Claude Piron

Malmalice


Valano, Johán.
Malmalice.
Poemaro.
Ed. H. Mayer.
Vieno: IEM 2001.
Kunlaboras: Fundación Esperanto, Zaragoza
Kovrilo: Miguel Gutiérrez Adúriz
Serio Originala Literaturo 36.
ISBN 3-901752-22-6
1-a eldono ĉe Librofako de LF, 1977
Internacia Esperanto-Muzeo (IEM)
de la Aŭstria Nacia Biblioteko
Hofburg, Michaelerkuppel
A-1010 Vieno
http://www.esperanto.org.uk/eldonoj/piron



al Nicole.


Prezenti al publiko, esperantista aŭ ne, la meritojn de nia lingvo jam delonge provas kompetentaj fervoruloj. Inter ili,unu el la plej konvinkaj, buŝe kaj skribe, estas sendube Johán Valano pro sia vere originala, klera kaj sprita maniero.


Unu el liaj favorataj argumentoj ĉiam akcentis la apartan taŭgecon de esperanto por poezio. Konkretan pruvon pri la valido de tiu lia aserto vivplene donas la nuna versaro dorminta longe en tirkesto.


Kolekto modesta laŭ amplekso, sed ege riĉa laŭ la vario de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto. Per sia simplo kaj kristala neteco, ĝi ne ambicias iĝi „populara“, sed, pli ĝuste, komprenebla por ĉiuj aŭ almenaŭ por la plimulto el la legontoj.


La aŭtoro sentas iel kunsanga al si la lingvon, kiun li lernis jam dum la knabaĝo, kaj per ĝi sukcesas esprimi tute spontane kaj plej nature tre nuancitan gamon da emocioj antaŭ la prema potenco de la realo. Se, foje, lia brila verstekniko lin logas al eksperimentoj, al aliteraciaj kaj sonaj ludoj, li tamen neniam forgesas la postulojn de la koro kaj de la homa digno. Pri tio atestas ekzemple la whitman-aj odoj Senpoveco, Solena saluto aŭ la delikata tenero de la Balado pri vespera amo. Sed kiel ne admiri la cizelitajn juvelojn de Printempo enla Moza Valo, Sezonoj, Ferie?


Se la aŭtoroj de PARNASA GVIDLIBRO definitive kondamnis kion ili nomas aborta rimo, kelkaj talentuloj atingis per ĝi tre plaĉajn efektojn, kaj Johán Valano sukcese sekvis ilian aŭdacan ekzemplon. Li pruvas, ke tiaj rimoj, parencaj al la hiua asonanco, se lerte uzataj, fakte neniel ĝenas, sed male kontribuas al la harmonio de la poemo.


Poezio estas esploro, rivelo kaj ankaŭ peto por dialogo. Mi firme esperas, ke tre multaj respondos al la mesaĝo de Valano, eĉ se nur en la intimo de sia koro.


Henri Vatré



Adoleskanto emas poezii, kaj Johán Valano ne estis escepto. Li versis pro la plezuro versi, aŭ eble pli ĝuste pro interna nesuperebla bezono sin esprimi kantavorte.

Neniam la ĉi tie prezentotaj pecoj celis publikan aperon, ĉar neniam la aŭtoro imagis, ke tia intima elanimigo de la sentoj kaj impresoj povus interesi iun ajn.

Kiam la unuaj poeziaj provoj surpaperiĝis, Valano aĝis 14-16 jarojn, kaj la dua mondmilito estis finiĝanta. Lian tiutempan verkadon nesurprize stampas la teruraj okazaĵoj, kiujn li tiam ĵus travivis.1

La tri unuaj pecoj de ĉi tiu kolekto sendube ŝuldiĝas al bezono igi psike asimileblaj faktojn tiel barbare sensencajn, ke ili defias sanan prudenton.

1 Li trapasis la duan mondmiliton en Namuro (Belgio), kiu tre suferis pro bombado.



BOMBOJ FALIS


Ĉi tie iam estis domoj
kaj kantoj sonis tra l' aer'.
Nun staras nigraj domfantomoj
timige mutaj en vesper'.


Ĉi tie iam infaneto
soldaton ludis kun plezur'.
Nun kuŝas korpo de poeto
tordita, ĉe brulanta mur'.


Ĉi tie iam regis lumo
kaj vibris varma vivosent'.
Nun ŝvebas ĉie akra fumo,
funebre peza en silent'.


Ne pasis longa tempodaŭro,
rapide venis buĉa ŝtorm',
senteblas ĉie nur bedaŭro:
trankvilas urb' en morta dorm'.


PREMSONĜO


Ekdetrue en mallumo
venis brue granda zumo,
prenis brute en la fumo
vivojn de la ter'.
Se matenoj bonodoris
en ĝardenoj kiuj floris,
ĉiaj benoj forvaporis,
restis la sufer'.


Ili ŝutis ŝtalan ŝtormon
sur la homan pacan dormon,
ŝanĝis ĉion en senformon;
sangis tuta land'.
Kaj la domoj estis pestaj,
kaj la homoj iĝis bestaj,
nur malbonoj estis restaj;
ĉesis ĉiu kant'.


En infera karnavalo
sub la fera arma falo
iĝis tero karda valo,
ĉu reeblos vek'?
Kaj la kortoj fumis putre,
kaj la korvoj nubis supre,
kie korpoj kuŝis nutre
logaj al la bek'.


Sub mortiga bomba kraĉo
vivoj iĝis torda kaĉo
preta por la morda maĉo
de malsata hund'.
El la vento kiu muĝis,
el la venko kiu ruĝis,
el la venĝo, kien fuĝis
vi kun via vund'?


Premas min ĉi ĉio naŭze,
tremas daŭre mi senkaŭze,
ĝemas mia kor' senpaŭze
dum sencela ir'.
Ĉu neniu kun mi solu?
Ĉu nenio min konsolu?
Ĉu nenia sorto volu
ĉeson de la ŝir'?


LULKANTO


Ekdormu do frateto,
ne pensu plu pri ĝi,
ekdormu en kvieto
kaj zorgu pri neni',


forgesu pri ruino,
forgesu pri la bomb',
ne ploru pri patrino,
ne pensu pri la tomb',


foriris la soldatoj,
mutiĝis la pafil',
nun regas sur la stratoj
denove la trankvil'.


Ekdormu frato kara,
forgesu pri la lac',
disfalis temp' amara,
hodiaŭ estas pac'.


Se paĉjo kun „adiaŭ!“
foriris en maten',
forgesu ke hodiaŭ
ne eblas plu reven',


nur sonĝu pri insuloj
en suna malproksim'
en kiuj por etuloj
ne plu ekzistus tim'.


Vin lulas anĝelkanto
el ora paradiz'
Ne veras, ke l' lulanto
frosttremas sub ĉemiz'...


Kiam vivspertoj restas neasimileblaj, tipa solvo por pluvivi sanmense estas ilin ignori. Strebadon tiudirektan verŝajne priskribas la sekvanta poemo, kvankam kompreneble la adoleskanta aŭtoro ne komprenis ĝian signifon, kiam li ĝin verkis.



LA PIOĈANTO


La viro pioĉis, pioĉis
ŝtonetan kaj hardan la teron,
sub brulo, sub brilo, pioĉis,
spitante la ardan someron.


La basko ĉemiza eliris
el sub pantalono malpura;
frapante li akre elspiris,
kun peno, per spiro terura.


Sub lia ĉemizo ŝvitplena
muskoloj laŭritme sin rulis
kadence kun movo la pena.
Sub moko de suno li brulis.


Hararo brilgrasa malsekis
kaj gutojn fluigis vizaĝo,
pioĉe li teron revekis,
pioĉe kun frapa kuraĝo.


Jam milojn da miloj da jaroj
la truon en tero li fosis
sub suno, sub lun', sub stelaroj,
sub pluvo aŭ vento, pioĉis


sen ia ripoza sekundo,
senhalte, en prema silent',
dum sale ŝvitegis la frunto,
li fosis sen zorgo pri sent'.


Kaj kiam sub brula la bluo,
en varma senventa aer',
finfine profundis la truo
pli grande ol la malesper',


de si li ekprenis la koron
kaj tutan la amon la sian,
kaj tutan la sian doloron,
kaj tutan la vivon nescian,


kaj ĉion en truon li ĵetis.
Kaj daŭre post tiu ĉi faro
li strangan rideton ridetis,
penseme, dum longa ĉe-staro.


Senvorte li ŝtopis la truon,
kaj tiam, kun sonĝa anim',
li paŝis kviete, sen bruo,
al vojo de reva senlim'.


Sur la ĥaoson de la mondo homo povas ĵeti rigardon jen humuran jen beloĉerpan. Ankaŭ tiudirekte Valano eksperimentis.



KAPOTURNIĜO


Tiome turniĝis
la tero,
de sia naskiĝo,


kaj kun ĝi turniĝis
homaro
pli ol laŭ sufiĉo!


Do kial vi miras
pri l' vero,
en tia kondiĉo,


ke iom deliras
homaro
pro kapoturniĝo?


LA KIALO


Vi demandas kiu penso
en mi kuris tra la menso
kiam mi unuafoje
vidis vin,
kial mi ridetas ĝoje
ĉiam kiam mi survoje
vidas vin?


Nu, samtempe kiel kapon,
oni vidas vian ĉapon.


PRINTEMPO EN LA MOZA VALO


La valo
pala
surmetis
kviete
la veston
festan


kaj majo
gaja
traboris
multflore
la vojon
ĝojan


salika
ŝiko
sin fleksas
branĉtekse
kun plora
kor'


feliĉa
fiŝo
petolas
scivole
el ronda
ond'


dimanĉaj
branĉoj
aldonas
burĝonojn
al havo
rava


la mozaj
rozoj
prezentas
talentojn
per skizo
ĉiza


alaŭdo
aŭdas
la ĵuron
murmuran
de flama
am'


dum knabo
rabas
la buŝon
tro ruĝan
de tima
in'


mateno
prenis
koloron
plej gloran
laŭ ĝusta
gust'


Mozfluo
luis
tŭaleton
koketan
por vala
bal'.


SEZONOJ


Jen floro
oras:
printempa
tempo.


La suno
junas:
trankvila
brilo.


La vento
pentas:
trablova
movo.


La neĝo
reĝas:
senmanka
blanko.


RIPOZO


Tiu odoro trankvila
de nokto brila
portas en tiun ĉi koron
la rememoron
de vana fru'


dum la rivero susura
en fluo pura
kantas promeson de paco
al kora laco
per kana bru'.


STUDENTAJ JAROJ


La amiko kiu babilas
kaj la tetaso sur tabl',
la ĉambreto kiu trankvilas
en la kunesta agrabl',


la gitaro kiu muzikas
en delikata la ton',
la vizaĝo kiu mimikas
laŭ la kantata kanzon',


la okuloj kiuj brilĝojas
gaje en lampa la lum',
la silento kiu kelkfojas
pace en pipa la fum'...


al ĉi ĉio kio hodiaŭ
tiom varmecas en kor'
ĉu ni devas diri „adiaŭ“?
vere ĉu devas ĝi for?


FERIE


Agrable
sur sablo
mi kuŝas,
kontente
la vento
min tuŝas.


Najbara
la maro
sin rulas
kaj luma
sub suno
min lulas.


Nur bruas
la skuo
de l' ondo,
forestas
la resto
de l' mondo.


Humurplena kunulo estas ŝatata, sed li riskas iĝi enŝlosita en klaŭna rolo ne responda al la plej profunda realaĵo.



LA AMUZISTO DE LA REĜO


La amuzisto de la Reĝo
post kiam ĉiujn li ridigis
per moko pri la Reĝa leĝo
post kiam li reamikigis
la disiĝintajn korteganojn
kaj bonhumoron revenigis
forgesigante la ĉikanojn
kaj la planojn
de tiuj kiuj fiintrigis
do kiam ĉe la reĝa tabl'
pro li revenis la konkordo
kaj la akordo de l' bonordo
en atmosfero de agrabl'
la amuzisto de la Reĝo
kiam li ĵonglis per vortludoj
aŭ ŝercideoj aŭ aludoj
kaj per konduto plej amuza
ĝoje ruza
faligis Reĝan la koleron


tiam en pezan la vesperon
lasante post si grandan ĝojon
la amuzisto de la Reĝo
foriras
kaj li ekiras nigran vojon
de propra pena aĉekzisto
sed lin neniu amuzisto
eltiras
el vivsoleco senkonsola


kaj en la ardo de l' rigard'
ne brilas plu io petola
malvarmas nur grizo malmola
kiel la ŝtalo de ponard'.


En la aĝo inter 20 kaj 25 jaroj, Johán Valano, kiel la plimulto, ekzerciĝis en la malfacila arto ami, en kiu oni malofte sukcesas unuaprove.



MI AMAS


Mi amas.
Ĝin diras ĉiu kun rideto,
ripetas
senĉese ĝin amika famo.


Mi ridas
senkaŭze, sola sur la strato,
kaj batas
ĉi-mia koro kun rapido.


Okuloj
briladas pli ol ordinare
kaj haroj
senordas pli ol laŭregule


Malpeza
mi volus flugi tra l' aero,
libera
mi saltas ĉie kun frenezo.


Mi manĝas
kun nedireblo da plezuro,
kaj kuras
al plej malloga klub-aranĝo.


Jen kantoj
multiĝe venas nun ellipe,
dum ripoj
moviĝas ĝue enspirante.


La vivo
por mi radias ĉiam sune,
la juno
enloĝas min aperitive.


Mi danku
ĉielon pro via ĉeesto.
Ni festu!
Jen restas al mi tuta franko...


MEMORE


Kiel delikate
la luno
desegnas ombron
de branĉetoj junaj
sur mia kurteno
ora


tiel delikate
la nuno
revekas nombron
da memoroj lumaj
pri nia kunteno
kora.


URBOLUMOJ


Mi memoras la brilojn
de l' urbo lumanta
vidata el for',
kaj la gajajn babilojn
en trajno fumanta
kun brua vapor'.


Tiutempe mi trovis
ke l' vojo revena
plenplenas je hel',
kaj la trajno sin movis
tra lando ĝardena
en luma fabel'.


Antaŭ ol ni alvenis
ni pasis sur ponto
el forta metal',
la rivero ektremis
ĉe tiu renkonto
kun vibro de ŝtal'.


Tiam fajfo ekŝiris
la noktan kvieton
de la antaŭurb',
kaj la trajno eniris
la stacidometon
grincante, laŭ kurb'.


Nun ĉi tiun lumbelon
svenigis malhelo
de vana staci'.
Ĉu reven' havas celon
se tiu ĉi celo
ne plu estas vi?


La pecoj, kiuj nun sekvos, estis verkitaj post la aĝo de 25 jaroj. Ilin komenti estus neutile, kaj eble maldiskrete. Ni diru nur, ke la poeto, kiu por kelka tempo forlasis Eŭropon, renkontis la virinon, kun kiu vere profunda amo povis radiki, kaj ke li vojaĝis pro profesiaj kaŭzoj sur la tuta terglobo.



DONACO


Mi flugis foren al ĉielo
kaj tie vagis multajn jarojn
serĉe al la plej bela stelo
por meti ĝin sur viajn harojn.
... Sed tiel palis ĝia brilo
kompare kun ĉi harobel',
ke honta pri don' sen utilo,
mi ĝin reĵetis al ĉiel'.


Pri tonoj plaĉaj al la koro
nova ideo al mi venis
kaj, ŝtele, de anĝela ĥoro
mi la plej belan kanton prenis.
... Sed dum vi nur frazeton diris,
muzikis tiel via voĉ'
ke ne doninte mi foriris
kun plena kor' da memriproĉ'.


Kaj por donaco belkolora
pri kiu mirus la homar',
per fortostreĉo penlabora
mi ŝtelis bluon de la mar'.
Kun kelkaj vortoj de gratulo
mi min preparis por la don'
... Ve! bluis tro via okulo,
ne eblis tiu ĉi propon'.


Sed, strange, kiam mi donacis
manke de ĉio granda nur
ĉi koron, kiu tiom lacis
de l' longa serĉa aventur',
anstataŭ rigardaĉi moke
la signon de mia malriĉ',
vi donis vian reciproke
kaj min kondukis al feliĉ'.


OMBROJ DIMANĈAJ


Mi konas vian vizaĝon.


Mi renkontis ĝin tro ofte
sur la stratoj de dimanĉa urbo
kaj mi scias
ke ĝi fantomos al mi
kie ajn mi min kaŝos.


Mi konas vian vizaĝon
kaj viajn manojn harditajn
kaj la lacan kurbon de viaj ŝultroj.


Ili min trafis en Novjorko
en Frankfurto kaj en Singapur',
en Jaunde kaj en Prago,
sur la muzikplenaj stratoj
de Rio de Janeiro,
kaj sur la avenuoj de suna dimanĉo
en Sydney.


Mi konas vian obtuzan voĉon.


En Aŭstralio ĝi parolas malte,
en Svislando hiue,
kaj armene en soveta Georgi'.
En Londono ĝi odoras je palmoj malproksimaj,
kaj je proksimaj en Kinŝaso.
Sed egale ĉu ili ĉerpis vin
el homujo ekstera aŭ enlanda,
eterne samas la vizaĝo
kaj la nevidebla pezo sur la ŝultroj
kaj la okuloj
en kiuj esper'
estingiĝis.


Sur la stratoj dimanĉaj de la urbo
vi paŝas priplorinde
kun terura ŝarĝo el soleco
kaj fremdeco
en vira duopo aŭ triopo
senkolora senkolera
kun vakua rigardo fiksita
al ŝtopita horizonto
kie tagiĝas
neniam.


SENPOVECO


Vi ploras


mi rigardas vian junan vizaĝon
tiel belan kiam ĝi ne larmas
kun la grandaj naivaj okuloj
fenestro al infana mondo
la flamfloro de via buŝo
kaj haŭto tiel freŝe glata
ke ŝajnas
kvazaŭ vi ĝin ricevis ĵus


kaj dume vi ploras


mi rigardas vian junan vizaĝon
kaj jaroj fluas for antaŭen en mia cerbo
mi vidas ĝin sulkita kiel pometo postvintre
kun multe da grizo en la okuloj
kun velkinta buŝo
kaj haroj senkoloraj


eble vi forpuŝe malbelos
ĉu grase dika
ĉu malmole eta seka
kiel sensuka branĉo
preta por rompiĝo


eble vi estos bela ankoraŭ
laŭ la beleco de grandaĝo
kun vivsperto legebla sur ĉiu trajto
kaj flagre en okulo la brila lumo de humur'


se nur vi plu vivos


kaj dum vi plore
esprimas vian malesperon
pri tiu memcentra knabo
kiu ludis per viaj korpo kaj sentoj
kiel per pilko
kiun la ludintoj post la matĉo forlasas
mi aŭskultas
mi komprenas
mi sentas amikecon
kiun mi volus trafe komuniki


kaj mi aŭdas ke morgaŭ eble vi mortigos
la maljunulinon kiu vi iam povus esti
turnante kontraŭ vin
la agreson
kiu devus celi al li


kaj mi balbutas
kaj miajn okulojn plenigas stulteco
mi ne trovas la vortojn
savajn
nek la teneran geston kiu
vin tiri povus el la marĉo
mi stumblas ĉe granda vasta abisma
manko
da solvaj ideoj
mi kolizias ree kaj ree
kun la kaptilaj muroj
de mia senpotenco


kaj dume
vi ploras plu.


HAVENA NOKTO


Stratoj kurbaj
havenurbaj
en la fikvartalo
rampas volve
aĉe polve
sub la luna palo.


Jen el domo
stumblas homo
sur pavimon kraĉas
kaj zigzage
tange-vage
en nebulon paŝas.


La senbruo
de l'malfruo
pezas malbonfame
nubo sala
kaj vuala
kovras ĉion same.


Dio, kiu
estas tiu
kiu veas fone
ĉe la kajo
kun malgajo
per-akordione ?


OAZO


Kiam mi trastumblis la dezerton
kiam mi vagadis tute sola
kiam min brulvundis la soifo
murda


kiam sub la suno mi ne povis
spiri kaj la sablo min sufokis
kaj la tuta kosmo sin prezentis
surda


kiam estis plu neniu nordo
kiam oriento estis sonĝa
bildo sen ekzisto sen troveblo
ie


kiam sekomorto ĉirkaŭrampis
kiam dissolviĝis la miraĝoj
kiam mi sterniĝis elĉerpite
tie


kial do ekkreskis tiuj palmoj ?
kial milpetale floroj buntis ?
kial novafonte ŝprucis akvo
rave ?


kies himnon kantis tiuj birdoj ?
kies ombro donis al mi pacon ?
kiu min relevis el la stumblo
save ?


sonas mia danko nekomprene
morta mi estadis kaj nun vivas
vere mi ne indis la donacon
de vi


sed eĉ se neniu min aŭskultos
eĉ se oni taksos min freneza
mia tuta vivo estos laŭdo
al Di'.


BRILA CERBO


Fakas la vortoj,
pompas la digno,
paĝoj turniĝas kun vigl',
gestas la manoj,
lipoj artikas,
kiom vi kredas je vi!


Teksas vi frazojn
nesupereblajn
iom rapide por mi,
ĵongle vi vortas
kaj universo
estas ludilo por vi.


Alte abstraktas
vasta pensado,
fulmas la cerb-energi'.
Kiom vi legis!
Kiom vi scias!
Kiom vi certas pri vi!


Kaj mi aŭskultas,
mi ne komprenas
punkton eĉ de l' teori'.
Sed min impresas
nur ke vi tiom
penas imponi... al vi.


SOLENA SALUTO


Mi salutas vin, ho celo de la homoj!


Rigardu nin kuri barakte
kiel ratoj en tro malvasta spaco
tra miraĝa marĉo alloga
jen laŭ tiu vojo, jen laŭ tiu ĉi,
obstine obtuze obsede
fascinate al vi.


Rigardu nin strebi!
Kiom da investo por bakŝiŝi
la gardanton de via pordego!
Kiom da energio por malfermigi ĝin!
Kiom da vana vanta vaka
senvida rigardo al ĝi.


Mi salutas vin, ho celo de la homoj!


Spronante nin antaŭen
vi pikas pelas puŝas
nelacigeble
logante per radianta
aĵo aŭ eco
kies brila juveleco senlumiĝos tuj
post kaptoĝu'
momenta.


Ho celo nekonata, mi salutas kapkline
vin kiun ni celas tutforte
kvankam ni scias bone ke
kiam ni fine trafos la tiom sopiratan
amon aŭ riĉon aŭ potencon
aŭ ripozon aŭ pozicion
aŭ triumfon de la Afero
al kiu ni nin identigis
nelonge daŭros la sento de plenumiĝo
nelonge la ripoza ĝuo
antaŭ ol ni ekiros denove
pikate puŝate pelate
al vi.


Mi salutas vin, ho celo de la homoj,
kaj mi kriaĉas al vi ŝtormavoĉe
mian koleron.
Kial la iluzioj? Kial la trompludo?
Kial la tragika komedi'?


En la brula dezerto de la vivo
al la miraĝaj lagoj
kiujn vi metas inter vi kaj nia soifo
ni dediĉas niajn tutajn penojn kaj klopodojn
eĉ dumdorme sonĝante senscie pri vi


kaj neniam la soifo estingiĝas.


Rigardu: kelkaj ne plu strebas
kaj nur stagnas rezigne.
Iliajn revojn ŝvelintajn
de espero
glacia draŝpluvo
krevigis.


Tro lacaj por plu celi
aŭ tro naŭzitaj de l' trompo
duonmorte duondorme ili larvas tra vivo
fuŝita
provantaj anestezi en si
la akran raspon de l' soifo.


Ĉu homo havas nur elekton
inter larvi kaj spronati
inter nesento kaj sufer'?


Blinda palpanto mi serĉas komprenon
kaj vane demandas al la kunblinduloj
„Frato, kien vi celas?“


Ĉu feliĉen?
tio gustas monotone


ĉu dramen?
tro suferigas por taŭge satigi
eĉ se viktimrolo multloke bonfamas


ĉu morten?
oscedas tro vakue la kavo
por pravigi
la streĉon de tuta pena viv'


ĉu progresen?
sed progreso odoras je trompo
ĉar se ion per unu mano ĝi donas
alion ĝi reprenas per la dua.


Kaj dume la demando reeĥas en la kosmo
kiel en resona senhoma kaverno
nerespondite.


Mi salutas vin, ho celo de la homoj!


Dum al vi ni dediĉas
tiom da energio, da sango, da ploroj,
da kuraĝo kaj timo,
da cerbumo, da koro kaj karno vundataj
kaj da siniluziado


dum ni interpuŝiĝas barbare
interfrate batalas
kruele batas puŝas frapas


dum ni kuras al la tereno
de morala konkuro
por loki nin unuaj
en la konkurso de l' justuloj
kaj superece rigardi la aĉulojn
kiuj faras krude
kion ni subtile faras


dum haŝiŝe aŭ brande ni provas vin kapti
aŭ flegas memkompate nian falsan rezignon
je vi


vi staras transe
vualita nekonata nenomebla
kaj ni ne scias
ĉu vi estas absurdo aŭ senco.


Kaj tamen mi turnas min al vi
solene
por elmeti
la pugnon de mia ribelo
la palon de mia tim'
la grandajn okulojn de mia admiro
la ridaĉon de mia cinik'
kaj, de mia espero,
la manojn malrapide malrapide
malfermiĝantajn


kaj mi salutas vin, ho celo de la homoj,
vi transmonda pura fonto
al kiu blinde baraktas
senfino da soifantoj.


Jes mi klinas antaŭ vi mian kapon
salute


ĉar egale ĉu vi estas
post la mizeraj miraĝetoj de ĉi-mondo
la monstra miraĝego
aŭ post la kontentigetoj de la vivo
la finfina definitiva kaj absoluta
kontentiĝo,
el la nekona mallumo
jen ekbrilas flagrete
apenaŭ lumanta, jes ja,
sed tamen videbla certaĵo:


kio ajn vi estas
aŭ neestas
almenaŭ vi estas pli forta ol ni.


ĜEMELOJ


Mia malĝojo kaj mia ĝoj',
paro ĝemela vi tenas vin kune
tra mia vivo, en mia kor',
kaj vi prilumas jen nigre jen sune
la tutan iron de mia voj',
glata ĉe rido, kruta ĉe plor'.


Peza turmento, mia malĝoj',
kial animon vi tordas misforma,
ke ĝi vagadu en agoni',
kripla hundaĉo de nokto sendorma,
lame pelata, hurla ĉe boj',
amsoifanta orfo de Di'?


Kaj mia lumo, vi mia ĝoj',
kial vi ĉion ordigas serene
kiam la vivo ĝermis el mort'
kaj vi aperas diskrete kaj bene
ĉe mia pordo, sur mia sojl',
ore lumanta fonto de fort'?


Kial malĝojon, vi mia ĝoj'
provas brakumi per gesto gastama
kiel bubaĉon kisas patrin'?
Ĉu volis Dio ke lum' via flama
iĝu kun ombro viva aloj'
ĉar tiel lernas frukti l'anim'?


SPEGULE


Mi rigardis en spegulon
kaj la bebo kiun mi vidis
havis rondajn okulojn
avidajn je scio
ĝi fermadis malfermadis
la maneton
kvazaŭ por ion kapti
ĉu la signifon de l' mondo
en kiun li ĵetiĝis?


Mi rigardis en spegulon
kaj la knabo kiun mi vidis
faris grimacojn petole
kaj li iĝis io ajn
jen klaŭno jen gravulo
jen simio jen mefistofelo
jen simpla bubo ridanta
kaj li amuziĝis.
Dio! Kiom li amuziĝis
nur pro tio ke li estis
ajnulo.


Mi rigardis en spegulon
kaj mi vidis ulon senĝojan
korpe misproporcian
kun turmento videbla
sur ĉiu trajto vizaĝa
kaj io jen aroganta
jen honta
en la sinteno
kaj mi sentis min kulpa
ĉar mi ne komprenis lin.


Mi rigardis en spegulon
kaj mi vidis junan atleton
kun tonusaj muskoloj
kaj kapo lumigita
per la larĝa rideto de l' memfido.
Pantere facilmova
li iris
konkeri la mondon.


Mi rigardis en spegulon
kaj la viro kiun mi vidis
havis la lace pacan vizaĝon
de tiu kiu luktis
stumblis falis
sed la sorton venkis finfine
lerninte pri sia forto ion
kaj multon pri sia malforto.


Mi rigardis en spegulon
kaj mi estis terurita
ĉar la homo kiun mi vidis
portis sur la ŝultroj tiom
da mizero
tiom
da ronĝa zorgado
ke li zigzagis duonfale
en senluma pejzaĝo
ĉerande de klifo
kaj piede de l' klifo
nigre ŝaŭmis
morto.


Mi rigardis en spegulon
kaj mi vidis grizharulon
kun io serena kaj eĉ
humura
en la rigardo
de li estis ja forprenita ĉio
kio igis lin sekura
kaj do
zorga
kaj malpeze li paŝis
en la mano de dio.


Mi rigardis en spegulon
kaj mi vidis frenezan maljunulon
kun korpo kaduka
kaj menso redirada
redirada redirada
redirade rediranta
ĉiam la samajn vortojn
kiuj estis por li
la sumo de la saĝo
kaj por la homoj ĉirkaŭe
...
ve! por la homoj nur neniaĵo
aŭtomata.


Kaj jen okazis io plej stranga:
la maljunulo mem rigardis en spegulon
kaj li vidis estaĵon
en kiu samtempe samloke travideblis
interplektite
kvazaŭ kunteksite
bebo kaj junulo, viroj juna kaj eksjuna
kaj ankaŭ
la multjara cerbaĉulo mem.


Kaj ĉi tiu stranga
multpersona estaĵo
rigardis en spegulon
kaj tie kapriolis
karambolis
aŭ izolis
jen roko jen floro
jen malsata tigro
jen ŝafo sendefenda
jen groteska dinosaŭro
jen simio lerta kaj sperta
jen homo
simpla homa homo.


Kaj tiam la maljunulo
eksplodis per ridego
tiel sonora
kaj gaja kaj intensa
ke trans la korpolimojn
li dis-elkarniĝis
eksterkosmen


kaj jen li sentis
ke per unu ekstremo li tuŝas
inferon
kun torturista vizaĝo
tordita malame
en izola mizerkoreco
dum per alia ekstremo
li flugas
alten
pli alten
plej alten
al nevortigebla renkonto
tra lumo eterna
amen.


KAJ TIEL PLU


Vi grumblas.


Kun la pantoflaj piedoj sur seĝo
kaj la gluteoj sur brakseĝa rembur',
kun la dorso komforte subtenata
de pufa apogilo
li legas la gazeton.


Vi grumblas.


En la kuirejo vi ne ĉesas
iradi kaj venadi
reveni kaj reiri
kun manoj senripozaj
kaj cerbo kalkulanta
kion manĝi hodiaŭ
kaj vespere
kaj morgaŭ tagmeze
kaj morgaŭ vespere
kaj dimanĉe
kaj tiel plu
kaj tiel plu
plu plu plu plu.


Vi grumblas.


Kun unu mano enpoŝe
kaj alia ĉe la cigaredo
li sur balkono staras
kontemplante la printempon
kaj la preterpasantajn
knabinojn
estetikule.


Vi grumblas.


Al la lavĉambro vi malsupreniras
kun korbego plenplena je vestoj kaj tukoj
kaj cerbo kalkulanta:
pantalonon por la etulo
ŝuojn por la granda
pluvmantelon por Suzana
kaj fliki lian jakon
kaj tiel plu
kaj tiel plu
plu plu plu plu.


Vi grumblas.


Li iras labori.
Alportos li la monon.
Post paŭzo en drinkejo
plena je fumo kaj akraj odoroj
post kartludado aŭ diskuto politika
mastramiene li zigzagos
hejmen.


Vi grumblas.


Dum li laboris fore
viaj manoj ne haltis
nek viaj kruroj
nek via dorso
nek via cerbo
nek via buŝo
mallaŭte grumblanta
plu plu plu plu.


Vi grumblas.


Sur la blanka littuko
kiun vi lavis
premanta sur vi
sian ursan korpon
li riproĉas
vian negajecon,
kaj dume aktivas
la dikaj manoj sur vi
kaj la lipoj sur vi
kaj la ventro sur vi
kaj la lango en vi
kaj tiel plu
kaj tiel plu
plu plu plu plu.


Vi grumblas.


Plenigante la dokumenton
per sia dika malrapida skribo
sub via nomo
kontraŭ profesi'
li simple metas
sen.


Kaj vi nur grumblas
plu plu plu plu.


BALADO PRI ATENTA ORELO


Dum akre, raspe ni suferis
kaj nian cerbon vundis prem',
dum nia vivo tro mizeris
por ke ni povu trovi mem
kiel nin tiri el problem',
dum la malfacilaĵoj multis
kaj vivo stagnis en dilem',
vi kun atento min aŭskultis.


Kiam la ĝojo malaperis,
kiam la kanto estis ĝem',
kiam la menso malkoheris
sub la torturo de sistem'
kiu nin premis ĝis ekstrem'
dum administro nin insultis,
en morta vivo brilis ĝem':
jen vi bonvole min aŭskultis.


La ĉirkaŭmondo plej danĝeris,
silentis kantoj, nur blasfem'
esprimis kiom nin superis
la burokrata anatem',
sed dum el fundo de la trem'
eĉ al diablo nun ni kultis
kun preĝo pri savstratagem',
vi simpatie min aŭskultis.


Dediĉo


Sinjoro, ĉar nek rekviem'
nek cedo al sinmortigem'
el nia aĉa sort' rezultis
vi longe vivu en poem':
min vastakore vi aŭskultis.


BALADO PRI VESPERA AMO


Nun kiam fine tago ĉesas
kaj bruoj malaperas for,
la lumo kiu nin karesas
agordas sin al mia kor'.
Sed se post alto de fervor'
la arda kanto trankviliĝos,
dum sereniĝos la ador'
neniom amo malfortiĝos.


Somera varmo malprogresas
kaj ombro sekvas post kolor',
jam ĉion vidi ne necesas:
beleco kuŝas en pudor'.
Sed se forsvenos kun langvor'
la ardo, dum somer' mortiĝos
ne velkos nia pasiflor'
nek nia amo malfortiĝos.


Se sentoj jam ne plu kermesas,
se kvietiĝis juna vor',
kaj se la aĝo nun permesas
silenton ĝui kun favor',
ne cedis amo al ignor',
nek koro indiferentiĝos:
ĝi kantos simple en minor'
ke nia am' ne malfortiĝos.


Dediĉo


Ho kara! Eble la valor'
de l' kantoj de la trobador'
kiu vin amas neniiĝos,
sed fidu: ĝis la lasta hor'
ne lia amo malfortiĝos.


STILEKZERCADO


Petis min la respondeculino de La Kvinpetalo (la internacia staĝejo de LF-koop en Bouresse, Francio) gvidi tie ekzercojn pri kantotradukado. La esperanto-medio ja estas tre kantema kaj abunde translingvigas la bezonatan materialon... sed, ve, ofte tute nekontentige. Kial tiom da fuŝoj? Eble ĉefe ĉar mankas ekzercado.


Traduki estas gimnastiko, kaj gimnastiko postulas trejnadon. Neniu sanprudentulo transiras, sen laŭgrade ekzerci sin, de minimummova oficeja vivo al la intensaj fizikaj postuloj de atleta konkuro. Kio validas pri la korpo, tio ankaŭ pri la menso ĝustas. La mensajn forton kaj flekseblon, kiujn postulas kantotradukado, oni ne atingas senekzerce. Se traduki estas gimnastiki, traduki kantojn ja estas akrobati. La neceso respekti neŝanĝeblan ritmon, fiksaloke rimi, konservi la poezian, kamaradan, humuran aŭ alian etoson igas la esperantigon de kantoj tasko eĉ pli malfacila ol la tradukado de poezio, ĉe kiu libereco pli vastas: elfrancigante tragedion de Racine, oni povas anstataŭigi la ritmon de la francaj aleksandraj versoj per tiu de la esperantaj, sed nenion similan vi rajtas fari ĉe kanto: la melodio ŝanĝiĝus.


Ni do laboris en Bouresse pri la arto transiri de unu ritmo al alia, trovi taŭgan rimadon, esprimi la saman ideon, la saman senton laŭ plej diversaj frazoskemoj. Sed antaŭ ol montri al la partoprenantoj, kio estas stila ekzerco, mi komence metis min mem en la situacion, pri kiu mi volis ilin trejni, jene. Mi krajonis sur notlibro serion da fiksaj rim- kaj ritmoskemoj (pli malpli fantazie nomitaj) kaj iris sidi sur la herbo de la Kvinpetala Parketo, kun la intenco trovi unu simplan temon kaj esprimi ĝin laŭ la tuta gamo de la formoj ĵus arbitre elektitaj. La tago estis belega: tuj sin trudis emo liriki pri la admirinda ĉirkaŭa naturo. Ve! Nerimarkinte mi sidis sur formikejo...


Kun ia honto, sed fidela al promeso farita al la staĝanoj, ke tiuj ekzemploj diskoniĝos, mi prezentas ĉi-sube la rezulton.



POPOLKANTECE


Sur herbejo sidis mi,
kanton verki volis,
sed formikoj ĉiam pli
sur mi karmanjolis,
ĝis inspiro
kun ĝemspiro
ek!... forkapriolis.


RUBAJE


Naturo ĉiel kantas, la birdoj gajas trile,
al dolĉe verda herbo la suno oras brile,
ebrias la poeto pro riĉo de inspiro,
sed pro formika svarmo forkuras tuj, sterile.


ĈINESKE


Sub plora salik'
formika trafik'
elpelas min for
kaj mortas lirik'.


JAPANESKE


a) Sur herbo restas
verkonto pri Naturo.
Formik' protestas.


b) Ĉu bukolike
sur la herbejo verki?
Ne! Formikpike.


VARITAKTE


La naturo gestis invite,
mi volis verki pri ĝi,
sed formikoj pike, incite,
min forkurigis kun kri'.


LIMERIKE


Jen estis poet' en Bureso
verkonta pri suna kareso
sed balo formika
jen tikla, jen pika
kondamnis lin al malsukceso.


Pli laŭ la tradicia spirito de limeriko, kies lasta verso ĝenerale enhavas aludon, ofte dusencan, al io maldeca:


Surherbis Buresa pedanto
strebanta rivali kun Danto,
sed, peke, pro pikoj
de mokaj formikoj
inferis en li nur fikanto.


TRAGEDIE


Mi sidis sur herbejo kaj la someron ĝuis,
pri plaĉo de Naturo inspiro verve fluis,
Ve! Aĉa formikaro sovaĝe pikis min,
kaj el poema belo postrestis nur ruin'.


BALKANECE


Kiam mi eksidis sur la herbon,
tuj formikoj tiklis min ĉe krur'.
Vane mi esploris mian cerbon
serĉe al versado pri Natur'.
Kaj anstataŭ kanto pri lazur'
aŭ gloranta la pacigan verdon,
jen aŭdiĝis unu vorto nur:
„Merdon!“


Ap. en LF, 1988/114



Al la antaŭparolo de Henri Vatré kaj al la komentarioj de Valano mem, mi min permesas aldoni metrikan noteton: temas pri tipe originala rimoskemo, kiun la aŭtoro de „La Verko de la Jaro 1976“ — Ĉu vi kuiras ĉine? — kelkfoje uzas.


Vatré nomas ĝin ‚aborta rimo‘, sed almenaŭ la ĉi-koncerna difino en PARNASA GVIDLIBRO montras tute alian aferon.


Efektive ne temas pri asonanco, sed pri rimsistemo, en kiu la radikoj rimiĝas laŭ unu skemo kaj la finaĵoj laŭ alia. Ekzemple:

 

Jen florO a A
orAS: a B
printempA b C
tempO. b A
     
La sunO c A
junAS: c B
trankvilA c C
brilO c A

Simile okazas, kun interesaj efektoj, ankaŭ en la poemoj: Printempo en la Moza Valo kaj Mi amas.


La valana rimo eluzas do senkategoriece la radikojn, kaj memstare la vortfinaĵojn.


Giorgio Silfer



Poemaro modesta laŭ amplekso, sed ege riĉa laŭ la vario de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto. Per sia simplo kaj kristala neteco, ĝi ne ambicias iĝi "populara", sed, pli ĝuste, komprenebla por ĉiuj aŭ almenaŭ por la plimulto el la legontoj.
Henri Vatré


Johan Valano's [poetry] possesses a highly transcendent quality, obtained through prosodic patterns (La poezio de Johan Valano posedas alte transcendan kvaliton ricevitan tra prozodiaj strukturoj).
Pierre Ullman
"Schizoschematic Rhyme In Esperanto", Papers on Language & Literature, vol. 16, fall 1980, p. 438.)