Claude Piron

Lettre au sujet de l'article
Global English


Dear Sir,


In "Global English", Ralph Berry speaks of Esperanto as an experiment which has failed. He says further that "There is no significant literature in [such languages]. Writers write in their tongue of choice." He's misinformed. There is a significant literature in Esperanto, as you can check at http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_literature. Writers do write in their tongue of choice. And I happen to be a writer whose tongue of choice is Esperanto (you can find me also in Wikipedia). My mother tongue is French and I am not too bad in English, but I find it much more pleasant to write in Esperanto, a language I learned as a teenager. The language itself is much more flexible than most, it stimulates creativity, and I find it extremely euphonious (to my ear, much more than French or English, but of course this is quite a subjective taste). Indeed, it is extremely pleasant for an author to receive comments by readers from Mongolia and Patagonia, California and Japan, practically everywhere, which I could never experience if I published in French (and I wouldn't dare submit anything in English to a publisher. Language is the material a writer uses, and you have to master it as a native to be able to produce a piece with any literary value).


It is not true that Esperanto has failed. I've traveled all over the world for WHO, and most everywhere I 've had contacts with local people in Esperanto, contacts that my colleagues who spoke only English were unable to enjoy. True, Esperanto is almost unknown in Malysia, Singapore, Indonesia, Thailand and the Philippines, as in the Arab countries. But I've spoken it extensively in China and Japan, and I receive many e-mails in Esperanto from India, Korea, Iran and practically the whole world. As an average, six months of Esperanto enable the student to reach the level that demands six years for English. So it's the most cost effective language for international and intercultural situations.


The reason why Esperanto is so little known is purely political, but things are changing. In a report prepared at the request of the French Government, professor of economics François Grin concludes from his research that the European Union would spare 25 billion euros (US $30 billion) per year if it adopted Esperanto to solve its terrible language problems (http://www.ladocumentationfrancaise.fr, p. 7). There is a strange discrepancy between the Esperanto reality as I experience it every day, and the language's image in the media. Your readers deserve to be better informed.


Best wishes for 2006,
Claude Piron, author of "Le défi des langues" [The language challenge] (Paris: L'Harmattan, 2nd ed. 2001) and of "Linguistic Communication - A Comparative Field Study",
22 rue de l'Etraz , CH-1196 Gland, Switzerland (tel.:0041 22 364 37 28).


*

En "Global English" RB parolas pri Eo kiel pri fiaskinta eksperimento. Li plu diras, ke "ne estas signifa literaturo en [tiaj lingvoj]. Verkistoj uzas sian elektitan lingvon." Li estas misinformita. Ekzistas konsiderinda literaturo en Eo, kion vi povas kontroli ĉe http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_literature. Estas vere, ke verkistoj elektas sian verklingvon. Nu, mi estas verkisto, kiu elektis verki en Esperanto (vi povas trovi min en Vikipedio). Mia gepatra lingvo estas la franca, kaj mi ne tro malbone povas uzi la anglan, sed por mi estas ege pli plaĉe verki en Esperanto, lingvo kiun mi lernis dum-adoleske. Tiu lingvo estas tre pli fleksebla ol la plimulto, ĝi stimulas kreemon kaj mi trovas ĝin ege belsona (al mia orelo, multe pli ol la franca kaj la angla, sed, kompreneble, tio estas pure subjektiva gusto). Fakte, estas plej agrable al verkisto ricevi komentojn de legintoj el Mongolio kaj Patagonio, Kalifornio kaj Japanio, pli malpli el ĉie, kion mi neniam travivus, se mi verkus en la franca (kaj mi ne kuraĝus submeti ion ajn en la angla al eldonisto. La lingvo estas la materialo, kiun verkisto uzas, kaj vi devas regi ĝin kiel denaskulo por povi produkti verkon kun literatura valoro).


Ne estas vere, ke Eo malsukcesis. Mi travojaĝis la mondon por MOS, kaj preskaŭ ĉie mi havis kontaktojn kun lokanoj en Eo, kontaktojn, kiajn miaj kolegoj parolantaj nur la anglan ne povis ĝui. Jes ja, Eo estas preskaŭ nekonata en Malajzio, Singapuro, Indonezio, Tajlando kaj Filipinoj, samkiel en la arabaj landoj. Sed mi abunde parolis ĝin en Ĉinio kaj Japanio, kaj mi ricevas multajn Eo-retmesaĝojn el Barato, Koreio, Irano, kaj, praktike, la tuta mondo. Mezume, ses monatoj da Eo kondukas al komuniknivelo, kiu postulas ses jarojn en la kazo de la angla. Eo do estas la lingvo kun plej bona rilato efiko/kosto por internaciaj aŭ interkulturaj situacioj.


La kialo, pro kiu Eo estas malmulte konata, estas pure politika, sed la situacio evoluas. En raporto mendita de la franca registaro, ekonomia profesoro FG konkludas el sia esploro, ke Europo ŝparus 25 miliardoj da euroj jare, se ĝi adoptus Eon por solvi siajn terurajn lingvoproblemojn (http://www.ladocumentationfrancaise.fr/, p. 7). Rimarkeblas stranga malkongrueco inter la Eo-realo, kia mi travivas ĝin ĉiutage, kaj la bildo pri la lingvo en la amaskomunikiloj. Viaj legantoj meritas esti pli bone informataj.


Koraj bondeziroj por 2006.