Claude Piron

La lingva defio


La teksto ĉi-sube afiŝita prezentas en Esperanto eltiraĵojn el la franclingva libro de Claude Piron "Le défi des Langues", kun resumo de la partoj ne reproduktitaj. La leganto de ĉi tiu teksto tiel ricevos ideon pri la enhavo de la libro, kiu ekzistas ĝis nun nur en la franca (Parizo: L'Harmattan, 1994) kaj en la portugala (Campinas SP: Pontes, 2002).


I. INTERNACIA LINGVA KOMUNIKADO :
ĈU PATOLOGIA MASTRUMO ?


Se individuo elektas senkiale agmanieron neutile penigan, elspezas gigantajn sumojn por akiri ion senpage disponeblan, rifuzas apriore informiĝi pri la efikaj rimedoj atingi sian celon kaj evitas pripensi pri tiu stranga maniero agi, oni diras familiare, ke mankas klapo en lia kapo. Se krome lia prefero por senkuraĝigaj klopodoj kaj komplikaj procedoj ricevas nur mezkvalitajn rezultojn, dum najbaro havas elstare bonkvalitajn per simpla kaj agrabla metodo tuj facile aplikebla, oni ne plu hezitos paroli pri masoĥismo. Ni apenaŭ tion konscias, sed la organizado de la internacia lingva komunikado niasocie meritas la saman diagnozon. Ĝi estas patologia.


Tiu aserto povas ŝajni aroganta. Ĝi tamen baziĝas sur analizo de la realaĵoj. La leganto tion konstatos, se li sekvos tiun ĉi raporton. Li ricevos ĉiujn indikojn por povi mem kontroli la faktojn.


(...) [Tiu patologia misorganizo de internacia komunikado elmontras, sociskale, ĉiujn trajtojn, kiuj karakterizas neŭrozon individuskale. Ĝi estos pritraktata en la sekvo de la verko sub la nomo "Babel-sindromo". La libro prezentiĝas kiel raporto de konsultodonantoj, fakuloj petitaj objektive esplori la mondan lingvoproblemon kaj proponi realismajn metodojn por solvi ĝin].


II. LA PROBLEMO


[Ĉapitro II prezentas la problemon. Ĝi komence pritraktas ĝin laŭ kvalita vidpunkto : lingva handikapo en komunikado inter simplaj civitanoj ; en siaj rilatoj kun aŭtoritatoj aŭ oficialaj instancoj ; en privataj internaciaj grupoj ; en la rilato inter ŝtatoj. Ĝi poste traktas pri kvantaj aspektoj : kosto de tradukado kaj interpretado, kosto de instituciaj lingvaj servoj, ktp. Ĝi fine komparas la tre modestajn sumojn, kiuj sufiĉas en multaj kazoj por respondi al urĝegaj bezonoj neglektataj pro "manko de rimedoj", kun la astronomiaj sumoj, kiujn kostas la nunaj lingvaj sistemoj al la socio ĝenerale kaj al la grandaj internaciaj institucioj aparte.]


III. MITOJ KAJ REALO


Kiel ni vidis, la problemo prezentiĝas diversforme, laŭ la komunikantoj kaj la kadro, en kiu la komunik-bezono aperas:


defio la koncernatoj ne sukcesas diri al si reciproke, kion ili volas diri ;
defio la mesaĝo transdoniĝas, sed koste de konsiderinda kvanto da frustroj, nervoziĝoj aŭ suferoj ;
defio la komunikado estas preskaŭ perfekta, sed tio kostis enorman investon tempan kaj penan al iuj el la partneroj (indas esplori, ĉu ekzistas sistemo kun pli avantaĝa rilato efikeco / kosto) ;
defio okazas maljusteco, ĉar iuj ricevas la mesaĝon perfekte, kaj aliaj malbone aŭ tre malbone (ofta situacio en internaciaj renkontiĝoj, kie la anglalingvanoj, kelkfoje la franclingvanoj, ĝuas maljustan privilegion kompare kun la aliaj partoprenantoj; ofta situacio ankaŭ en la rilatoj inter loka aŭtoritato kaj homo el eksterlando : migra laboristo, rifuĝinto, vojaĝanto metitaj pro la situacio mem en pozicion malsuperan;
defio la ricevita mesaĝo sufiĉe diferencas de la elsendita por egali, fakte, al trompo ;
defio la transdono de la mesaĝo kostas ekscesan sumon, tiel ke la amasiĝo de multlingvaj situacioj fine devojigas enormajn sumojn el tio, kio estus ilia normala celo en saĝa organizo de la mondo (alivorte, la rilato efikeco / kosto atingas ofte proporciojn etike netolereblajn). (...)


[Tiu ĉapitro pritraktas diversajn mitojn , al kiuj aliĝas la socio en kampoj kiel elektronika tradukado aŭ lerneja lingvoinstruo.]


IV. PLI MALFACILE OL ONI DIRAS


(...) Kiel ni vidis, nia socio tutforte rezistas al la ideo alfronti la fakton, ke lingvoj estas terure malfacilaj, tiel malfacilaj, ke - kun unu escepto, pri kiu ni traktos poste - eksterlandano praktike neniam atingas la nivelon de denaskulo. Ni ĉiuj konas homojn kiuj vivas en Francio jam dudek jarojn kaj kiuj, kvankam ili estas plene "enmergitaj" en la lingva medio, (...) daŭre faras krudajn erarojn. Tiu profunda malfacileco igas vana la strebadon serĉe al la mirakla metodo. Kiam, sur ministra nivelo aŭ en iu pedagogia instanco, la enketoj pri lingvonivelo konkludas, ke la instruado fiaskis, la koncernatoj rifuzas fronte rigardi la fakton, ke ne eblas io alia ol malsukceso, se konsideri la ecojn de la lingvoj. Riproĉoj iras al la instruistoj, aŭ al la metodo. Oni sekve modifas la instruadon, laŭ la modoj. Oni forlasas la malnovan sisteman metodon kun parkerigo de vortlistoj kaj iompostioma lernado de la gramatiko por ekuzi la rektan metodon. Poste oni transiras al la aŭdvida metodo. Poste al programita instruado. Poste al plena enmergiĝo. Poste al sugestopedio.


Ĝenerale, la metodoj , kiuj taŭgas por iuj lernantoj, ne taŭgas por aliaj, tiel ke la esenca efiko de la metodŝanĝo estas modifi la rangvicon de la lernantoj. La unu elcento el la lernantoj, kiu, sen lingva restado eksterlande, sukcesas esprimi sin en la fremda lingvo ĉe la abiturienta ekzameno, restos ĉiam unu elcento. La sola diferenco estas, ke Paŭlo, kiu sentis sin bone nur en sistema instruado, cedis la lokon al Karlo, por kiu pli taŭgas la rekta metodo, ĉar pro serio da hazardoj lia memoro alitipe strukturiĝis. (...)


Konkludo : La deziro simple komuniki, en tuta egaleco, trans la lingvaj baroj, deziro perfekte prava en tempo de senprecedence densaj internaciaj rilatoj, ne kontentigeblas per la metodoj, kiujn la ŝtatoj kaj la tuta socio nuntempe aplikas.


V. PROVOJ SOLVI LA PROBLEMON


Kiel multaj mensmalsanoj, Babel-sindromon akompanas deliro. Anstataŭ percepti la realon, la socio sekurigas sin per imagataj pseŭdofaktoj. Laŭ ĝi,


defio ne ekzistas problemo (ĝin solvas la angla) ;
defio tradukado kaj interpretado estas efikaj, kio pravigas la miliardojn, kiujn ili kostas ;
defio se la ŝtatoj oferas al Babelo sumojn, kiuj povus savi vivojn, mildigi sennombrajn suferojn, kontraŭbatali analfabetismon, krei necesajn infrastrukturojn, kaj, kiam utile, relanĉi la ekonomion, resume: havi socialan efikon por la plej malfavorata parto de la homaro aŭ de la nacio, ilia politiko tute ne estas krima, ili povus fari nenion alian ;
defio la malavantaĝo permesi al iuj uzi lingvon perfekte regatan kaj rifuzi al aliaj la saman rajton, en la okazoj, kiam malsamlingvanoj interŝanĝas ideojn. estas neglektinda ;
defio la fremdajn lingvojn instruatajn en okcidentaj lernejoj eblas ellerni;
defio la lingvoj ne estas tiel malfacilaj; eĉ ekster lernejo eblas atingi regnivelon, sufiĉas tiucele streĉi siajn mensofortojn;
defio lingvoinstruado mezlerneja ebligas aliri eksterlandan kulturon. (...)


Por ekzameni la problemon ĉe la bazo, ni konsultdonantoj devas esplori ĉiujn rimedojn praktike uzatajn, por kompari ilin. Ni do rigardu, kiel la socioj elturniĝas por ebligi sufiĉan komunikadon en mondo disigita en unuojn, kiujn la konsterna malfacileco de preskaŭ ĉiu lingvo igas kvazaŭhermetike baritaj unu al la alia.


[Tiu ĉi ĉapitro traktas pri la diversaj metodoj aplikataj por provi solvi la problemon : lingvoinstruado ; gestoj kaj desegnoj ; sistemoj de perbuŝa komunikado : uzo de mikslingva fuŝa ĵargono; svisa aŭ skandinava sistemo (ĉiu parolas sian lingvon, ĉiu estas supozata kompreni ĉiujn lingvojn); uzo de unu sola lingvo (angla ekz-e); posta interpretado; samtempa interpretado; tradukado kaj aliaj skribaj formoj de uzado de fremdaj lingvoj : ŝildoj kaj avizoj, korespondado, sciencaj, teĥnikaj kaj juraj tekstoj, uzindikoj kaj reklamado ; aŭtomata tradukado...]


VI. LINGVO, NERVARO KAJ HOMA PSIKO


Ni vidis en la antaŭa ĉapitro (...), ke la diversaj sistemoj, kiujn aplikas diverslingvanoj por kompreni sin reciproke, ne estas vere kontentigaj : ili funkcias aĉe, postulas himalaje altajn kostojn aŭ favoras maljustecon ; fakte, la plejparto kunigas tiujn tri ecojn.


Nu, kiel ni vidos ekde ĉapitro 7, ne estas vere, ke efika organizado de lingva komunikado estas kaprompilo. Kiu kontrolas la realon, tiu povas nur konstati, ke ĝi estas, fakte, facila. (...) Sed por atingi ĝin, necesas unue venki enorman psikologian reziston. La leganto malkovros en la 8-a ĉapitro, ke socipsikologia esplorado de la opinioj pri interpopola komunikado kaj de la emociaj reagoj al la koncepto "lingvo" ebligas evidentigi, ĉefe ene de la okcidenta intelektularo, seriozan malinklinon rigardi fronte la realon kaj, se uzi la zamenhofan esprimon, "preni la bovon per la kornoj". Ni vidos en tiu sama ĉapitro, kiuj estas la psikaj kaŭzoj por tio, kuŝantaj profunde en la nekonscio, kaj per kiuj mensaj meĥanismoj ili agas.


Ĉio komplikiĝas per tio, ke la individua psikologia rezistado asociiĝas kun rezistado el socia deveno, same grandparte nekonscia, servanta kolektivajn interesojn. La avantaĝoj, kiujn la anglalingvanoj tiras el la nuna situacio, estas io ajn krom neglektindaj. La nura instruado de la angla enspezigas sensaciajn sumojn. "English language teaching is very big business", "Instruado de la angla estas plej profita negoco", konfesas gazetara komunikaĵo de la Foiro de la angla (1). En la t.n. Tria Mondo, la tre eta parto de la loĝantaro, kiu regas la anglan aŭ la francan, disponas pro tio la potencon. Kial ĝi rezignu ĝin favore al la granda plimulto de la loĝantaro ?


La viktimoj de la fuŝa "tutmonda lingvoordo" estas multaj, sed ĉio estas farata, por ke ili ne perceptu sian situacion. Emfazindas, ke lingva handikapo, kvankam tre disvastigita, neniam estas nomata, ĉar la koncepto simple ne ekzistas. Kio ne estas nomata restas nekonscia. Pro tio, la ĝenerala perceptado de la problemo estas malofta, kaj la socio ne sentas kompaton al lingvaj handikapuloj : la viktimoj estas traktataj kiel kulpuloj. Se ili spertas angoron, turmenton, suferon, maljustecon, ridindiĝon aŭ frustriĝon, pri tio ili kulpas mem, estis ja ilia devo lerni lingvojn. (...)


[La unua parto de tiu ĉi ĉapitro estas dediĉita al la esplorado de la plej potenca tendenco de homa cerbo provanta esprimi sin : tiu, kiun Piaget nomis ĝeneraliga asimilado (elemento malkovrita kiel signifa ĝeneraliĝas al la tuta esprimado). Infanoj ĝeneraligas la plus ('pli') en plus grand, plus fort, plus beau ('pli granda', 'pli forta', 'pli bela'), aŭ, angle, la -er en bigger, stronger, higher ('pli granda', 'pli forta', 'pli alta') al ĉiuj adjektivoj kaj do diras malĝuste plus bon anstataŭ meilleur, gooder anstataŭ better. La samo observeblas pri verbaj finaĵoj. Franclingvaj infanoj ĝeneraligas la finaĵon -ez al ĉiuj verboj, eĉ kiam ĝi estas malĝusta: vous faisez, vous disez ('vi faras', 'vi diras') anstataŭ la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Simile, eta anglalingvano registris siamense, ke oni formas la is-tempon per aldono de -ed: I called, I learned, I tried ('mi vokis', 'mi lernis',' mi provis') kaj ĝeneraligas ĝin al verboj, al kiuj la angla gramatiko rifuzas ĝin, dirante I comed, I falled, I knowed ('mi venis', 'mi falis', 'mi sciis') anstataŭ la ĝustaj I came, I fell, I knew. Eksterlandano, post tridek jaroj da enmergiĝo en franclingva medio, daŭre ĝeneraligas la kazon de en automne, en Irlande, en Australie ('en aŭtuno', 'en Irlando', 'en Aŭstralio') al ĉiuj vortoj kiuj, fonetike, komenciĝas per vokalo: en-n-aut', prononcata /ãno'/ ('supre'), anstataŭ en haut prononcata /ã -'o/, en Nollande, anstataŭ en Hollande /ã-Olãd/, ktp. Esplorado de infanlingvaĵo, de lingvaj eraroj de eksterlandanoj, de la hezitoj en la gepatra lingvo, de la gramatikaj aŭ vortaraj fuŝoj kaŭzataj de alkoholo, medikamentoj aŭ forta emocio rivelas la egan forton de tiu inklino, kiun oni devas superi por esprimi sin laŭnorme en la plimulto el la lingvoj.


La dua parto de la ĉapitro pritraktas homrilatajn aspektojn de komunikado :]


Ni konsideru ekzemple komercan traktadon inter usonano kaj finno. Nuntempe ĝi okazas en la angla. Tia negoca traktado kompareblas al tablotenisa ludo, ĉe kiu unu el la ludantoj uzas la batilon kiun li uzas ĉiutage (...), dum la alia ricevas batilon strangan, misekvilibran, tro pezan, tro grandan, por ke ĝi sidu bone en lia mano. En la sporta mondo, tia malegaleco kaŭzus skandalon. Sed verŝajne ideoj valoras multe malpli ol pilketo, ĉar tiu malegaleco montriĝas ĉiutage en la mondo de ekonomia aŭ politika konkurado, kaj neniu eĉ rimarkas ĝin. Ĉu ne estas profunde malĝojiga jena frazo de hopi-indianino konstatanta, ke permesante karbo-ekspluatadon en sia rezervo, ŝia tribo detruis la ekologian harmonion de la loko: "Se, antaŭ dudek jaroj, ni scius pli bone la anglan, ni ne subskribus tiun kontrakton" ? (2)


Unu el la plej bonaj manieroj ĝui sian potencon estas devigi plimalfortulon fari ion absurdan, arbitran, kion li faros nur, ĉar oni trudas tion al li, kaj ĉar la fortorilato malebligas al li tion rifuzi. Se mastro devigas sian sklavon rampi ĝis li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la sklavo kaj al la ĉeestantoj : "Vidu kiel potenca mi estas !" (...) Arbitraj trudoj estas kutimaj en iuj medioj. Tiel la malnovuloj ĝuas la plezuron pruvi al si sian superecon super la novuloj. Tiaj turmentetoj estas praktikataj en diversaj armeoj, en iuj labormedioj, en internulejoj.


Tion ĉiu scias. Sed oni ĝenerale ne konscias, ke, kiam oni parolas la lingvon de eksterlanda potenco, oni fakte reduktiĝas al stato de sklavo, kiu rampas por leki la piedojn de sia mastro. Ĉirkaŭ 1880, la internacia lingvo estis la franca. Kiom da absurdaj kapricoj ni franclingvanoj trudis al la rusoj, hungaroj, aŭstroj kaj aliaj, kiuj devis lerni nian lingvon ! Ni konsideru nian leksikan derivadon. La sama sufikso logie naskas tri malsamajn formojn en psychologie > psychologue, biologie > biologiste, théologie > théologien. Kiurajte ni trudas al la eksterlandanoj tiajn arbitrajn senkoheraĵojn ? Ili povas fidi nek sian logikon, nek la raciecon, kiun ili atribuas al nia popolo, nek la naturan fukciadon de sia menso, kiu igas ilin apliki la cerban programon pri ĝeneraliga asimilado. Ili devas fari sensencajn akrobataĵojn, ĉar "tia estas la leĝo" de la franca lingvo. Kiam, nekapablaj orienti sin en niaj absurdaĵoj, ili diras psychologiste, théologuebiologien, ili vundas niajn orelojn. Io grincas en ni, dolorige. Sekve, io fuŝiĝas en la rilatado, nia kunparolanto fariĝas malsupra, ni fariĝas superaj, kaj ĉiuj sentas sin malbone. (...)


La tempoj ŝanĝiĝis; delokiĝis la altejoj de politika, ekonomia kaj kultura potenco. Hodiaŭ, al kapricoj anglalingvaj la mondo devas submeti sin. (...)


La B abel-sindromo kreas en ni tiom da konfuzoj, ke ni forgesas nian celon. Se mi esprimas min en la angla, kiu estas mia celo kaj tiu de mia partnero ? Komuniki ; ke ni komprenu nin reciproke. Nu, por esprimi tiel simplan ideon kiel « la infanoj devos iri... », mi cedas al la kapricoj de arbitra diktatoro. Se mi uzus nur la necesajn kaj sufiĉajn erojn por ke mia mesaĝo transdoniĝu, mi sekvus la naturan iron de mia cerba nervofluo, kiu emas al ĝeneraliga asimilado. (...) Ĝi kondukus min al the childs will must go (...). Sed mi (...) devas diri the children will have to go, ĉar la angla gramatiko dekretis, ke "infano" havas neregulan pluralon kaj ke mi ne havas la rajton uzi la normalan vorton por "devi" , must, post la normala helpverbo uzata por signi os-tempon: will.


Ne temas, diras iuj, pri absurda obeo, nek pri elmontro de potenco fare de la plej forta ; simple necesas respekti tiujn esceptojn por komprenigi sin. Tiel argumenti (...) estas akcepti sian sklavecon. (...) Kaŝi al si veron, ege gravan por nia temo, nome, ke ni komprenus unu la alian same bone, se ni dirus the childs will must go.


Tiu rimarko estas objektive vera, sed (...). Ĝi neniel estas rekomendo, ke oni misformu la anglan. Mi tro respektas ĉiujn homajn lingvojn por proponi solvon, kiu difektus aspekton de la kultura belo de la mondo. (...)


Ke temas pri potenc-problemo, tio aperas klare en lernejo. Kiam lernanto demandas : "Kial mi ne rajtas uzi must post will?" , la instruisto respondas : "Ĉar estas tiel". La kompatindulo povas diri nenion alian. Sed la subkuŝanta mesaĝo ne povus esti pli aŭtoritata : "Kion oni devigas min trudi al vi, tio havas nenion komunan kun logiko, kun viaj naturaj emoj, nek kun la necesoj de la situacio. Tion vi faros, ĉar tion mi postulas de vi."


Kaj la tuta mondo genuas antaŭ la popolo, kiu superregas en la respektiva momento : la franca en la 19-a jarcento, morgaŭ, eble, la ĉina, hodiaŭ la anglalingvanoj. (...)


Eble mi precizigu, ke mi ŝatas la anglan lingvon kaj la anglosaksan-anglokeltan kulturon (...). Sed (...) la Babel-sindromo trafis la tutan socion. Pro ĝi, individuoj cetere ege simpatiaj estas kaptitaj en malsana sistemo regata de potencrilatoj, kiun la bezono interŝanĝi ideojn aŭ informojn neniel povas pravigi. Bedaŭrinde pri tio konscias nur tiuj, kiuj kuraciĝis el la Babel-sindromo. La mondo ne konas tiun kategorion de personoj aŭ ĝi ignoras ilin. Ili tamen ekzistas. Venis la momento rigardi, kiel la aferoj statas ĉe ili, kaj en kio konsistas la kuracado. (...)


En la historio ekzistis kelkaj esceptoj al la regulo, ke [la propono de tiuj personoj, ilia modelo] neniam estas serioze konsiderata de la instancoj, kiuj okupiĝas pri la monda lingvodemando. (...) Sed ĉefe la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj meritas la gratulojn de ĉiu honesta esploristo, kiu interesiĝas pri tiu kampo. En septembro 1922, ĝi prezentis rimarkinde objektivan raporton, kiu preskaŭ ŝanĝis la vizaĝon de la mondo. Verdire, mankis malmulte ĝis tio, ĉar, se, tiutempe la ŝtatoj aplikus rekomendon faritan en tiu dokumento, ili donus la finan baton al Babelo kaj samtempe respektus, multe pli ol la hodiaŭa socio, la kulturan kaj lingvan diversecon de nia planedo. (...)


VII. SOLVO INDA JE KONSIDERO


Esplorante la situacion, la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj malkovris interesan fakton: ekzistis ĉie en la mondo limigita medio senigita je Babelo, homoj, kiuj, en siaj eksterlandaj kontaktoj, uzis lingvon plene respektan al la universala emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn kaj do perfekte sekvantan la manieron, laŭ kiu plej nature fluas esprimiĝo. Facila, sed riĉa, tiu lingvo apartenis al neniu nacio kaj pro tio eliminis la problemojn, kiujn trudo kaj potenco riskus kaŭzi.


Verdire estas neniu kialo sin esprimi is-tempe : tiu lingvo plu vivas, ĝin plu uzas homoj, kiuj sentas sin ĝenataj de lingvaj baroj kaj kiuj alte taksas komforton en internacia dialogo.


La dokumento de la Ligo proponis uzi ĝin. En ĝi kuŝas rekomendo, ke la ŝtatoj


"agnosku la gravecon disvastigi la universalan uzadon de praktika helplingvo por faciligi la internaciajn komunikojn, devigante sin laŭgrade enkonduki en siajn publikajn lernejojn la instruadon de Esperanto kaj informi la Ligon de Nacioj pri la aranĝoj, kiujn ili decidos fari tiukampe, ĉu leĝofare, ĉu per administra dekreto". (3)


[Ĉi tiu ĉapitro estas, esence, dediĉita al prezentado de Esperanto, tiom el la vidpunkto de ties lingvaj ecoj, kiom de ties disvastiĝo.]


Simile al la ĉina, Esperanto estas lingvo konsistanta ekskluzive el senŝanĝaj eroj, kiuj senbare kombiniĝas. Sed male al la ĉina, (...) la rilatoj inter la konceptoj estas en Esperanto nete markitaj.


La publikigitaj esploroj, en kiuj oni komparas la respektivan facilecon de la diversaj lingvoj, pekas per troa singardemo rilate al Esperanto. Ĉi-lasta estas almenaŭ 20-oble, eĉ 50-oble, pli facila ol ĉiu alia lingvo, eble escepte de la indonezia (...).


Kial 20-oble aŭ 50-oble pli facila ? Ĉar ekde kiam oni komencis praktiki Esperanton, oni konstante ekzercas sin uzi ĝiajn konsistigajn erojn, kiuj estas ĉiam ĝeneraligeblaj sen ia limigo. [Por pli bone kompreni, pro kiuj kaŭzoj Esperanto tiagrade pli facilas ol la aliaj lingvoj, vd la aldonaĵon al tiu ĉi dokumento]. Paroli lingvon flue, aŭ facile skribi ĝin, estas esence afero de refleksoj. Nu, kial estas malfacile esprimi sin en la grandega plimulto el la fremdaj lingvoj? Ĉar alta proporcio el la akirendaj refleksoj kontraŭas la naturajn (ili devas inhibi la spontanajn formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado) kaj ĉar ili ne estis sufiĉe plifortigataj por iĝi profunde ankritaj en la cerbo. La malfortikeco de tiuj refleksoj aperas tuj, kiam oni dum tri aŭ kvar jaroj ĉesis praktiki la koncernan lingvon : la perdo de lingva kompetenteco fariĝas ĝena. En Esperanto ne estas bezonate encerbigi al si inhibajn refleksojn : oni povas plene fidi la naturan emon al ĝeneraliga asimilado. Krome, ĉiu minuto da praktikado plifortigas la necesajn refleksojn multe pli ol en iu ajn alia lingvo. La lernanto, kiu legas paĝon kun 125 kunmetitaj vortoj laŭ la skemo « radiko + o » kaj kiu konstatas, dank'al la kunteksto, ke ĉiu tia vorto estas uzata substantive, ne plu hezitos, se li volos vortigi koncepton laŭ substantiva formo. La reflekso estos tiel forta, ke la ĝusta esprimo estos aŭtomata. [En la sekvanta frazo temas pri ekzemplo donita en ĉapitro 6 de la originala libro, sed ne reproduktita en ĉi tiu resumo]. Memoru la sinjorinon (...) kiu diris : " ... l'adoptage... ça va plus ?... l'adoption des villages roumains" [la koncerna sinjorino, denaske franclingva, volis diri "adopto", sed eraris pri la vorto kaj diris adoptage anstataŭ adoption; ŝi tuj ekkonsciis sian eraron kaj korektis sin]. La eraro fontis el kaptilo: la sufiksoj -age kaj -tion en la franca havas la saman sencon kaj similan oftecon, sed ne estas interŝanĝeblaj; ĉu oni uzu tiun, ĉu tiun alian, tion difinis historio. En Esperanto, ĉar al tiu koncepto respondas la radiko adopt-, ne aperas problemo. Kun minimumo da praktiko, la serĉata vorto venas reflekse : adopto.


Io facila aŭ simpla unuavide ŝajnas malpli riĉa ol io komplika. Multaj homoj timas, ke pro sia simpleco Esperanto povas nur esti malriĉa. Ili faras la eraron, kiun farus ĉino imagante, ke aboco kun nur 28 literoj ne ebligas vortigi la profundajn pensojn, kiujn povas esprimi lingvo kun centmiloj da ideogramoj. Fakte, kio kreas riĉecon, tio ne esta s la komenca nombro de eroj, sed la povo ilin kombini. Organika kemio instruas al ni, ke ĉio vivanta konsistas el tre eta nombro da diversaj elementoj (karbono, oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, kelkaj metaloj, ktp). Kian vastan aron da diversaj materialoj kaj formoj tiuj kelkaj elementoj povas naski! Muziko instruas al ni la samon. La sep notoj de la gamo sufiĉas por verki simfoniojn kun nekomparebla beleco.


Riĉeco fontas el simpleco. Grandparte pro tio Esperanto tiel bone taŭgas por poezia esprimado. Ni konsideru ekzemple jenan verson de la ĉeĥa poetino Eli Urbanová : la dolĉe lula belo betula.


Ne eblas klarigi, kial tiuj kvin vortoj estas multe pli elvokaj en Esperanto ol tradukite. La verso mem havas lulan efikon, pro sia ritmo. Por tiun bone senti, prononcu ĝin italmaniere (...). La poezian efikon kreas ankaŭ la aliteracioj, kaj aparte la ripetado de la sono / l /, kiu intensigas la impreson de lulado. Sed ĝi fontas ankaŭ, kompreneble, el la bildo : pejzaĝo, kie betulo lasas siajn fajnajn kaj malpezajn branĉojn fleksiĝi kaj rerektiĝi laŭ la kapricoj de l' vento, oni rigardas ĝin kontemple, kio kondukas al dolĉa dormemo... (...)


Eblas resumi la kvalitojn de Esperanto jene, laŭ la vortoj de afiŝo vidita ĉe la Esperanto-stando de la Ĝeneva Librofoiro, en 1989 :


Nenia escepto,
Nenia arbitraĵo,
Nenia kaprica gramatika trudo,
Do, nenia frustro.


La eblo kunmeti mem, per simpla kombino de elementoj, vortojn


simplajn
kompleksajn
tenerajn
frapajn
korŝirajn
aŭ amuzajn...


Lingva kreemo, kiu disvolviĝas senlime.


Jen Esperanto :
pura lingvoplezuro...
kaj amikoj en la tuta mondo !


VIII. REZISTO : NORMALA ASPEKTO DE ĈIU NEŬROZO


Ni vidis ke Esperanto, kiel lingva esprimilo, posedas multajn atutojn. Ni vidos en la 11-a ĉapitro, ke, kiam oni komparas ĝin surterene kun la ceteraj manieroj proponataj al diverslingvuloj por komuniki inter si, ĝi montriĝas tre klare supera, malgraŭ la eta investo tempa kaj pena, kiun ĝi postulas. Ĝi distingiĝas de la sistemoj bazitaj sur gestoj kaj miksaj galimatiaj lingvaĉoj per tio, ke ĝi ebligas esprimi sin vort-riĉe kaj nuance. Ĝi distingiĝas de la sistemoj bazitaj sur uzo de perantoj (buŝaj kaj skribaj tradukistoj, komputilaj tradukprogramoj) per tio, ke ĝi estas senpaga kaj certigas ĉie rektan kontakton. Kaj ĝi ege superas la uzon de fremda lingvo, ĉu lingvo de unu el la partneroj, ĉu tria lingvo, kiel la angla inter ne-anglalingvanoj, ĉar ĝi sekvas pli bone ol ĉiu alia lingvo la plej naturan cerban procezon de vortigo, bazitan, kiel ni vidis, sur la emo ĝeneraligi asimilitajn signojn. Ŝajnas paradokse, ke ĝi povas esti samtempe simpla kaj riĉa. Sed tio estas perfekte konstatebla realaĵo : la klarigo kuŝas en la fakto, ke ne estas limigoj al la rajto kombini erojn, kaj ke la lingvouzanto estas libera laŭplaĉe strukturi la vortigojn. (...)


(...) La homoj, kiuj observis la lingvon tia, kia ĝi prezentiĝas praktike, ripetas tion jam delonge. Atestoj pri tio troviĝas en oficialaj dokumentoj, ekzemple :


"En la sekretariejo de la Ligo de Nacioj disvolviĝis antaŭ niaj okuloj la Internacia Konferenco de Lernejaj Aŭtoritatoj, kies debatoj okazis en Esperanto. Ni devas konfesi, ke nin impresis, kiom senpene kaj rapide la diverslandaj delegitoj esprimas sin kaj inter-kompreniĝas. (...) La diskuto okazas kun rimarkinda flueco (...) kaj oni plenumas en tri tagoj laboron, kiu postulus dekon da tagoj en ordinara konferenco kun pluraj oficialaj lingvoj. (...) La elparolado de Esperanto ŝajnas multe pli unueca kaj pli facila al la diversaj buŝoj ol tiu de la angla aŭ franca, ekzemple. (...) Kio plej impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas al tia kunveno la uzo de komuna lingvo : ĝi metas ĉiujn sur la saman nivelon kaj ebligas al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi sin same vigle, kiel iliaj parizaj aŭ londonaj kolegoj. Ekzistas oratoroj, kiuj elokventas en Esperanto." (3)


Tiu konstato starigas gravegan demandon : se la lingvo havas tiom da bonaj kvalitoj, kial ĝi estas tiel malmulte konata ?


La respondo estas kvarpunkta :


defio 1) Esperanto disponas neniun politikan kaj financan subtenon ;
defio 2) ĝi suferas pri misinformado, kiu vivtenas sin mem ekde la komenco de la 20-a jarcento ;
defio 3) la Babel-sindromo apartenas al la kategorio de neŭrozoj ;
defio 4) Esperanto estas miraklo. (...)


[Nur punktoj 2 kaj 4 estos pritraktitaj en ĉi tiu resumo].


Misinformado


Inter ĉiuj negativaj juĝoj, unu havas sendube plej potencan efikon por bremsi la disvastiĝon de la lingvo : la aserto, ke la provoj vivigi interpopolan lingvon ĉiam fiaskis. Tipa estas jena ekzemplo:


"Malpli ol dek jarojn post Schleyer, alia viziulo, la pola doktoro Lazaro Zamenhof, inventas (...) Esperanton, kiu havis apenaŭ pli da sukceso (...). Malgraŭ esperantistaj komitatoj naskitaj pli malpli ĉie, komenco de literaturo (konata de kelkaj malmultaj inicitoj kaj, laŭdire, ne tre altnivela), kongresoj ie kaj tie, Esperanto ne ĝuis pli brilan disvastiĝon ol volapuko. Kiu, cent du jarojn post ĝia invento, kapablas uzi tiun "universalan dialekton", kiu devis faciligi inter la homoj materiajn kaj intelektajn interŝanĝojn, kaj en kiun ĝiaj apostoloj metis tiom da esperado ?" (4)


Leginte tian pecon de elokvento eldiritan de tiel altranga persono, kiel eblus havi la ideon esplori mem pri la reala Esperanto ? Tiaj paroladoj tuj efikas sufoke al la natura eta ĝermo de scivolemo, tiel ke la vera demando estas ne: "Kiel eblas, ke Esperanto ne iĝis pli vaste akceptita, malgraŭ sia nekontestebla taŭgeco?" , sed: "Kiel eblas, ke tiu lingvo, kies morto estas evidenta por preskaŭ la tuta klera publiko, daŭ-re trankvile disvastiĝas?" Ni vidis, ke la uzantoj de Esperanto ne estas sufiĉe riĉaj por lanĉi la reklam-kampanjojn, sen kiuj ne eblas diskonigi la ekziston de la lingvo. Kiel socilingvistika fenomeno, la reala Esperanto ne estas konebla, ĉar ne eblas malkovri ĝin per la kutimaj inform-fontoj : lernejo, konversacioj, libroj kaj amaskomunikiloj. En sia granda plimulto tiuj fontoj ignoras ĝin aŭ ĝin grave misprezentas. Sen jura personeco, lingvo ne povas defendi sin, kiam oni ĝin kalumnias. Ĝia disvastiĝo estas do limigita al individuaj kontaktoj. Oni lernas Esperanton, ĉar oni vidis kiel bone ĝi funkcias. Necesas, ke hazardo kontaktigu kun Esperanto-uzanto interesaton, kiu havu sufiĉe akcepteman, nefermitan menson por rekonsideri la antaŭjuĝojn, per kiuj la ĝenerala misinformado plenigis lian aŭ ŝian cerbon. Necesas ankaŭ, ke li aŭ ŝi estu psike sufiĉe stabila kaj mense sufiĉe sendependa por ne allasi, ke la neŭroza kontaĝo havu sian kutiman efikon. (...)


La miraklo


Kiam oni aŭdas pri miraklo, la plej normala reago estas skeptiki. Kompreneble, se oni estus honesta, aŭ sufiĉe interesata, oni rigardus mem, oni kontrolus. Sed ĝenerale homo ne estas tiel honesta, kaj la afero ne interesas sufiĉe por valori la ĝenon. Fronte al io eksterordinara, oni glitas facile de aperta sinteno ("mi scias nenion pri tio") al fermita ("je tio mi ne kredas").


Esperanto estas plurrilate mirakla fenomeno. Je la plej baza nivelo ni citu la naskiĝon en kelkaj jardekoj de plenvalora lingvo kun vere interesa literaturo, sed sen popolo nek teritorio (5). Plenviva lingvo, kiu ebligas esprimi ĉion deziratan, estas tiel kompleksa afero, io tiel delikata, ke malfacilas kredi, ke io simila naskiĝis sub niaj okuloj. Tamen, tiu fenomeno okazis. Antaŭ iom pli ol jarcento, la lingvo nomata Esperanto ne ekzistis ; hodiaŭ ĝi estas uzata de kelkaj milionoj da homoj, kiuj formas ian diasporon. Ili estas malmultaj en iu preciza punkto de la terglobo, sed ekzistas kelke da ili ĉie, eĉ en Mongolio, eĉ en Albanio, eĉ en rifuĝejo tanzania. (6)


(...) Ĉiu vivanta lingvo fontas el kolektiva, anonima kaj grandparte nekonscia procezo. Esperanto ne estas escepto. La projekto publikigita en Varsovio en 1887 de junulo, Ludwik Lejzer Zamenhof, ne estas la lingvo, ĝi estas nur la elirpunkto, la semo, la ĝermo. Tiu fariĝis vivanta realo nur pro tio, ke ĝi trovis grundon, kiu kontribuis al ĝi el siaj riĉaĵoj kaj ebligis al ĝi kreski. La miraklo konsistas en tio, ke tiu grundo ekzistis kaj akceptis la ĝermon. Dek kvin jarojn post la apero de la broŝureto, la proponitan lingvon jam uzis ege diversaj homoj, kiel atestas la listo de la Esperanto-uzantoj registritaj en 1902 (7). Jam la nomoj indikas, ke la lingvo dissemiĝis inter plej malproksimaj popoloj : Aĥmet Utjamiŝev estas turkmeno el distrikto Syr-Daria, Asayiro Oka vivas en Tokio, Einar Asmundsson en Nesi (Islando), Stanislav Mossakowski en Numeo (Nov-Kaledonio), J.M.C. Ganouna en Tuniso, E. Gosta en Bonaero, M. Ravelojaona en Tananarivo... La lokoj cititaj en tiu dokumento montras, ke la unua reto de anoj kovris jam la tutan mondon : Santa Fé (Argentino), Rejkjaviko, Urga (Mongolio), Filadelfio, Tiencin, Helsinko, Aleksandrio, Meksikurbo, Odeso, Bombajo... Neniu komprenas, kiel la nova lingvo tiel rapide disvastiĝis. Sed tio ne estas la sola miraklo. Plej nekredeble estas, ke tiuj homoj, komencinte komuniki, viziti unu la alian, organizi kunvenojn, kongresojn, renkontiĝojn, senkonscie transformis la projekton en vivan, parolan lingvon. En la jaroj 1920-aj ekzistis jam dunaciaj paroj, kies familia lingvo estis Esperanto, tiel ke ĝi iĝis ankaŭ la gepatra lingvo de la infanoj. (...)


IX. KELKAJ EKZEMPLOJ DE RACIECIGOJ (8)


[La libro ĉi-ĉapitre pritraktas kelkajn tipajn argumentojn kontraŭ Esperanto]


(...) La zamenhofa lingvo estas objekto de tiom da kritikoj, ke citi ĉiujn estus tasko senfina. Sed kiaj ajn ili estas, rimarkindas, ke ili ĉiam prezentas la samajn ecojn :


defio ili neniam baziĝas sur la reala Esperanto, t.e. sur la lingvo kiel uzata en la praktiko (ekzemple sur observado de kunsido, esplorado de serio da magazinoj, analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj) ;
defio ili neniam apogas sin sur studado de la disponebla dokumentaro (esplorlaboroj publikigitaj pri la reala Esperanto) ;
defio ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni ekskludas Esperanton ;
defio ili estas formulitaj per tia tono, ke la esplorado de la demando troviĝas dekomence ekskludita (alivorte, la ekskludado ne estas logika konkludo de analizo, sed rezulto de "aŭtoritata juĝo" ; ĝi estas komparebla al la eliminado de studento fare de ĵurio, kiu nek legis liajn aŭ ŝiajn laborojn, nek rigardis la notojn, kiujn ŝi aŭ li ricevis en la diversaj ekzamenoj).


X. TUTE NORMALAJ HOMOJ


Esprimo de sentoj


(...) Ofte, tuj kiam iu proponas Esperanton, oni rebatas, ke tiu lingvo ne kapablas respondi al la emociaj bezonoj, ĉar ĝi estas tro juna. Kiel esprimi siajn timon, koleron, amon, ĵaluzon, miron, emociojn en lingvo ne multjarcenta?


Tiu opinio pretervidas, kio fakte inhibas la esprimon de sentoj. La eraro estas signifa : ĝi montras, kiagrade ni estas, sub la verniso de civilizacio, primitivuloj submetitaj al la tribaj tradicioj, al la potenco de la praavoj. Ni kredas, ke formoj truditaj de jarcentoj da uzado faciligas esprimadon, dum ili komplikas ĝin. Ni fidas pli niajn antaŭulojn ol nin mem, la literaturistojn, kiuj forĝis la lingvon, sed ankaŭ igis ĝin malpli libera, ol la kriojn, kiuj spontane ŝprucas el nia plejpr ofundo.


Ĉiu personeco rezultas el interagado inter gena heredaĵo kaj influoj sociaj. La konvinko, ke nur multjarcenta lingvo ebligas taŭge esprimi emociajn reagojn, atestas pri stranga malekvilibro inter la du faktoroj : ĝi trotaksas socion, ĝi subtaksas naturon. Tie sendube kuŝas unu el la kaŭzoj de la malfido al Esperanto. La ideo, ke la obeon al ekstera aŭtoritato, kaj do al niaj antaŭuloj, eblas ekvilibrigi per fido al la individua saĝo, al la propra logiko, al la ennaskitaj meĥanismoj de nia nervosiste mo, situas por multaj homoj trans la limoj de elteneblo.


Sed, fidele al niaj principoj, ni transiru de teoriaj konsideroj al observado de faktoj. La leganto memoras sendube pri tiu usonano vivanta en Francio [2-a ĉapitro de la libro, ne reproduktita en ĉi tiu resumo], kiu, agresate en tenisejo de klare malprava sinjorino, cedis al ŝi malgraŭ sia konscio pri pravo, nur pro tio, ke li ne sukcesis taŭge esprimi sin france. En la angla li povus esprimi sian koleron kaj sian indignon per vortoj, kiuj fermus la buŝon al la kunparolantino. Kio blokis la esprimadon de lia emocia reago ? La sennombraj malkoheraĵoj, ĉirkaŭvojoj kaj arbitraj trudoj, per kiuj plenas la franca lingvo. La heredaĵo de niaj praavoj. (...)


Nenio tia en Esperanto. La gramatika kaj leksika kohereco, kaj do la foresto de sakstratoj, kiuj blokas la naturan iron de vortigado, ebligas al emocioj kaj sentoj esprimi sin kun centoble pli da facilo ol en ĉia alia lingvo. La nerva fluo atingas rekte sian celon. Ĝeneraliga asimilado certigas sekurecon en la esprimado. (...)


La maniero, laŭ kiu Esperanto strukturiĝis, faciligas la esprimon de nuancoj. Mi memoras, ke dum babilado kun hungarino mi demandis : "Tiu knabo, ĉu vi dirus, ke vi amas lin ?" - "Nu..., mi ametas lin", ŝi respondis. Ne eblas tion traduki francen. Per enŝovo de la monemo -et- inter la radiko -am- kaj la finaĵo -as, kiu faras el la koncepto verbon prezencan, ŝi enkondukis la nuancon, kiun oni enmetas en la franca, kiam oni diras chantonner `kanteti' anstataŭ chanter `kanti', pleuviner `pluveti' anstataŭ pleuvoir `pluvi', aŭ chambrette `ĉambreto' anstataŭ chambre. La verbo aimer `ami' en la franca ne akceptas tiajn moduladojn.


En konversacio kun juna, iomete paranoja norvegino mi notis kvar interesajn modulaĵojn de la radiko rigard-. Mi citas ilin ĉi tie en la formo kiun ŝi uzis, is-forme : ŝi rigardetis; li rigardadis; li rigardegis; li rigardaĉis. Tiu lasta termino estas aparte malfacile tradukebla, ĉar ĉiuj francaj tradukoj estas tro precizaj : povas temi pri malĉasta rigardo, sardona, amara, sarkasma rigardo, perturba, ĝena rigardo, oni scias nur, ke estas speco de rigardo, kiu elvokas ion malnoblan aŭ malplaĉan por la rigardato. Fakte, la diferenco inter li rigardis kaj li rigardaĉis estas la sama, kiel, france, inter il rit `li ridis' kaj il ricana `li ridaĉis'. (...)


Lingvo kaj identeco


En nia plej funda intimo kuŝas nia sento pri identeco. Efektive, la demando "Kiu mi estas ? Kio mi estas ?" situas centre de nia psiko. Ĝi do subkuŝe ĉeestas en ĉia debato pri lingvoj, eĉ se pri tio oni ne konscias.


Tuj kiam oni parolas pri lingvoj, oni parolas pri si, pri si infano, pri si bezonanta altvalorigan identecon. Infano spertas malsamecon kiel danĝeran. Malsami signifas riski esti ŝovita flanken, kaj elĵetiĝo el la grupo estas plej angoriga. (...) Malkovri, ke oni parolas la araban inter francoj, la jidan inter rusoj, la flandran en franclingva Bruselo, tio povas terure timigi. Des pli, ĉar la elĵeto konkretiĝas ofte per insulto (...). Kial oni tiom facile allasas sin al insultado ? Ĉar oni spertas la saman angoron. Kriaĉi : "Kamelido, reiru dezerten!" , "Vi fetoras, italaĉo !" aŭ "For la fi-judojn !", tio estas sekurigi sin. Per tio oni volas pruvi al si, ke oni apartenas al la plej multnombra grupo, al la grupo de la "normaluloj", ne al la "stranga", "malsama", kaj do elĵetota. Per tio oni povas diri al si : "Uf ! Mi ne riskas, ke ili forĵetu min!"


Sed kion povas fari tiuj, kiuj apartenas al malplimulto? Prezentiĝas nur du ebloj. Aŭ ili sentas sin malsuperaj kaj trenas kun si tutvive sian vunditan identecon kiel katenon, kiu ĝenas iliajn movojn kaj falsas multajn el iliaj reagoj. Aŭ ili firmigas sin kontraŭ tiu malsupereco emfazante la valorojn de sia kulturo. Ili tiel fortigas sian identeco-senton, prenante sur sin la riskon senti sin persekutataj ("Ili abomenas min, ĉar mi estas supera").


(...) Kaj tamen ! Estas plej normale samtempe havi plurajn etnajn aŭ lingvajn identecojn. Oni povas sin senti alzacano kaj franco kaj bone farti ambaŭrole. (...) Kiel tio rilatas al nia temo ? Simple ĉar ankaŭ la praktikado de Esperanto naskas identecon. Esperanto tiurilate diferencas de la aliaj lernitaj lingvoj :


"Kvankam ĝi ne estas la gepatra lingvo, ĝi tamen ankaŭ ne estas lingvo fremda. Matura uzanto de Esperanto neniam sentas ĝin lingvo fremda al si". (9)


Efektive, svedo aŭ indoneziano, kiu regas, krom sia lingvo, la anglan, sentas sin simple svedo aŭ indoneziano. Li ne sentas sin samtempe anglalingvano. Male, kiu praktikas Esperanton, tiu baldaŭ malkovras, ke li havas senton de kroma aparteno : esperantlingvan identecon. Li sentas sin membro de vasta komunumo mondampleksa, respektanta ĉiujn kulturojn kaj aldonanta al ili siajn proprajn kulturajn valorojn. Sed tiu identeco plej facile integras sin inter la aliaj. Kolmarano, kiu praktikas la zamenhofan lingvon, sentas sin samtempe alzacano, franco kaj esperantano sen ajna kontraŭdiro inter tiuj diversaj anecoj. La foresto de streĉiĝo radikas verŝajne en tio, ke ili situas sur diversaj niveloj : loka, nacia, tutmonda.


(...) [La resto de tiu ĉapitro estas ĉefe dediĉita al prezentado de tipaj uzantoj de Esperanto, kiuj klarigas, kiel ili malkovris la lingvon kaj kion ĝi alportis al ili. Temas pri usonano (27-jara), japanino (30-jara), polo (17-jara), franco (45-jara), germano (70-jara), ĉinino (30-jara) kaj italo (33-jara).]


Diverseco de Esperantujo


(...) Multaj ĵurnalistoj, lingvistoj, politikistoj, intelektuloj imagas, ke ekzistas esperantista "movado" : homoj unuiĝintaj kun unu sama celo kaj agantaj por realigi ĝin. La realo estas tute alia. Temas fakte, ne pri movado, sed pri malkohera, tutmonde sed diaspore disigita "individuaro", animata de tre malsamaj kaj ofte kontraŭdiraj sentoj kaj celoj. Iuj volas konservi Esperanton por si (10), konsciaj pri la avantaĝoj, kiujn havigas al ili interpopola komunikilo supera al la rivalaj sistemoj; aliaj faras ĉion por kiel eble plej disvastigi ĝin. Iuj volas okcidentigi la lingvon ; aliaj, male, strebas al kiel eble plej neokcidenta formo de la lingvo. Multaj uzantoj de Esperanto vidas en ĝi precipe komfortan ilon praktikan, oportunan en eksterlandaj rilatoj ; sed same multaj vidas en ĝi rimedon por realigi politikan kaj socian idealon. Por ankoraŭ alia kategorio temas ĉefe pri kampo de kultura agado, tre serioze konsiderata de iuj, uzata de aliaj kiel simpla ŝatokupo, kiun ili, nur kiel tian, ege ĝuas.


XI. PILOT-PROJEKTO


(...) Ofte antaŭ ol grandskale lanĉi novan agadon aŭ metodon, oni testas ĝin malgrandskale. Tian teston oni nomas pilotprojekto. Oni elprovas la novan sistemon en limigita teritorio, en reduktita parto de loĝantaro, en maniero kiu ebligas vidi la avantaĝojn kaj maloportunaĵojn sen elmeti al riskoj grandan nombron da homoj.


Oni povas rigardi Esperanton pilotprojekto funkcianta jam pli ol unu jarcenton. Ĝi povas servi kiel referenco, ĉar ĝi estas uzata en ĉiuj situacioj, kie la aliaj komuniksistemoj (...) uziĝas, de gesta komunikado ĝis uzo de nur la angla, tra mallerta fuŝesprimo fremdlingva, samtempa interpretado kaj tradukado komputile helpata. (...) . En ĉiuj ĉi situacioj, kia ajn la uzata kriterio, ĝi montriĝas nete pli kontentiga.


Tiu aserto facile povas veki skeptikecon. Tial estas saĝe kontroli mem. Kiu serĉas pruvojn, tiu malkovras ion konsternan : jam cent jarojn Esperanto estas la temo de sennombraj dokumentoj, kiuj klarigas, kial ĝi ne indas esti konsiderata. Sed eĉ ne unu el ili baziĝas sur observado de faktoj. (...)


La aŭtoritatoj de ĉiu lando, la respondeculoj de ĉiu internacia institucio meritus, ke oni diru al ili: « Esperanto ekzistas. Sed vi organizas la socion tiamaniere, ke ĝi estas praktike nekonata. Bonvolu preni sur vin viajn respondecojn. Por komuniki de popolo al popolo, vi elektis la anglan, samtempan interpretadon, dulingvismon, esploradon pri tradukmaŝinoj kaj ĉiajn aliajn metodojn, kiujn vi aplikas uzante la monrimedojn de la socio. Ni rajtas ricevi klarigojn pri via farmaniero. Diru do al ni, bazante vin sur komparoj faritaj en la praktiko, per kio tiuj metodoj superas Esperanton. Pravigu al ni vian rifuzon de Esperanto apogante vian starpunkton sur statistikoj kaj kvalitaj konsideroj, kiujn refuti ne eblos. » (...)


Objektiveco signifas unue faktojn kvante esprimitajn. La konsiderendaj nombroj estas tre diversaj : tempo mezume necesa por ellerni la lingvojn en la nuna sistemo, tempo investita en la trejnadon de interpretistoj kaj tradukistoj, tempo bezonata por traduki, kontrollegi, tajpi kaj enpaĝigi ĉiujn tekstojn, kiuj aperas diverslingve.


Ekzistas "lingvaj efikecoj". La diversaj lingvoj komparendas por respondi al la demando, ĉe kiu el ili difinita penado de la lernanto konkretiĝas per plej granda esprim-efikeco. Ni vidis en la 4-a ĉapitro ekzemplon [ne reproduktitan en ĉi tiu resumo], ĉe kiu ses ĉinaj morfemoj sufiĉas por ekzakte traduki 20 anglajn formojn kaj 31 francajn. Certe ne eblus kalkuli por ĉiu lingvo la komunikan potencialon de difinita nombro da memorendaj elementoj, sed eblas starigi rilaton inter komunik-kapablo kaj lernotempo. Dum eksperimento farita de kroata institucio, la Medjunarodni Centar za Usluge u Kulturi, oni konstatis, ke la lernantoj de la germana devis lerni tiun lingvon dum tri jaroj (570 horojn da kurso) por sukcesi fari germane paroladon kun la sama kvanto da informoj, kiel la lernintoj de Esperanto post kurso de 24 horoj.


En la kalkulon devas eniĝi kostoj : kostoj de ĉiuj necesaj lingvaj trejnadoj, kostoj de dungo de la lingva personaro, salajroj kaj monkompensoj por tradukistoj laborantaj hejme aŭ en oficejoj de traduk-agentejoj, kosto de la bibliotekoj kaj de komputa materialo uzata de tiuj personoj, elspezoj de elektro atribuebla al la multeco de uzataj lingvoj (komputiloj, cirkvitoj inter mikrofonoj kaj aŭskultiloj en la kunsidsalonoj), vojaĝ- kaj restad-kostoj por la miloj da skrib- kaj buŝ-tradukistoj, kiuj translokiĝadas de loko al loko, de kontinento al kontinento por ebligi interkomprenon en la sennombraj internaciaj kunvenoj, kiuj uzas tiujn multekostajn sistemojn. Kosto de tradukado en la gazetaraj agentejoj. Kosto de tradukado de miloj da romanoj, sciencaj kaj teknikaj verkoj, de bildostrioj, de spiritaj aŭ literaturaj verkoj en dekoj kaj dekoj da lingvoj, dum, se ĉiuj lerneje akirus Esperanton (unu studjaron !), kiel rekomendis la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj, la plimulto el tiuj verkoj tradukiĝus nur al Esperanto, kio ege altigus la eldonkvantojn, reduktus la kostojn kaj igus la literaturajn produktaĵojn alireblaj al la tuta parto de la homaro, kiu vizitadis lernejon. Kompreneble, iuj verkoj aparte gravaj el literatura aŭ filozofia vidpunkto plu tradukiĝus diverslingven. Tio havus nekontesteblan kulturan intereson. Sed tute ne havas sencon traduki verkojn sen daŭra valoro, kiel spionromanojn aŭ teknikajn manlibrojn, kiuj post dudek jaroj ĉesas validi.


Ankaŭ kvalitaj elementoj indas konsideron. Ekzistas ja kostoj, kiujn kalkuli ne eblas, kaj tiuj povus esti la plej gravaj : hom aj kostoj, kiel sufero, frustro, maljusteco, aŭ, en alia kampo, nerva elĉerpiĝo.


Ankaŭ kontentiĝo estas kvalita faktoro ne neglektinda. Ĝi ja estas aspekto de vivkvalito. Por dek diverslandanoj, kiuj devas intertraktadi aŭ diskuti pri iu demando, kiu estas la situacio, kiu havigas plej grandan plezuron : ĉu samtempa interpretado, uzo de nura angla, ĝenerala uzo de la angla kun flustra interpretado por unu el la partoprenantoj, Esperanto ? Tia demando devas ricevi respondon bazitan sur observado de kunsidoj uzantaj respektive tiujn diversajn sistemojn kaj sur enketo farita ĉe personoj, kiuj familiariĝis kun la diversaj metodoj proprasperte. Komforto, agrableco, spontaneco, sento de justeco, egaleco de la ŝancoj povi esprimi sin, facileco de vortigo, ĉiuj ĉi aspektoj havas esencan gravecon por homa komunikado, vere inda je la kvalifiko "homa" .


[Por komparo, kiu aplikas ĉiujn ĉi kriteriojn al la diversaj metodoj, vidu Lingva komunikado - Kompara esploro farita surterene :


En Esperanto : http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esploro.htm ;
en la angla : http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/communication.htm ;
en la franca : http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/etudesurterrain.htm ;
en la itala : http://claudepiron.free.fr/articlesenitalien/studio.htm ;
en la nederlanda : http://claudepiron.free.fr/articlesenneerlandais/taalkundige.htm.


XII. KELKAJ RACIAJ PROPONOJ


(...) Post la necesaj kontroloj, se ili konfirmos la konkludon, al kiu kondukis nin nia konsultodona laboro - nome , ke Esperanto estas senkonteste la plej bona maniero internacie komuniki iam ajn eksperimentita sur nia planedo - indus reveni al la propono farita sur paĝo 44 de la raporto de la Ligo de Nacioj: organizi la lernejan instruadon de la lingvo.


Ĉu la infanoj ĉe tio perdus ion ? Ne, pro tre simpla, sed ĝenerale nekonata kialo : Esperanto estas la plej efika rimedo prepari lernanton al la studo de fremdaj lingvoj. Sed antaŭ ol pli detale analizi tiun trajton, ni vidu, kial Esperanto malmulte ŝanĝus la nunan instruadon.


Simile al la lingvo plej parolata en la mondo, la ĉina, Esperanto prezentiĝas kiel kodo. Oni povus preskaŭ diri , ke ĝi estas lingvo sen gramatiko, ke ĝi komplete reduktiĝas al leksiko. Ĝi konsistas el ĉiam nevariantaj morfemoj. La kontrasto kun la okcidentaj lingvoj estas tre granda. (...)


Oni faris pedagogian eksperimenton kun 11-jaraj infanoj ambaŭflanke de la landlimo inter Slovenio kaj Aŭstrio. La lernantoj de du ĉelimaj lokoj, geografie proksimaj sed kulture malproksimaj, Deutschlandsberg en Aŭstrio kaj Radlje ob Dravi en Slovenio, sekvis kunordigitan kurson de Esperanto gvidatan ĉe la slovena flanko de s-ro Zlatko Tiŝljar, de la Kulturinstituto de Maribor (Slovenio), kaj de s-ro Siegfried Robia ĉe la aŭstra flanko. "La eksperimento montris, ke post 24 horoj da instruado la infanoj de la du malsamaj kulturoj povis konversacii pri la temoj de la ĉiutaga vivo." (11)


Verdire, la efikeco de la Esperanta struktursistemo estas tiel mirinda, ke eblas jam esprimi multegon per kelkaj centoj da vorteroj. La magazino por junuloj Kontakto publikigas ĉiunumere tekstojn markitajn per signo, kiu precizigas la nivelon de malfacileco. Nivelo 1 estas tiu de artikoloj aŭ noveloj, kiuj uzas ne pli ol 520 morfemojn, kies listo estas regule publikigata. Mi diras "morfemoj" kaj ne "vortoj", ĉar inter tiuj 520 eroj troviĝas as, o, a kaj em [vorteroj cititaj en ekzemplo antaŭe donita samĉapitre, sed ne reproduktita en tiu ĉi resumo]. Kiu ajn legas tiujn verkaĵojn de la 1-a nivelo, mire admiras la diversecon de la temoj, la stilon, la esprimriĉon de la tekstoj. Oni vere povas esprimi tre diversajn ideojn kaj sentojn per tiuj 520 vorteroj, kiuj kunformas la bazon de Esperanto.


Ni iom kalkulu. Lernjaro kun 38 kvintagaj semajnoj egalas al 190 tagoj. Por ke la lernantoj akiru tiun bazon, sufiĉas instrui al ili jen tri, jen du morfemojn en ĉiu lernotago. Infanojn kaj adoleskantojn ĝenerale karakterizas plej rigora logiko kaj memoro enviinda. Kiom da peno ili bezonas por lerni du aŭ tri novajn "vortojn" en ĉiu lernotago? Sufiĉas du minutoj por ke la instruisto skribu ilin sur la tabulo kaj klarigu iliajn signifojn. Ok pliajn minutojn por formi kelkajn frazojn per la ĵus lernitaj elementoj, familiariĝi kun la strukturoj, kaj flegi la lingvajn erojn antaŭe akiritajn, jen kio estas bezonata. En dek minutoj tage dum 38 semajnoj ni povas ŝanĝi la vizaĝon de la mondo por la naskotaj generacioj ! Fakte, tiun kurseton eblus integri en la instruadon de la gepatra lingvo, kiel lingva referenco, kiel ni tuj vidos. (Tiu leksika bazo certe estas ankoraŭ tre malvasta, sed sperto pruvas, ke post kiam ĝi estis akirita, la asimilado de la novaj vortoj sekvas la modelon de la neĝbulo, kiu mem ampleksiĝas glitante antaŭen. Tial la lernejo povas liveri nur la bazon, fidante, ke la vivo riĉigos ĝin.)


Surbaze de tio, ni revenu al la lernprepara funkcio de Esperanto. Kion tio signifas praktike? Ke lerni Esperanton dum unu jaro antaŭ ol ekstudi alian lingvon gajnigas almenaŭ unu jaron por la akiro de ĉi-lasta. Sufiĉaj eksperimentoj plenumiĝis tiurilate, en Britio, Finnlando, Germanio kaj aliaj landoj, por ke duboj jam ne eblu. La lernantoj, kiuj dum unu jaro studas Esperanton, kaj poste la anglan dum kvin jaroj, estas same bonaj aŭ pli bonaj en la angla ol tiuj, kiuj studis la anglan dum ses jaroj. Mi diras "anglan", sed mi povus meti "germanan", "latinan" aŭ "rusan". La raporto de la laborgrupo starigita de la finna Ministrejo pri Nacia Edukado por esplori la pedagogian valoron de Esperanto tion klare konfirmas :


"La rezultoj de pedagogiaj eksperimentoj montras, interalie, ke Esperanto-kurso organizita laŭ lernprepara perspektivo konsiderinde plibonigas la sukceson de la lernantoj ĉe posta lernado de fremdaj lingvoj." (12)


Mi persone estas vivanta ekzemplo de tiu realeco. Esperanto estis mia unua fremda lingvo. Ĝi igis min ŝati lingvojn, ĝi estis por mi kvazaŭ kurso de konkreta ĝenerala lingvistiko, ĝi malkondiĉis min el la arbitraj kutimoj de mia gepatra lingvo sen devigo tuj rekondiĉi min laŭ la arbitraj kutimoj de fremda popolo, unuvorte: mi ĝuis pro ĝi, kompare kun miaj samklasanoj, lingvoasimilan avantaĝon, kiun mi neniam perdis.


Esperanto instigas lerni fremdajn lingvojn, ĉar ĝi stimulas kontaktojn kun la ekstera mondo. Kial mi faris diplomon pri la ĉina ? Ĉar, kiel dekkvinjarulo, mi korespondis en Esperanto kun ĉina adoleskanto, kiu inicis min en sian kulturon kaj donis al mi la emon lerni lian lingvon. Iutage mi renkontis en Primoŝten junan parizan masoniston, kiu parolis la kroatan. Surprizite mi demandis lin, ĉu li estas jugoslavdevena. "Ne, tute ne" , li respondis, "mi estas 100-elcenta franco. Mi lernis Esperanton, kaj mi venis ĉi tien, kiam la zagrebaj studentoj organizis ĉi tiun esperantistan tendaron. La lando plaĉis al mi, la homoj plaĉis al mi, mi revenis plurajn jarojn sinsekve. Foje mi sentis min tiel proksima al tiu popolo, ke mi bezonis lerni ĝian lingvon." (...)


La sennombraj kritikantoj de Esperanto, kiuj riproĉas, ke ĝi delogas la junulojn for de la kulturaj avantaĝoj propraj al fremdaj lingvoj, esploru la realon, antaŭ ol eldiri asertojn per tono, kiu fermas la pordon al ĉia rebato. Fakte, lingvoregado estas pli larĝa kaj pli profunda ĉe specimeno de personoj, kiuj, pro la hazardoj de la vivo, infanaĝe lernis Esperanton, ol en hazarde kunmetita specimeno de la ĝenerala publiko. Malkovri Esperanton signifas malfermi sin al la tuta mondo, kio ofte konkretiĝas per emo lerni tiun aŭ tiun alian lingvon.


(...) Ĉiu pedagogo, vidante, kiel la Zamenhofa lingvo estas strukturita, komprenos, kial ĝi faciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Esperanto admirinde pretigas la terenon. Ĝi kompareblas al gimnastiko antaŭ la ski-sezono, al gamoj antaŭ koncerto. Ĝi preparas, fortigas, igas fleksebla.


Jen ekzemplo. Ekzistas kvar ĝis ses manieroj traduki, en la plej multajn lingvojn, la franclingvan frazon "vous l'aimez plus que moi", se oni konsideras nur la gramatikan aspekton (la signifa aspekto, kiu devigas distingi inter 'ami' kaj 'ŝati', postulus duobligi la nombron da ebloj). La Esperanto-instruisto devas igi la klason kompreni, ke tiu frazo povas havi ses signifojn:


1) vi amas lin pli ol min ;
2) vi amas lin pli ol mi ;
3) vi amas ŝin pli ol min ;
4) vi amas ŝin pli ol mi ;
5) vi amas ĝin pli ol min ;
6) vi amas ĝin pli ol mi.


En Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula : la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo finiĝanta per - i, la objekton de amo, la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo finiĝanta per -in. Krome, en Esperanto ne ekzistas genro. (...) Gramatika genro forestas ankaŭ en la angla, sed en ĉi-lasta la lernantoj havas pli komplikan taskon, ĉar ili devas lerni neregulajn variaĵojn, ekzemple I me, she her. Esperanto ne nur igas la gramatikan precizecon travidebla, ĝi krome atingas tiun rezulton ne trudante al la memoro pli ol tion, kio necesas por esti klara. Ĝi baziĝas sur la principo de "neceso kaj sufiĉo". (...)


(...) Esperanto integras la poluson "rigoro" kaj la poluson "libero". La rilato inter rigoro kaj libero estas ofte miskomprenata. Multaj homoj kredas, ke tiuj du terminoj ekskludas sin reciproke. Fakte, se ambaŭ staras sialoke, rigoro ebligas liberon. Kiel homoj sukcesis marŝi sur Luno ? Kiel ili konkeris tian liberecon el la altirforto de la tera gravito ? Per rigora studado de severe rigoraj leĝoj : leĝoj fizikaj, ĥemiaj, matematikaj, astronomiaj... Ekkoninte tiujn leĝojn kaj ilian absolutan necedemon, ili povis tute sekure uzi unu por spiti alian. "Rigorega", "necedema" povas signifi "terura" en tiu senco, ke ne eblas vagi for el la fiksita vojo, sed, per tiu sama fakto, tio signifas ankaŭ "absolute fidinda". Se la astronomiaj leĝoj estus fantaziaj, neniu, antaŭ kelkaj jardekoj, povus promeni sur nia satelito.


Ĉiu frazo de Esperanto estas modelo de bona kunordigado inter rigoro kaj libero. Ĉar la senco de ĝiaj elementoj estas rigora, ne toleras iun ajn escepton, oni estas libera esprimi sian penson laŭplaĉe. Se, por diri, ke domo, en la franca, "brûle", mi povas diri ne nur brulas, sed ankaŭ flamas fajras (...), tio fontas el la cent-elcenta fidindeco de la senco de -as: libereco rezultas el tiu absoluta rigoro. Kiam mi aldonas -as al radiko, mi uzas la koncepton en la formo de verbo prezenca. Feliĉe la lingvo funkcias kun malmultaj tiaj rigoraj devigoj, ĉar ties valoro estas ĝenerala. La rigoro estas severega, sed ĝi ekzistas nur en la dozo necesa por ebligi grandegan liberon, en plena sekureco, kaj do por stimuli kreemon en la maniero esprimi sin.


Ĉar rigoro dependas de la maldekstra cerba duonsfero (ĉe dekstramanulo) kaj kreemo de la dekstra, lerni Esperanton estas ekze rci sin al bona homa funkciado - al kunordiga uzo de ambaŭ cerbaj duonsferoj - kun ege pli vastaj efikoj ol oni emus unuavide kredi. Tio veras ĉefe ĉe infanoj. Por plenkreskuloj, ĉio dependas de ilia psika fleksebleco : por iuj, tia kurso estos vera terapio, trejnado pri la arto liberigi sin je neracia superegoo ; por aliaj, la senkondiĉiĝo disde la gepatra lingvo povas spertiĝi kiel ege malagrabla. (...)


Intencdeklaro


(...) La farendaĵojn estus bone ne limigi al la kampo instrua. Fareblas multaj aliaj aferoj por plene korekti la lingvan malordon de la nuna mondo. Ekzemple entrepreni klopodadon kun la celo, ke la kompetentaj instancoj de Eŭropa Unio aŭ de UN ellaboru deklaron, ke, post fiksota tempo (ĉu dek jaroj, ĉu dek kvin, ĉu dudek) la dokumentaro por la kunsidoj respondantaj al difinitaj kriterioj disdoniĝos nur en Esperanto, kaj ke oni interpretos la paroladojn nur tiulingven. Alivorte, en Eŭropa Parlamento ĉiu delegito rajtus esprimi sin sialingve, kiel hodiaŭ, sed liaj vortoj estus tradukataj nur en Esperanton. Oni povus ankaŭ plani transiran etapon kun angla/esperanta dulingvismo.


Tiu simpla sistemo estus jam enorma gajno de efikeco (tio forigus la sistemon de t.n. relajsa interpretado, laŭ kiu paroladon eldiratan portugale oni grekigas, ne tuj el la originalo, sed el ĝia franca interpretado) kaj tio ne kaŭzus grandajn problemojn al la delegitaroj : tiuniveluloj ne havus multan penon akiri kapablon kompreni la Zamenhofan lingvon. Estas senfine pli facile kompreni ol esprimi sin, en ĉiu ajn lingvo, kaj Esperanto ne estas escepto. Krome, verŝajne ĉiuj delegitaroj strebus por havi en sia sino unu aŭ du anojn kun bona aktiva regado de Esperanto.


Oni povas esti certa, ke post tia decido la rigardo al Esperanto ŝanĝiĝus en la tuta socio. Eldonistoj, institucioj kiuj organizas lingvajn kursojn, multlingvaj sekretarioj, juristoj specialiĝintaj pri internacia juro, ĉiaspecaj homoj eklernus la lingvon aŭ partoprenus ĝian disvastigon simple por plibonigi siajn ŝancojn karierajn aŭ mongajnajn. Oni certe vidus magazinojn aŭ gazetojn prezenti en ĉiu numero Esperanto-lecionon, ofte humure. Radioj kaj televidoj verŝajne farus same. Tiuj simplaj faktoj rapide altigus la nombron de la homoj regantaj Esperanton, pro ties facileco. Esperanto ekfurorus, kiel furoris siatempe ekuzo de komputiloj.


(...) Alivorte, iom post iom, la nunan lingvan fuŝfunkciadon anstataŭus ekonomie efika, psikologie kontentiga sistemo, kiu malpli minacus la kulturan diversecon de la mondo ol la nuna disvastigo de la anglosaksaj valoroj kaj maniero pensi.


Ĉu utopio ?


Ĉu tro optimisma tiu scenaro ? Ĉu utopia ? "Tio havas neniun ŝancon, vi misprenas viajn dezirojn por realo", oni verŝajne diros al mi. (...) Eble homo estas multe pli masoĥisma ol mi imagas. Eble la ideo fari facile, malmultekoste, ion efikan laŭ agrabla procedo havas neniun ŝancon kompare kun sistemo trudanta gigantan penadon kondukantan nur al lama solvo, terure multekosta kaj senefika, kiu ĉien dissendas frustrojn kaj maljustaĵojn.


La homoj, kiuj klasas Esperanton inter la utopiojn, parolas kvazaŭ ili konus la venontan evoluon. Ili alprenas pozicion de profeto. Tion ili rajtas fari. Sed ĉu ili antaŭvidis la naftokrizon de la jaroj 1970-aj? (...) Ĉu ili antaŭdivenis la elekton de pola papo ? (...) Ĉu ili diris, komence de 1989, ke la Berlina muro disfalos, ke orienta Eŭropo forlasos komunismon, ke Sovetio transiros al merkat-ekonomio kaj ĉesos ekzisti kiel politika unuo? Ĉu ili konsideris, en marto-aprilo 1990, la venontan Golf-militon aŭ, en julio 1991, la internan militon en Bosnio ? Ĉu ili anoncis la falon de la novjorkaj turoj en 2001 kaj la transiron de Usono al reĝimo, en kiu homoj kaptitaj, se deklaritaj teroristoj, povas esti malliberigitaj sen rajto scii, pro kio, sen rajto konsulti advokaton kaj informi sian familion? Se ili ne antaŭvidis tiujn eventojn, ili prefere pripensu pli serioze antaŭ ol prognozi, kio morgaŭ eblos kaj kio ne.


En sociaj fenomenoj ekzistas kritika maso, kiu movas la decidan pezon de unu tendenco al alia. Esperanto elmontras ĉiujn signojn, ke ĝi evoluas direkte al tiu kritika maso. Ĝia progresado sur ĉiuj frontoj estas tia, ke ja probablas ĝia proksimiĝo al la sojlo, ĉe kiu ĉio ŝanĝiĝos (...)


La tasko de konsultdonanto (...) estas nur kolekti faktojn, montri logikajn enĉeniĝojn, kontroli ties verecon per surterena eksperimentado kaj montri, per kio iu opcio diferencas de iu alia. Li povas ankaŭ difini la plej verŝajnan scenaron.


Konsultdonanto (...) en la dektria jarcento esploranta la du rivalajn sistemojn, kiuj estis (...) la romaj ciferoj kaj la hindaj/arabaj, certe rekomendus alpreni ĉi-lastajn. Provu do obligi XC per XLIV aŭ eĉ (...) sumigi IX + XI + MCMXL + D + VIII. Vi ege penus (...). Fakte, nur matematikistoj kapablis fari tiujn operaciojn. La hindaj/arabaj ciferoj, ĉar ili havas multe pli grandan koheron kaj disponas la ciferon "nulo", estas pli demokratiaj : ili igas la bazajn operaciojn fareblaj por infanoj, etaj metiistoj, nekleraj komercistoj. Tamen necesis pluraj jarcentoj post ilia apero en Eŭropo, por ke ili anstataŭu la romajn ciferojn. Ili vekis intensan kontraŭstaron kaj ilin eĉ malpermesis kelkaj regnoj. Tamen, kiom ajn forta la rezistado de potenculoj kaj tradiciemuloj, ili venkis. Mi kredas, ke tiutempa konsultdonanto povus tion antaŭvidi. Se sistemo estas nete supera al alia, ĝi fine venkos. Estas multaj komunaj punktoj inter Esperanto kaj la hindaj/arabaj ciferoj unuflanke, internacia uzo de la angla kaj romaj ciferoj aliflanke. Kvankam konsciaj pri nia nescio de la onta evoluo, ni do povas bazi nin sur tiu precedenco por konkludi, ke ne estas stulte antaŭvidi, ke iam venos tago, kiam internacia komunikado okazos en Esperanto.


Sed por tio necesas decidoj, kaj ne estas la tasko de konsultdonanto alpreni ilin. La pilko estas en la kampo de tiuj, kiuj havas la potencon. Kaj de la publiko kiu, en demokratiaj landoj, rajtas eldiri, kion ĝi preferas. Pro tio mi invitas la legantojn, kiuj simpatias kun la opinioj ĉi tie esprimitaj, diskonigi tiun ĉi libron. Ĉu ne indas postuli, ke niaj aŭtoritatoj almenaŭ ĉi-foje, en la lingva kampo, decidu surbaze de serioza enprofundiĝo en la diversajn aspektojn de la temo?


ALDONAĴO


Noto al la tradukontoj. La sekva teksto enhavas multajn lingvajn ekzemplojn. Se vi tradukos ĝin, ne hezitu ŝanĝi la ekzemplojn, kiam alia ol la ĉi-sube prezentita ŝajnas al vi preferinda, pli trafa por la personoj, kiuj legos vian tradukon. Kaj adaptu la frazojn al la legantoj de via lando. Ekzemple la dua alineo komenciĝas per "Eksterlandano, kiu france diras "vous musiquez bellement" 'vi muzikas bele', aperas ridinda". Se vi tradukas hispanen, traduku kvazaŭ la frazo tekstus "Eksterlandano, kiu diras "Vd musica hermosamente" aperas ridinda"; se germanen, kvazaŭ estus "Eksterlandano, kiu diras "Sie musikieren schön" aperas ridinda" (kompreneble, tion faru nur, se la koncernaj frazoj sonas strangaj aŭ amuzaj en la respektivaj lingvoj, pri tio mi ne estas certa). Ne havas sencon lasi la ekzemplojn en la franca, se la leganto ne komprenas la francan. Se vi hezitas, ĉu meti aŭ ne tradukon en alia lingvo, uzu la anglan, en kiu ekzemplo havas plej multe da ŝancoj esti komprenata.


Pro kio Esperanto akireblas pli rapide ol aliaj fremdaj lingvoj ?


Kial Esperanto-parolantoj sentas sin liberaj, naturaj en sin-esprimado? Ĉar praktike ili devas kontraŭmeti neniun kondiĉitan reflekson al la ennaskitaj. Ili uzas la lingvon kreeme, dank'al eta nombro da absolute rigoraj gvidmarkoj.


Eksterlandano, kiu france diras "vous musiquez bellement" 'vi muzikas bele', aperas ridinda [tiu vortigo sonas strange al francaj oreloj], kio, preterpase dirite, falsas la interhoman rilaton, sed li nur aplikas rigore la strukturojn de la franca lingvo, kiujn li asimilis. En Esperanto, li havas la rajton diri "vi muzikas bele". La libereco verbigi la koncepton 'muziko' radikas en la rigoro de la finaĵo -as, kiu indikas ĉiam, kaj ekskluzive, prezencan verbon. La finaĵo -e havas la saman rigoron, ĝi ĉiam esprimas manieron, rimedon aŭ cirkonstancon. En Esperanto, ĉiu lingva strukturo estas senlime ĝeneraligebla.


Naciaj lingvoj akiriĝas adicie, Esperanto obliĝe. La diferenco estas la sama, kiel inter aritmetika progresio kaj geometria. En la franca, la vortoj santé 'sano', guérir '(re)sanigi', curatif, '(re)saniga', ktp. estas lernendaj aparte, same kiel en la angla health, cure, therapeutic: la procezo estas adicia. En Esperanto, ĉiu nova ero obligas la antaŭe akiritajn. Ni konsideru la morfemojn san, kaj jun, plus kvin vorterojn aparte multobligajn : -a (adjektiva funkcio) , -o (substantiva funkcio), -i (infinitiva funkcio), re- (reveno) kaj -ig- ('fari tia aŭ tia', `fari, ke iu faru...', vortero kiu signas la efikon de kaŭzo). Ilia kombino ebligas formi sana 'bien portant', sano 'santé', resanigi 'guérir' (= `igi ree sana' 'rendre de nouveau bien portant'), resanigo 'guérison', resaniga 'curatif', juna 'jeune', juno 'jeunesse', rejunigi 'rajeunir', rejunigo 'rajeunissement', ktp. Unu plia morfemo, ebl, kiu esprimas la eblecon, konsiderinde kreskigos vian vortprovizon. Apud ebla 'possible', kaj eblo 'possibilité', vi formos resanigebla sanigebla 'curable', kaj rejunigebla 'susceptible d'être rajeuni', same kiel ebligi 'permettre' en la senco 'igi ebla' 'rendre possible'. La diferenco inter Esperanto kaj la franca estas, ke en ĉi-lasta oni devas lerni tiujn vortojn aparte, aŭ serĉi ilin en vortaro, dum en la zamenhofa lingvo oni formas ilin mem.


Ĉar la sama sistemo aplikiĝas al la tuta lingvo, la memorenda vortprovizo estas rimarkinde reduktita. Aplikante la kvin menciitajn elementojn al la radiko vid, la lernanto formas mem vidi `voir', vido `vue', `vision', vida `visuel', vidigi `faire voir', `montrer', vidigo 'action de montrer', vidiga `qui fait voir', `illustratif', revidi `revoir', revido ` ”revoyure” ', videbla `visible', videblo `visibilité', videbligi `rendre visible', videbligo `action de rendre visible', revidebliga `qui a pour effet que... redevient visible' , ktp. Tiel, se la unuaj kvin elementoj jam estas akiritaj, sufiĉas lerni unu radikon, vid, por povi traduki naŭ francajn vortojn kaj kunmeti mem kvar kromajn, kiuj francigeblas nur per ĉirkaŭparoloj.


Du kontraŭaj sintenoj, ambaŭ pravaj sianivele, prezentiĝas ĉe lingvolernado. Ĉe nacia lingvo oni devas submetiĝi al kutimoj nepre obeendaj; vagadi ekster la kutimaj vojoj estas malpermesite: en la franca, il m'aide 'li min helpas' estas allasita, il aide moi ' li helpas min' aŭ il aide à moi 'li helpas al mi' estas ekskluditaj, rigardataj kiel ne apartenantaj al la lingvo. En la angla aŭ germana, la parolanto aŭ skribanto ne pli rajtas elekti, sed li devas submeti sin al aliaj trudoj: he helps me 'li helpas min', er hilft mir 'li helpas al mi'. Tiuj trudoj kompareblas kun la uzoj kaj formoj de ĝentileco, kiujn necesas respekti, se oni volas ne ŝoki, kaj kiuj donas al ĉiu kulturo sian unikan saporon. Sed kio havas sencon kadre de difinita kulturo, tio iĝas sensenca ĉe transiro al nivelo interkultura. La vortordo de la nederlanda aŭ germana frazo, kiu kontribuas doni al tiuj lingvoj ilian apartan etoson, fariĝas handikapo en interpopola komunikado : ĝi malhelpas al eksterlandano esprimi sin same facile kiel denaskulo. Celante faciligi maksimume homan dialogon, Esperanto ne povis trudi la kutimojn de iu popolo ; ĝi do alprenis sintenon malan al submetiĝo : liberan elekton. Interhoma interŝanĝo atingas sian plej perfektan nivelon nur, se la nerva energio, aŭ la atento, koncentriĝas sur la enhavo de la mesaĝo, ne sur formaj detaloj. En la ĵus menciita ekzemplo, por ke la mesaĝo transdoniĝu, necesas kaj sufiĉas, ke la subjekto estu distingita disde la objekto kaj ke la koncepto de helpo esprimiĝu en formo de verbo prezenca. Se ili respektas tiujn punktojn, la uzantoj de Esperanto estas liberaj : li min helpas, li helpas min, li helpas al mi estas same ĝustaj kaj oftaj. La elekto dependas de la momenta humoro aŭ de la celata stil-efekto (ritmo ekzemple). Same, por esprimi la ideon "li iros trame", Esperantlingvano havas larĝan elekton sen ekvivalento alilingve : li iros en tramo; li iros per tramo; li trame iros; li iros pertrame; li tramos, ktp.


Dank'al la obliga efiko, kune kun la absoluta kohero de gramatikaj strukturoj kaj kun la foresto de formaj trudoj, la meza lernanto atingas en unu jaro komunikan kapablon superan al tiu, kiun havigas al li, kun same multaj horoj semajne, ok jaroj da angla lingvo.


____________
1. English Language Fair, Newsletter, n° 3, Londres, Barbican Centre, 22-24-an de oktobro 1984.
2. Citita de Jean-Claude Buffle, "Indiens américains: les guerres de 1991", L'Hebdo, 7-a de marto 1991, p. 31.
3. Ligo de Nacioj, L'espéranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secrétariat général, adopté par la Troisième Assemblée (Ĝenevo : SDN, 1922), p. 44.
4. Jacques Ruffié, profesoro ĉe la Collège de France, membro de la franca Medicina Akademio, "La responsabilité des scientifiques" [La respondeco de la sciencistoj] en Bernard Cassen, Quelles langues pour la science ? [Kiujn lingvojn por scienco ?] (Parizo : La Découverte, 1990), p. 213.
5. Richard E. Wood, “A voluntary non-ethnic, non-territorial speech community” en William Francis Mackey kaj Jacob Ornstein, red., Sociolinguistic Studies in Language Contact (Hago, Parizo kaj Novjorko : Mouton, 1979), pp. 433-450.
6. Maendeleo Esperanto-Klubo, Kigwa-Tabora.
7. Tiu listo legeblas en: Adolf Holzhaus, Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinko: Fondumo Esperanto, 1969), pp. 244-264.
8. "Raciecigo" estas psikologia fakvorto, kiu signas nekonscian procedon, per kiu oni provas doni klarigon logike koheran aŭ morale akcepteblan al sinteno, ago, ideo, sento, starpunkto ktp, kies realajn motivojn oni ne konscias. Alivorte, la persono iluzias al si, ke la decido aŭ opinio estas racia, dum fakte ĝi baziĝas sur neraciaj gusto, inklino aŭ sento. Plej ofte, la reala kaŭzo de la baza sinteno rilate Esperanton ne estas la argumentoj, kiujn la persono listigas parolante pri ĝi, sed iu dekomenca sento, jen favora, jen malfavora, kies originon la persono fakte ne konscias. Kompreneble, tio ne signifas, ke la argumentoj estas malpravaj, nur ke ili prezentiĝis post kiam la persono jam difinis sian starpunkton rilate al la lingvo. Kaj, same kompreneble, tiu povas evolui.
9. Pierre Janton, “La résistance psychologique aux langues construites, en particulier à l'espéranto” [Psikologia rezistado al konstruitaj lingvoj, aparte al Esperanto] , Journée d'étude sur l'espéranto (Parizo : Universitato de Parizo-8, Instituto de aplikata lingvistiko kaj lingvodidaktiko, 1983), p. 70.
10. Vd la ĉefartikolon de Hans Bakker en la numero de majo 1993 de la revuo Esperanto.
11. “24 Stunden Esperanto für 11jährige Schüler aus der Steiermark und Slowenien”, Westösterreichische Rundschau, 27-a de marto 1993, p. 16.
12. Opetusministeriön Työryhmien Muistioita, Opetusministeri ön Esperantotyöryhmän Muistio, Helsinko : Ministrejo pri edukado, 1984, p. 28. Vd ankaŭ Helmar Frank, "Die Wesensmerkmale des Paderborner Modell für den Sprachorientierungsunterricht" en T. Carlevaro et G. Lobin, red., Einführung in die Interlinguistik (Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1979).


Tradukita de Vilhelmo Lutermano