Claude Piron

Respondo al Jean-Jacques Aillagon


(franca versio)


Estimata Ministra Moŝto,


En la programo "Alter Ego", de Radio "France-Inter", la 16-an de marto inter le deka kaj la dekunua, vi eldiris pri Esperanto asertojn, kiuj kontraŭas realon facile kontroleblan. Tiu misformita prezento supozeble estas kontraŭleĝa. Mi tute ne kompetentas pri juro, sed mi tre mirus, se la rajto misinformi estus parto de la rajtoj agnoskitaj de la Respubliko. Ĉiaokaze, via misprezento trudas al vi la moralan devon korekti ĝin.


Mi publikigis en esperanto poemaron, seson da romanoj, kantokasedon, universitatan kurson kaj grandan nombron da noveloj kaj artikoloj. Unu el miaj romanoj estas uzata en Ŝanghaja Universitato, kaj alia longe estis legaĵo utiligata por la Eo-studentoj en Sanfranciska Federaciŝtata Universitato. Ĉu el tio ne estus normale supoze dedukti, ke la lingvo, en kiu tiuj tekstoj estis verkitaj, ne malhavas ian homan kaj literaturan valoron ? Ĉu tia valoro estas akordigebla kun viaj diraĵoj ? Interesus min scii, el kie vi ĉerpis vian informon pri Eo. Kia ajn via fonto, se vi ne povas subteni viajn juĝojn per faktoj, vi devas konfesi vian misprezenton fronte al la publiko, al kiu, pur-intence, tute certe, sed ignore pri via miskono de la temo, vi komunikis malveraĵojn apogitajn per via tuta aŭtoritato de Kulturministro.


Vi diris : "Kiam oni legas tekston esperantan". Kiujn tekstojn vi legis ? Peti vin havigi precizajn referencojn (aŭtoro, eldonejo, eldonjaro) estus troe, sed vi eble povus doni al mi ideon pri la kategorio de tekstoj, pri kiuj vi pensis. Krome, mi tre dankus, se vi bonvolus sciigi al mi, kie kaj kiam vi lernis Eon. Kiel ja eblus juĝi la valoron de teksto verkita en lingvo, kiun oni ne lernis ? Se vi ne studis la lingvon kaj neniom legis el ĝia literatura produktado, vi devas korekti vian aserton, ĉar dirante : "kiam oni legas tekston esperantan", vi donas al la aŭskultantoj la impreson, ke vi kompetentas. Ili rajtas scii, ke vi lasis vian elanon forporti vin, kaj ke mankis al vi la informoj necesaj por paroli kun tia alta memfido.


Vi diris : "Lingvo, tio estas historio, estas la sperto de multaj generacioj, estas tre subtila, tre kompleksa ellaborado de gramatiko, vortprovizo, sintakso. Laŭ mi lingvo ne povas naskiĝi el arbitre kunmetitaj eroj per simpla dekreto," kaj vi subkomprenigis, ke Eo ne trapasis tiun lingvokrean procezon. Per kiuj faktoj vi pravigas, ke la koncerna procezo ne okazis ? Ĉu vi konscias, Estimata Ministra Moŝto, ke ni nun troviĝas je la sesa generacio de personoj, de familioj, en kiuj unu el la uzataj lingvoj estas Eo ? Lingva analizo de la evoluo de Eo montras, ke tiu "tre subtila, tre kompleksa ellaborado de gramatiko, vortprovizo, sintakso" disvolviĝis en Eo kiel en ĉiuj aliaj vivantaj lingvoj (vd mian artikolon "A few notes on the evolution of Esperanto " en Klaŭs Sĉubert, red., "Interlinguistics", n-ro 42 de la serio Trends in Linguistics - Studies and Monographs ; Berlino, Novjorko : Mouton de Gruyter, 1989, pp.129-142). Mi defias vin prezenti faktojn, kiuj kontraŭas tiun aserton, aŭ eĉ transdoni al mi la referencon de verko, studenta disertacio aŭ esplorraporto, kiu neas la realecon de tiu laŭgrada, spontana, kolektiva kaj anonima ellaborado, kiu naskis la hodiaŭan Eon.


Vi plue diris : "Kiam oni legas Eo-tekson, oni vidas, ke certe estas tre simpatia la ideo doni al la tuta mondo lingvon, kiu fine ebligus reveni al la antaŭbabela tempo kaj nei la historion, sed historio estas tre forta realaĵo." Kie diable vi ĉerpis la ideon, ke temas pri reveno al antaŭbabela situacio ? En la rakonto pri Babelo, ekzistis nur unu lingvo, ĝis la homoj ekkonstruis la turon. Neniam Eo celis retroiri al tia situacio. La advokatoj de Eo fervore defendas lingvan diversecon kaj multecon de malsamaj lingvoj kaj kulturoj (vd la "Pragan Manifeston", punkto 6). Ili vidas en Eo nur komunikilon inter malsamlingvanoj, sciante proprasperte, ke ĝi avantaĝe anstataŭas la Broken English, al kiu estas kondamnitaj la plimulto el niaj samtempuloj, kiam ili devas rilati kun fremdlandanoj. Estas ironie vidi, ke vi riproĉas al la Eo-uzantoj, ke ili neas la historion, dum precize tion vi faras fronte al la aŭskultantoj de Radio France-Inter : vi neas la malrapidan disvolviĝon de la lingvo, ĝian laŭgradan atingon al la statuso de vivanta lingvo, la sennombrajn reciprokajn alĝustiĝojn, kiuj faris el ĝi unikan lingvon per tio, ke ĝia subtavolo [substratumo] estas vere mond-ampleksa. Mebloj kun tempo ŝanĝas sian koloron, urboj modifiĝas, sed Eo, se kredi vin, restas rigide fiksita en sia formo de 1887 ! Feliĉe, kiel vi prave diras, historio estas realaĵo ege forta. Eo estas vivanta lingvo, ĉar ĝi estas la produkto de historio, kiu disvolviĝis je tergloba skalo : 117 jaroj da uzado en plej diversaj cirkonstancoj, 117 jaroj da kontaktoj, persekutiĝoj, emociaj kaj intelektaj interagadoj, diskutoj ĉiatemaj, literatura kreado, aktivecoj de solidareco, parformado, rezisto kontraŭ malhonestaj prezentoj kaj kalumniado, ĉio ĉi ne estas nulo. Spertante tiajn travivaĵojn, kun la multaj suferoj, kiujn ili entenas, naskiĝas la kulturoj, inkluzive de tiu, kiun Eo naskis (vd "Culture et espéranto").


Plu diskutante la temon "historio", vi diris : "Tiu historio ne nur starigis homojn unu kontraŭ alia, landojn unu kontraŭ alia, civilizaciojn unu kontraŭ alia en reciproka alfrontado, tiu historio krome nin pliriĉigis." Vi plene pravas. Sed kion tiu konsidero faras en debato pri Eo ? Ĉu iu iam ajn neis, ke historio kontraŭmetis civilizaciojn, landojn kaj homojn unu al alia, kaj ke tiuj konfliktoj, kiel la plimulto el la konfliktoj kaj streĉiĝoj, fine havigis pliriĉigon ? Mi bone konas la E-mondon, en kiu mi vivas ekde infaneco, kaj mi neniam renkontis en ĝi personon, kiu neas tiun rolon de historio. Estas klare, ke vi havas pri tiu medio bildon senrilatan kun la realo. Tio ne mirigas - kaj ĝuste pro tio mi ne sentas eĉ plej etan rankoron al vi - ĉar tia estas la bildo, kiun eblas evidentigi ĉe la plimulto el la intelektuloj, kiel mi montris en mia esplorraporto "L’espéranto - L’image et la réalité", publikigita de Universitato Parizo-8 en 1987 (n-ro 66 de la serio"Cours et études de linguistique contrastive et appliquée"). Sed ne sufiĉas, ke ideo estu tre ofte renkontebla, por ke ĝi akordu kun la vero, nek por ke estu bone por la publika mensa sano kontribui al ĝia plua disvastiĝo. Ankaŭ ĉi-teme vi ŝuldas al la publiko reĝustigon.


Min vundis, kiel esperantlingvan poeton kaj verkiston, via aserto, ke "la koncerna lingvo tamen estas lingvo elementa, iom malriĉa, speco de kunflikaĵo el lingvoj, el pecoj lingvaj prenitaj tie kaj tie ĉi." Fakte, Eo estas malpli heterogena ol la angla, kaj, sincere, mi ne vidas, kiamaniere oni povas rigardi ĝin kunflikaĵo. La gamo da fontoj, el kiuj la franca ĉerpis sian konsiston, ne estas malpli larĝa. Cetere, kio difinas la heterogenecon de kunmetaĵo, tio estas, ne la diverseco de la originoj de la eroj, sed la manko de harmonio kaj de asimila kerno. La leĝoj, kiuj regas la asimiladon de ĉerpaĵoj en Eo, ĉiam garantiis ĝian homogenecon. Tion pruvas lingvika analizo, kaj se vi tion plu neas, vi estus plej afabla, se vi bonvolus indiki, sur kiuj faktoj vi bazas vin. Koncerne la fakton, ke, laŭ vi, Eo estus elementa kaj malriĉa, mi defias vin tion pruvi per ekzemploj. Mi donis multajn ekzemplojn pri ĝiaj riĉeco, fleksebleco, taŭgeco por la esprimado de plej profundaj pensoj en mia artikolo "Espéranto - Le point de vue d’un écrivain", en la revuo "Le langage et l’homme", (1987, 22, 3, pp. 266-271), same kiel en ĉapitro 7-a de mia verko "Le défi des langues" (Parizo : L’Harmattan, 1994). Nomi Eon elementa estas insulti ĝin, kion nenio pravigas. Se vi malkonsentas, bonvolu montri al mi per kompara analizo, ĉu de tekstoj, ĉu de surbendigoj de konversacioj aŭ debatoj, ke Eo estas malpli riĉa, nuanca, esprimpova aŭ pli primitiva ol la franca lingvo. Se vi tion ne sukcesas fari, vi ŝuldas al mi, same kiel al la tuto de la Eo-uzantoj, publikan pardonpeton. Honorindulo ne malestimas ion nekonatan. Kaj se, pro malatento, li publike esprimis malestimon puŝate de la viglo diskuta - estas home, kiam oni diskutas, ne plene konscii, ke oni troige misparolas - li petas pardonon kaj korektas la eraron. Mi esperas, ke vi volos montri, ke vi estas honorinda homo.


"Ni agu kun la celo, ke ĉiu povu atingi regadon de kiel eble plej multaj lingvoj," vi diris fine de la interparolo, kaj tio klare signifis : "tiun multlingvecon ni bezonas, ne Eon." Mi rekomendas, ke vi enketu pri la korelacio inter multlingveco kaj Eo. Vi konstatos, ke la proporcio de veraj multlingvuloj estas pli alta inter homoj, kiuj lernis Eon kiel infanoj aŭ junuloj, ol en ŝance kunmetita specimeno de homoj kun sama socia nivelo. Mi estas pri tio vivanta ekzemplo. Kiam mi estis tradukisto en UN, ni estis nur kvar, kiuj kapablis francigi tekstojn el la angla, ĉina, hispana kaj rusa. El tiuj kvar, tri praktikis Eon. Kaj du el tiuj tri ricevis de Eo, en la infanaĝo, sian guston por lingvoj kaj grandan faciligon por ilin akiri. La alia similkaza ekskolego estas Georges Kersaŭdy, aŭtoro de "Langues sans frontières" (Parizo : Éditions Aŭtrement, 2001). Se vere vi volas, ke "ĉiu povu atingi regadon de kiel eble plej multaj lingvoj," instigu infanojn kaj junulojn unue lerni Eon. Mirigos vin, kiagrade rekta kontakto kun malproksimaj kulturoj kreas motivon por lerni lingvojn. Kial mi studis la ĉinan ĝis ricevo de diplomo ? Ĉar kiam mi estis 15-jara mi esperantlingve korespondis kun ĉina junulo, kiu enkondukis min en sian kulturon.


Mi bedaŭras, Estimata Ministra Moŝto, ke mi devas diri al vi tiom da malagrablaĵoj. Sed bonvolu rekoni, ke por iu, kiu konas de interne la Eo-universon, viaj ŝablonaj asertoj ne facile digesteblas. Mi ŝuldas al Eo tiel grandan parton de mia feliĉo, de mia amikaro, de la malkovro de l’ mondo kaj de mia kultura pliriĉiĝo, ke estas vere dolorige aŭdi frazojn kiel viajn : kial, prenante tonon aŭtoritatan ne bazitan sur vera kompetento, forturni el tiu trezoro personojn, kiujn ĝi povus interesi, se oni prezentus pri ĝi bildon honestan, objektivan ? Ĉu mi aldonu, ke fortirante el la homoj emon lerni Eon - tiel ja efikas viaj diroj al potenciala Eo-lernonto -, vi forprenas sen objektiva bazo parton de la merkato por miaj verkoj ? Miajn tekstojn ĝenerale tre bone akceptas novaj lernintoj de la lingvo. Kiarajte vi nejuste intervenas en la spontana disvolviĝo de kulturaj interesoj ĉe la loĝantaro ? Ĉion pripensinte, mi konstatas, ke mi havas multajn demandojn por starigi al advokato.


Mi estas preta debati pri Eo kun vi, publike, ĉu ĉe Radio France-Inter, ĉu en alia forumo laŭ via bontrovo. Normale, defenda advokato havigas al la kontraŭa partio neniun indikon pri la maniero, laŭ kiu li intencas procedi, sed mi estos lojala ludanto : la bibliografiaj referencoj, kiujn mi dissemis tra ĉi tiu letero, ebligos al vi vidi, kiamaniere mi defendos mian starpunkton. Vi tiel povos prepari vian atakstrategion sciante, kion atendi. Sed gardu vin ! Mi funde konas la temon.


Mi rezervas al mi la rajton publikigi kaj disvastigi ĉi tiun leteron, kaj ankaŭ afiŝi ĝin Interrete. Klare, se vi tion petos, mi zorgos pri sama disvastigode la respondo, kiun vi bonvolos sendi al mi. Kiel vi vidas, estas grave por mi rilati kun plena lojaleco.


Mi esperas, ke via sento pri etiko kaj kulturo kondukos vin al studado de tio, kio estas la reala Eo. Se, kiel mi kredas, tiu studo konvinkas vin, ke vi malestimis senbaze, mi ne dubas, ke vi volos preni sur vin viajn respondecojn, kaj klarigi al la publiko, ke vi lasis vian impeton igi vin eldiri nepravigeblajn asertojn. Justeco postulas ne malpli ol tion.

B       onvolu kredi, Estimata Ministra Moŝto, ke, se mia elreviĝo estis granda, mia respekto al vi tamen plu restas plena kaj senŝanĝa.


Claude Piron (plumnome fojfoje Johàn Valano)


____________

ALTER EGO, elsendo de Patricia MARTIN Ĉe France Inter, 15an de marto 2004 Invititoj : Jean-Jacques AILLAGON, Ministro pri Kulturo kaj Komunikado Bernard PIVOT, verkisto de "100 mots à saŭver"(100 vortoj savendaj) eldonita ĉe Albin Michel Kunkreantino : Vanina SCAGLIA


Temo : KIA ESTONTECO POR LA FRANCA LINGVO ?
Kreantino : Valérie AYESTARAY


PATRICIA MARTIN : Serge telfonalvokas nin. Bonan tagon Serge, ni aŭskultas vin.


SERGE : Sinjoro Ministro, bonan tagon. Prave, homa vivo mallongas, tempo mankas por lerni kaj la anglan lingvon, kaj la araban, kaj la italan, ktp. Tion kion mi intencas diri al vi : mi ne estas kiel poeto, sed mi uzas francan lingvon. Ne utilas elekti inter bono kaj malbono. Ĉar lingvo estas ilo kiu civilizacias kaj homigas homaron, kial ne, samtempe kiel protekti nian lingvon, reklami pri tiu universala lingvo, pri kiu vi parolis, kaj kiun vi ŝajne malestimas, sed kiu nomiĝus esperanton kaj kiu estus mirinda vojo al la paco en la mondo kaj al la interkompreno de la popoloj inter si ?


PATRICIA MARTIN ( primoka, ironia, amuza tono) : Jen, ni havas neeviteblan demandon pri esperanto. Niavice, Jean-Jacques Aillagon, kian respondon, kion vi emus diri al tiu aŭskultanto ?


JEAN-JACQUES AILLAGON : Sinjoro, mi fundamente pensas, kaj mi certas ne montri grandan originalecon per tia respondo, ke lingvo ne povas esti kontraŭnature trudita. Lingvo alvokas historion, alvokas sperton de multaj generacioj, alvokas konstruadon tre subtilan, tre malsimplan de gramatiko, de vortaro, de sintakso, kaj mi kredas ke ne eblas trudi lingvon bazitan sur nenio. Kiam iu legas tekston en esperanto, tiu bone vidas ke, kvankam simpatia, tiu ideo, doni al tuta mondo lingvon kiu ebligos finfine, fine, reiri al Babel turo kaj nei la historion [estas sensensaĵo]. Sed tiu historio, ĝi estas fortega vereco, tiu historio ne nur kontraŭstarigis la homojn, unu kontraŭ la alia la landojn unu kontraŭ la alia, la civilizaciojn unu kontraŭ la alia, tiu historio samtempe riĉigis nin. Kia estus la universala literaturo se ĝi nur estus sumo de lokaj literaturoj ?


Kial Francio tiom implikiĝas sur la internacia kampo, kaj samtempe sur la eŭropa kampo, pri la principo de la defendo de la kultura diverseco, nur ĉar ni tute certe pensas kaj scias ke la universala kulturo povas riĉiĝi nur pro la daŭrigo, la viveco de la lokaj kulturoj. Do mi kredas ke , anstataŭ klopodi reklami kontraŭnature laŭ mi, pri kvazaŭ perfekta lingvo kiu kunigus ĉiujn homojn, aŭ ĉiel asertus kunigi ĉiujn homojn, pli valoras defendi la pricipon de la plureco, de la plurlingveco eĉ sine de la eŭropa teritorio, klopodi ekzemple ke sine de la eŭropa teritorio, ni ne konsentu al la aserto pli kaj pli ofta de unusola lingvo, de uzo de unusola lingvo, sed ke ni certe konsentu pri la bonego de la lingv-diverseca principo. Do esperanto, ĝi simpatias, sed mi bedaŭras diri al vi tion tiel nete, ĝi ne tute konvikas min, ĉar ĉi-tiu lingvo estas tamen primitiveta, malriĉeta lingvo, kvazaŭ fuŝkunigo de lingvoj, de lingveroj ŝtelkaptitaj tie kaj jene. Ni lasu la lingvojn kreski sine siajn historiajn verecojn kaj ni klopodu ke ĉiu havu eblecon lerni kiel plej eble multnombrajn lingvojn.


PATRICIA MARTIN : Verŝajne pro tio esperanto, eĉ ĝi, ne ekfunkciis. Klopodoj okazis, kaj ni bone konstatas ke tio ne funkcias.