Claude Piron

Ne moviĝu


Tiutempe ni vivis en Madagaskaro. Mi estis naŭjara kaj Ivo, mia frato, du jarojn pli juna ol mi. Post somero en Svislando, ĉe familianoj, ni ekflugis hejmen. Neniu hejmano aŭ amiko venis kun ni. Okupiĝis pri ni iu stevardino.


Je la dua horo nokte la aviadilo alteriĝis en Ĝibutio. Nia stevardino kuniris kun ni, en la flughaveno, ĝis iu granda ejo kun multaj tabloj kaj seĝoj. Ŝi sidigis nin, duondormajn, ĉe tablo, alport-is trinkaĵojn kaj diris: "Ne moviĝu de ĉi tie, ĝis mi revenos. Ne moviĝu!"


Ŝi parolis tre forte, eble ĉar ŝi opiniis, ke, preskaŭ dormantaj, ni riskus ne kompreni ŝin. Ŝi ripetis plurfoje tiujn samajn vortojn, antaŭ ol foriri.


La trinko baldaŭ estis for, sed ne la atendo. Ĉiu minuto daŭris tre longe. Ni ne sentis deziron interparoli aŭ ludi, kaj nenio speciala okazis tiuloke.


Fine tamen la esperataj vortoj sonis en la tuta flug-haveno: "La vojaĝantoj al Antananarivo per flugo AF 177 bonvolu tuj iri al elirpordo numero 3."


"Ni baldaŭ reforflugos," mi diris al Ivo. Responde, li senvorte ridetis.


La stevardino ŝajne malfruis, sed kion fari? Post plua iom longa atendado, en ĉiuj partoj de la flughaveno aŭdeblis nova laŭtparolila anonco, plej plezurige por ni: "Lasta alparolo por la vojaĝantoj al Antananarivo. La vojaĝantoj de flugo AF 177 bonvolu tuj iri al pordo numero 3."


Krom ni, restis nur du personoj en la trinkejo. Ili ekstaris kaj iris for.


Nia soleco igis la lokon ege granda. Ni sentis nin tute etaj, perditaj en ĝi.


"Ĉu ni devus ekiri?" demandis la frateto, time.


Ankaŭ mi komencis timi, sed mi respondis:


"La stevardino diris: 'ne moviĝu, mi revenos por vi'. Verŝajne nur post la aliaj ni eniros la aviadilon."


Ĉi tiun ni vidis. Tra la grandega fenestro la tuta deflugejo estis bone videbla.


La ne-veno de la stevardino igis min pli kaj pli zorgoplena. Ni ja vidis aŭtobuson alveni, la vojaĝantojn eniri en ĝin. Estis niaj kunuloj: plurajn ni rekonis.


La aŭtobuso ekveturis. Ĝi malproksimiĝis, direkte al la aviadilo. Kun ĝi foriris nia ridetemo.


"Nur ni restas ĉi tie, ni estas tute solaj," Ivo diris, post ĉirkaŭrigardo.


Tamen infano devas fari, kion plenkreskulo diris, ĉu ne? La stevardino parolis kiel ĉefo, certa pri sia estreco. "Ne moviĝu!" estis ŝiaj vortoj, tute klaraj: ni eble povis moviĝi surloke, sed tute certe ne eltrinkejiĝi.


Ni vidis la vojaĝantojn eliri el la aŭtobuso, sekvi unu la alian sur la movebla ŝtuparo, eniri la aviadilon. Ni rigardis per larĝe malfermitaj okuloj, demandoplenaj. La aviadilaj pordoj fermiĝis, la movebla ŝtuparo forlasis sian lokon, ekiris revene. La aviadilo komencis moviĝi antaŭen.


"Io estas neĝusta," Ivo diris plorete.


Mi sentis min malbone. Respondeca. Pli-aĝaj fratoj ĉiam sentas sin respondecaj. Gepatroj ne sufiĉe pensas, kiom malfacila, zorgiga, problemfara tiu sento de respondeco estas por ni etuloj, tiel senfortaj. Ankaŭ mi emis plori, sed mi malvolis montri min plorema al la frateto. Kion li opinius pri mi? Kaj mia plorado nur kreskigus lian timon.


Kaj jen mi ekpensis pri io grava: niaj pasportoj, niaj aferoj, ĉio nia restis en la aviadilo, trans tiu nun fermita pordo. Kaptis min zorgego. Se ni devos tranokti ĉi tie, eĉ niajn amatajn ludilojn ni ne havos kun ni. Krome mi sciis, ke survoje al Antananarivo aviadiloj alteriĝas en Ĝibution nur dufoje semajne. Tri tagojn do ni devos resti sen mono, sen aliaj vestoj, sen io. Ĉe tiu penso mi eksentis min tute malvarma. Mi iĝis senviva, pala, sen povo pensi plu. Mi rigardis Ivon, kontenta, ke lia rigardo direktiĝas ne al mi, sed al la transfenestra nokto. Ne plaĉus, se li rimarkus mian malesperon.


Kaj jen eniris la ejon flughavena oficisto. Kun granda miro li ekvidis nin.


"Kion vi faras ĉi tie?" li demandis.


"Ni atendas. La stevardino, kiu zorgas pri ni, diris: ne moviĝu, mi revenos por vi."


"Kien do vi devas iri?"


"Al Madagaskaro."


"Madagaskaro! Sed la aviadilo..." Li rigardis trafenestre. Vidi lin sufiĉis. Ni ne bezonis vortojn por kom-preni, kiel ĝusta estis nia timo.


"Ne moviĝu!" ankaŭ li diris, antaŭ ol malaperi. Kial ĝuste tiujn vortojn? Ili kunportis kun si nur ideojn de senelira situacio.


Du kontraŭaj bezonoj tenis nin kaptitaj. Por retrovi enan pacon, ni devis moviĝi ĝis la aviadilo, kiu flugigos nin hejmen. Sed por kontentigi la grandulojn ni devis ne moviĝi. Samtempe senti du bezonojn kontraŭajn unu al la alia elprenas de infano la etajn fortojn, kiujn ĝi havas.


Plua atendado. Envenis min ideo ege malvarmiga: ĉu oni volas vendi nin? Mi sciis, ke Arabio ne malproksimas. Kaj mi foje aŭdis, ke tie, kaŝe, plu ekzistas sklaveco.


Mia frato rigardis min. Li kompreneble ne povis vidi miajn pensojn, sed li certe sentis ilin, ĉar li rekomencis plori.


Mirinda estas la homa vidpovo. Ni rigardis unu la alian, do ne trans la fenestron. Kaj tamen ni sammomente sentis, ke io tie transe okazas. Samtempe ni turnis la rigardon al la deflugejo. Mir-indaĵo! Ni vidis la aviadilon ekiĝi senmova.


Nova espero replenigis nin. Sed kiam, post ne tro longe, revenis la oficisto, mi ektimis re-foje. Ĉu li rediros: "Ne moviĝu" ?


Feliĉe ne. Li eligis nur la tri vortojn, kiujn mi plej esperis aŭdi: "Venu kun mi".


Finfine ni rajtis moviĝi! Kiam ni eliris el la konstru-aĵo, frapis nin varmego. Ĝibutiaj noktoj povas esti ege varmaj. Sed eĉ tiu varmo estis plaĉa: ĝi signifis alhejmiĝon.


Tuj aŭto alvenis kaj rapide transportis nin ĝis la aviadilo.


"Kial la stevardino ne venis por ni?" mi demandis la oficiston.


"Tiu senpensulino simple forgesis vin," li diris. "Feliĉe, ke mi trairis la trinkejon. Mi tuj telefonis al la kontrolturo. La amiko, kiu de tie donas al la flugmaŝinoj permeson forflugi, per radio klarigis pri vi al la piloto."


Mia frato, ridetis, ridis, ridegis.


“Rigardu," li diris, "jen venas movebla ŝtuparo. Nur por ni."


Grava li sentis sin, sed mi min nur malplena. Senigita je fortoj, je pensoj, je vivo.


Kiam ni eniris la aviadilon, la vojaĝantoj ĵetis al ni rigardojn plenajn je malamikeco. Mi subaŭdis iliajn pensojn: "Tiuj du knabaĉoj certe iris perdiĝi ie, kien ili ne rajtis iri. Pro ilia ludemo ni mal-fruas." Mi sentis emon frapi tiujn mispensantojn. Sed kion povas fari knabo kontraŭ tuta aro da fortuloj?


Mi sidis mialoke kaj fermis la okulojn. "Moviĝu, moviĝu, moviĝu," mi diris al la aviadilo.


Se kredi Ivon, mi ripetis tiujn vortojn, dormante, dum longa tempo. Verŝajne mi tiel provis resanigi min el malsaniga sperto: devi iri ien kaj ne rajti moviĝi.