Claude Piron

Gaja


"Morgaŭ!" Tereza plu ripetas al si, ĝis, redirektante la penson laboren, ŝi rimarkas, kun sento de teruro, ke ŝi jam metis la monbileton en la kason. Kaj ŝi forgesis, kia bileto estis. Ĉu kvindekfranka ? Ĉu dudekfranka ? Tiel remeti bileton antaŭ ol doni la reven-monon estas grava eraro. Tion oni devas plej zorgi ne fari. Jam pli ol dek jarojn ŝi laboras kasistine en ĉi tiu supervendejo, kaj senmanke konas siajn devojn. Kaj sian intereson. Sed ŝi lasis la penson pri morgaŭ turni la atenton for, kaj nun ŝi ne plu memoras, kian bileton la klientino donis al ŝi.


...ok, dek," ŝi diras, preskaŭ ne aŭdeble, dum ŝi malrapide transdonas la reven-monon, provante flankrigardi la starantinon por legi el ties okuloj, ĉu ŝi devus doni plu. "... kaj dek por fari dudek," ŝi finas, pretigante sin al malkontenta reago.


Uf! Estis ĝuste. "De nun mi plej zorge atentu," ŝi diras al si, dum la klientino direktas sin al la elirejo. "Similan bonŝancon mi ne havos dufoje."


Senlabora minuteto. Tiuj okazas sufiĉe ofte, feliĉe, ĉirkaŭ la tria posttagmeze. Ankaŭ ĉe Gaja, ĉe la apuda kaso, staras neniu. Al tiu ŝi sin turnas.


- Ĉu vi scias, kio ĵus okazis al mi?


- Ne. Kiel mi povus?


- Pro vi mi preskaŭ havis malplaĉaĵon. Mi ne plu sciis, kian bileton...


- Pro mi, ĉu? - Gaja interrompas, nekomprene.


- Jes, pro...


Alvenas alia klientino.


- Bonan tagon, sinjorino !


kaj, post multodira okulumo al Gaja, al kiu jam venas nova pagonto, ŝi rekomencas ludi per la klavoj. Diabla okupo! Neniam eblas klarigi ion ĝisfine.


Tamen la situacio ne tro malbone prezentiĝas hodiaŭ. Post minuto ŝi denove sidas senfare. Ŝi turnas la rigardon al Gaja, kiu funkciigas sian kasklavaron kun rapideco malofta ĉe iu tiel nova en la laboro. Nur unu klientino nun tie staras, sed kun kiom da aĉetaĵoj! Amikiĝema virino, ŝajne. Novulino, nekonata. Gaja kaj ŝi interŝanĝas kelkajn parolojn. Ili ridas. Kiom da tempo ankoraŭ, ĝis Tereza povos daŭrigi la komencitan rakonton?


- Ĉu vi fine bonvolos okupiĝi pri miaj aĉetoj?


Malplaĉe sonas la vortoj de la nekontentulo.


- Ho, pardonu, sinjoro, bonan tagon - ŝi diras, samtempe pensante, ke ŝia saluto devus aperi pli natura. Diable! Necesos zorgi iom pli. Se ŝia atento plu iros ludi for, ĉi tiu tago malbone finiĝos. Taktak-taktak. La kaso plu funkcias, sub la rapidaj movoj de manoj kvazaŭ maŝinaj. Ŝi atentas la prezojn, la klavojn, tamen ŝia pensado samtempe ree kaj ree revenadas al Gaja. Al Gaja, kiu morgaŭ foriros.


Nur unu monaton ŝi restis. Juna studentino, kiu deziris perlabori iom da mono por pagi al si vojaĝon al Greklando. "Kial ŝi gravas al mi?" sin demandas Tereza, kiu ĉiujare vidas novajn studentajn kasistojn aŭ kasistinojn, kiuj estigas en ŝi neniun apartan senton, dum tag-post-tage ŝi sidas ĉe tiu ĉi sama kaso por fari la samajn movojn, saluti la samajn personojn, kiuj aĉetas la samajn aĵojn, senfine...


Ŝi memoras, kiam Gaja unuafoje alvenis. Feliĉa knabino, ridema. Tuj io ŝanĝiĝis en la supervendejo. Kun la aliaj kasistinoj ekzistis neniu kontakto. Ne malamo, feliĉe!, ankaŭ ne malamikeco, sed terura manko de interŝanĝoj. "Bonan matenon!" - "Bonan matenon!", "Ĝis morgaŭ!" - "Ĝis revido!". Nenio pli. Kvazaŭ ili ne vivus, aŭ ili sentus nenion. Gaja alportis vere homan rilatadon, plenan je kunuleco. "Malsola!" Tereza ekpensas, mirante pri la vorto, kiun ŝi ĵus nevole kunmetis. "Jes, ekde la alveno de Gaja, finfine mi spertas ĉi tie malsolecon." Rememore, ŝi ridetas al si.


Fojfoje, iliaj paroloj flugas de unu al la alia super la pagantoj. Sed ŝi preferas la minutojn, kiam neniu staras ĉe-kase, kaj ili povas vere interŝanĝi ideojn. Kio ŝi estas por Gaja? Verdire, ŝi ne scias. Sed ŝi sentas, ke la knabino ŝatas ŝin, ŝatas la minutojn de kuna ridado, la plezuron konigi al la kunulino sian opinion pri tiu aŭ tiu klientino, siajn ideojn pri la estro, aŭ faktojn pri sia vivo, pri la gefratoj. Dank'al Gaja ŝi retrovis perditan junecon, ŝi sentis sin lerneja knabino, kiu partoprenas en kaŝa ridado, dum la instruisto rigardas aliloken. Tiaj komunaj travivaĵoj naskas senton de kuneco, varmige al la koro.


Ŝi rerigardas Gajan. Ne bela, sed kion signifas beleco? Ne la ekstero gravas, sed la eno. Tiu alta maldika Manjo, kiu sidas ĉe la aliflanka kaso, havas rigardindan belecon. Sed tio ne helpas senti vin malpli sola. Eta Gaja, kun nenio rimarkinda en sia apero, valoras dek Manjojn. Simpla, feliĉiga, plaĉa knabino. Bona. Jes, tiuj vortoj ĝuste priskribas la portempan kasistinon. Gaja alportis al la kas-loko novan aeron, pli kamparan, pli sunan. Ian amindecon, antaŭe netroveblan en ĉi tiu monprenejo.


Mi preskaŭ ne konas ŝin," Tereza diras al si. "Kiel eblas, ke mi sentas min tiel malfeliĉa, ĉar morgaŭ ŝi estos for? Ĉu tio estas amikeco? Ĉu en nur unu monato amikeco povas naskiĝi, kiam la rilato estas nenio pli ol interparoloj ree kaj ree rompataj en la mezo?"


En la nuna posttagmeza horo, aĉetantoj ne tre multas. Jen foriras la kliento ĉe la kaso de Gaja. La knabino turnas sin al la kunulino, kiu, same, ĵus liberiĝis de la lasta pagantino.


- Bildigu al vi! Morgaŭ mi estos en Greklando ! - Gaja diras, kaj ŝiajn okulojn plenigas ia grek-ĉiela suno, feliĉ-radie.


- Morgaŭ! - Tereza ripetas. Kaj ŝi eksidas pli rekte por pli bone estri sin. En supervendejo kasistinoj ja ne ploras.