Claude Piron

Nefermita letero al la membroj de la Eŭropa Parlamento


La 15-an de februaro 1996


Estimata Sinjor(in)o Parlamentano,


En artikolo 10, la Eŭropa Konvencio pri protekto de homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj precizigas, koncerne la liberecon de esprimado, ke «ĉi tiu rajto enhavas (...) la liberecon ricevi aŭ komuniki informojn aŭ ideojn (...) sen konsidero pri landlimoj».


Certe ne estas en la spirito de la Konvencio rezervi tiun rajton, fakte, al elito. La konkretaj rimedoj alprenotaj por ebligi al ĉiuj civitanoj plene uzi ĝin meritas esti serioze studataj. Al tio nia nefermita letero volus inviti vin. Sed unue, por igi la aferon pli klara, permesu, ke ni prezentu al vi kvar bazajn demandojn:


1. Ĉu estas por vi grave, por konstrui Eŭropon, ebligi al ĉiuj civitanoj komuniki inter si «sen konsidero pri landlimoj» kun maksimuma flueco?


2. Ĉu estas por vi allaseble, ke, en kontinento, kiu proklamas sin favora al kultura diverseco, 90% el la junuloj elektas lerni unu saman lingvon, la anglan, kio havigas al la anglo-saksoj misproporcian kulturan influon, kaj grave limigas la ŝancojn de reciproka kono de la kulturoj?


3. Ĉu estas por vi konforme al la demokratiaj principoj, ke la eŭropa loĝantaro fakte troviĝas dividita inter anglalingvanoj kaj neanglalingvanoj, same kiel inter personoj povantaj bone ellerni la anglan kaj personoj tiurilate nebonŝancaj (tie ĉi temas tiom pri intelektaj kapabloj kaj tempa disponeblo kiom pri financaj rimedoj) ?


4. Ĉu vi rekonas, ke se la angla estas tiel amase elektata, tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la deziro komuniki senkonsidere pri landlimoj implicas, ke ĉiuj elektu unu saman komuniklingvon? (Alivorte, la tuta peno investita en la akiron de fremda lingvo riveliĝas vana por intereŭropana komunikado, se la koncernatoj ne havas komunan lingvon) ?


Preparinte la grundon per tiuj demandoj, ni nun ŝatus atentigi vin pri serio da faktoj, kiuj konverĝas al maniero solvi la problemon inda je serioza analizo. La piednotaj referencoj helpos vin kontroli tiujn informojn. Ĉiun fakt-indikon sekvos «defia invito» celanta konsciigi vin pri tio, ke en la kampo lingva, nia socio emas anstataŭigi per antaŭjuĝoj kaj onidiroj objektivan konon de la realo.


1.  Efektiva mastrado de la angla situas ekster la povo de la plimulto el la eŭropanoj (ĉefe en landoj, kie oni ne parolas lingvon el la ĝermana familio). (1) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


2. Ĉiuj naciaj lingvoj estas tiel malfacilaj, ke post ses aŭ sep studjaroj kun kvar horoj ĉiusemajne, la averaĝa lernanto ne kapablas komuniki egalnivele kun ano de la lingvo, kiun li lernis. (2) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


3. Je egala nombro da semajnaj lernhoroj, unu jaro da Esperanto havigas komunikkapablon nete superan al tiu, kiun la averaĝa lernanto atingis en alia lingvo fine de ses aŭ sep studjaroj, tiagrade, ke Esperanto ne plu sentiĝas kiel fremda lingvo. (3) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


4. Tiu rapideco, kun kiu eblas atingi nivelon de lingvoregado, rezultas el la fakto, ke Esperanto sekvas pli proksime ol iu ajn alia lingvo la spontanan vojon de vortigado, kia ĝi estas programita en la denaskaj nervaj strukturoj de homo. (4) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


5. Infanaĝa studo de Esperanto stimulas kaj faciligas la postan akiron de aliaj lingvoj. (5) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


6. Ĝenerale, la personoj, kiuj lernis Esperanton, pli bone konas la aliajn kulturojn ol tiuj, kiuj lernis neniun fremdan lingvon aŭ lernis nur la anglan. Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


7. Ĉiuj, kiuj esploris pri la Esperanto-medio, konfirmas, ke studi kaj praktiki Esperanton enhavas neniun malavantaĝon. (6) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu citi la koncernajn malavantaĝojn kaj doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


8. Se, aplikante la principojn de operacia esplorado, oni komparas surterene la diversajn komunikmetodojn uzatajn inter malsamlingvanoj (uzon de la angla, tradukadon kaj samtempan interpretadon, uzon de Esperanto, fuŝan balbutan uzon de nebone regata lingvo, gestojn, ktp) rilate al la tuto de la validaj kriterioj: rapideco kun kiu la partneroj atingas la necesan komunikkapablon, precizeco, ŝparado, foresto de nerva laceco, flua parolmaniero, trafa esprimado de sentoj kaj emocioj, redakta facileco, egaleco inter komunikantoj, spontaneco, esprimriĉeco, tuja reago al humuro, ktp), oni konstatas, ke Esperanto tre nete superas la aliajn sistemojn laŭ la tuta serio de kriterioj. (7) Se vi kontestas tiun superecon, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


9. La fakto elekti Esperanton kiel preferatan transnacian komunikilon ofte akompaniĝas per aparte forta korligiteco al la loka kulturo kaj per plifortiĝo de la sento de regiona aŭ nacia identeco. (8) Se vi kontestas ĉi tiun fakton, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


10. Juĝoj malfavoraj al Esperanto ĉiam aperas ĉe personoj, kiuj ne kontrolis la faktojn kaj ne komparis Esperanton, en la praktiko, al la aliaj metodoj aplikataj al komunikado inter diverslingvanoj. (9) Se vi kontestas ĉi tiun observon, bonvoli citi al ni aŭtorojn, kiuj malfavore juĝis Esperanton surbaze de objektiva esplorado: studo de la Esperanto-medio, observado de kunsidoj, analizo de surbendigitaj konversacioj, studo de literaturaj tekstoj, traserĉo de magazinoj, komparo de tradukoj, pedagogiaj eksperimentoj, ktp.


11. Esperanto estas lingvo rimarkinda per siaj fleksebleco, vigleco kaj esprimriĉeco, kiel atestas ĝia literaturo. (10) Se vi kontestas la literaturajn kvalitojn de Esperanto, bonvolu doni al ni la referencon de la studo, sur kiu vi bazas vin.


La ĉi-supran faskon de faktoj oni ne rajtas ignori. Kiam vi kontrolos ĝin, vi konstatos, ke la diversaj esplorintoj kaj aŭtoroj, kiuj studis la realecon surterene, unuanime atingas la saman konkludon, nome, ke el ĉiuj komuniksistemoj uzataj inter diverslingvanoj, Esperanto estas tiu, kiu prezentas por maksimumo da personoj maksimumon da avantaĝoj kaj minimumon da malavantaĝoj. (11)


Ni estas certaj, ke vi prenas plej serioze viajn respondecojn je la servo de Eŭropo kaj de la eŭropanoj. Tial, konsidere al la faktoj ĉi-supre raportitaj, ni petas vin agi ĉe la Eŭropa Parlamento, por ke ĝi


a) entreprenu agadon destinitan kontraŭbatali la influon de la trompaj asertoj ĝenerale disvastigataj pri Esperanto, kiuj havas kiel solan efikon senigi la eŭropanojn je la povo efektive uzi sian rajton je komunikado;


b) eksplicite stimulu la civitanojn lerni kaj praktiki Esperanton;


c) invitu la ŝtatojn konsideri la eblon enkonduki la instruadon de Esperanto kiel unuan fremdlingvon por utili kiel pedagogia preparo al la posta studo de aliaj lingvoj;


d) atentigu la eŭropanojn pri la danĝeroj, kiujn la superrega pozicio havigata al la angla en la internacia vivo estigas por la kultura diverseco de Eŭropo, la demokratio kaj la enradikiĝo en preciza loka identeco, danĝeroj, kiujn ampleksa disvastigo de Esperanto ebligus eviti.


Ĉu vi konsentas agi tiusence? Se ne, bonvolu klarigi al ni, sur kio via rifuzo baziĝas. Aparte gravas al ni scii, kiel vi taksas tian rifuzon akorda kun:


- la oficialaj proklamoj pri la neceso favori ĉe eŭropanoj reciprokan konon de la respektivaj kulturoj;


- la morala devo de ĉiu ŝtato kiel eble plej efike uzi la monon ricevatan de la impostpagantoj;


- la rajto, agnoskita al ĉiuj civitanoj en artikolo 10 de la antaŭe citita Konvencio, «ricevi aŭ komuniki informojn aŭ ideojn (...) sen konsidero pri landlimoj».


Proklami rajton, sed rifuzi informi la rajtoricevintojn pri la plej oportuna maniero uzi ĝin estas hipokriti.


La eŭropaj tradicioj de reciproka respekto kaj intelekta honesteco malpermesas eligi juĝon antaŭ ol la koncerna dosiero estis studita kaj la faktoj kontrolitaj. Sed en la kampo ĉi tie pritraktata, senbaze juĝi estas komuna praktiko. Ni fidas vian senton pri respondecoj por ke vi kontribuu renversi la nunan tendencon kun la celo akceli objektivecon kaj demokratian spiriton. Demokratio sen debatoj ne eblas, kaj eblas senkoste debati je ĉiuj niveloj de la socia skalo nur, se la koncernatoj disponas komunan kaj oportunan ilon por ide- kaj inform-interŝanĝoj. Kiam vi akceptis reprezenti parton de la eŭropanaro, vi prenis sur vin respondecon rilate al la respekto de bazaj rajtoj kaj liberoj, inkluzive de la rajto komuniki. Tiu respondeco implicas objektivan studon de la diversaj elekteblaoj kaj engaĝon favore al la plej bona. Se vi deziras ricevi pliajn informojn, ne hezitu kontakti nin.


Ni dankas vin pri la atento, kiun vi bonvolos dediĉi al ĉi tiu nefermita letero, kaj salutas vin, Sinjor(in)o Parlamentano, plej respekte.


Claude Piron
Antonio Alonso Núñez, Rosa 26-5°-C, ES-15701 Santiago de Compostela
Märtha Andreasson, L. Tolseredsväg 2265, SE-426 42 Hisings Kärra
Raymond Boré, 481 Square Zamenhof, FR-73000 Chambéry
Umberto Broccatelli, Via G. Brodolini 10, IT-00139 Roma
David R. Curtis, 7 St Jude's Terrace, Weston-super-Mare, BS22 8HB, GB
Giordano Formizzi, IEF, Via Villorese 38, IT-20143 Milano
Miguel Faria de Bastos, Edificio America, Rua S. Pereira Gomes 7.9°-906, PT-1600 Lisboa
Ejnar Hjorth, Christianasgade 38-2, DK-9000 Ålborg
R. Hoogendoorn, P.C. Hooftlaan 14, NL-3768 GS Soest
Liam O'Cuirc, 14 Céide Ghleann Alainn, Séipéal Iosoide, Ath Cliath 20, Irlande
Germain Pirlot, Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende
Katrin Uhlmann, Beethovenallee 7, DE-53173 Bonn
Angelos Tsirimokos, 405 Avenue Louise, BE-1060 Bruxelles


____________
NOTOJ KAJ REFERENCOJ


1. Vd Mark Fettes, «Europe's Babylon: Towards a single European Language?», History of European Ideas, 1991, 13, n-ro 3, paĝoj 201-202. Enketo realigita de Lintas Worldwide rivelis, ke 94 % el la loĝantoj de Eŭropa Unio ne kapablas kompreni tipan specimenon de angla lingvo. En Francio, 82 % el la ĉeftelefonistinoj de institucioj kaj entreprenoj alvokitaj ne sukcesis respondi al elementa demando en la angla («Une enquète exclusive de Multilingues- Actiphone/Challenges - La standardiste file à l'anglaise», Challenges, februaro 1995, paĝo 80).


2. «Kiu ajn penis por lerni fremdan lingvon scias, ke vera multlingveco estas io malofta. Ĝenerale, la gepatra lingvo estas la sola, kiun oni regas kun ĉiuj nuancoj. Sen ia dubo, oni estas politike pli forta, kiam oni parolas la propran lingvon. Esprimi sin sialingve havigas avantaĝon super tiu, kiu, vole nevole, devas uzi alian lingvon.» (Eŭropa Parlamento, Rapport sur le droit à l'utilisation de sa propre langue, 22-a de marto 1994, A3-0162/94, DOC.FR/RR/249/249436.MLT PE 207.826/déf., p. 10).


3. Helmar Frank, «Empirische Ergebnisse des Sprachorientirungsunterrichts», Zeitschrift für Phonetik, Sprachenwissenschaft und Kommunikationsforschung, 1983, 6, paĝoj 684-687. «Kvankam ĝi ne estas gepatra lingvo, Esperanto ankaŭ ne estas lingvo fremda. En la matura esperantouzanto, ĝi neniam estas sentata kiel fremda lingvo» (Pierre Janton, «La résistance psychologique aux langues construites, en particulier à l'espéranto», Journée d'étude sur l'espéranto, Parizo: Universitato de Parizo-8, Instituto de aplikata lingvistiko kaj lingvodidaktiko, 1983, p. 70). Pri la facileco de Esperanto, vidu ankaŭ, ekzemple: Norman Williams, «Report on the teaching of Esperanto» from 1948 to 1964 (Manchester: Denton Ergeton Park County School, 1965); Claude Piron, «L'espéranto vu sous l'angle psychopédagogique», Bildungsforschung und Bildungspraxis / Éducation et Recherche, 1986, 8, 1, paĝoj 11-39; Richard E. Wood, «Teaching the Interlanguage: Some Experiments», Lektos (Louisville: Modern Language Association, 1975), p. 68.


4. Claude Piron, «Le défi des langues» (Parizo: L'Harmattan, 1994), ĉapitroj VI kaj VII.


5. Tion konfirmas la laborgrupo pri Esperanto de la Finna Ministrejo pri Instruado: «La rezultoj de pedagogiaj eksperimentoj montras, i.a., ke propedeŭtika Esperanto-kurso konsiderinde plibonigas la sukceson de la lernantoj en la studo de fremdaj lingvoj» (Opetusministeriön Työryhmien Muistioita, Opetusministeriön Esperantotyöryhmän Muistio, Helsinko: Ministrejo pri Instruado, 1984, p. 28). Eblas ricevi ĉe la Kibernetika Instituto de la Universitato de Paderborn ampleksan bibliografion tiurilate, titolitan Propädeutischer Wert der "Internacia Lingvo".


6. Se escepti la psikologian kaj socian malavantaĝon, kiun oni povas sperti, se oni preferas la veron al la antaŭjuĝoj, kaj kontentigan, sed relative maloftan, aliĝon al la aliĝoj diktataj de modo.


7. Centre canadien des droits linguistiques / Canadian Centre for Linguistic Rights, «Une solution à étudier: l'espéranto», Vers un agenda linguistique: Regard futuriste sur les Nations Unies / Towards a Language Agenda: Futurist Outlook on the United Nations (Ottawa: Faculté de droit / Faculty of Law, Konferenco de la 25-27-a de majo 1995, publikigota; resumo en la provizora dokumento, paĝoj 76-77). Vd ankaŭ «L'espéranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secrétariat général adopté par la Troisième Assemblée» (Ĝenevo: Ligo de Nacioj, 1922).


8. «Espéranto: l'image et la réalité», Cours et études de linguistique contrastive et appliquée, n° 66 (Parizo: Universitato de Parizo-8, 1987), unua alineo de p. 15 kaj bibliografiaj referencoj sur p. 41. Vidu ankaŭ la paĝojn 270-272 de la jam citita verko «Le défi des langues» (Parizo: L'Harmattan, 1994).


9. Alessandro Bausani, «Funzione e pregi dell'Esperanto», en Andrea Chiti-Batelli, red., La comunicazione internazionale tra politica e glottodidattica (Milano: Marzorati, 1987), p. 121.


10. «Esperanto tute ne estas unuforma, robota lingvo, sed, male, ĝi estas lingvo natura kaj fleksebla. Ĝi povas esprimi la plej subtilajn nuancojn de penso kaj sento, rezulte ĝi ebligas plej ĝustan, plej literaturan, plej estetikan esprimadon, kapablan kontentigi la plej postulemajn kaj partikularismajn mensojn; ĝi ne povas maltrankviligi tiujn, kiuj fidele korligiĝis al nacia lingvo» (Maurice Genevoix, franca verkisto, Sekretario de la Franca Akademio, intervjuata de Pierre Delaire, Franca Nacia Radio, 18-an de februaro 1955). Pri la Esperanto-literaturo, vd: Pierre Janton, L'espéranto (Parizo: Presses Universitaires de France, 1978), ĉapitro V; Humphrey Tonkin, Code or Culture: the Case of Esperanto (Filadelfio: University of Pennsylvania, 1968); Margaret Hagler, The Esperanto Language as a Literary Medium (doktoriĝa disertacio de la Universitato de Indiana, 1971); William Auld, "The development of poetic language in Esperanto", Esperanto Documents (Roterdamo: UEA, 1976, n-ro 4 A). La fakto, ke la Internacia PEN-Klubo akceptis en sian sinon Esperanto-sekcion, sufiĉas por pruvi la altan kvaliton de la esperanta literaturo.


11. Andrea Chiti-Batelli, La politica d'insegnamento delle lingue nella Comunità europea (Romo: Armando, 1988), i.a. paĝoj 142-156. Vidu ankaŭ: Umberto Eco, La ricerca della lingua perfetta (Bari: Laterza, 1993), paĝoj 350-357.