Claude Piron

Kien esperanto?


Teksto de prelego kasede prezentita de Claude Piron
okaze de kunveno en Cully, Svislando, en septembro 1994


Tendenco apartigi
Ignoro de sufero
Tri komuniksistemoj
La fina venko
La Manifesto: ĉu dua stadio en dialektika procezo?


La temo estas vasta. Sed mia kontribuo limiĝos je la Raŭma Manifesto. Kial? Ĉar, kiel vi vidos el mia konkludo, ĝi situas en centra loko en la historio de esperantismo. Cetere, la esprimo "Kien esperanto?" estas dubsenca: ĉu ĝi signifas "kien ĝi iras?" aŭ "kien ĝi iru?". Feliĉe, laŭ mia konceptado, ne estas problemo, ĉar ĝi iras, kien ĝi iru, nome: al la fina venko. Pri tiu fina venko mi poste reparolos. Verŝajne multaj el vi estas skeptikaj, kaj kelkaj eble jam ridetas ironie. Ne gravas. Mi ĉiam konservis ian infanan naivecon, kiu alportis al mi tiom da ĝojo en la vivo, ke ne havus sencon rezigni ĝin favore al pseudo-realisma pesimismo, kiu ne disradias feliĉon ĉirkaŭ si. Sed pri tio pli poste. Nun mi klarigos al vi, kiel mi reagas al la Manifesto de Raŭmo.


Tendenco apartigi


Unu el ĝiaj trajtoj estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenite: ili estas malpravaj, ni estas pravaj; ili estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis ni.


Tiu disdivido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti.


La analizo de la praceloj, en punktoj 1 kaj 2 de la Manifesto, ne respondas al mia sperto. Eble, simple, la frakcio de la esperantistaro, kun kiu mi rilatas, estas sufiĉe ne-tipa pri la ĝenerala esperantistaro. Sed ĉu la aŭtoroj de la Manifesto bazis sin sur specimeno pli reprezenta? Nenio ebligas tion kredi. Fakte, mi suspektas la psikan meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj "ili" alprenas simplisme skizitajn fi-karakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris "faligon de la angla", kiel diras la Manifesto, aŭ kiu kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80-aj, eĉ en la 90-aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton.


Pri la punkto 3, mi sentas hodiaŭ la saman rezervon, kiel mi sentis unualege. Mi ne konceptas mian esperantistecon "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Mi konservus tiun identecon, eĉ se la plimulto el la homoj praktikus esperanton. Estas fakto, ke, estante esperantisto, mi nun apartenas al malplimulto, sed tio tute ne estas esenca. Ankaŭ ĉi tie mi perceptas ĉe la aŭtoroj emon dividi, apartigi; ĉifoje ne plu divido inter esperantistoj, sed divido en la homaro: plimulto ne interesiĝanta pri esperanto unuflanke, kiu estas "ili", kaj, aliflanke, minoritato kun aliaj celoj kaj interesoj, kiu estas "ni". Danĝero de tia divido estas, ke oni riskas senti sin apartigitaj pro supereco, kaj tion mi malfidas.


Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu laŭ mi karakterizas la Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en la homaro, kiel mi ĵus diris, en la esperantistaro, kiel mi montris komence, kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita Krizo de identeco.


Tie la aŭtoroj notas ĉe esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mitama, kaj egoo, pro kiu, laŭ ili, ni simple ĝuas esperanton inter ni. Simila priskribo tute ne esprimas la realon, kia mi perceptas ĝin. La superegoo ja estas la parto de ni, kiu agas kiel aŭtoritato. Mi forte dubas, ke esperantistoj, kiuj propagandemas, faras tion pro sento pri morala devo. Mi opinias, ke tiu konduto radikas en la egoo, same kiel la plezuro retroviĝi inter ni kaj ĝui la lingvon. Ĝuste ĉar ni trovas esperanton io mirinda, mirakla, riĉiga por la animo kaj la koro, io, kio por multaj el ni ŝanĝis la vivon en ege pozitiva senco, ĝuste pro tio ŝprucas en ni intensa deziro diskonigi ĝin, kiel trezoron. La plimulto el la esperantistoj, miaopinie, emas disvastigi ĝin, agnoskigi ĝin, oficialigi ĝin simple kiel enamiĝinto inklinas rakonti al ĉiuj pri sia amo, pri la mirinda persono, kiun li renkontis kaj amas. Tio absolute ne radikas en superegoo, kiu aŭtoritate diktas devojn kaj kiu, se oni ne sekvas ĝiajn ordonojn, kreas kulposentojn. Male, estas tipa konduto de homo kun sento, kiu bezonas disradii, ĉar pretersilenti la mirindecon de la renkontita trezoro estus simple neeble. Ĉi tiu priskribo validas por la granda plimulto el la propagandemuloj, kiujn mi renkontis aŭ kun kiuj mi kunlaboras. Sekve, tute ne estas konflikto inter superegoo kaj egoo, sed ĝenerale personeco kun fortaj sentoj, kiuj ne povas ne manifestiĝi ekstere, ne povas ne strebi al entuziasmigo de kiel eble plej multaj aliaj homoj.


Ke tio igas nin transpasi la limojn de objektiveco ĉe intervjuo, ekzemple, tio radikas simple en la forto de la amo. Homo, kiu amegas, emas laŭdegi la amatan personon, kaj troigi ties belecon. Se tiakaze rolus superegoo, ĝi tute ne instigus al troa laŭdego, ĝi devigus la koncernaton objektivi, kaj la troiginto poste sentus sin premata de kulposento pro sia trompo, kio simple ne okazas ĉe niaj propagandemuloj.


La divido inter superegoo kaj egoo do ŝajnas al mi neĝusta, plia konkretigo de ia, verŝajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedaŭri la uzon de fakterminoj en ĝenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare.


Ignoro de sufero


Tiu inklino apartigi, dividi, fortranĉi parton de tutaĵo kondukas al miskompreno pri la identeco de la tipa esperantisto, almenaŭ se mi juĝas laŭ tiuj, kiujn mi konas. Kaj tio venigas min al la alia sento, kiun mi havis legante la Manifeston. Sento pri bedaŭro, sento pri manko.


La Manifesto ja komplete ignoras, ke en la mondo ekzistas lingva komunikproblemo, ke tiu problemo kaŭzas multegajn suferojn, kaj ke esperanto aperis kiel metodo kuraci la koncernan suferkaŭzon. Ne nur aperis kiel kuracilo, sed montriĝis efika kuracilo tie, kie ĝi estas aplikata.


Tiu mia vidmaniero intensiĝis, de kiam mi ek de pasinta jaro laboras kun rifuĝintoj. Kiom da turmentoj, komplikaĵoj, suferoj portas kun si la manko de lingva komunikilo! Kiam vi staras, kiel okazis al mi, antaŭ virino, kiu travivas histerian krizon, kaj kiu parolas nur albane, kaj via povo helpi estas praktike nuligita pro la manko de komunikilo, vi ne plu povas rigardi vian esperantistecon kiel la simplan plezuron esperantumi inter ni. Tiu persono klare bezonis psikologian helpon, kaj klare ŝi povus ricevi ĝin, se ekzistus komuna lingvo kun la psikoterapiisto. Sed neniu komuna lingvo haveblis. En la saman centron iom poste alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis esperanton. Krom esperanto, li sciis nur la albanan. Nu, kvankam li ne dediĉis multe da tempo al tiu lernado, la situacio estis tute alia. Tiun junulon mi povis aŭskulti kaj helpi. Inter la aliaj rifuĝintoj de la centro, pluraj havas ian scipoveton de la angla, la germana, la rusa, kiujn ili lernis dum jaroj kaj jaroj. Sed kvankam ankaŭ mi dediĉis multe da tempo al tiuj lingvoj, la komunikado kun ili estas ege malrapida, sennuanca, senviva, laciga, unuvorte frustra. Ne sufiĉe efika por fari taŭgan laboron.


Similaj travivaĵoj estas por mi plia pruvo, ke la komunikproblemo estas grava homa problemo, ke esperanto estas solvo multoble pli efika ol la aliaj, kaj do ke ne fari ĉion eblan por konsciigi la socion pri la problemo kaj ĝia solvo estas farmaniero asimilebla al rifuzo helpi endanĝerigitan personon. Kiam ekzistas malsano, kaj efika kuracilo estas konata, tiuj, kiuj ne provas diskonigi la efikecon de la kuracilo, ne faras tion, kion estus normale fari. Ne pro ia superegoa moralo. Sed simple pro la normala sento pri solidareco, kiu vivas en la egoo, se tiu estas matura.


Mi do bedaŭras, ke la Raŭma Manifesto tute preteratentas la sensuferigan funkcion de esperanto, kaj ke pluraj el ĝiaj advokatoj kredigas, ke la problemo ekzistas nur en la imago de la esperantistoj, ke la mondo ne bezonas esperanton, ke la homaro funkcias tute bone sen ĝi.


Tion mi ne povas akcepti. Situacioj de lingva kripleco (aŭ handikapo, se vi ne uzas ĉi-lastan vorton PIVe) estas multegaj, kaj esperanto ebligas ilin eviti. Problemo, kiun la plimulto ne konscias, povas esti sufiĉe grava por indi agadon kun la celo ĝin forigi. Loĝantaro submetita al atomradiado, kiel okazis en la najbareco de Ĉernobil', nenion sentas, kaj do nenion konscius, se oni ne informus ĝin. Ĉu tio pravigas, ke oni faru nenion? Ke la granda plimulto el la homaro ne konscias, ke ekzistas efika maniero venki la mutigojn, balbutigojn, malsuperigojn kaj nejustecojn kaŭzatajn de la nuna sistemo lingve komuniki, tio ne pravigas, ke oni lasu ĝin en ĝia nescio. La sola rezervo estas, ke oni respektu la liberecon, t.e., ke oni ne trudu la solvon al la koncernatoj. Sed inter trudi solvon, kaj konsciigi pri ĝia ekzisto, estas grandega diferenco.


Tri komuniksistemoj


Kiel mi klarigis en majo en la junulara forumo en Novosibirsk, kien mi estis invitita de la rusa TEJO-sekcio por pritrakti la problemojn de interpopola komunikado, en la nuna socio tri sistemoj estas aplikataj por superi la malfacilaĵojn ligitajn al la lingva diverseco: la burokrata, la sovaĝkapitalisma kaj la demokratia. La burokrata estas tiu de UN, de la Europa Unio kaj de similaj organizaĵoj: oni elspezas nekredeble altajn kvantojn da mono, tempo, kaj energio, elektra kaj nerva, por malaltnivela rezulto. La sovaĝkapitalisma estas tiu, kiu obeas la leĝon de la ĝangalo: la plej forta trudas sian lingvon, kiel okazis en la pasinta jarcento pri la franca, kiel okazas nuntempe pri la angla. La demokratia sistemo estas tiu, kiu ne donas apartan potencon al unu kulturo aŭ popolo, kaj kiu samtempe evitas la himalajajn malŝparojn kaj neefikecon de la burokrata sistemo. Esperanto estas pri ĝi bonega ekzemplo.


Por mi indas informiĝi pri la faktoj kaj ilin diskonigi. Rilate al la burokrata sistemo, ekzemple, al mi ne estas indiferente, ke Europa Unio tradukas ĉiutage inter tri kaj kvar milionoj da vortoj, je tia kosto, ke ĉiu vorto kostas tiom, kiom necesas por savi la vivon de tri infanoj mortontaj pro diarea malsano. Kien iras la mono de la socio, de la impostpagantoj, tio ne estas malgrava. Kompreneble, lingva komunikado estas nur unu aspekto de multe pli vasta problemo, sed ĝi estas aspekto, pri kiu eblas krei konsciigon. Se oni komparas la malaltajn kostojn de homa solidareco, kiu ne povas konkretiĝi manke de mono, kaj la altegajn kostojn de la burokrata maniero lingve komuniki, oni tuj vidas, kiom indus restrukturi la nunan mondan komunik-ordon.


Simile, por mi ne estas indiferente, rilate al la sovaĝkapitalisma sistemo, ke pro ĝi milionoj da infanoj tutmonde suferas penante akiri lingvon, kiun ili neniam regos, kaj kies praktika utileco, en multaj situacioj, estas simple iluzia. Kaj ne estas indiferente, ke Usono, pere de siaj filmoj, magazinoj, romanoj, havas influon, kiu ŝanĝas la pens- kaj sentmanieron de tutaj popoloj, nur pro tio, ke la angla lingvo, pro sia potenca situo, peras ĝiajn t.n. kulturajn varojn ĉien en la mondon. Tiuj varoj staras en la dua rango en la listo de eksportoj el Usono. Ili havas hipnotan efikon en la monda socio ĝis grado kulture danĝera. Kiel substrekis antaŭ nelonge artikolo en Time (Frederick Painton, "America: the price is riĝt", Time, 22-a de aŭgusto 1994, p. 36), "En la tuta mondo ekzistas por ĉio usona nenegebla fascino, nutrata de holiwood-aj filmoj kaj de la usonaj televidaj serioj kaj felietonoj". Ke unu kulturo influas la aliajn, tio tute ne ĝenus, se la fenomeno estus ĝenerala: okazus interfekundigo de la kulturoj, kiel, ĝis iu grado, okazas en la esperantomondo. Sed bedaŭrinde la kultura influo pasanta tra la angla estas unudirekta, tute ne okazas reciprokeco, kiel antaŭ ne tre longe rimarkigis alia usona ĵurnalisto: usonanoj ne spektas eksterlandajn filmojn, ne legas eksterlandajn romanojn, ne aŭskultas eksterlandajn kantojn, eĉ ne plu ĉerpas vortojn el aliaj lingvoj (Niĉolas D. Kristof, "Benefits of Borrowing Le Bon Mot", International Herald Tribune, 25-a de julio 1994).


Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj inter multaj aliaj, kiujn mi povus citi. Pri la perversaj efikoj de la nuna monda komuniksistemo mi prelegos en Parizo en pentekosto venontjara, okaze de la Europa Esperantista Kongreso. Mi montros ilin detale. Ĉi tie, mi volas nur akcenti, ke, ignorante ilin, la Manifesto de Raŭmo, laŭ mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun ĝi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn aŭ kulture danĝerajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovaĝkapitalisma, konstante pligravigas.


Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon: li havas la respondecon diskonigi ĝin, eĉ se liaj fortoj estas minimumaj, eĉ se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, aŭ pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontraŭas lin per intensa rezisto. Estas bedaŭrinde, laŭ mia opinio, ke la Manifesto de Raŭmo tute ignoras tiun aspekton de la esperantisteco.


La fina venko


La anoj de la Manifesto, en diversaj tekstoj, emas rigardi de alte, malestime, la esprimon "fina venko", kiun niaj antaŭuloj tiel ofte kaj fervore uzis. Laŭ mi, ĝi tamen praviĝas. Kiam mi laboris en Tutmonda San-Organizo, oni tie parolis pri la fina venko super variolo. La koncerna institucio intense laboris por atingi tiun finan venkon, kaj, kvankam la ĝenerala publiko apenaŭ tion scias, ĝi sukcesis. Dank'al tio, ke variolo estis eliminita el la mondo, multegaj suferoj estas ŝparitaj al multegaj homoj.


Tio ne estas unika ekzemplo. Inter miaj konatoj troviĝas la respondeculo de la sama organizaĵo por la strategio kontraŭ poliomjelito. Ankaŭ li antaŭ nelonge diris al mi, ke la fina venko super tiu malsano, mondskale, aperas nun relative proksima. Eble min misformis mia dekjara laborado en medio dediĉita al publika sano, sed por mi la lukto kontraŭ la suferoj, frustroj, maljustecoj, turmentoj kaj aliaj manifestiĝoj de la burokrata kaj sovaĝkapitalisma sistemoj de lingva komunikado apartenas al simila kampo. Ke temas pri psika, socia kaj interrilata bonfarto, kaj ne pri korpa, tio ŝanĝas nenion: ĉiuj aspektoj de homo estas ligitaj inter si.


Nu, kiel mi montris en mia libro Le défi des langues, la nuna lingva komuniksistemo en la mondo prezentas ĉiujn trajtojn, kiuj ebligas diagnozi ĝin kiel neurozon. Mi do ne vidas, kial ni devus malestimi tiujn, kiuj luktas por disvastigi la scion pri esperanto kaj la monda lingvoproblemo, kaj kiuj rigardas la atingon de tiu celo kiel "finan venkon". Iom pli da toleremo ne malutilus.


Nun mi povas pliklarigi mian respondon al la demando: Kien esperanto? Mi diris komence, ke ĝi iras, kien ĝi iru, nome, al la fina venko. Tiu fina venko, por mi, konsistas el tio, ke la socio ĝenerale malkovros, kiom da suferoj portas kun si la nuna monda komunik-ordo (aŭ pli ĝuste: komunikmalordo), kiom kulture danĝera ĝi estas, kiom ĝi kondukas al etike neakceptebla elekto de prioritatoj en la uzo de la socia mono, ktp ktp. Konsciiĝinte pri ĉio ĉi, kaj pri la fakto, ke esperanto kuracas tiujn malbonojn, la socio akceptos la internacian lingvon kiel la normalan rimedon komuniki inter malsamlingvanoj. Pri la fakto, ke la fina venko iam estos realaĵo, alivorte, ke la mondo iutage akceptos novan, pli justan kaj oportunan komunik-ordon bazitan sur la uzo de esperanto (eble de alia lingvo kun similaj trajtoj), mi ne havas dubojn. Kion ni absolute ne povas scii, tio estas, kiam la afero okazos. Eble tio postulos kvar jarcentojn, eble nur du, eble jam post dudek aŭ tridek jaroj ni estos tre proksimaj al ĝi. La ritmo de konsciiĝo estas neantaŭvidebla, kaj ŝancaj eventoj ĉiam povas roli.


Laŭ mia opinio, esperantistoj, malamikoj de esperanto kaj indiferentuloj povos akceli aŭ malakceli la procezon, sed ili ne povos influi sur ĝian laŭgradan plenumiĝon; tiu dependas de socihistoriaj faktoroj, kiuj superas la individuojn. Kompreneble, multo el tio, kion ni faras pri kaj por esperanto, dependas de nia volo, sed multego okazas sen partopreno de nia povo libere elekti.


Tion mi tre bone sentas pri mi mem. Mi ne povus ne okupiĝi pri esperanto, mi ne povus ne lukti kontraŭ la monda komunika fuŝordo. Ne mi kaptis kaj uzas esperanton, sed esperanto kaptis kaj uzas min. Multaj homoj similas al mi tiurilate. Jen eltiraĵo el letero, kiun mi ĵus ricevis el lando en Meza Oriento:


"Mi opinias, ke mi suferas de psika perturbo, kiu estas mala al tiu, kiun vi diagnozis ĉe la vasta publiko: la psika rezisto kontraŭ esperanto. Mi kredas, ke mi suferas de esperantozo, nome troa amo kaj korligiteco al nia lingvo, malsano, kiu manifestiĝas per konstanta okupiĝo kaj obsediĝo pri ĉiu temo rilata al esperanto (...) Fakte, mi ĝuas mian malsanon kaj ne vere suferas pro ĝi".


Tiu homo petas de mi psikoterapian helpon, kaj estas tute klare el lia kompleta letero, ke li serioze taksas sin mensmalsana. Ŝajnas, ke li sentis sin nenormala pro la mokoj de la medio, vizitis psikiatron, kiu diagnozis lian intereson pri esperanto kiel obsedan / agtrudan ("obsedan / kompulsan") malsanon. Sed tiu ideo venas nur de la konstato, ke lia emo esperantumi estas pli forta ol li, ol lia volo. Miaopinie, estas nenio malsana en tio. Estus malsano nur, se la afero kaŭzus pli da sufero ol da feliĉo, se ĝi havus negativajn konsekvencojn sur la familion kaj ĉirkaŭantojn, aŭ se ĝi malhelpus lin funkcii normale en la praktika vivo. Sed se el tia obsedo rezultas nur socia bono kaj feliĉo individua, mi ne vidas, kial oni devus taksi ĝin malsano. Multaj sciencistoj, multaj homoj pasiaj pri sporto, hobio, muziko aŭ idealisma celo, kiu entute pliriĉigas la vivon de la homaro, havas similajn emojn, pli fortajn ol la propra volo. Ĉar esperanto estigas tiajn nemastreblajn impulsojn agi favore al ĝi en homoj plej diverskulturaj (mi konas plurajn ĉinojn, japanojn, sudamerikanojn kaj afrikanojn, kiuj prezentas tiun saman esperantozon), ni povas esti certaj, ke ilia influo iom post iom sentiĝos, kun la rezulto, ke la homaro ekkonscios pri sia malsana situacio rilate interpopolan komunikadon, kaj pri la valoro de la kuracilo "esperanto".


Ke la socio ĝenerale estas malsana, oni povas vidi laŭ kriterioj similaj al tiuj, kiujn mi uzis pri la ĉi-supre citita korespondanto: la sistemo kreas pli da sufero ol da feliĉo, da frustroj ol da kontentigo, da misfunkciado ol da efikeco, da maljusteco ol da justeco, ktp. Verŝajne, la esperantozo, kiun mia korespondanto imagas havi, estas respondo de la socio, de la historio, de homara kolektiva intuicio al la defio, kiun tiu misfunkciado prezentas al ĝi. Tial ĝi estas pli forta ol la individua volo ĉe la homoj, kiujn ĝi kaptas. Ni estas parto de saniga procezo socia, egale ĉu ni tion konscias aŭ ne.


Kompreneble, tio estas nur mia opinio. Multaj trovos ĝin fantazia, eble tro mistika, tiagrade, fakte, ke ili rigardos min frenezulo. Ne forgesu tamen, ke la kriterioj pri frenezeco estas tre relativaj laŭ la socio, laŭ la homgrupo, laŭ la psikologia aŭ psikiatria skolo. Uzu la viajn. Mi sentas min feliĉa kaj kreema en mia esperantisma agado, ĝi malutilas al neniu, ĝi ne ĝenas mian ceteran vivon, mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn, do mi havas sufiĉajn motivojn por konsideri min mense bonfarta (kio, cetere, estis oficiale agnoskita, kiam mi estis rajtigita praktiki psikoterapion).


Sed estas milionoj da diversaj manieroj mense bonfarti. Unu el ili estas fideli al sia esperantisteco, tamen ne akceptante mian mistikan vidpunkton. Alia estas entute forĵeti esperanton, kiel ion seninteresan. Mi do tute ne celas konvinki iun ajn, nur respondi al la peto de Nicole Margot, ke mi esprimu mian opinion pri la temo.


La Manifesto: ĉu dua stadio en dialektika procezo?


El ĉio, kion mi diris ĝis nun, vi eble ricevis la impreson, ke mia sinteno al la Manifesto de Raŭmo estas negativa. Antaŭ ol fini, gravas, ke mi korektu tiun impreson. Pri multo en la spirito de la Raŭma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aŭ, eble pli ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias. La celoj difinitaj akordas kun la miaj, la sola diferenco estas, ke miaj celoj inkluzivas ion alian, kiel mi ĵus klarigis, nome konsciigi la socion pri la kuraca efiko de nia miskonata lingvo. Ankaŭ pri la utileco de la kongresoj mi plene konsentas, same kiel pri la ideo, ke ni havas ion por diri, kaj ke tion ni devas montri al la mondo. Mi supozas, ke la Manifesto kontribuis iom pli sobrigi la esperantistaron, aŭ parton de ĝi, kaj tio estis necesa. Ofte estas utile, ke enamiĝinto resobriĝu.


Mi emus loki la Manifeston de Raŭmo en dialektikan procezon, laŭ la konceptado de Hegel. Tio klarigus la tendencon al apartigo, kiun mi vidas en ĝi. Laŭ tiu hipotezo, la starpunkto de la pracelanoj pritraktitaj en punktoj 1 kaj 2 estas la tezo. La Manifesto de Raŭmo pozicias sin klare kontraŭ ili. Ĝi do prezentas la antitezon. Eble la hodiaŭa kunveno preparas la alvenon de la sintezo. Ĉi tiu aperos, kiam ni konservos la bonajn punktojn de la Manifesto, aŭ de ĝia spirito, sed sukcesos mildigi ĝian netoleremon, la malestimon, kiun ĝi nutras rilate al la praceloj, kaj kompletigi ĝin per pli granda atento al la socia potencialo de esperanto, al ĝia kuraca valoro en mondo, kie lingvaj kripluloj estas pli kaj pli multaj, en homaro, kiu nepre bezonas Novan Mondan Komunik-Ordon.


Mi esperas, ke mi ne tro tedis vin per ĉi tiu longa babilado, kaj bedaŭras, ke mi ne estas inter vi por diskuti tiujn kaj aliajn samrilatajn punktojn. Nu, tiel estas. Mi salutas vin ĉiujn plej amike kaj deziras, ke via diskutado estu mense kaj kore riĉiga, estu fruktodona ĉiurilate. Mi dankas vin pri la atento.