La dikulino
Ŝi estis vere tre dika. Fakte, ŝi estis ankaŭ alta kaj larĝa, sed tion oni malpli rimarkis. Kio tuj okulfrapis, tio estis la dikeco. Jam antaŭ la kurs-komenco ĉiuj subrigardis ŝin mire, jen kun malŝato, jen kun superula rideto, jen kun tuja signifplena okulkontakto kun iu alia. Ankaŭ timete. "En kian mondon mi enmetis min?", ĉiu demandis al si. Neniu rimarkis la dek aliajn lernantojn, kiuj aperis tute ordinaraj. Nur tiun dikegan virinon ili vidis, kun ia besta timeto en si: eta besto ĉiam sentas timon antaŭ bestego, kaj rilate al ĉi tiu lernantino, ĉiu homo povis senti sin nur besto malgranda. "Mi ne estas certa, ĉu mi restos en ĉi tiu kurso," ĉiu pensis, rigardante la egulinon, "oni jam diris al mi antaŭe, ke por lerni tiun Esperanton oni devas esti pli malpli... mensmalsana... iom stranga... Kaj tiu grandega ulino vere elstaras kiel iu... kiel iu... ne tute homa. Nenormala. Kion mi faras en ĉi tiu grupo?"
Gajtano, la instruanto, iom malfruis. Kiam li eniris la klasĉambron por tiu unua leciono, jam atendis dek unu homoj. Vidante ŝin li ekhaltis, kaj nur povis stari senmova dum minuto, mire rigardante. Ĝenerale bona, akceptema homo, li ekhavis reagon tute neordinaran. Li pensis ne: "Kiu estas tiu?", sed: "Kio estas tio?" Sian reagon li tuj rimarkis malŝate, nekontente pri si - li ja provis ĉiam agi homame, respkete, tolereme - sed tia ĝi estis: li trovis malfacile akceptebla la ĉeeston, inter la lernantoj, de tiu alta, larĝa, dika persono. Jes, jam en tiu unua leciono, neniu sentis sin tute hejme en la kurso, pro ŝi.
Sed en homo malantaŭ videblaj ecoj kaŝiĝas pli multe da nevideblaj, kaj ĉi-lastaj estas la plej gravaj. Tial la reagoj ĉi-supre raportitaj okazis nur komence. Jam je la tria renkontiĝo, ĉiuj ŝatis Adelan. Ili komencis vidi, tra la dikeco, la bonecon de ŝia vera esto. Kaj pli kaj pli ili rimarkis, ke ŝi, iel, estas bela. Kiam bestetoj ne plu timas, ili vidas bestegon alimaniere: timo agas kaŝe al la vero, ĝi malhelpas vidi ion, kia ĝi estas.
Adela montriĝis plej aminda virino. Ŝia donemo, komprenemo, ridemo plaĉis al ĉiuj. Ŝi estis simpla: iu, kun kiu rilati ĉiam estas facile. Ŝi neniam rigardis iun de supre, aŭ diris ion malveran. Ŝi montris sin tia, kia ŝi estas, kaj ŝi ĉiam pretis helpi. Ŝi ŝategis manĝi - pri tio neniu miris - sed ŝi pensis pri la aliaj tiom, kiom pri si mem: ĉiusemajne ŝi disdonis dolĉaĵojn al la kunlernantoj. La lingvon ŝi lernis rimarkinde rapide, kaj kun la simpleco de natura instruisto ŝi helpis ĉiun kompreni la plej malfacilajn aferojn. Ŝi iĝis bonvena helpanto al Gajtano, kiu pli kaj pli altlokis ŝin en sia homklasado.
Leciono sekvis lecionon, monato monaton, ĝis la kurso alvenis al la lasta instruhoro. Post kiam tiu finiĝis, Adela invitis ĉiujn al sia hejmo, kiu troviĝis tuj apude. Multegon bonan por manĝi kaj trinki ŝi antaŭe preparis: lastan lecionon oni festu, kaj festo ne estus festo sen la plezuro, kiun nur kunaj manĝado kaj trinkado povas doni. La kursanoj estis ege kontentaj. Ridoj traflugis la ĉambron, kaj ĉiuj partoprenis en la interparolo - en la lingvo internacia! - kun scivolo kaj intereso.
"Kial vi decidis lerni Esperanton?" demandis Eriko, la plej juna el la lernantoj. Adela tuj respondis:
"Ĉar estis la sola kurso, kiun mi povis ĉeesti, rilate al tago kaj horo."
"Kion? Ĉu vi venis nur, ĉar la kurso okazas merkrede je la 18-a?"
"Jes, nur tial. Kaj ĉar ĝi okazas en la apuda konstruaĵo. Mi povas diri ion al vi: mi tute ne sciis, kio estas Esperanto, antaŭ la unua leciono. Mi eĉ ne sciis, ke ĝi estas lingvo."
"Sed kial, se vi nenion sciis pri ĝi, vi volis sekvi kurson?"
"Ĉar mi volis renkonti homojn. Mia problemo estas soleco, manko de amo. Komprenu min! Tuj kiam mi enamiĝas al iu, tiu volas, ke mi maldikiĝu. Se la rilato fariĝas pli proksima, la alia komencas agi instrueme al mi. Li klarigas, kion mi manĝu, kaj kiel, aŭ kiom mi sportu, kaj kial: por maldikiĝi. Kelkfoje ili diras: por refariĝi homa. Kiel mi povus plu ami iun, kiu ne akceptas min? Iun, kiu vidas min nehoma?"
Ŝi ekploris. Nur la plorojn oni tiam aŭdis, kaj la ĝenerala senparoleco sentiĝis malfacile elportebla. Neniu sciis, kiel respondi al ŝi. Ĉiuj dezirus montri sian amikecon, meti iom da dolĉo en ŝin, helpi ŝin retrovi pacon, sed ili ne vidis, kiel eblus tion sukcese fari.
Kaj jen ŝi rompis la malplaĉan situacion en maniero, kiun neniu atendis: ŝi ekridis. Ion similan ili ofte vidis dum la kurso: ŝi povas transiri de malfeliĉo al feliĉo en nur unu minuteto. La ege sonora rido igis ĉiujn kunridi, eĉ se neniu tre bone sciis, kial. Iom post iom, ŝia ridado transformiĝis al simpla rideto, dum ŝi ĉirkaŭrigardis ilin, kaj ŝi rekomencis paroli:
"Estis bonega ideo sekvi ĉi tiun kurson. Vi ĉiuj rilatis al mi plejplej amike. La problemo pri vera amo plu daŭras, kompreneble, sed mi sentis, ke vi akceptas min tia, kia mi estas. Jam tio estas multego. Kaj pri la amproblemo mi nun havas esperon."
"Ĉu vere?" demandis junulino, kun nekaŝeblaj miro kaj scivolo.
"Jes, mi komencis esperi, kiam Gajtano parolis al ni pri la diversaj uzebloj de Esperanto. Ĉu vi memoras, kiel li klarigis pri la tutmonda koresponda servo? Kiam mi revenis hejmen post tiu leciono, mi tuj skribis al ĝi, kaj sendis mian peton dirante: mi ŝatus viran leter-amikon, kiu sentas en si la povon ami virinon ege grandan kaj dikan, plenan je plezuro kiam ŝi manĝas, kaj tute ne pretan seniĝi je tiu plezuro; nur akcepteblas viro, kiu neniam petos ŝin maldikiĝi."
"Kaj ĉu iuj kontaktis vin?"
"Jes. Kiam mi serĉis similmetode nialande, mi neniam sukcesis. Sed ŝajnas, ke eksterlandanoj havas alian manieron rigardi homan dikecon. Mi jam ricevis dekduon da respondoj. Kelkaj ne estas uzindaj. Ekzemple skribis bulgaro, kiu tuj volas edziĝi al mi, sed mi estas certa, ke tio estas por li nur maniero povi vivi ĉi tie, sen problemo pri restadpermeso. Mia personeco tute ne interesas lin. Alia estas knab-ama viro, al kiu, pro kialoj al mi ne tre klaraj, surpapera edzeco ege utilus. Sed en diversaj leteroj mi antaŭsentis veran deziron rilati kun mi. Unu eĉ diris, ke li tuj sentis en mia unua letero la brilon de mia personeco, kaj ke miaj pensoj pri la funkcio de manĝado en la vivo estis por li suno en vintra malbrila ĉielo. Haha! Eble mi ne tuj sukcesos ŝanĝi mian deziron en realon, sed mi havas esperon nun!"
*
Ses monatojn poste, Adela kunvenigis la kursanojn kaj prezentis al ili etan maldikulon, kies okuloj brilis ame, ĉiufoje, kiam li rigardis ŝin, kio preskaŭ tuttempe okazis. Tiu alilandano aperis iom infaneca, sed kial tio gravus? Li videble estis ege kontenta. Ŝi rilatis al li patrine, kun simila plejsupra kontenteco... Rigardi ilian feliĉon estis kvazaŭ ricevi de la Ĉielo donacon ame preparitan, tiom ĝi brile radiis.
La sama disradiado de feliĉaj sentoj reokazis kelkajn semajnojn poste, kiam alvenis la tago de ilia geedziĝo. La internacia kuniĝo de du esperanto-uzantoj estis la temo de multaj interparoloj en tiu urbeto, kie malofte okazis io speciala. La lokaj gazetoj sukcesis transdoni la senton pri feliĉo al sia legantaro, belvorte rakontante pri la tuta afero kaj, kompreneble, pri la fakto, ke Adela trovis sian edzon dank'al Esperanto. La artikolojn beligis fotoj pri la du, kies mirinde brilaj ridetoj plifortigis la ĝeneralan feliĉ-senton.
*
Pasis jaro. Revenis la tempo de Esperanto-kurso por komencantoj. Preta komenci la unuan lecionon, Gajtano eniris la lernejon, supreniris al la klasĉambro, malfermis la pordon kaj... ekhaltis, pro troa miro. Dum tuta minuto li staris tie, povanta nek moviĝi nek pensi. Ektimo kaptis lin. Li havis la senton, ke oni manĝas lin rigarde. Li estis la celo de kvardek ege brilaj okuloj. Dudek dikulinoj lin atendis, esperplene.