Claude Piron

Telefona registrilo


- Kion vi diris? Ke telefona registrilo estas la kaŭzo de via nuna feliĉo, ĉu? Tion mi ne povas kompreni. Mi malŝategas tiujn maŝinojn. Al mi tute ne plaĉas paroli, ne al homo, sed al aĵo. Kiam tia maŝino aŭdigas sian ripetaĵon kaj invitas min diri mian diron, mi ĉiam sentas min senhelpa; mi neniam scias, kiel vortigi la aferon, pro kiu mi telefonas.


- Multaj samsentas kiel vi. Sed vi komprenos tuj, kial por mi estis alie. Vi miris pri mia reedziĝo, ĉu ne?


- Verdire...


- Via miro estas tute natura. Mi reedziĝis ne vere longe post la forpaso, t.e. ... ni ne timu la ĝustajn vortojn ... post la morto de mia edzino. Estas kompreneble, ke ĉiuj miaj amikoj miris.


- Ni miris, ĉar ni konis Evan. Ni vidis, kiom vi amas ŝin. Kaj ni opiniis, ke... Mi ne scias, kiel diri...


- Vi estis certaj, ke mi ne deziros tiel rapide rekomenci rilaton kun virino, ke neniu povos okupi en mia vivo la lokon, kiun havis Eva, ĉu ne?


- Ĝuste.


- Ankaŭ mi estis certa pri tio. Kredu min : tiu, kiu plej miras pri la afero, tute certe estas mi. Mi ne rekonas min mem. Se ne ekzistus telefonaj registriloj ...


- Malŝatindaĵoj!


- Neniu ŝatas ilin, sed ili estas tre utilaj. Dum Eva estis sana, mi ne bezonis tian ilon: se iu telefonis, ĉiufoje respondis ŝi. Sed kiam ŝi malsaniĝis, ne plu estis eble, tial mi aĉetis unu.


- Kaj Lidja telefonis, kaj trovis, ke vi sonas tiel bela registrile, ke ŝi enamiĝis al vi, ĉu? Ho, pardonu! Mi agas kiel sensentulo. Mi ride parolas pri aferoj, kiuj tute ne ... en kiuj malfeliĉo ... kiel diri? Mi ne agas tre amike al vi.


- Eble se vi malpli interrompus... Mi ne bezonas diri, kiel granda malfeliĉ-frapo estis por mi la malapero de Eva. Mi amis ŝin, kiel nemultaj viroj amas virinon. Eble tio estas troigo, sed tiel ŝajnis al mi, al ni: nia amo estas sensimila. Tial mi opiniis, ke mi neniam povus ami alian virinon samforte. Kaj tamen...


- Tamen...?


- La alveno de Lidja en mian vivon montris tiun opinion malĝusta. Sed ne estas facile ŝanĝi la bildon pri si. Tial mi dankas, ke vi bonvolas aŭskulti min. Vortigi siajn pensojn helpas...


- Helpas pri kio?


- Helpas kompreni. Akcepti sin mem. Akcepti, ke oni estas alia ol oni kredis. Vi komprenas, mi ne plene repaciĝis kun la fakto, ke mi povas ami per tiel granda amo iun alian ol Evan. Ke eblas ami du virinojn, tio ankoraŭ ŝajnas al mi miriga. Dum la tuta tempo, kiam Eva vivis, ŝi estis por mi la sola virino en la mondo. Al multaj viroj, onidire, unu virino ne sufiĉas. Mi funkcias male : dua por mi estus tro. Tial, verŝajne, mi kredis, ke neniam alia ino sukcesos okupi miajn pensojn.


- Sed tion sukcesis Lidja, kio montras, ke oni neniam konas sin mem tute.


- Ĝuste. Kiam Eva forlasis nian mondon, mi travivis ege malfacilan tempon. Lidja remetis brilon en la senvarman, seninteresan, senvivan ekziston, kiu estis mia ĉiutagaĵo, ek de kiam mi iĝis senedzina.


- Jes. Mi tion povas kompreni, ĉar Lidja estas mirinda persono. Sed kiel ĉio ĉi rilatas al telefona registrilo?


- Kiam estis klare, ke Eva ne plu longe vivos, kaj precipe post kiam ŝi forlasis nin, min kaptis malespero. Mi komencis malbone labori. Mi ne plu sukcesis direkti mian penson al tio, kion mi faras. Mia pensado ree kaj ree perdiĝis en ian mortomondon. Mi estis sensenta, mi agis maŝine, nenio plu vivis kaj klaris en mi. Ideoj pri memmor-tigo envenis min. Eble, se ne vivus la gefiloj, mi sendus min morten. Sed pro ili mi ne povis. La ideo lasi ilin solaj ne estis elportebla. Ili jam ege malfeliĉis pro la manko de patrino, kiel mi povus senigi ilin ankaŭ je patro?


- Tion mi komprenas. Estus nehome.


- Jes, tamen la deziro forlasi ĉi tiun mondon kun ĝia tropleno da zorgoj fojfoje estis malfacile forigebla. Mi devis kunigi ĉiujn miajn fortojn por ne allasi, ke ĝi superu mian sanan pensadon, mian senton pri respondecoj. Miaj gefiloj estas ankoraŭ junaj, sed ili sentis, ke mi trairas tre malfacilajn tagojn, kaj ili decidis agi.


- Kion ili faris?


- Ili metis alian diraĵon en la registrilon, kaj, kompreneble, nenion diris al mi pri tio. Vi scias, se oni enmetas ion novan, oni per tio mem forigas la antaŭan parolaĵon, kiel ĉe plej ordinara kasedo. Tiu registrilo ja uzas ordinarajn kasedojn.


- Kaj kion ili surkasedigis?


- Parolis Korinjo, la knabino. Ŝi diris: "Mia patro ne povas respondi al vi. Li povas fari por vi nenion. Nia patrino mortis kaj li estas tre malfeliĉa. Bonvolu lasi lin en paco."


- Nekredeble!


- Tamen vere. Kiam Lidja foje telefonis por iu ofica afero, ŝi aŭdis tiun respondon, kaj trovis ĝin tiel pensiga, ke ŝi deziris ekkoni la knabinon, kiu ŝin diris. Ne estis malfacile trovi, kie mi loĝas. Ŝi do venis ĉi tien je la horo, kiam la infanoj revenas el la lernejo. Ŝi restis ekstere, nur rigardis. Ŝi volis vidi la etulinon. Ŝi tion faris plurtage sen diri ion, sen prezenti sin. Foje tamen ŝi aliris Korinjon kaj igis ŝin paroli, demandis, ĉu la registrilan diraĵon surkasedigis ŝi. Korinjo respondis, ke jes, kaj tiel ili amikiĝis. Ofte infanoj trovas, ke neniu povas preni la lokon de patrino, kiu malaperis. Sed Lidja estis tiel helpa, simple, senprobleme, ke la infanoj akceptis ŝin. Ili bezonis virinon, kiu estu, ne la patrino - estus neeble - sed iu, kiu iom agas kiel patrino.


- Jes, tio estas tute natura.


- Lidja laboras en komercejo. La kaŭzo, pro kiu ŝi telefonis la unuan fojon estis, ke ŝi bezonis fakan helpon de mia oficejo; ŝi do devis rilati kun mi. Sed sen la interveno de la infanoj la kontakto verŝajne estus nur telefona; tute ne necesis, ke ni vidu unu la alian, por ke mi havigu al ŝi, kion ŝi bezonis. Mi opinias, ke ŝi unue enamiĝis al miaj gefiloj. Tio igis ŝin deziri ekkoni min: ŝi trovis ilin tiel karaj, ke ŝi pensis, ke verŝajne ankaŭ la patro amindas. Tuj kiam mi vidis ŝin, mi sentis ian kunecon. Mi sentis, ke ŝi komprenas la malfeliĉecon de mia sencela, senkolora ekzisto. Mia sento ne malveris. Ŝi montriĝis aparte mirinda kunparolanto, komprena, kunsenta, helpa. Kaj ŝajnas, ke ankaŭ mi havigis ion al ŝi... Verdire, tion mi ne komprenas. Jam ke Eva min amas, mi ne komprenis. Ke ankaŭ Lidja povus ami min, estas eĉ pli nekompren-eble. Sed kial voli kompreni? Fakto estas fakto. Kaj fakto estas, ke ŝi amas min, kaj mi ŝin. Jen. Kiel vi vidas, mian eliron el malfeliĉo - eĉ se ne tuta, tio ne eblus - mi dankas al registrilo.


- Mi dirus pli ĝuste: al via filino.


- Certe, sed sen la registrilo, la renkonto kun Lidja neniam okazus. Tiuj maŝinoj povas esti pli homaj ol vi opiniis. Eble ne estas bone ilin senpripense malŝati.