiu talentulo verkos nek por la propra gloro, nek por ŝanĝi la lingvon aŭ ĝin evoluigi laŭ sia teorio. Li verkos, ĉar li estos verkisto, kaj do ne povos ne verki. Kaj, ĉefe, li verkos por la publiko, kun granda respekto al tiu, kaj sekve al la speco de lingvo, kiun ĝi uzas. Sed ĉar li estos ege talenta, li uzos ĝin multe pli bele ol tio okazas en konversacioj kaj ordinara korespondado.


Miaopinie, li tute ne, aŭ tre malmulte, uzos grekaĵojn. Nek estos lia komunikilo la okcidenta sublingvo. Li ne bezonos unue verki kiel okcidentano, kaj poste korekti sin, anstataŭigante ornitologia per birda (aŭ birdoscienca), hidraŭlika per akva kaj sekundara per duagrada. Li nature sentos, ke ju pli simpla la formiĝo, des pli bela la stilo, ĉar des pli pure esperanta. Li do havos efikon malan al tiu de Kalocsay kaj Waringhien.


Tiuj kredigis al la publiko, ke esperanto ne povas per si mem beli. Ili komunikis al la amasoj, aŭ al la parto, kiu interesiĝas pri literaturo, sian nefidon kaj malestimon al esperanto. Siajn antaŭjuĝojn. Ne tiel la priparolata verkisto. Lia influo estos rivela: li malkaŝos al la esperantistaro, ke ĝi posedas trezoron, kiun ne eblas elĉerpi, ĉar kombineblo estas senfina, kaj la kombineblaj eroj en la ordinara lingvo sufiĉe abundas por respondi al ĉiuj bezonoj.


Komence de mia enmovada vivo, mi legis poemon, kies aŭtoron mi forgesis, sed kies unua verso definitive fiksiĝis en mia memoro:


Nigraj nuboj dense noktas sur ĉielo ...


Simile min tuŝis la versoj de Kurzens:


Ankoraŭ devas fajri vera tago,
Ankoraŭ devas nigri vera nokto,
Ne povas ja de grizo ĉio pleni.


kaj de multaj aliaj poetoj, inkluzive la ŝatindan unuverson de Waringhien (Maura):


Abelo lasta zumas super la lasta rozo.


Tiaj juveletoj montras la vojon, kiun sekvos la aperonta verkisto. Ili impresas ege bele, arte, kortuŝe. Sed ili ĉerpis nenion ekstere. Ili uzas plej simplan vortprovizon. Ili indikas, el kio konsistas literatura lingvo senpere alirebla al ordinara, neokcidenta esperantisto.


Literatura lingvo: io alia ol la ĉiutaga


Pro psikologiaj kaŭzoj, aluditaj en la unua ĉapitro, kiujn detaligi ĉi tie estus tro longe, prilingvaj diskutantoj emas atribui al la kunparolanto starpunkton pli ekstreman ol tiu efektive havas: emocio (eĉ ne konsciata) favoras trosimpligon. Krome, io puŝita ĝis-ekstreme estas pli facile komprenebla, kaj atakebla, ol pli nuanca konceptado. Tial, verŝajne, kiam mi traktas pri la punktoj ĉi tie konsiderataj, oni ofte miskomprenas min, kaj kredas, ke mi malakceptas la diferencon inter la literatura lingvo kaj la ordinara. Alivorte, oni riproĉas, ke mi rekomendas la uzon de banala lingvaĵo, simila al tiu, kiun oni uzas en ĉiutagaj konversacioj.


Tion diri estas misformi mian penson. Mi forte kredas je literatura lingvo, do je lingvo plejplej malbanala. Sed kio vekas senton pri banaleco? Nekonscia statistikado. Nesciate, nia menso konstante klasas tion, kio trafas ĝin, kaj atribuas al la koncerna afero statistikan situon: ĉiama, oftega, ofta, mezofta, malofta, ege malofta, neniama. Niaj ideoj pri certeco kaj probableco tiamaniere estiĝas. Suno ĝis nun leviĝis ĉiumatene, sekve sunleviĝo lokiĝas en la kategorio “ĉiama”: estas do certe, ke ankaŭ morgaŭ ĝi elnoktigos nin. Malofte neĝas en novembro ĉi-regione, sed tio kelkfoje okazas: estas do probable, ke ankaŭ ĉi-jare novembro montriĝos senneĝa. Ankaŭ pri lingva esprimado nia menso, nekonscie, konstante statistikas, tiel ke ni povas diri al ni: tio estas banala, tio ne; tio estas normala, tio ne.


Pro tio miaopinie eraras la francaj esperantistoj, kiuj emas uzi ci anstataŭ vi por traduki la francan pronomon tu. Se, en diversaj medioj, vi surbendigos cent horojn da spontana esperanto, tutmonde, kaj analizos tiun materialon, vi rimarkos, ke ci ne aperas en via specimeno. Male, se vi registros franclingvajn konversaciojn sammediajn, vi rimarkos, ke tu ofte diriĝas. Vi rimarkos ankaŭ, ke en tiuj situacioj, kiam franclingvanoj diras tu, esperantistoj diras vi, ne ci. Tiujn faktojn, ĉiu lingvano kun mondaj rilatoj mense (sed ne necese konscie) registras. Uzante ci en teksto, vi do elvokas en via leganto impreson de strangeco, de malofteco, kiu ne sentiĝas, kiam franclingvano legas tu-frazon. Alivorte, la ci-uzantaj roluloj ne parolas normale kaj tiu formo en literatura verko praviĝas nur, se oni deziras krei etoson de nenormala medio, la etoson, kiun oni elvokus en la angla, anstataŭigante you per thou.


En lingva produktaĵo, banaleco povas rilati al la enhavo (pensoj neoriginalaj) kaj al la formo (maniero uzi la lingvon, sendepende de la temo pritraktata). Pri la formo, en esperanto, distingendas du elementoj: la radikoj mem, kaj ilia aranĝo.


Ke esperanto, literature, estas eksterordinare bona lingvo, tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la kombinlibereco ebligas malbanali uzante eĉ tre limigitan nombron da radikoj. Mi spertis pri tio specon de objektiva pruvo, kiam Henri Vatré kaj Reto Rossetti, preparante antologion de esperanto-prozo, proponis enmeti en ĝin mian rakonteton “Timiga diro”, aperinta en Lasu min paroli plu (Chapecó: Fonto, 1984, p. 48-51; la sama publikiĝis, kun kelkaj ŝanĝetoj, sub la titolo “Terura novaĵo”, en Kontakto, 1983, 1, p. 10, kiel facilnivela teksto). Tiun rakonton mi verkis disponante nur la 460 radikojn (inkluzive de tabelvortoj kaj afiksoj) viditajn en la dekkvar unuaj ĉapitroj de Gerda malaperis!, ĉar ĝi estis “akompana teksto” por la lernantoj uzantaj tiun lernilon. Montriĝis, ke personoj legantaj ĝin eĉ ne rimarkas, ke ĝi estis verkita sub tiaj limigoj. Se la elementoj de la “reala lingvo” ne ebligus verki literature, ĝia elekto por antologio ne kompreneblus.


Multaj, aliflanke, provas malbanali per la uzataj radikoj. Miaopinie, ili mistrafas. Estas iluzio imagi, ke estetika efiko rezultas en esperanto el la estetika efiko de la koncerna radiko en la fontolingvo. Tio preteratentas, ke, kaj en la fontolingvo, kaj en esperanto, radikoj havas en la mensoj ian statistikan lokon, kiu dependas de ilia ofteco en la respektivaj lingvoj. Renkontiĝas pri neologismoj situacio simila al la supre komentita pri ci.


Ekzemple, leganto, kiu renkontas la vorton febla (‘malforta’, ‘senforta’), reagas al ĝi kiel al io eksternorma kaj sekve sentas sin ne amike alirata de la verkinto, sed ŝancelata, forpuŝata ien ekster la teritorio de la lingvo, kiun li lernis kaj amas. La etoson de la franca vorto faible (prononcu: /febl/) li tute ne sentas. Eĉ franclingvano sentas ion alian, ĉar faible estas la normala vorto en la franca por esprimi la malon de ‘forta’, kaj en esperanto la normala vorto estas malforta. Rezulte, en la menso, la vortoj, kiuj situas egalloke estas nur faible kaj malforta. La vortoj febla kaj faible ne staras samnivele, aŭ, se vi volas, en la sama statistika kategorio, kaj la franclingva esperantisto ne sentas, per kiu nuanco febla distingiĝas de malforta. Tio kaŭzas ĝenon en la glata legado de la teksto, eĉ se la koncernato tuj komprenas la koncepton.


Por la plej multaj esperantistoj, la vorto simple estas mistero. Ili ĉesas sekvi la rakontanton kaj haltas, senhelpe. Inter ili, la reagoj malsamas. Iuj, post la ekhalto, ŝultroleve preterpasos. Se tiaj vortoj tro abundas, ili ne plu povos kompreni la rakonton kaj definitive fermos la libron. Eble ilia intereso pri esperantlingva literaturo tiuhore mortos. Mi renkontis plurajn dekojn da homoj, kiuj diris al mi, ke ili neniam legas esperanto-poezion, ĉar ili foje provis, sed estis tro pene konstante uzi vortaron. Kiam mi montris al ili poemojn en la “reala lingvo”, ili ege miris kaj admiris. Estis por ili ĝojiga kaj rekuraĝiga malkovro, ke ankaŭ ilia lingvo uziĝas poezie.


Inter tiuj, kiuj serĉos la signifon de la vorto, aperos larĝa gamo da diversaj reagoj. Kelkaj alprenos humilan sintenon (“Mi ankoraŭ ne estas sufiĉe sperta esperantisto, multo restas al mi lernenda”). Kelkaj reagos snobe (“Haha! Nova vorto, kiun mi de nun uzos por impresi per mia kulturnivelo”). Sed la plimulto, trovinte la signifon, sentos konsternon kaj miron, ofte miksitajn kun kolereto (“Tio signifas nenion pli ol malforta! Kial diable tiu aŭtoro ne uzas la normalan vorton?”), en kiun povos sin enŝovi naŭza elreviĝo (“Mi lernis lingvon tute taŭgan por literaturo, sed jen denove libro verkita en alia dialekto. Oni trompas min!”).


Eblas poezii reallingve


Resume do, laŭ mia gusto kaj, konstateble, laŭ tiu de tre ampleksa parto de la esperanto-publiko, la beleco de verko ne ŝuldiĝas al la uzo en ĝi de radikoj eksteraj al la “reala lingvo”. Oni povus esprimi tiun starpunkton per du principoj:


- Senbeleca frazo restas senbeleca, eĉ se en ĝi, anstataŭ vortoj el la “reala lingvo”, oni uzas radikojn fremdajn al tiu (alivorte, anstataŭigi freneza per folamalĝoja per trista ne sufiĉas por igi frazon literatura).


- Bela frazo fariĝas pli bela, se oni anstataŭigas en ĝi la vortojn eleksterajn per vortoj elinternaj, t.e. per vortoj formitaj el elementoj el la “reala lingvo”, kondiĉe ke oni bone sentu tiun kaj plene ekspluatu ĝiajn eblojn.


Limigi sin je vortelementoj el la “reala lingvo” ne signifas verki banale. Tion bele ekzempligas la ĉi-supre citita unuverso de Waringhien (Maura):


Abelo lasta zumas super la lasta rozo.


Staras en ĝi nur vortoj el la “reala lingvo”, kaj cetere, ĉi-kaze, ĉiuj troveblas en la Fundamento. Tamen tiu frazo ne apartenas al la parola aŭ ĉiutaga lingvo, nur al la literatura. Kial?


Unue pro la ideo mem, pro la delikate pentrita bildo. Eĉ se ĝi aperus en tute ordinara interparolo, ĝi sentiĝus kiel ekstera al la ĉiutaga lingvo: ĝi estas tro freŝe poezia por ke oni sentu ĝin sialoka en banala konversacio; ĝi perceptiĝus kiel vizito de la literatura penso en la komunan.


Due pro la formo. La ritmo, kvankam ne perfekte regula (pro la akcento de super), tamen estas pli poezia ol tiu de normala frazo. Kiam, neintence, oni eldiras frazon kun regula ritmo, homoj tion rimarkas, kaj emas ŝerce komenti: “Ej! Vi poezias!” (Ekzemple se vi diros: “Mi morgaŭ certe venos, eĉ se vi min ne ŝatas”, la nepoezieco de la ideo ne malhelpos viajn kunparolantojn senti la frazon, iel, poezia). Sed krome, en la priparolata verso, plej agrabla poezia efiko riceviĝas pro la neordinara loko de lasta post abelo, dum la normala loko konserviĝas en lasta rozo: la ŝanĝo rilate al la kutima vortordo kaj la intenca nesimetrio efikas literature. Abelo lasta situas laŭ nia mensa statistiko en la regiono “malprobabla”. Tial estas neeble senti en ĝi banalaĵon.


Kompreneble, ne sufiĉas uzi nekutiman lingvaĵon por literaturi. Io plia, nedifinebla (ĉar rilata al la dekstra duoncerbo) krome necesas: io, kion vortoj kiel harmoniobela povas iomete elvoki. Diri


Zumas super la rozo lasta abelo lasta


estus esprimi sin nebanale, sed ne pro tio poezii.


Mi prenu duan ekzemplon, poemon de Lucien Thévenin, el La vana kanto:


Kiam mi revenis
al mia vilaĝo,
ne plu estis poploj
sur la riverbordo,
kie ili staris.


Kiam mi revenis,
la ŝtonkruco flava
ĉe la voja rando
estis renversita,
kaj la pecoj kuŝis.


Mi ne plu retrovis,
kiam mi revenis,
la knabinon brunan,
kiu ludis kun mi:
ŝin la morto prenis.


Kaj la rozĝardeno
estas nun senflora.
Sur ĝi kreskas sole
la sovaĝaj herboj.


Refoje: nur fundamentaj vortoj, kiujn oni facile registrus en specimenoj de la parola lingvo. Eĉ la vortordo estas preskaŭ tute tiu de ĉiutaga babilado. Kaj rimoj ne estas. La poezieco fontas nur el la ritmo kaj sentoj. Egale, ĉu tiu poemo plaĉas aŭ ne, ĝi nerebateble apartenas al la skriba lingvo, literatura.


Similajn kazojn oni povus multigi. Legu ekzemple la poemon de Lodewijk Cornelis Deij “Al la juda foririnto”, en Esperanta Antologio (William Auld, red.; Roterdamo: UEA, 1984, p. 375). Tiu plej kortuŝa verko uzas nur vortojn el la ĉiutaga lingvo.


Traduki: trakonduki al kompreno


Por fini ĉi tiun konsideradon, mi proponas al vi kompari la unuan strofon de la Aŭtuna kanto de Verlaine en la tradukoj de Pagnier, Grabowski kaj Kalocsay:

 

Pagnier Grabowski Kalocsay
La longa plorado
De la violonoj
De l' aŭtuno
Vundadas la koron
Al mi per langvoro
Unutona.
Dum ĝeme sonas
La violona
Aŭtuna spir'
Premiĝas koro
De monotona
Sopir'.
La velksezon'
Per violon'
Ĝemosona
Vundas ĉe l' kor'
Min per langvor'
Monotona.

La kaloĉaja teksto alte superas la du aliajn, i.a. ĉar ĝi sola perfekte redonas la ritmon de la franca originalo. Sed tiu sukceso neniel ŝuldiĝas al la uzataj vortoj. Se la lingvo fariĝus malpli grekeca kaj ni anstataŭigus lian monotona per unutona, lia traduko ne fariĝus malpli bela, kaj, inverse, tiu de Pagnier ne estus pli sukcesa, se, anstataŭ ĝia unutona ni dirus monotona. La literatura efiko fontas, ne el la vortoj, sed el la arta aranĝo de la lingvaj elementoj. Ekzemple, la kaloĉaja velksezon' estas genia maniero havigi poezian sinonimon al aŭtuno, tamen uzante nur fundamentajn radikojn.


Sed kio pri langvoro, kiu certe ne apartenas al la “reala lingvo”? Ni unue rimarku, ke ĝia enesto en la traduko de Pagnier ne sufiĉas por igi tiun literatura belaĵo. Kalocsay ne sukcesis eviti ĝin, aŭ ne deziris. Per tio li diferencas de la aperonta verkisto, pri kiu mi parolas ĉi-ĉapitre, ĉar tiu trovos rimedon esprimi la koncernan ideon per elementoj el la “reala lingvo”.


Tion provis fari mi. Bedaŭrinde, mi havas nek la talenton de Kalocsay, nek tiun de la estonta verkisto; sekve, kiel atendeble, al mi ne prosperis. Tamen, mi sentas plej forte, ke mia neatingo ŝuldiĝas al mia manko de talento, ne al la malriĉeco de la ordinara lingvo.


Kiam mi estis profesia tradukisto, ni devis de tempo al tempo traduki poemon, jen tute, jen kelkajn versojn, jen nur unu frazon. Ekzemple, en la Ĝenerala Asembleo de UN, ĉiuj paroladoj estis francigataj, kaj kelkaj delegitoj, ĉefe latinamerikaj kaj arabaj, emas enŝovi iom da poezio en siajn elokventaĵojn.


Plene fidele traduki tiajn tekstojn estas neeble. Ni do, kiel tradukistoj, faris, kion ni povis. Kaj same faras tradukistoj, kiuj publikigas sialingve poemaron el alia kulturo. Neniam vera tradukisto ŝanĝas la lingvon aŭ enkondukas en ĝin fremdvorton, ĉar li stumblis ĉe iu koncepto. Provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp, ĝis restas kelkaj mistradukoj iom malpli misaj ol la aliaj. En institucio, tradukisto tiam ĝenerale submetas siajn provojn al kolegoj aŭ al reviziisto. Permesu, ke mi nun petu vin ludi tiun rolon: decidu vi, kiu estas la malplej fuŝa el miaj fuŝtradukoj. Verŝajne ja, eĉ se la rezulto de mia provado ne estas aparte salutinda, interesos plurajn el vi vidi, kiavoje mi serĉis. Jen do unu el miaj unuaj elcerbaĵoj:


La ĝema son'
De l' violon'
Velksezona
Portas min al
Korvunda pal'
Unutona.


Nia hungara famulo genie havigis al si la rimajn elementojn necesajn por bone elfrancigi la tri unuajn versojn. Kial do li arbitre ŝanĝis la ordon de la ideoj, kaj per tio senutile malproksimiĝis de la originalo? Mi reordigis ilin, kaj faris el la ĝema son' la subjekton de la verbo, kiel en la franca. Tio estas simpla apliko de principo sekvata de ĉiuj bonaj profesiaj tradukistoj: distanciĝu de la originalo nur, se fidela transvortigo ne eblas, aŭ ne respektas la spiriton de la cellingvo.


Pri langvoro li certe estas pli fidela, almenaŭ unuavide. Tamen, kun via indulgo, mi provu kiel eble plej bone advokati al mi. La franca vorto langueur elvokas ian dolĉan melankolion, mankon de forto, de vigleco, de vivo. Bénac, en sia por tiaj konceptoj ege preciza kaj nuanca Dictionnaire des synonymes (Parizo: Hachette, 1956), difinas ĝin dirante:


tiu vorto uziĝas pri animstato sen forto kaj sen volo, pri la mensaj produktoj senvarmaj kaj seninteresaj, pri la aferoj, kiuj havas nek aktivecon, nek movon (p. 528; elfrancigo mia).


Ni rigardu la trian difinon de pala en PIV; ĝi konsistas el kvin vortoj: senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova. Ĉu tiuj, kune, ne elvokas ion plej proksiman al tiu langueur, kiun priskribas la vortaro de Bénac? Kaj tamen, tiu vorto ne kontentigas: difinoj parolas nur al nia maldekstra cerbo, kaj la poezia efiko naskiĝas en ties dekstra kunulo.


Certe, kio plej ŝokos okcidentanojn en mia traduko, estas la uzo de unutona anstataŭ monotona. Sed ni ne diras monobrakulo, monokolora, monolingva, monoanime! Unuanime estas same metafora kiel unutona. Kial do tiun ne uzi, kiel oni faris dum la unuaj jardekoj de la lingvo? Mi preferas ĝin pro konsidero al la anoj de popoloj kun ne-hind-eŭropa lingvo, kaj ankaŭ ĉar la alia tuj pensigas min pri mono. Tamen mi ne volus pri tio batali: mi agnoskas, ke monotona apartenas al la “reala lingvo”.


La teksto, kiun mi prezentis ĉi-supre, ne estas tre sukcesa. Mi nun submetos al vi tri pliajn provojn. Legante ilin, bonvolu ne forgesi, ke mia celo estas montri, ke, se traduki poemon estas neeble, nia “reala lingvo” sufiĉe riĉas por proksimigi nin al same kontentigaj solvoj, kiel en poezitraduko nacilingva. Alivorte, jenaj tradukprovoj ne estas pli malbonaj ol similaj, kiujn mi faris en la francan, kiam mi estis profesia tradukisto. La fuŝon oni do juste atribuu al mi, ne al la lingvo. Verdire, esperanton mi sentas pli riĉa kaj fleksebla ol la franca, kies literaturkapablon neniu iam ajn neis. Jen tri iom similaj trovaĵoj:

 

La ĝema son'
De violon'
Velksezona
Min vundas ĝis
Kordolĉa griz'
Unutona.
Dum plore son'
De velksezon'
Violonas,
Vunde en mi
Melankoli'
Unutonas.
La plenda son'
De violon'
Velksezona
Vundas min per
Dolĉa sufer'
Unutona.

Traduki poezion estas transdoni sentojn. Tial la laste citita provo aperos la plej bona, kvankam, unuavide, sufer' estas perfido. Sento ja elvokiĝas per la tuta kun-efiko de pluraj esprimoj, ne per unu vorto. Patro plej malbone situas por juĝi sian idon, kaj mi mem do ne povas juĝi, sed mi ne mirus, se multaj legantoj opinius, ke kiam sufero estas dolĉa kaj unutona, krome naskata de violona lulado, ĝi fariĝas preskaŭ egala al tio, kion Verlaine nomis langueur.


La iluzio pri lingvo perfekta


Oni ne forgesu, ke por transdoni ion el unu kulturo al alia, la unua kondiĉo estas uzi vortojn komprenotajn. La ideo, ke langvor' pli fidelas, estas iluzia: ĝi transdonas ion nur al homoj, por kiuj la vorto estas elvok-riĉa. Por senti la harmonojn de vorto, necesas, ke oni renkontu ĝin cent- aŭ almenaŭ kvindek-foje en diversaj situacioj kaj ĉirkaŭtekstoj. Legi la signifon el vortaro havigas al vi nenion el la etoso de la radiko: difino trafas nur, kiel ni vidis, la maldekstran cerbon, kiu estas plej indiferenta pri poezio.


Alivorte, ĉino, arabo, iranano, ruso renkontanta la vorton langvor' sentas sin antaŭ io senbilda, sensona, senanima. Sufer', siaflanke, certe elvokas ion al la lingve matura esperantisto, kia ajn lia origina kulturo. Tiu vorto eble ne perfekte koincidas kun la verlena originalo, sed ĝi estas pli proksima, por tia leganto, ol kompleta nulvibraĵo.


Komparo helpos vin tion senti. Kion vi opinius pri la du versoj


Gloru l' Eternulon: li bonas,
senfinas lia ĥesdo.


Ĉu vi sentas tion esperanto? Ĉu tio elvokas ion al vi? Nu, bone, vi renkontas la vorton unuafoje kaj serĉos ĝin en vortaro. Imagu do, ke vi trovas jenan difinon: ĥesdo: eco de animo karakterizata per la deziro, ke la aliulo(j) disvolviĝu bone laŭ sia esenco, sentu sin plej bone en etoso de respektateco; inklino donaci malavare; emo akcepti, pardoni; deziro favori iun; bonkoreco. Ĉu leginte tiun difinon, vi vibras kun la antikva hebrea poeto, kiu lirike esprimis entuziasmon pri sia Dio per la ĵus cititaj vortoj?


Estas plej dubinde. La aserto “tiu traduko plej fidelas” estus trompa, ĉar tute simple ne temas ĉi-kaze pri traduko. Traduki ja origine signifas ‘trakonduki’: gvidi la leganton tra la lingva montaro, kiu staras bare inter vi kaj la lando de kompreno. Kondukinte vin ĝis la dua verso, la gvidisto simple malaperis, lasante vin sola, limigita je viaj rimedoj (kaj tiuj rimedoj povas esti etaj-etaj: okcidentanoj facile pretervidas, ke en la cetera mondo multaj esperantistoj ne havas la monon necesan por akiri bonan, dikan vortaron).


Sed se la versoj tekstas:


Gloru l' Eternulon: li bonas,
senfinas lia amo.


la tra(kon)dukisto plenumis sian funkcion: li ebligis al vi sekvi la poeton, akompani ties senton, eĉ se la lasta vorto ne plene fidele komunikas la sencon de la netradukebla hebrea ĥesed. Fideleco en la dua kazo ekzistas, kvankam ne perfekta. En la unua, estas nur pseŭdo-fideleco.


La saman rezonon oni povas apliki al langvoro. Tiu vorto transdonas la senton al tro malgranda parto de la esperanto-kolektivo por esti akceptebla en traduko, se ni agnoskas la realon, ke ekzistas multaj esperantistoj ekster la mondo okcidenta.


Jes ja, ekzistas homoj, laŭ kiuj esperanton spirite stampas okcidenteco; por ili, ĝi radikas en okcidenta kulturo, kaj sekve rajtas senlime transpreni vortojn el latinidaj lingvoj (iom ankaŭ el ĝermanaj), sed ne el la cetero de la mondo. Mi forte dubas, ke la estonta evoluo pravigos ilin. Se, en interlingvo, validas la ideo privilegii tiun kulturon, kial ne kontentiĝi per la angla, en kiu preskaŭ ĉiuj latinidaj radikoj jam troviĝas? Aŭ per la latina? Aŭ almenaŭ alpreni interlingvon el la “naturalisma” familio, sen slava-jida spirito, lingvon, kies strukturoj ne estus fremdaj al la hindeŭropa sistemo? La sinteno uzi esperanton, sed konstante privilegii unu kulturzonon, estas memkontraŭdira. Esperanto havas sencon nur kiel trakondukilo. Nur tiel ĝi restas bona lingvo. Aŭ ĝi respondos al tiu sia alvokiĝo, aŭ ĝi mortos.


Se ĉia traduko de la verlena strofo ne uzanta la vorton langvoro ŝajnas al vi pala, mi emos pensi, ke vin kaptis la sopiro havi en esperanto lingvon perfektan. Tia deziro estas plej natura: esperanto, eĉ se nur pro la nomo mem, vivigas esperojn, kaj unu el la esperoj kuŝantaj funde de nia koro estas eniĝi en perfektan mondon, kie ne plu estus zorgoj aŭ malagrablaĵoj, ĉar ĉio perfekte funkcius. Ve, tia mondo ĉi-tere estas iluzia. Perfekto estas io absoluta, kaj ni vivas nun en mondo de relativeco. Kvankam komuna kaj normala, la sopiro ĉi-vive renkonti perfektecon fakte apartenas al infana aŭ adoleskula tavolo de nia psiko; la plej matura parto de ni rezignis ĝin, ĉu entute, ĉu almenaŭ rilate al la vivo sur nia planedo, ĉi-flanke de morto.


Se ni volas pensi pri esperanto realisme kaj juste, ni devas anstataŭigi la absolutan koncepton “perfekta”, niamense, per la relativa “plejbona”. Se ni akceptos langvoro kaj similajn radikojn, la lingvo ne estos plejbona, eĉ se ĝi ebligos perfektajn elfrancigojn, ĉar ĝi ne ebligos samperfekte traduki el aliaj kulturoj. En rusaj poemoj kaj kantoj oftas la vorto toska. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas ĝin per “sopiro, melankolio, angoro”. Tiuj tri sufiĉe distancas unu de la alia, por ke vi komprenu, ke neniu perfekte esprimas la koncepton aŭ la sentojn elvokatajn de la rusa vorto. Por samperfekte traduki Puŝkin kiel Verlaine, ni do devus enkonduki tosko. Sed kio pri la portugala saudade, pri la angla gloom? Kaj pri la multaj francaj vortoj aliaj ol langueur, por kiuj mankas absolute ĝusta traduko?


En la francan ne eblas perfekte traduki la esperantan sopiri. La lingvo tamen bonege funkcias literature. Saĝeco kaj sentomatureco postulas, ke ni rezignu nian deziron je perfekta interlingvo. Ni havas lingvon ege riĉan, pli riĉan kaj pli flekseblan ol multaj grandliteraturaj lingvoj, kiel montras multaj niaj reallingvaj tradukoj. Kiel poezia traduklingvo, ĝi superas ĉiun, kiun mi sufiĉe scias por povi juĝi. Ke ĝi ne estas perfekta, tio ne estas manko; tio igas ĝin pli homa: bona lingvo.


Pliaj tradukprovoj


Sed ni revenu al Verlaine. Jen kelkaj aliaj provoj:

 

Aŭtunsezon'
Per violon'
Plende sonas,
Kaj vunda lul'
Al dolĉa nul'
Min fordonas.
La ĝema son'
De l' violon'
Velksezona
Vundpelas min
Al koroŝlim'
Unutona.

 

La plenda son'
De l' violon'
Velksezona
Vundas min ĉe
Koro per ve'
Unutona.
Singulta son'
De violon'
Velksezona
Min vundas plu
Per kor-enu'
Unutona.

Mi ne kontrolis pri ĉiuj pecoj, sed la laste prezentita enhavas nur vortojn el la Fundamento. Ankaŭ la plimulto el la aliaj, plej probable. Kvankam, kiel dirite, farinto mem ne povas objektive juĝi, ĉi tiu lasta ŝajnas al mi tre fidela al la originala verlenaĵo, kaj forme, kaj sence, kaj etose. Ĉiuj konceptoj/elvokaĵoj de la originalo retroviĝas en ĝi, escepte de la “longeco” de la plorsingultado, kiun ankaŭ Kalocsay ellasis (se vi trovas, ke singulta long'singultolong' estas komprenebla, aŭ almenaŭ elvokas ion, ni povus tiel korekti la unuan verson kaj ricevi vere senmankan tradukon; fakte, la vorto plu iom esprimas tiun ideon miatekste). Krome, ili staras en ekzakte la sama ordo, kiel en la franca strofo, la senco estas ĝuste redonita, kaj la ritmo muzikas precize kiel en la verlenaĵo.


Mi ne kapablus same fidele traduki poemon el alia lingvo en la francan. Kiom ajn neperfekta mia rezulto, ĝi do estas por mi pruvo, ke la fundamenta lingvo pli riĉas kaj flekseblas ol mia gepatra, kaj mi rajtas pri tio paroli surbaze de efektiva sperto: mi estis multjare profesia francigisto.


Espereble, kia ajn via juĝo, vi konkludos el tiu provado, ke, se mi ne sukcesis, ne kulpas la “reala” esperanto. Ĝi estas ege riĉa, ĉar, kontraste kun multaj lingvoj, ĝia povo kombini estas senfina, kaj vi do povas senfine interŝanĝi la esprimojn, kiuj prezentiĝas al via menso. En la ĉi-supraj specimenoj, se ne plaĉas al vi singulta, vi povas anstataŭigi ĝin per plorĝema el alia provo. Vi povas interŝanĝi la tri unuajn versojn de la lasta provo kun tiuj de la du antaŭaj. Ktp ktp. Jes, nia “reala lingvo” havigas al tradukisto ege pli ampleksan rimedaron ol la franca. Tiu formo de esperanto povas servi literature. Sed nur je la kondiĉo, kiun ĉiu arta agado postulas: oni havu talenton.


Tri interesoj samdirekte kunfluas


Talento karakterizos la reallingvan verkiston. Mi ripetu: mi ne dubas, ke tiu aperos. Lian intervenon postulas la tuta socihistoria evoluo, kiu ebligis al esperanto enkarniĝi en Zamenhof kaj poste tutmonde disvastiĝi sub nekredeble malfavoraj cirkonstancoj, iom post iom amasigante la elementojn necesajn por iĝi la mirinda, literaturgraveda lingvo, kiu ĝi nun estas. Eble tiu porpopola verkisto jam ekzistas kaj verkis. Eble li aŭ ŝi nur devas nun konsciiĝi pri la fakto, ke lia persona intereso, la intereso de la popolo, kaj la intereso de la lingvo kunfluas samdirekte.


Lia persona intereso, ĉar tia verkado havigos al li plezuron, kaj eble ankaŭ famon. Serĉi la propran gloron influas negative, se tio estas la ĉefcelo, ĉar oni tiam volas superi, dum lingvo-progresiga verkisto ĉefe devas servi al io pli alta ol li. Ĉe famserĉanto, personaj konsideroj sufokas respekton al la kolektivaj, al la sociaj, alivorte al la legantaro kaj al la lingvo. Sed se famo estos, ne precipa celo, sed normala rezulto de bona verkado, ĝi estos ĝuebla kaj ĝuinda.


La popola intereso, ĉar la kolektivo deziras povi legi plaĉan literaturon, kiu ne devigas havi vortaron ĉe-mane. Kaj ĝi ege sopiras retrovi sian lingvaĵon, senorname beligita, altigita nur per talento. Oni identigas sin al sia lingvo. Se mia lingvo estas pli bela ol mi kredis, mi apartenas al io pli bela ol mi kredis, mi do iel estas pli bela ol mi kredis. Homo, kiu legas sian esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika, ol li mem povas uzi ĝin, sentas sin portata supren. Kaj homoj ŝatas tiun senton. La vivo tro ofte ja tenas ilin grundnivele.


La intereso de la lingvo, ĉar la lingvo emas evolui laŭ sia esenco. Se, sur io vivanta, kio komencis kreski, vi konstante greftas elementojn forŝiritajn el aliaj vivaĵoj, vi kreas monstron. Nutri sin ĉerpante el la ĉirkaŭa medio, dum oni tro malfortis por havi en si ĉion necesan, estas unu afero; sed stabiliĝinte kiel iu sana kaj fortika, travivi perfortan engluton de nenecesaj nutraĵoj estas alia. La lingvo deziras eleganti, ne elefanti, ne dikiĝi tiagrade, ke ĝi tra-mamutu al si la vojon estontecen. La verkisto, kiu talente uzos ĝin, kia ĝi nun estas, servos ĝin kiel neniu antaŭe.


La generacioj dankos lin, aŭ ŝin. Ĉar ili estos regalitaj per mirinda donaco: bona lingvo.


POSTPAROLO AL LA DUA ELDONO


La aperon de la unua eldono de La bona lingvo sekvis por mi tri surprizoj: (1) tiu libro tre rapide disvendiĝis; (2) mi ricevis pri ĝi pli ol centon da leteroj, kio estas alta proporcio rilate al la eldonkvanto; (3) multaj recenzoj misatribuis al mi ideojn kaj sintenojn, kiujn mi ne havas kaj kiuj nenie troviĝas en la verko.


Naŭdek kvin elcentoj el la leteroj esprimis ĝeneralan aprobon, eĉ se pluraj ankaŭ montris malkonsenton pri tiu aŭ alia punkto. Multaj skribintoj akcentis, ke tian libron ili delonge atendis. Perceptiĝis ia senpeziĝo, kvazaŭ ili dirus: “Uf! Finfine libro pri Esperanto, kia ni ĝin uzas, konas kaj amas!” Ili montris klare, ke ili perfekte komprenas, en kiu spirito la libro estis verkita.


Des pli strange do impresis la recenzoj. Unu, ekzemple, vidis en La bona lingvo serion da “akuzoj, kulpigoj, pafoj kaj ofendoj”. Alia titoliĝas “Pledo por bona lingvo”. Tria diras, ke “Piron evidente konsideras sian libron samtempe defendo kaj atako kontraŭ ĉiuj tendencoj plivastigi la vortprovizon de Esperanto el ekstere”. Kvara trovis, ke “plaĉas al lia orgojlo fari Prof. Waringhien la cel-tabulo de siaj atakoj kaj merdumadoj” ... Kontraste al la leterskribintoj, por kiuj la verketo estis nur io priskriba kaj sentoesprima, multaj recenzintoj lokis ĝin en la sferon de potencluktoj, konfliktoj, individua konkurado kaj nepra volo influi.


Nu, kontrolinte la presprovaĵojn de ĉi tiu dua eldono, mi relegis la tekston speciale por vidi, kie mi defendas, pledas, atakas, pafas, kulpigas aŭ ofendas. Tiajn lokojn mi ne trovis. Eble estos interese, ke ankaŭ vi, kara leginto, kontrolu atente, ĉu tiuj sintenoj aperas en la libro aŭ ĉu ili troviĝas nur en la imago de la recenzintoj. Verŝajne vi konstatos, ke nenie mi rekomendas unu formon de Esperanto prefere al iu alia, nenie mi malkonsilas uzi neologismojn, neniun mi atakas aŭ volas ofendi. Mi faras kvar aferojn:


1) Mi provas difini la spiriton de la lingvo kaj noti, kio, ĉe lego aŭ aŭdo, aperas plaĉa aŭ malplaĉa al la ordinaraj uzantoj.


2) Mi provas analizi la faktorojn, kiuj influas la lingvon.


3) Mi esprimas miajn sentojn kaj preferojn, ofte emfazante, ke ili estas subjektivaj.


4) Mi diras, kien, laŭ mia subjektiva rigardo, la lingvo evoluas, t.e., kiu formo de lingvo plej probable firmiĝos, kaj kio, plej probable, elfalos el la lingvo.


Alivorte mi tenas min sur tereno priskriba, ne preskriba. Kial tiom da recenzintoj tion misperceptis?


Estis tre strange por mi malkovri, ke, kiam mi esprimas preferon aŭ opinion, kelkaj taksas ĝin rekomendo, aŭ atako al tiuj, kiuj preferas aŭ opinias kontraŭe. Kia miriga sinteno! Se mi diras: “Mi ne ŝatas la dolĉan kaŭkazan ĉampanon”, tio neniel subdiras: “Neniu trinku tian ĉampanon”, “Ni almilitu la kaŭkazĉampanemulojn”, “Nur nekaŭkaza kaj nedolĉa ĉampano estas trinkinda”. Estus komike rigardi mian gust-esprimon “pledo por franca ĉampano” aŭ el ĝi konkludi, ke “Piron evidente konsideras sian diron samtempe defendo kaj atako kontraŭ ĉiaj tendencoj plivastigi la trinkadon de dolĉa kaŭkaza ĉampano”. Ke la koncerna ĉampano ne plaĉas al mi, tio estas fakto, kiun mi konstatas, kiam mi observas min. Kiam mia plej juna filino, kiu laboris en Kaŭkazo por la Internacia Ruĝa Kruco, entuziasme lirikas pri tiu por ŝi plej ĝuinda vino, venus nek al ŝia kapo nek al la mia la ideo, ke unu el ni pravas kaj la alia mal-. Por ni estas evldente, ke gusto, per sia naturo mem, ne povas validi por pli ol unu persono. Kiam mi diras. ke mi preferas malnova al olda, ke mi trovis ĝin pli bona, mi esprimas ion personan, pure informan; ke oni povas vidi en tio pledon por malnova aŭ rekomendon eviti olda estas por mi ege mistere, des pli ĉar mia subjektiveco estas ripete emfazata, plej eksplicite, en la libro. Alivorte, miaj diroj pri la lingvo estas invito dialogi: “Jen kion mi opinias, kion mi preferas. Diru al mi, kion vi opinias, kio plej plaĉas al vi; mi promesas, ke tion mi respektos, eĉ se vi pensas aŭ sentas tute malsimile.” Verŝajne mi ne estis sufiĉe klara, se tiom da recenzintoj miskomprenis min.


Nu, miskomprenado estas io ofta kaj neevitebla en homaj rilatoj. Mi do nenion riproĉas al tiuj, kiuj misperceptis mian sintenon. Mia reago estis nur granda miro, ĉar ion similan mi tute ne atendis.


Tamen, kvankam mi esence tenas min je la samaj ideoj kiel en 1989, se mi verkus hodiaŭ, la libro estus plurrilate malsama. Ekzemple mi komentus multe pli mildavorte tion, kion mi perceptas kiel la misjuĝojn de Kalocsay kaj Waringhien. Dank' al pluraj leteroj, mi vidas pli klare hodiaŭ, kiel ilin markis ilia medio, en kiu la greklatina kulturo aperis klare supera, kvazaŭ evidenta modelo. Al tiu ili deziris kiel eble plej multe tiri Esperanton, ĉar ili timis, ke ĝi ne sukcesos teni sin viva sub la lavango de intelektulaj kritikoj pri ĝia “barbara” naturo, kiun oni do civilizu, t.e. greklatinigu.


Fakte, pri Waringhien grandparte temis la kritikaj partoj de la leteroj, kiujn mi ricevis. Kelkaj korespondantoj ne rimarkis, ke mi esprimas miajn reagojn, ne pri lia persono, sed pri liaj starpunktoj kaj pri la potenco, kiun la Esperanto-kolektivo havigis al li. Feliĉe, Waringhien estis iu anime tre granda. En letero de la 28-a de decembro 1990, li esprimis al mi sian estimon kaj, per plej klara frazo – “Min ne vundis via libro” – forigis miajn dubojn pri tio, ĉu, kiel pluraj skribis al mi, mi ofendis lin. Li klare akceptis, ke la fakto veki indignon ĉe iu ne signifas, ke la indignanto ĉesas respekti kaj alte taksi. Por Waringhien kiel por mi, estas grandega diferenco inter kritiko kaj atako, inter forta esprimo de negativa sento pri limigita aspekto de ies agado, kaj malica, venenplena insulto al persono, kiun oni surtretas, sinaltige. Kritiko egalas al atako nur por iu, kiu sentas sin perfekta. Kiu akceptas, ke fuŝo estas io normale homa, kion plene eviti ne eblas, tiu trovas normala, ke aperu kritiko, egale ĉu tiu estas prava aŭ malprava. Ke Waringhien trovis min malprava, kaj mi lin, tio ne gravas: disopinio ne rompas amikan rilaton. Kaj tamen mi bedaŭras la tonon, kiun mi uzis pri li en la sesa ĉapitro. Kvankam mi konservas la saman opinion pri tio, ke pri multaj punktoj li mistaksis Esperanton, se mi nun reverkus la libron, mi esprimus min alistile. Nu, se legantoj indignos pri la maniero, laŭ kiu mi traktis lin, mi akceptos ilian reagon komprene, kaj certe ne ofendiĝos.


Eble la leganto sin demandos, ĉu entute havas sencon verki libron subjektivan, en kiu esprimiĝas nur gustoj, sentoj kaj ideoj nepruveblaj. Mi opinias, ke sur la kampo de lingvo, jes, tio havas sencon. Ĝuste ĉar sur tiu tereno estas ege malfacile objektivi, eble eĉ nefareble, komparo de la malsamaj subjektivecoj ŝajnas al mi la sola maniero iom progresi al rigardo objektiva. Multaj juĝoj pri la lingvo troveblaj en PIV, en PAG, en Parnasa Gvidlibro, en multaj lernolibroj kaj similaj verkoj fakte estas subjektivaj, kvankam ofte ili prezentiĝas kun aŭtoritata tono. Prezento de alia subjektiva vidpunkto povas helpi konsideri ilin laŭ pli ĝusta, relativa perspektivo.


Cetere, la tre favora akcepto, kiun la Esperanto-publiko havigis al la unua eldono, montras, ke ĝi ne taksas senutila tian subjektivan aliron. Sed egale ĉu vi, kara leginto, aprobas aŭ ne tiun manieron fari, mi esperas, ke vi ĉerpis el ĉi tiu verketo plezuron kaj mensan stimuladon. Eble eĉ, leginte ĝin, vi pli amos nian lingvon kaj havos pli grandan fidon al ĝia estonteco. Se tiel, mi sentos min des pli danka al la eldonisto, kiu instigis min verki.


Claude Piron