Claude Piron

La forĵetito


Riĉjo ĉiam estis la plej bona amiko de Petro. Tamen, kiam diversaj knab-grupoj formiĝis en la klaso, ili apartiĝis. Petro aliĝis al la Superuloj, ĉar ili kontentigis lian deziron rigardi la mondon de supre. Riĉjo akceptiĝis en la Belan Fiŝaron, grupon malgrandan, kun membraro ĉefe eksterlandana. Ilia urboparto estis tre diversa: manlaboristoj proksimis al pur-manaj oficistoj, homoj riĉaj al senriĉaj, nacia loĝantaro al alilanda. La knab-grupoj organiziĝis laŭ tiu diverseco.


La Superuloj agis aĉe. Ili vortigis malamon al alilandaj laboristoj, kiam tiuj, surstrate renkontataj, aperis solaj kaj ne speciale fortaj. Ili ĵetis ŝtonojn al la fenestroj de domoj, kie judoj loĝis. Unuvorte, ili permesis al si ĉion povantan naski senton de supereco. Pri la malfeliĉo, perditeco, senhelpeco, kiujn ili kaŭzis, ili ne pli zorgis ol pri malpura gazeto delonge forĵetita.


Petro estis bonega sportulo, knabo kun multe pli granda forto ol ĝenerale troviĝas ĉe lernanto dekkvarjara. Post li la plej forta en la klaso estis Riĉjo. Tiu ne ŝatis la Superulojn. Verdire, ili neniam akceptus lin. Ili malamis la afrikanojn, kaj en Riĉjo estis io afrika, la haroj, ekzemple, kaj ankaŭ io en lia ĝenerala koloro, tute ne nord-eŭropeca. La aliĝpeton de Petro la Superuloj akceptis, sed ne tuj. Liaj haroj ne tute similis al tiuj de Riĉjo, tamen ili aperis iom transmarulaj. Kaj sentiĝis malcerteco en la grupo, kiam iu malkaŝis, ke la familia nomo de lia patrino estas Pinhas. Tiun nomon li, kiel ĉiuj aliaj, opiniis portugala, pro la nh en ĝi. Estis multaj portugaloj en la lernejo, kiel en la urba laboristaro, kaj kelkaj havis nomon kun nh. Por la Superuloj, portugaloj estis bestoj.


Malproksime de la urboparto, kie tiu knabgrupo loĝis kaj fordonis sin al siaj agaĉoj, kuŝis juda enterigejo. Foje, dum libertago, la grupo decidis iri tien por plezurigi sin per disrompo kaj larĝavorte skribaĉi sian malamon al la judoj. Petro kuniris.


Irante tien kaj tien en la mortintejo, la knaboj ne rigardis la surskribojn. Multaj ja estis en la hebrea. Sed foje, kiam Petro pretiĝis por skribi vortaĉojn sur belan ŝtonon nom-memorige starantan super enterigito, li vidis ion, kio tute forprenis de li la povon movi sin, kaj eĉ pensi. Verdire, la ekmiro estis tia, ke li preskaŭ falis. Dum longa minuto li staris tie, kiel senvivulo. Lin plenigis sentoj malklaraj, sed disrompaj. Sub hebrea surskribo ja legeblis niaskribe la nomo de la mortinto: Emmanuel Pinhas.


Dum li tie staris, la grupo plu iris sian vojon en la mortintejo, lasante lin malantaŭe. Li sentis, ke li ne povos tuj rekuniĝi kun ĝi. Li eliris, penseme. Ne sciante ĝuste, kion li faras, kaj kial, li piedis direkte al la urbo, tra loko sendoma, nenion rimarkante, perdite en la pensoj.


Kiam unua ŝtono alflugis kaj aŭdeble falis tuj malantaŭ lin, li ekmiris. Sed kiam la dua frapis lian manon, venis tuj kompreno. Kaj li ekrapidegis for, dum la Superuloj malantaŭ li vortaĉis plejplej klare sian opinion: "Judo! Malverulo! Kaŝema besto! Venu ĉiuj, ni mortigu la aĉan kaŝ-judon!" Ŝtonoj pli kaj pli multaj falis ĉirkaŭen, unu aŭ du eĉ sur lin, feliĉe ne sur gravan parton. Dank'al tio, ke li estis la plej bona sportulo el la klaso, li sukcesis forrapidi. Se, antaŭe, la grupo atendus iom pli longe antaŭ ol sendi la unuan ĵetaĵon, kaj do estus pli proksima, li ricevus tiom da ŝtonoj, ke eble li jam estus morta. Sed ili tro frue, de tro malproksime komencis, tiel informante lin pri sia malboncela veno. Li plene uzis sian nekomunan rapidecon por lasi ilin pli kaj pli fore. Post dek minutoj li eniris la malnovan parton de la urbo, kie la multaj mallarĝaj stratetoj ebligis al li malaperi el ilia vidado. Kiam sur pli larĝa strato li renkontis aŭtobuson ekirantan, li enrapidis en ĝin. Nun li estis certa, ke li alvenos hejmen antaŭ ol ili revidos lin.


Sed tuj post la enhejmiĝo, li bezonis kontentigi gravan scivolemon. Lia patrino laboris super vesto en la sidĉambro.


"Patrineto, ĉu vi estas kristana?", li demandis eĉ antaŭ ol eksidi. Sed ŝin zorgigis io pli fakta:


"Kio okazis al vi? Rigardu vian manon..."


"Knaboj ĵetis ŝtonojn al mi! Ili diradis, ke mi estas judo."


Ŝi direktis al li miran rigardon, en kiu legiĝis ankaŭ timoplena malcerteco. Kaj zorgemo. Ŝi demandis:


"El kie ili prenis tiun ideon?"


Petro rakontis. Li sentis sin aĉe. Lia patrino sciis nenion pri la knabgrupoj kaj lia membreco en la Superuloj. Estis ege malfacile raporti pri iliaj faraĵoj en la juda mortintejo. Sed li sentis bezonon pensi klare, kaj por tio necesis scii, kaj por scii, diri la veron. Kio okazis post lia longa senmova rigardego al la mortulŝtono, li ne sciis ĝuste, sed facile povis bildigi al si. Plej verŝajne knabo rimarkis, ke li forlasas la grupon, memoris, kie li antaŭe staris kiel mirfrapito, reiris tien kaj komprenis pro la skribita nomo.


"Jes, mi estas kristano," ŝi fine respondis lian unuan demandon. "Sed mi naskiĝis juda. Mi kristaniĝis, ne pro vera kredo, nur pro timo. En la tempo de Hitler, tiom da familianoj..." Tro fortaj sentoj malhelpis ŝin paroli plu. Post minuto ŝi tamen rekomencis: "Vi scias, ĉu ne?, ke filo de juda patrino estas judo, laŭ la juda pensmaniero, kaj ankaŭ laŭ multaj judmalamikoj. Vi do estas judo."


"Kial vi neniam diris al mi?"


"Mi esperis, ke nescio restigos vin ekster la aĉaĵoj, kiujn travivis nia popolo. Mi komprenas nun, ke ne eblis. Mi agis malĝuste..." Sekvis longa senvorta daŭro.


"Mi bezonas esti sola," Petro fine diris, kaj eliris el la domo.


Dum pli ol du horoj, li piediris sencele sur la stratoj, provante klare pensi, sensukcese. Jam estis nokto, kiam li decidis viziti Riĉjon. Soleco ne estis facile elportebla, sed reveni hejmen li ne povis tuj. Riĉjo akceptis lin plej amike. Tamen, la unua demando de Petro povis nur mirigi lin:


"De kie vi ricevis tiujn afrikecajn harojn?"


"Mian patrinon naskis virino, kiu... kiel diri?... tro amis virojn. Kiam ŝi loĝis en Antverpeno, ŝi iris kun ĉiaj, maristoj ĝenerale. Mia patrino neniam sciis, kiu estas ŝia patro; plej verŝajne afrika maristo. Sed kial vi demandas? Kial vi venis al mi?"


"Mi bezonas paroli, kaj al nenies vera amikeco mi povas kredi, krom al la via. Rigardu mian manon. Tion faris ŝtono. La Superuloj elĵetis min el la grupo, per ŝtonoj kaj vortaĉoj, ĉar mi estas judo."


"Judo, vi, ĉu vere? Kaj tamen membro de la Superuloj!"


"Mi ne sciis. Pri mia judeco mi eksciis nur hodiaŭ. Kredu min, mia tuta mondo disrompiĝis, kiam tiu novaĵo falis sur min..."


Li klarigis la aferon. "Kion mi faru nun? Ili kredas, ke mi vole kaŝis mian judecon, ke mi estas aĉulo, iu nenivalora, same aĉe aganta rilate al ili, kiel al la judfratoj. Mi ja partoprenis en la malpurigo de la juda mortintejo, kiel mi antaŭe ŝtonrompis kun ili judajn fenestrojn. Kiel mi povis? Diru al mi, Riĉjo. Kiel mi povis agi tiel sensente, tiel nehome?"


"Pri tio pripensu mem. Ne mi povus respondi. Se vi scius, kiom mi malfeliĉis, kiam vi aliĝis al via fia grupo! Mi kontentas pri tio, kio okazis. Vi nun certe forlasos la idearon de la Superuloj, komencos kompreni, ke superi ne estas io necese bona, kaj ke malsuperuloj indas esti home rigardataj. Tiel mi pli ŝatos amiki al vi. Pri la Superuloj, kion mi povus diri? Mi ne scias. Eble ili faros nenion. Vi ja estas la plej forta el la klaso!"


"Sed kontraŭ ok knaboj decidintaj malbonfari, kion eĉ fortulo povas?"


Senvorteco plenigis la ĉambron. Riĉjo estis la unua, kiu reparolis:


"En la Bela Fiŝaro ni estas nur kvin, sed kun vi ni estos ses, kaj mi estas preskaŭ same forta kaj rapida kiel vi. Nia grupo enhavas nur sentimulojn, male al la Superuloj, kiuj bezonas kredigi sin superaj nur, ĉar ili konas sin timemaj, nur grupe povantaj superi. Ili frapas nur solulojn, kaj se eble pli etajn. Estas pli facile ŝtonrompi fenestrojn aŭ sur domo larĝavorte skribaĉi ol akcepti milit-renkontiĝon kun sentima seso. Kiam ili scios, ke nia grupo staras kun vi, ili perdos ĉian deziron fari al vi malbonon. Tamen, zorgu neniam esti sola ĉe pluraj el ili."


Liaj paroloj montriĝis ĝustaj. La Superuloj nenion faris al Petro, aŭ pli ĝuste nur laŭ timula maniero, ekzemple per leteraĉoj. "Sed," la knabo diris, raportante al mi pri tiuj travivaĵoj, "tio ne helpis min eliĝi el mia problemo, la problemo pri mi mem, pri mia esto. Je la aĝo de dek kvar jaroj mi senvole judiĝis, kaj el tiu ŝanĝo de esto mi ĝis nun ne trovis, kion fari. Ĉu vi povos helpi min?"


haroj: la milionoj da treege maldikaj kaj mallarĝaj beligaoj, kiujn naturo kreskigas sur ni, ĉefe supre, sed ankaŭ diversloke
hebrea: lingvo de Israelo, de la Biblio
judo: membro de la popolo, kiun komencis Abrahamo, Isaako (Jicĥak) kaj Jakobo
kristano: sekvanto de la instruoj de Kristo
laŭ: sekvanta
nordo: Eŭropo kuŝas je la nordo de Afriko
ŝtono: nerompebla aŭ nur malfacile rompebla naturao; ŝtonoj, jen tre etaj, jen grandaj, ofte troviĝas sur kaj en tero, oni povas fari el ili domojn.