Claude Piron

Ĉu Tamara edziniĝos?


Al Tamara ĉiam plaĉis viroj el malproksimo. Kial? Ŝi mem ne povus diri. Sed la kunstudantojn el sia Eŭropo ŝi neniam trovis interesaj, dum tiuj kun ĉina, afrika, indiana deveno facile enportis ŝin en amon. La junulo, kiu ĉi-foje eniris la trinkejon, aperis hinda. Nur unu rigardo sufiĉis, kaj ŝi jam ne plu estis si mem, Ŝi ne plu estris sin. Ŝi trovis lin pli bela ol iun ajn viron ĝis tiam renkontitan. La sentoj, kiujn li estigis, estis dismoviĝaj kaj malklaraj, ŝi ilin ne komprenis, sed ili ege fortis. Kio ĝuste okazas, ŝi ne sciis, ne povus diri. Io, kio ne estis ŝi, estris ŝin. Ne gravis, kio. Eble lia beleco. Gravis nur, ke li aperas tiel aminda. Ŝi ne povis ne ami lin. Nova-foje Tamara unua-rigarde enamiĝis, nova-foje ŝin plenigis la ĉielen-leviĝo, kiu samtempe igis ŝin feliĉega, kaj malfeliĉa. Verdire, eĉ per la mal-feliĉeco ŝi plezuris. Pri Tamara neniam estis certe, ĉu ŝi vivas la vivon, la veran vivon, aŭ sento-riĉan rakonton, kiun ŝi senvorte rakontas al si.


La trinkejo estis plenplena. Ĉu la am-preteco de Tamara movis lin, aŭ ĉu li elektis tiun lokon senpripense, nur ĉar li ja deziris ie sidi, ni ne povas scii, sed ĝuste al ŝia tablo li direktis sin.


"Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉi tie?"


Al Tamara estis tre malfacile ne respondi: "Mi rekomendas, ke vi sidu ĉe mi. Mi petegas vin ĉi tie eksidi. Mi plej forte deziras, ke kun mi vi sidu..." Ŝia tuta estaĵo volis diri tiajn vortojn. Sed ŝi sukcesis ilin ne eligi. Metante en siajn rigardon kaj parolojn kiel eble plej multe da ina amindeco ŝi respondis: "Jes, mi permesas. Se vi bonvolos diri vian nomon."


"Mi nomiĝas Raŝid," li diris, kaj tiuj simplaj vortoj sonis tiel bele, lia rigardo aperis tiel am-dona, ke refoje ŝi perdiĝis en maron de neestreblaj sentoj, plezurige malklaraj. 'Mi falas en la ĉielon', ŝi diris al si, sen zorgi pri tio, ĉu la ideo "fali" povas aŭ ne kun-esti kun la ideo "ĉielo". Ŝi ja ne troviĝis en mondo de pensado, sed de sentoj, kaj sentoj povas samminute iri supren kaj malsupren, eĉ se la plimulto el la viroj tion ne komprenas.


*


Li venis el Kenjo, kie liaj gepatroj havis ege sukcesan komercon. Riĉegaj ili estis. Granda parto de la komerco, en Orienta Afriko, estas en la manoj de homoj kun hinda aŭ pakistana deveno. La gepatroj de Raŝid jam ricevis tiun mirinde funkciantan komercon de siaj gepatroj, ankaŭ kiuj ricevis ĝin de la propraj gepatroj. Jam jardekojn mono multiĝis en tiu familio.


Kiam, kelkajn monatojn pli poste, li diris, ke li volus edziĝi al ŝi, ŝi ne povis diri "ne". Ne pro lia riĉeco, nur pro li, pro lia tuta personeco. Tamen, se diri la veron, la ideo edziniĝi en riĉegan familion enhavis nenion malplaĉan.


Tuj post kiam la kursoj finiĝis, li sciigis al ŝi, ke li reiros hejmen por la libertempo.


"Kial ni ne geedziĝus antaŭe? Tiel mi irus kun vi," ŝi diris.


"Ne eblas. Mia familio ne konsentus. Mi devas prepari ilin. Nia vivo estas iom malsimpla pri tiaj aferoj."


"Se vi alvenus kun mi, vi povus prezenti min."


"Ke ni vojaĝus kune, tio estus neakceptebla por ili; geedziĝo devas esti organizita de la familioj. Se ili ekscius, ke ni kunkuŝis, kaj vi ne plu estas 'pura', en ilia pensmaniero, ni devus por-ĉiame apartiĝi. Ne, mi unue iru kaj rakontu pri vi. Necesas prepari la kampon."


*


Kiom da fojoj ŝi telefonis al Kenjo, ŝi ne povus diri, sed ili ŝajnis al ŝi nekalkuleble multaj. Neniam ŝi sukcesis paroli al li. "Li estas for", estis la ĉiama respondo. Se ŝi petis klarigon, aŭ demandis, kiam aŭ kie trovi lin, la alparolato uzis ian nekompreneblan formon de la angla, kiu lasis ŝin senvorta. Tamen ŝi foje ricevis poŝtkarton de li el Dar-es-Salamo, en Tanzanio. "Mi pensas pri vi", ĝi diris, senplue.


Iun tagon ŝi ekvidis lian amikon Simhan. "Kio okazis al Raŝid? Ĉu vi scias? Kiam... kie... kial...?" Ŝi ĵetis al li ĉiujn demandojn samtempe kun tiel forta sci-deziro, ke li sentis ĉiun kiel frapon, li sentis sin boksisto falige frapata de la kontraŭboksanto. Li ne sciis, de kie komenci.


"Mi alvenis hieraŭ," li diris, kio tute ne interesis ŝin. "Bonvolu iom malpli rapide paroli. La vojaĝo estis longa. Mi ne povas pensi klare."


"Sed mi devas scii, mi bezonas scii, se mi ne scios pri Raŝid, mi mortos! Ni ja devas geedziĝi."


"Jes, mi scias. Sed estas bone, ke vi ne edziniĝis jam."


"Kial?"


"Vi malfeliĉus."


"Pro kio?"


"Ĉar Raŝid... Mi ne dirus, ke li vin ne amas, sed verŝajne li amas sian riĉon pli ol vin."


"Kial vi tion diras?"


"Aŭskultu. Se li amus vin, li estus nun kun vi ĉi tie. Sed kiam li provis paroli pri vi sia-hejme, liaj gepatroj tuj interrompis lin. 'Vi edziĝos al knabino el nia popolo', ili diris. 'Ni ne konsentas pri io alia'. -'Mi ne zorgas pri via konsento', li respondis. 'Mi reiros Eŭropen, kaj edziĝos. ŝanĝas nenion, ke vi ne akceptas'. - 'Ĉu vere?,' la patro diris, 'ĉu vere ŝanĝas nenion? Reiru do tien kaj prenu ŝin kiel edzinon, se vi deziras, sed tiam vi ne plu estos nia filo. Kaj al ne-filoj ni ne lasos la komercon, kun la multa mono, kiun ĝi ĉiutage alportas'."


"Ĉu vi diras al mi, ke Raŝid tion akceptis? Ke li ne trovis la forton diri 'ne'? Ke li ne respondis: 'mi laboros, ŝi laboros, ni iel elturniĝos, sed ni vivos kune'? Se ne tion, kion do li respondis?"


"Li diris: 'mi bezonas pripensi', kaj forflugis al Dar-es-Salamo."


"Kaj kio okazis tie?"


"Tie? Nenio. Li restis kelkajn tagojn, kaj poste revenis hejmen. Li diris al sia patro: 'Pardonu min, patro, mi decidis plu esti via filo. Kion vi diris, tio certe estas ĝusta. Edziĝi al iu ali-kultura ne sukcesus'."


Tamara senkoloriĝis. Ŝi ne dankis Simhan, ne diris: ĝis revido. Ŝi senvorte turnis sin kaj iris for.


*


Unu monaton poste ŝi sidis en la sama trinkejo, kiu tiom plaĉis, ĉar en ĝin venadis multaj junuloj studantaj en la universitato. Ŝi sentis sin malfeliĉa. Kaj samtempe akceptis la opinion de Simha, ke se Raŝid estas tia ulo, kia li montriĝis, ŝi certe malfeliĉus kun li. Ŝi provis forĵeti lin el sia pensado, sed ne sukcesis.


Kaj jen la pordo malfermiĝis. Envenis alta knabo, afrikano, sed ne tute simila al la plimulto el la afrikanoj. Ĉu eble etiopia? Aŭ iu el la Kariba Maro, kun samtempe afrika kaj azia, eble eĉ indiana deveno? Kiel bela li estis! Kiel forta! Ene de Tamara ĉio moviĝis neestreble.


Kiel plej ofte, la trinkejo estis homplena, sed tamen jen kaj jen seĝoj haveblis. Ĉu ŝi faris moveton de la mano, signifan pri venigo? Aŭ ĉu rigarde ŝi montriĝis invita? Fakto estas, ke li proksimiĝis al ŝi.


"Ĉu ĉi tiu sidloko estas libera?" li demandis.


"Jes kaj ne," ŝi respondis.


"Kion vi volas diri? Ĉu vi atendas iun?"


"Ho jes!", ŝi diris, kaj ŝi disradiis amon sone kaj rigarde. "Ho jes, mi atendas iun, sed vi tamen povos sidi ĉe mi, se vi diros vian nomon."


"Mi nomiĝas Ĝo," li diris, ne tre certa pri tio, kion ŝi celas. "Kiun vi do atendas, ĉu amikinon same belan kiel vi, aŭ malbelan grand-aĝulinon, pri kiu vi okupiĝas publik-serve?"


Ŝia respondo lasis lin dum minuto senvorta.


"Vin, Ĝo" ŝi diris. "Mi atendis vin."